Julio Baghy

Antaŭ 135 jaroj, la 13 –n de januaro 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio – Hungario, naskiĝis Julio Baghy - elstara hungara esperantisto, fama Esperanta poeto kaj verkisto, aktoro kaj reĝisoro.

Ju. Baghy ludis gravan rolon en historio de originala Esperanta literaturo. Lia kreado estis tre bezonata ŝtupo en la evoluado de juna beletra literaturo en la nova lingvo, kiu ankoraŭ ne havis literaturajn tradiciojn, iujn pretajn lingvajn formojn.

Verkojn de Ju. Baghy karakterizas romantikismo, idealismo kaj homamo, kiujn esprimas ankaŭ lia ŝatata devizo “Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, homeco estas plej alta idealismo.”

Verkoj de la poeto ĉiam estis kaj nun restas popularaj kaj ŝatataj inter esperantistoj.
 

En la tago de lia 135-a naskiĝdatreveno ni rememoru la poeton legante lian belegan poemon !

La amo estu ĉiam gaja

 

Julio BAGHY

 

La amo estu ĉiam gaja,
printempe suna, flore maja,
sincera en la sentdonaco
sen postaj pento kaj minaco ...

 

La amo estu sonĝo, revo,
petolaj dono kaj ricevo,
psalmado pia, kora ludo
sen postaj piko kaj aludo ...

 

La amo estu plenpasia,
sencela eĉ kaj senkonscia;
la amo ardu por la amo
sen posta moko pri la flamo ...

 

Ĉar amo vera kaj feliĉa
en sentoj estas senkondiĉa;
ne pensas ĝi, neniam veas,
en ridoj vivas kaj pereas

 

youtu.be/3eT5x10uxdk

fonto

 

Komentoj el VKontakte