Memorlibro pri Viktor Kudrjavcev

Personoj: 

La redaktora grupo el Uralo prezentas Memorlibron pri Viktoro Kudrjavcev. Viktor Vasiljeviĉ Kudrjavcev (1957-2014) – elstara rusa urala esperantisto, propagandisto de Esperanto, fervora kursgvidanto, redaktoro, movada aktivulo. La PDF-formata memorlibro, kreita de geamikoj kaj kolegoj okaze de la deka mortodatreveno de Viktoro en 2024, figuras lian personecon de homo neordinara, dediĉinta multajn jarojn de siaj vivo kaj agado al Esperanto kaj esperantista komunumo. La Memorlibro entenas tekstojn, publikigitajn en la revuoj “Komencanto” kaj “REGo”, en la Ural-sibera esperantista dissendolisto, en retaj grupoj VK kaj rememorojn de geamikoj de Viktoro.

La PDF-dosieron vi povas elŝuti ĉe la grupo VK “Esperanto en Jekaterinburgo” vk.com/ekaterinburgo kaj

ĉe la grupo VK “Esperanto en Surguto” vk.com/club59616356

Ni dankas ĉiujn geamikojn de Viktoro, kiuj memoras lin kaj atendas viajn komentojn, reeĥojn, rememorojn.

Raja Kudrjavceva

Vladimir Opletajev

fonto

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte