
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bulat Okuĝava (9.05.1924 – 12.06.1997) – poeto, prozisto, scenaristo, bardo kaj komponisto.
Li estis unu el plej elstaraj reprezentantoj de la ĝenro de aŭtoraj kantoj en 1950-1990 jaroj, la aŭtoro de ĉirkaŭ 200 kantoj, kreitaj je liaj propraj versoj. La kantoj de Okuĝava eniris en la vivon senprokraste kaj porlonge. Ili forte diferenciĝis de ĉio, kio tiam sonis en radio kaj dum koncertoj. Ili enhavis la intonacion de amikeca komunikiĝo, ŝajnis,ke kvazaŭ daŭris la konversacio kaj interparolo transiris de kanto al kanto.
En 1961 en Ĥarjkovo okazis la unua en Sovetunio oficiala vespero de la aŭtoraj kantoj de B. Okuĝava. En 1962 li unue aperis surekrane en la filmo “Ĉenreakcio”, kie li plenumis sian kanton “Meznokta trolebuso”. Okuĝava ankaŭ estis la aŭtoro de aliaj popularaj kantoj por tiaj kinofilmoj kiel “Belоrusa stacidomo”, “Pajla ĉapeleto”, “Ĵenja, Ĵeneĉka kaj “katjuŝo”k.a. Entute kantoj de Okuĝava je liaj versoj sonas en pli ol 80 kinofilmoj.
Disvastiĝante per magnetofonaj registraĵoj, kantoj de Okuĝava rapide iĝis popularaj, unuavice inter intelektularo komence en Sovetunio, kaj poste eĉ eksterlande. La kantoj “ Unuiĝo de amikoj” kaj “Preĝo de Francois Villon” iĝis himnoj de multaj festivaloj de aŭtoraj kantoj. En 90-aj jaroj Okuĝava ĉefe loĝis en sia somerdometo en Peredelkino kaj koncertis en Moskvo, S-Peterburgo, en Usono, Kanado, Germanio kaj Israelo. La 23-n de junio 1995 okazis lia lasta koncerto en la stabejo de UNESKO. en Parizo.
Bulat Okuĝava tre ŝatis sonoriletojn kaj kolektis ilin el la tuta mondo–tial ili multegas en lia domo en Peredelkino. Verŝajne tio estis ia aparta agordoforko por lia animo, per helpo de kiu naskiĝis liaj kantoj, versoj kaj mirinde fajna kaj profunda prozo.
Multaj kantotekstoj de la poeto estas tradukitaj en Esperanton. Mi ŝatus afiŝi ĉi tie kelkajn plej ŝatatajn de mi.
Kanteto pri malfermita pordo
Se neĝventego el la nord'
Alvenos en la korton,
Aperta estu via pord',
Ne ŝlosu vian pordon.
Kaj se forsendos vin dezir',
Ke vi feliĉon ĉasu,
Ne fermu pordon ĉe l' elir' –
Ĝin malfermita lasu.
Kaj antaŭ ol ekiri for,
Gastaman signon fiksu:
En forno flamon de la kor'
Kun flam' de pino miksu.
Do varma estu hejma mur'
Kaj mola estu lito...
Kopekon kostas la serur',
Kaj groŝon – pord' fermita!
Trad. Mikaelo Giŝpling
Preĝo de François Villon
Dum nia Ter’ rotacias plu,
dum brilas daŭre la Sun’,
donu al ĉiu, mia Sinjor’,
ion, mankantan nun.
Kapon ricevu do saĝul’,
ĉevalon – timul’ en fin’,
iom da mon’ - feliĉulo…
Kaj ne forgesu plu min.
Dum nia Ter’ rotacias plu,
per via potenco, Sinjor’,
avida regi ekregu
ĝis plensatiĝo de l’ kor’.
Lasu malavarulon
ripozi ĝis taga fin’,
donu la penton al Kain,
kaj ne forgesu plu min.
Mi scias – vi ĉion scipovas,
mi kredas je via prudent’ –
ja kredas soldat’ murdita,
ke restas li en eden’,
ja kredas ĉiu orelo
al via mallaŭta dir’,
ja kredas ankaŭ ni ĉiuj,
sen scio pri nia ir’.
Mia Sinjor’ verdokula,
mia sincera Di’!
Dum nia Ter’ rotacias plu,
kaj tio ĉi strangas por ŝi,
dum restas tempo kaj fajro
en ŝia senlaca sin’,
donu po iom al ĉiuj,
kaj ne forgesu plu min.
Trad. Mikaelo Bronŝtejn
Deziro al amikoj
Al Jurij Trifonov
Ni reciproke nin, amikoj, ekadmiru,
bombastajn vortojn nun sen timo ni ekdiru.
Regalu ni nin per sinceraj komplimentoj -
ja tio estas nur feliĉaj am-momentoj.
Amikoj, venu ni al ploro kaj al tristo
en diso kaj en kun’, en ĉeo kaj en disto.
Rilatu kun ignor’ al diro kalumnia,
ĉar ĉeas hela trist’ kaj hela amo nia.
Ni ekkomprenu nin, amikoj, duonvorte
por post unua mis’ ne plu misagi forte.
Ni laŭdu, laŭdu nin pro ĉio kun naivo ,
des pli ĉar scias ni, ke tiom kurtas vivo.
Trad. Mikaelo Bronŝtejn
Mi ree renkontis Esperon
Mi ree renkontis Esperon – plezuro kaj festo!
Ŝi estis en sia loĝejo dum mia foresto.
Kaj same ŝi estis vestita per roboj konataj,
Kaj flugas la sama rigard' trans jarcenta masiv'...
Fratino Esper'! Estas ni silentemaj gefratoj.
Ĉu vere, ke estas mallonga la viv'?
Vi nin ne allogis per oraj palacoj subsunaj –
Ni mem ilin reve desegnas, dum estas ni junaj,
Ni mem devas fari elekton de l' sortoj kaj kantoj,
Kaj ve al la hom', kiu spitas al nia inklin'...
Fratino Esper' ! Estas ni tro supraĵaj juĝantoj,
Ni gajnis feliĉon, sed tuj perdis ĝin.
Se eblus kunligi plej firme esperon kaj amon,
La vivo kredeble ricevus tre karan ornamon!
Ni tiam evitus turmenton kaj vanan vertiĝon
Kaj nur belaj tristoj radius sur nia vizaĝ'...
Fratino Esper'! De l' juneco ni spertis disiĝon,
Sed nun nin kunigis la pezo de l' aĝ'.
Trad. Mikaelo Giŝpling


















Aldoni novan komenton