EsPrimo:
Poezia branĉo
1. Tatjana Vŝivceva (Miass) - “Neĝa kanto”, pro fidinde belaj bildoj, ritmo kaj rimordo.
2. Viktor Laptev (Ĉeljabinsk) – “Pastoralo”, pro la bele pentrita siberia pejzaĝo.
3. Olga Ŝilajeva (Glazov) – “Eble venos la tempo”, pro la anime travivitaj ideoj.
3. Tatjana Vŝivceva (Miass) - “La antaŭvintra melankolio”, pro interesaj poeziecaj figuroj kaj emfazitaj melankoliaj sentoj.
Proza branĉo
1. Vladimir Opletajev (Surgut) – artikolo “Rusa betulo”, pro riĉa, bone pripensita enhavo kaj modela lingvaĵo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – rakonto “Ekmarŝo. Ĉapitro unua”, pro interesaj vortumoj en la beletra teksto.
3. Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagil) – rakonto “Vidkapabla animo”, pro humaneco de konceptoj pri la ĉirkaŭa mondo.
* Laŭda mencio. Jana Ĥusanova (Jekaterinburg) – artikolo “La mondo tra sciencaj okulvitroj”, pro la provo science percepti la mondon.
* Laŭda mencio. Tatjana Vŝivceva (Miass) – rakonto “Jubileo”, pro la beletreca prospero.
Membroj de la ĵurio
Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)
Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin)
Ludmila Novikova (Moskvo)
Tatjana Vŝivceva (Miass)
Jaro de esperantistiĝo: 1980
Neĝa kanto
Muĝas vento.
Spac’ arĝenta.
Frostsieĝo.
Sur tegmento
Glato tenta:
Neĝo, neĝo…
Vintr’ severa.
Tra la tero
Blovopreĝo.
La neĝero
Post neĝero:
Neĝo, neĝo…
Jen leporo
Blankkolora –
Vintra leĝo.
Vasta foro.
Griza soro.
Neĝo, neĝo…
Neĝ’ majesta,
Muta, festa
Falas, falas…
Kaj vualas
Ĉion…
Viktor Laptev (Ĉeljabinsk)
Jaro de esperantistiĝo: 1969
Pastoralo
Hej la vintro siberia –
Frosto post la frosto.
Longserpentas sledaj spuroj,
Foston sekvas fosto.
Pinoj, cedroj kaj betuloj
Staras sur montetoj.
Neĝo brila sur branĉetoj
Kuŝas kiel bretoj.
Pego rajdas sur la arbo,
Vestis nigran tukon,
Ĉizas trunkon, movas bekon,
batas mian nukon.
Leporeto blanka saltas –
celas fontan rojon,
kiel sago preterfulmas
Sen atenti vojon.
Avertante arbarulojn
Nin kornik’ prigrakas.
Kelkaj pigoj arbopinte
pri aferoj krakas.
Jen sciur’ strobilojn palpas…
Ĝiajn kernojn tiras.
Sorpon kovris bombiciloj.
Tag’ al fino iras.
La linio alttensia
rompas la pejzaĝon.
Fumoj hejtaj kiel fostoj
Signas la vilaĝon.
Olga Ŝilajeva (Glazov)
Jaro de esperantistiĝo: 2010
Eble venos la tempo
Eble venos la tempo, kiam mi ree brakumos vin
Je ŝultroj viaj. Premos vin je la mano.
Eble viajn okulojn serĉadas la kor’ kaj anim’
Kiam mi iras tra stratoj. Sed kompreneble, vane…
Eble Dio elpensis sonĝojn por varm’ kaj feliĉ’ –
Estas loko, kie ni, foraj homoj, kuniĝas
Por momento. Sed valoregas ĉi renkontiĝ’…
Vekhorloĝo sonoras…Jes, mateniĝas…
La unuaj neĝeroj, dancante falas al rusa ter’.
Mi buŝkaptas la “muŝojn”, rigardante grizan ĉielon.
Sopiregas la koro pri pluva vjetnama somer’
Kiam estis ni kune. Ŝajne, iu verkis fabelon.
Mi revenos al hejmo senbrua post laciga labor’
Prenos libron malnovan kaj brakumos la katon.
Kaj kviete ridetos: forpasis ja stulta dolor’.
Ni heroe eltenis tiun fortan malican sort-baton.
La fabelo finiĝis, komprenu, sed la restanta sent’
Estas ege pli ĉarma, kortuŝa kaj tute elkora.
Du gefratoj vagadas dum sonĝoj en luma silent’
Du teranoj naskiĝis hazarde... en landoj tre foraj.
Tatjana Vŝivceva (Miass)
Jaro de esperantistiĝo: 1980
La antaǔvintra melankolio
Kviete velkas la aǔtuno:
Folioj putras en ĝardenoj,
Dum kurtaj tagoj pala suno
Varmigi la naturon penas.
Per mola neĝo vintro flate
La frostiĝantan teron tentas,
L’aǔtunan mondon senkompate
Trablovas refreŝiga vento.
Kristale puras la aero,
Piketas vangojn frosto feble,
Kaj dume ŝajnas nekredeble,
Ke iam venos primavero…
Jekaterinburg, 02. 05. 2014
Aldoni novan komenton