Aldoni novan komenton

Konkurso "Letero al Ludoviko Zamenhof"

Konkursoj: 

 
El la anonco pri la konkurso:
....“Tiun ĉi konkurson ni invitas partopreni ĉiujn verkemulojn! Aktivigu vian imagon, fantazion, kreemon kaj provu skribi leteron al aŭtoro de Esperanto!
Elektu mem, en kiu ĝenro ĝin verki: ĉu en proza, poezia, humura aŭ alia. Ankaŭ enhave leteroj povus esti variaj: eble vi dezirus turni vin al la Majstro kun iu peto, aŭ rakonti al li pri iu interesa E-evento en via urbo (lando), aŭ komuniki, kial vi ekŝatis kaj lernis la lingvon, eble vi simple volus danki lin ktp. Se la ideo plaĉas al vi, ne hezitu sendi vian kontribuaĵon al ni...”
 
Rezultoj de la konkurso
Karaj geamikoj!  Nun jam eblas konkludi, ke la anoncita konkurso „Letero al Ludoviko Zamenhof“ pasis sub iu bonŝanca stelo (evidente verda!) kaj ni povas diri, ke la organizantoj restis kontentaj pri la konkursaj rezultoj. Entute venis el 10 landoj 33 leteroj, adresitaj al L.Zamenhof.
Evidentiĝis, ke ĉiu aŭtoro  havis ion propran por skribi, rakonti, komuniki al Ludoviko, tial la temoj de la leteroj estis variaj: dankaj vortoj al Zamenhof; Esperanto kaj ĝia rolo en la nuna mondo; esperantistiĝo kaj avantaĝoj de Esperanto; pri la historia vojo de Esperanto; tutmondaj kaj lingvaj problemoj; Esperanto kaj E-literaturo; konsilo al Zamenhof ne krei utopian lingvon; movadaj kaj lingvaj temoj; respektesprimo al Zamenhof ktp.
Same diversaj estis la formoj kaj ĝenroj, en kiuj estis verkitaj la leteroj: salutmesaĝoj kaj preĝo al Zamenhof; personaj rememoroj kaj meditoj, ligitaj al Esperanto; invito viziti la urbon kaj konsiloj; rakontoj kaj poemoj; fikciaj leteroj kaj tiel plu.
Rimarkindas, ke kelkaj aŭtoroj trovis en la konkurso grandan kampon por la kreado, por la fantazio kaj ĝojigis per sia neordinara krea aliro. Ni esperas, ke la legontoj ĝuos tiujn leterojn kun la neordinaraj aŭtoraj ideoj. La organizantoj dankas ĉiujn, kiuj subtenis nian iniciaton kaj ekvolis kontribui por la konkurso!
Sube ni publikigas plej interesajn leterojn al Ludoviko Zamenhof.
 
P.S.: Se cxe iu el la legontoj aperos la deziro skribi sian leteron al Ludoviko Zamenhof, vi povas fari tion kaj sendi gxin rete al zamenhof-konkursoatmail.ru kaj ni aldonos gxin al la jam publikitaj cxi tie leteroj.
 

 
Patrice Dufeu (Francio)
 
 
Savbuo al la maro
 
Kara Ludoviko,
 
Okaze de via naskiĝtago, mi deziras rakonti al vi tion, kion mi ŝuldas al vi: kiel Esperanto iĝis mia "savbuo":
Same kiel Jodie Foster en la filmo "Kontakto", sed longan tempon antaŭ ŝi, jam de mia frua junaĝo, mi ĉiam atendis iun "kontakton", kiu de fore venus. Mi turmentis miajn gepatrojn por ke ili aĉetu al mi kurtondan radioaparaton por povi aŭskulti la universon. Sed tion ili ne faris; tiam mi komencis memfari elektronikajn aparatojn kaj starigi antenojn en la familian ĝardenon. Mi ne plu memoras en kiu lingvo mi imagis ke la universo parolos al mi, sed mi atendis …
Mi kreskis, kaj mi reduktis la kampon de la tuta universo al pli modesta dimensio de nia planedo. Nur post longa tempo, kiam Michel Berger - fama franca kantisto - verkis tiun kanzonon, mi komprenis tion, kion mi atendis :
 
"Ĉi-tiu(ulo) pasigas siajn noktojn
Rigardante la stelojn
Pensante ke ie en la mondo
Iu pensas pri li"
 
Tial, paralele kun mia pasio pri elektroniko kaj komunikiloj, mi devis scipovi kompreni multajn lingvojn, por esti preta kiam venos la mesaĝo. Mi lernis la anglan lingvon, la germanan, la hispanan. Konfuze mi ja sentis ke mi ne estas preta; neniam mi kapablos perfekte paroli tiujn lingvojn: tro da malfacilaĵoj, tro da neregulaj verboj, tro da idiotismoj. Kiam mi enamiĝis en Portugalion, tiam la portugala lingvo mortigis mian revon. Mi pasigis febrece la tutan antaŭan jaron en libroj, vortaroj kaj instruiloj por lerni rudimentojn de tiu lingvo kaj kredis min preta vojagxi tien por la venonta somero. Kaj, kiam fine kaj plezure, mi reiris en tiun amatan landon kaj ekprovis miajn talentojn, je mia granda surprizo kaj eĉ pli granda elreviĝo, neniu komprenis min; eble estis malbonega mia prononco. Parolante, mi forgesis la formojn de la neregulaj verboj kaj finfine (honto sur min!) la homoj alparolis min en la franca aŭ la angla lingvo …
 
Mi estis humiligita, senkuraĝigita: mi ĉiam estos fremdulo, enmigrinto, kiun ajn lingvon mi studos.
Kaj tiun tagon sendube via spirito, kara Ludoviko, ŝvebis super mia kapo : mi turnis la lernolibron per kiu mi lernis la portugalan ; dorse de tiu libro kuŝis reklamo por "Esperanto sen peno". Mi memoris, ke maljuna amiko de nia familio, samgeneracia kun miaj geavoj, parolis tiun strangan lingvon. Tiam, angul-okule, mi komencis rigardi pri kio temas. Kaj mi enamiĝis al la lingvo ! Nur post unu jaro mi jam akiris nivelon pli bonan, ol mi havis post multajaraj penoj, dediĉitaj por studado de la angla aŭ la germana lingvoj.
 
Kaj nun, nenie en Esperantujo mi estas fremdulo aŭ enmigrinto. Neniu idiotismo, unu sola idiomo. Ni ĉiuj parolas la saman lingvon. Nun, Universo povas alparoli min, mi estas tute preta : mi parolas
la Univers[al]an lingvon !
Kara Ludoviko, vi estas parto de tiu granda kaj eterna Universo kaj sendube vi ĝojas, ke tiom da dronuloj(simile al mi) kapablis trovi sian savbuon.
La dronulo, kiu mi estis, dankas vin pro tio kaj kore salutas vin!
 
* * *
 

 
Luiza Carol (Israelo)
 
 
Forbruligota letero
(fikcio)
Varsovio, la 15-an de decembro 1917
 
Kara Paĉjo,
hodiaŭ la unuan fojon, okazas via naskiĝtago sen via ĉeesto. Se vi plu vivus ĉi tie, mi preparus por vi etan surprizan donacon kune kun danka bondezirkarto. Sed vi loĝas nun en la transmondo. Tuj post kiam mi finos tiun ĉi leteron, mi forĵetos ĝin en la fajron de la kameno, por ke ĝi alformiĝu en fumon. Mi esperas, ke tiel miaj pensoj atingos vin en la nevidebla mondo de spiritoj, pri kiu foje babilis kelkaj el viaj gastoj.
 
Jen mi tajpas tiujn ĉi vortojn per via malnova tajpilo, kiun vi tiom amis. Ekde longe mi kutimiĝis ekdormi ĉiuvespere, aŭskultante la ritmon de via tajpado. Nun mankas al mi tiu kara lulkanto. Ĉu ĝi ne mankas al vi tie, kien vi transloĝiĝis? Ĉu vi rememoras Paĉjo, kiom fiera mi estis, kiam vi unuan fojon permesis al mi tajpi? Kaj ĉu vi rememoras ke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, mi veturigadis miajn pupojn per la kovrilo de tiu ĉi tajpilo? Ĝuste en tiu kovrilo, Panjo trovis antaŭ nelonge la lastajn paĝojn, kiujn vi tajpis. Temis pri eseo ankoraŭ nefinita, kiun ni legis kvazaŭ ĝi estus via adiaŭa letero. Mi neniam forgesos la konfeson, kiun vi faris tie: “Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…”
 
Mi ĉiam rememoros tion, Paĉjo. Vi ne malaperis. Via vivo estos por mi modelo kaj inspiro. Mi promesas, ke mi ĉiam pluiros sur via bela vojo, por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj.
Ĝojan naskiĝtagon, Paĉjo!
Tutkore brakumas vin, via amanta filino,
                                                                     Lidia *
 
---
 
* Lidia ZAMENHOF (1904 – 1942) estis la plej juna filino de Ludoviko ZAMENHOF. Je la morto de sia patro en aprilo 1917, ŝi estis 13 jaraĝa. Ĝis la fino de sia vivo, Lidia verkis, tradukis kaj instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo de Treblinka. Ŝia kompleta originala verkaro: “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj“, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, 2009.
 
* * *
  

 
Marcel Lemeltier (Francio)
 
 
La 15-an de Decembro 1909.
La Kaverno de la Trezoroj
Proksime al Ŝir-Irano.
 
 
Estimata kaj respektata iniciatinto,

Tuj post kiam vi prelegis en la ĉemara urbo Boulogne, okaze de la Unua Esperantista Kongreso, la profetaj kaj klarbildaj vortoj de via alparolo forflugis al ni, eta grupo en malproksima lando. Ĝojiga momento! Multaj profetoj, kiuj estis samtempe poetoj, deziris aŭdi tion kaj tio estis por ili nur « malproksima nebula revo ». De ĉiam ni, vivantaj piede de la montaro Fajrosuno, nur tiucele vivis : vidi, senti kaj ĝui la tempon tute novan. Kaj antaŭ, ke mi klarigu al vi kiuj ni estas, kia estas nia deveno, al kio ni celas, permesu ke mi anoncu al vi du faktojn, kiuj ja trovos favoron ĉe vi :

 
1)– Jen kion skribis la stelgvatisto en nia taglibro je la 15-a de decembro 1859 : 
 
Ekregu amo kaj vero sur tero
Sed lasu nin venki la barojn
Por reŭnigi l’ homaron.
Egale ĉiuj en koro Vin sentas
Redonu la pacon al la infanaro.
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera.
Ni inter popoloj la murojn detruos.
Trudon batalan,Vi tenu nin kontraŭ.
Oho ! Kiu ajn estas Vi, Forto Mistera.
 
Kiel ne rekoni en tiuj versoj preskaŭ laŭvorte vian preĝon al Nekonata Forto ? Kiel ne rekoni per tiuj emociigaj vortoj la alvenon de nova profeto, kiu estas trovonta la rektan vojon por reŭnuiigi la homaron : starigi komunan lingvon.
 
2) – Memkompreneble la stelgvatisto ne verkis la originalan tekston en Esperanto. Sed, tuj kiam ni aŭdis kaj vidis ke la tia dezirata lingvo estiĝis, ni ne kontentiĝis esti partoprenantoj belan ideon, sed ĉiuj elkore kaj elracie decidis adopti la novan esperplenan parolilon. Ni mendis la lernolibrojn kaj ekkomencis niajn ĉiutagajn rilatojn uzante la tutmondan lingvon.
 
Eble vi vin demandas kiuj ni estas. Ni diru kiel eble plej mallonge ke Noa, kiu lau la ordo de la kreinto konstruis arkon, havis unue tri filojn kaj kiam li estis centjara havis du plian filojn : Ionito-n kaj Manitoso-n. Tiu lasta petis, ke sia patro transdonu al li la ostojn de Adamo. Sed li ricevis nur la patelon de la genuo. Per tiu prarestaĵo, li akiris la sciencon de la astroj. Sed, fakte ne estas li kiu majstris tiufake, sed lia frato Ionito. Car li ne edziniĝis kaj inaŭguris la monastikan vivon. Tial, de generacio al generacio, dek du homojn samloke dedicas sian vivon al gvetado de la astroj sub la ĉiela volbo. Ĉiuvespere, de la subiranta suno ĝis la taĝiĝo, la momento kiam la suno ekaperas en fajreksplodo, el la pinta roko nomita «  La Monto de la Venkantoj », ni senĉese observadas kaj notas. Ĉiuj niaj observadoj konservindaj, kuŝas en la Kaverno de la trezoroj. Kiel vi scias nia lando estas unu el la plej montara en la mondo. Do, laŭ multjarcentaj leĝoj, ni tiel vivas piede de la montaro Fajrosuno. Iuj nomas nin Saĝulojn kaj eĉ Magiojn. Ni simple vivas fratece.
 
Tuj apude ni havas la arbaregon. Tie, kreskas unuspeca arbo. El tiu arbo Noa konstruis sian arkon kaj eĉ la Biblio ne kapablas precizigi la nomon de tiu-ĉi arbo. Nur ni tion scias. Pli malalten etendiĝas tre granda lago, kie nur foje kelkaj argentaj fiŝoj maltrankviligas la senmovajn akvojn. Tie, ĉiuvespere ĉe la ombro de la bordaj kreskaĵoj, ni laŭrite banis nin antaŭ ke ni komencu niajn noktajn stelgvatadojn. Kaj ĉe la horizonto staras la tre brilega montaro, kiu boras lazuron kiel alĉiela pordo. Ĉe la pinto de tiu montaro haltis la arkeo de Noa, post kiam la diluvo ĉesis sur la tero. Foje, ĉe taŭgaj veterkondicoj, Noa memorigas al ni la forajn tempojn per brilantaj, treege buntaj, ĉielarkoj, kiuj estas por niaj mirigitaj okuloj kiel glorkrono supre de la Kaverno de la Trezoroj.
 
Ene de via prelego ni notu : « En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis…… » Pri tio, permesu ke ni klarigu al vi – kun la plej granda modesteco – kia estas nia tradicio el la pratempoj. Ĉar vi, kiu estas juddevena kaj kalkulas la jarojn ekde la komenco de la mondo, povas pli ol aliaj sekvi la fadenon de la rakontota afero. Vi ja scias kiel en via Biblio Dio kreis la unuan praŭlon : Adamo-n. La kreinto metis lin en delicĝardenon. Kun sia virino, Adamo parolis la unuan lingvon : la aramean. Ĉe la morto de Adamo, Melkisedeko, reĝo kaj pastro fariĝis la gardisto de lia tombo. Por ni tiu-ĉi tombo estas la centro, la umbiliko de la mondo. Evidente, tie kuŝas la « Kaverno de la Trezoroj ». Kiam Noa eniris la arkeon, li kunprenis la ostojn de Adamo. Kiam poste li partigis la teron inter la tri filoj, ĉiu el ili ricevis parton de la ostoj. Tiuj disigitaj ostoj simbolas perditan unuecon. Tiam la tutmondo enhavis sepdek du urbojn. Ĉiu el ili havis sian apartan lingvon.
 
Enoko estis la unua kiu lernis la skribadon, la saĝecon kaj la sciencon. Li ankaŭ estis la unua kiu verkis librojn pri la ĉielsignoj. Post lia morto, Ionatono, nia praŭlo, kolektis la tuton, kiun li transdonis al Nemerodo. Abrahamo ja sekvis la spuron kaj fariĝis spertulo en la scienco de la Kaldeanoj. Ni havas ĉemane tiujn librojn zorge konservataj en la Kaverno sub la ĝenerala titolo : «Testamento de Adamo»
 
Altestimata Sinjoro, bonvolu ne vidi en la ĉi-supraj elvokoj ian-ajn korligiĝon por « blinda fervoro al religiaj dogmoj ». Tute ne ! Ni uzas niajn malpezajn ligilojn al la pasinteco kiel la nemalhaveblan soklon ĉe niaj piedoj por ke niaj okuloj povu ĉiam rigardi al la astroj kaj diveni la necesajn signojn por nia unika celo : vidi la reŭnuiĝo de la homaro.
 Antaŭ du jarmiloj, ni eliris la Kavernon kaj rajdis la kamelojn por transdoni al la Mesio la tri donacojn preparitajn de Adamo : oron, incenson kaj mirhon. Hodiaŭ ni povus rajdi kelkajn el la blankaj ĉevaloj, kies beleco radias sur la herbejoj ĉirkaŭ la lago. Ili estas por ni animaloj kvazaŭ sakraj. Sed, kiel vi scias, ĉu la diverslandaj doganoj, tiuj akcizaj spuroj de alia epoko, permesus al ni la transiron ? Do, ni per tiu-ĉi letero omaĝas al la inspirinto de la « nova sento », de la « forta voko ». Cetere, ni ne dubas, ke iam, post la disfalo de lingvecaj kaj politikaj muroj, ni alvenos, rajdante dek du blankajn ĉevalojn, por partopreni tutmondan feston, kies celo estos homara unueco, « tro longa prokrastita » afero.
         
Ni ne volas per pezaj laŭdoj vundi vian modestecon. Sed, permesu al ni emfazi vian unuan antaŭnomon : Lazaro. Ĝi sendube estas hebreadevena. Por ni vi estas Lazuro. Vi akceptis en via vortaro lazuro-n, kiu estas Persdevena. Ĝi simbolas belan bluon klaran : bluon de la maro, de la ĉielo. Kiel vi ja scias, estas en la ĉielo planedo, kiu estas la unue aperanta en la vespera lazuro: Venuso. Ni ĝin nomas : « Nia Damo ». De nun ni ĝin nomos : «  Nia Damo de Bona Espero ». Ĝi estos la stelo de la verda standardo. Estu certa, ke ĉiu stelgvadisto de la Kaverno de la Trezoroj, vidante ĝin, tuj alpreĝos la Forton Misteran por ke la vesperstelo ekleviĝos en vian koron, alportante al vi la superhomajn fortojn necesajn je via Sizifa entrepreno.
                      Altestimata sinjoro, ni tutkore salutas vin per popoldiro persa :
                     Unu fajrero sufiĉas por incendii mil universojn.
                                                                     Tiel estu !
 
                                                                   En la nomo de ĉiuj fratoj.
                                                                                                                  Marcelo.
* * *
 

 
Vladimir Opletajev (Rusio)

 

Letero al Lazaro Ludoviko Zamenhof

Tre estimata sinjoro Zamenhof!
Mi estas multjara kaj sincera adepto de via lingva kreaĵo Esperanto. En la moderna historio de la homaro via kontribuo al ĝia kultura evoluo kaj antaŭenigo de ideoj de lingva egaleco kaj paca kunvivado de diversnaciaj popoloj estas nekontesteble grava. Modesta libreto de la Internacia lingvo aperinta en Varsovio antaŭ 123 jaroj malfermis novan paĝon en la historio de lingvoplanado kaj lanĉis movadon, kiu daŭre pledas por justaj kaj esence demokratiaj homaj interrilatoj.
Kiel esperantisto mi de multaj jaroj deziris pilgrimi al tiuj lokoj, kiuj estas ligitaj kun via vivo kaj kie ekburĝonis viaj ideoj pri la komuna lingvo. Tiuj ĉi miaj intencoj neniam similis al ekzaltitaj religiaj adoroj nek al filistraj interesoj vekitaj de nura scivolemo. Tre gravis al mi ekkoni la mondon kaj epokon, en kiu vi vivis, kiun vojon vi iris kaj pli bone kompreni vian personecon de homo realiginta sukcesan socilingvan projekton.
 
Somere de 2008 kun grupo de rusiaj esperantistoj mi venis en Varsovion por omaĝi al via memoro. Ni vidis belan urbon restarigitan el militaj ruinoj kaj, veninte al via tombo en la juda memortombejo, ni aŭskultis skuan rakonton de Roman Dobrzyński pri la vivo de via familio, pri tragediaj  kaj hororaj dummilitaj eventoj en la Varsovia geto. Silente ni kunestis en la ombro de maljunaj arboj ĉe la ordinara sen luksaj dekoraĵoj monumento starigita de la tutmonda esperantistaro. Ankaŭ post via morto vi restas modesta homo inter homoj. Sube ĉe la postamento estas lokita verda mozaika stelo, kies kvin pintoj firme kunigas la kontinentojn por la paco kaj bona volo. Supre la tomboŝtonon kronas terglobo sur kies  ekvatora linio videblas zono de laŭraj branĉoj kun la kvinpinta stelo. Ĝi firmigas la noblan ideon pri unueca kaj senkonflikta mondo. Post la tempestaj bruoj de la dudeka jarcento ĉi tie regas nun tristo kaj kvieto, kaj miloj da esperantistoj el la tuta mondo venadas ĉi tien por respekte danki al vi por via vivo kaj via senlaca kaj sindona servado al Esperanto.
 
Estimata Majstro, en aŭgusto 2010 mi vizitis vian hejmurbon, kiu en la jaroj de via infanaĝo estis apenaŭ konata provinca urbeto situanta ĉerande de la grandega imperio, sed kiu tamen spegulis ĉiujn trajtojn kaj kontraŭdirojn de tiama tempo.Hodiaŭ estas Bjalistoko impona eŭropa urbo, centro de la nordorienta Podlaĥia provinco en Pollando. Ĝi impresis min per sia fundamenta tradiciemo, respekto al siaj historio kaj kutimoj, per nehasta vivoritmo, sincera atmosfero de la urbo, kiu fieras kaj flegas la nomon de sia granda Filo. Ĉiu vizitanto de Bjalistoko povas hodiaŭ ĝui la itineron de Zamenhof kaj Esperanto, vizitante plurajn historiajn lokojn ligitajn kun via nomo. Mi promenis tra la strato, kiu havas vian nomon, direkte al la loko de via naskiĝdomo. Bedaŭrinde, ĝis la nunaj tagoj la domo ne konserviĝis, kaj mi povis vidi nur ĝian foton sur turista informtabulo, sed surmure de la apuda pluretaĝa domo videblas via plenstatura portreto, kvazaŭ vi elirus sur balkonon kaj salutus milde ĉiujn gastojn venantajn ĉi tien. La urbo respektas vin!
Multaj vizitindaĵoj de Bjalistoko estas ligitaj kun la Internacia lingvo, ĉar la urbo gastigis kaj tre sukcese okazigis en julio 2009 la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto lige kun la 150-jariĝo de via naskiĝtago. Bjalistokaj esperantistoj volonte venigas gastojn al parka placeto en la urbocentro kie staras monumento dediĉita al vi. Monumentoj ne aperas ja nur pro ies ekskluziva deziro ornami la urbon, sed ili atestas estimon al homoj, kies nomoj kaj faroj vaste glorigas la urbon. Tiu ĉi danka estimo al vi estas sentebla en Bjalistoko.
 
Mi tre komforte pasigis duonhoron en la kafejo “Esperanto” dum ekstere furioze torentis subita somera pluvo. Post la pluvo admiris mi sunradiojn feste rebrili en la fenestraj vitroj, kiuj estis malfermitaj al ĉiuj direktoj kvazaŭ ili alvokus ne preterpasi ĉi tiun urbon ankaŭ malfermitan gastame al la mondo. Min kortuŝis kaj emociigis ampleksa kaj tre memorinda ekspozicio ekipita per modernaj teknikaj aŭdvidaj kaj objektaj instalaĵoj kaj dediĉita al via vivo. Trairante la ekspoziciajn salonojn mi sekvis vin de viaj infanaj jaroj ĝis la eventoj de viaj prilingvaj kaj filozofiaj serĉadoj. En tiuj minutoj kaj en tiu speciale neripetebla emocia etoso oni ekkomprenas ke nome al vi estis rezervita la destino iniciatori kaj donaci al la homaro Esperanton. Estas ĝojiga fakto, ke via kreaĵo post multaj pasintaj jardekoj restas reala fenomeno kiu servas sukcese al centmiloj da homoj en ilia elana strebo paci, amiki kaj interkompreni unu la alian. En tiuj minutoj oni sentas sin ano de granda familio paŝanta longan historian vojon, kiun lumigas la stelo de Bjalistoko.
 
Ankaŭ mi kuniras sur ĉi tiu vojo...
Ankaŭ mi deziras danki al vi por la ebleco esti esperantisto.
Tre estime,
Vladimir Opletjaev el Surgut , Rusio.
 
* * *
 

 
Thierry Salomon (Hungario)

La 9an de decembro 2010

 
Estimata Doktoro Zamenhof,
 
oni proponis skribi leteron al vi okaze de la kutima jarfina festo je via honoro. Bona ideo!
Kelkaj homoj eble miros kial mi ne alparolas vin per „Estimata Majstro”. Fakte multaj ne legis aŭ forgesis viajn vortojn de 1912: "Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi 'majstron', ke vi ĉesu honori min per tiu titolo." […] "Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu 'majstro', ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon."
 
Koncerne la tradician decembran solenaĵon: verŝajne oni same forgesis aŭ ne konas vian skriban opinion en letero publikigita en 1906 pri tio: "La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
 
a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista,
b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) aŭ la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17a de Decembro);
ĉ) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj."
 
Dum kelkaj jaroj estis provoj nomi tion “Festo de Esperanto” aŭ “tago de la esperanta libro” sed poste oni refalis en la personkulton, kiun mi preskaŭ certas vi ne tro ŝatintus.
Sendube vi meritas ke oni omaĝe rememoru pri vi, sed kial ĝuste tiel kontraŭ via volo.
Cetere ĉu vi rimarkis kio estas gravurita sur via tombo? Jes: “Kreinto de Esperanto” kvankam vi klare diris “Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."
Do sed krom tiuj detaloj, kiel statas Esperanto?
Nu, dependas de tio, kio estas la celo. Se la celo konsistas je agrabla ŝatokupo kiel poŝtmarkokolektado tiam la tiel nomata “Movado” fartas bone. Tiel esperantisto rimas kun filatelisto kaj ĉio en ordo. Se la celo estas krei novan popolon aŭ nacion, tiam ankaŭ oni iradas sur la ĝusta vojo. Plej ŝovinistaj popoloj ne tiom ofte svingadas siajn flagojn kaj kantas la himnon kiel la Esperantistoj. Do tiel esperantisto rimas kun verdnaciisto aŭ ŝovinisto kaj same ĉio en ordo. Se la celo estas krei novan religion aŭ sekton, tiam ankaŭ ĉio iras glate. Tiel esperantistoj rimas kun mesianisto kaj ĉio en ordo. Sed se la celo temas pri intergenta lingvo tiam kara Doktoro la afero malpli brilas. 
Viatempe la franca lingvo rolis kiel internacia lingvo. Ekde tiam nun la angla transprenis tiun rolon. Se iu volas agadi por subteni la ideon de Esperanto kiel intergenta lingvo (kaj ne hobia lingvo aŭ lingvo de nova popolo) li estas nomita per du insultvortoj: “finvenkisto” kaj “pracelisto”.
 
Ĉu vi memoras la unuan punkton de la deklaracio de Bulonjo?
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
Nuntempe por kongrui kun la realo endus modifi ĝin al la sekva teksto:
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la organizadon de kongresetoj en la lingvo Esperanto, kiu "ne entrudante sin en la praktikan vivon de la popoloj kaj neniom celante esti uzata kiel lingvo internacia", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon ferii inter si, kiu povus servi kiel babila lingvo dum bambumado en tiuj aranĝoj, por kiuj diversaj nacioj batalas inter si pri la organizorajto, kaj en kiu povus esti ripetataj tiuj ritoj, kiuj havas sektan aspekton por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
 
Nu ni lasu tiun inercian aferon kiun oni paradokse nomas “Movado” kaj ni interesiĝu pri la lingvo mem. Vi certe scivolas kiel plumaturiĝis via infano. Verdire kiel multaj infanoj niaepokaj ĝi fariĝis iom dika. Ĝi riskas morti pro kancero leksika. Tamen la bona flanko konsistas en tio, ke oni povas defendi la lingvon kaj sin mem per la vortaro. Per 1,5 kilograma volumo eblas bone bati la kapon de eventualaj atakantoj... Eble vi memoras tion, kion vi skribis en letero al Borovko:
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo 'Ŝvejcarskaja' (Pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo 'Konditorskaja' (Sukeraĵejo). Tiu ĉi 'skaja' ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. 'La problemo estas solvita!' -- diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. 'patrino', 'mallarĝa', 'tranĉilo' k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro.”
 
Multaj ne komprenis, ke la kombinado de elementoj havas gravan rolon en la strukturo de Esperanto. Ili gaje remetas en la lingvon tion, kion vi forĵetadis. Se tiel daŭriĝas la afero ne estus surprizo se ene de dek jaroj iuj proponus kaj la plimulto ŝafe ekuzus “kutoo” aŭ “(k)najfo” anstataŭ “tranĉilo”. Kelkfoje aspektas kvazaŭ la Idistoj post kiam ili ekhavis malfacilaĵojn disvastigi sian lingvon, uzis alian taktikon. Ili simple kaŝe agadis ene de la Esperanto-”Movado” kaj kelkfoje eĉ ene de la akademio. Por esti konsekvenca oni devus nomi la vortaregon PIV (Preskaŭ Ido-Vortaro) “diktionario”.
En 1912 en Krakovo vi atentigis la esperanto-parolantojn:
"Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: LABORU ĈIAM EN PLENA UNUECO, EN ORDO KAJ KONKORDO [...] NENIAM PERMESU, KE EN NIA AFERO REGU LA PRINCIPO: 'KIU PLI LAŬTE KRIAS, TIU ESTAS PRAVA.'
 
Bedaŭrinde ankaŭ tiun vian peton oni ne atentas. Kaj danke al la evoluo de la tekniko ĉiutage en diskutlisto oni kverelas kaj kiu plej ofte skribas tiu pravas. Tiuj elektronikaj forumoj devus fakte nomiĝi “disputlistoj”. Do la homaro jam havas interreton per kiu, mondskale la homoj povas komuniki, sed ĝi daŭre ne uzas interlingvon.
Do mi esperas ke tiu nuna stato de la afero ne tro ĉagrenas vin. 123 jaroj ne estas multe por lingvo. Eble provu doni kelkajn konsilojn pere de brazilaj spiritistoj aŭ per alia maniero.
 
Salutas vin,
 

 
Jefim Zajdman (Ukrainio)

De kiu: Nikolaj Borovko

Al kiu: L. Zamenhof
Dato:
Temo: GRATULO kaj rememoroj
 
 
Kara Majstro!
 
Mi estas feliĉa gratuli vin okaze de la naskiĝtago!
Pasis jam 115 jaroj post kiam mi skribis al Vi, petante rakonti pri deveno de Esperanto. Nun mian nomon esperantistoj scias precipe nur dank’ al via respondo. Kion fari? La tempo forgesigas multon.
Ĉu vi memoras, kiel en la 1887 vi ricevis leteron de 15-jara knabino Tonjo Ĉajkovskaja, kiu skribis: ”Ni ne atendu, kiam milionoj da homoj decidos eklerni esperanton, sed ekagu nun. Mi jam ellernis vian lingvon kaj instruas ĝin al la amikoj”. Kiel vi scias, Esperanto interkonatigis kaj geedzigis nin.
Mi rememoras la malfacilan tempon, kiam multajn spertajn esperantistojn infektis la reformemo. Eĉ Antoni Grabovskij estis inter tiuj. Por batali kontraū la reformistoj ni kun Antonina dissendis tiam (ŝajnas en la 1894) centojn da leteroj, proponinte organizi balotadon ĉirilate. Kaj ni venkis!
 
Vi scias, ke en la 1902-1906 mi loĝis en Jalta, kie ekde la 1892 aktivis nia fama d-ro Ilja Ostrovskij. Mi tiam fondis urban publikan bibliotekon kaj estis ĝia unua direktoro. Antaŭ la dua mondmilito mi hazarde eksciis, ke iu familio loĝas en iama ejo de simferopola biblioteko, kies direktoro estis mia Antonina. Mi ĝisatendis, kiam en tiu familio aperis novnaskito kaj tuj enkarniĝis. Kaj ĝis nun mi estas spirite ligita kun li – nuna gvidanto de jalta E-klubo. Liaj klubanoj kvazaū sentas tion, ŝercante, ke en lin enkarniĝis Borovko.
 
Vi certe memoras, ke en la 1891 en “La esperantisto” aperis mia artikolo pri valoro de E-teatro (vi subtenis tiun ideon). Mi volas ĝojigi vin: en Jalta nun funkcias E-teatro “Improvizo”, kiu prezentas spektaklojn laū rakontoj de Anton Ĉeĥov en E-festivaloj kaj renkontiĝoj enlande kaj eksterlande. Mi fieras, ke la teatro aperis ĝuste en Jalta.
Mi komprenas, ke miloj da gratulleteroj nun venas al vi. Tial mi ne plu volas ŝteli vian tempon per la rememoroj.
Estu trankvila, ke la afero, al kiu dediĉis sian talenton kaj energion tiom da neordinaraj homoj, neniam estingiĝos. Kiel oni diras: Esperanto ne mortos dum sur la tero restos almenaū unu esperantisto. Ja la Spirito renaskos ĝin!
 
Sincere – via N.B. (mi esperas, ke vi memoras mian iaman literaturan pseūdonomon)
 
P.S.    En la Internacia E-muzeo en Vieno oni trovis surbrete iun malnovan grandegan manuskripton. Evidentiĝis, ke la aūtoro estas nia glora pastro Ivan Ŝirjaev. La muzeo eldonis ĝin, la unuan originalan romanon en Esperanto. Mi tralegis ĝin kun granda intereso. 
Ho, mi forgesis. La muzeo ankaū eldonis libreton de malnovaj rakontoj je titolo “En la tombo”. Mi rememorigas – estis tia mia rakonto en “La esperantisto”. Kaj en la antaūparolo direktoro de la muzeo skribas, ke mi fakte estis “patro” de la originalaj noveloj. En la “Enciklopedio de Esperanto” estas nek pri la noveloj, nek pri mia estado en Jalta. Kiel oni diras: manuskriptoj ne brulas.
 
* * *

 
Germain Pirlot (Belgio)

 

Preĝo al Sankta Ludoviko

 
En tiu magia tago de la Zamenhofnasko mi humile genuiĝas sub Via respektoplena ikono. Ho, ege Sankta Ludoviko, por honorigi Vian surteriĝon kaj servomiene peti Vian benon.
 
Tre humile mi petas Vian indulgon por ĉiuj miaj pekoj, kiujn mi faris, senkonscie aŭ nesciante, kontraŭ la «Fundamento» kaj la «Ordonoj de la Akademio»; faru ke mi ne plu falu en tiajn erarojn.
 
Mi petas ankaŭ Vian grandanimecon por havigi al mi sugestojn pri la plej efika maniero disvastigi Vian mesaĝon, ne nur al miaj konatuloj, sed ankoraŭ al tiuj multnombraj malpiuloj, kiuj ignoras Vian sanktan parolon. Same mi ĝojus, se Vi povus sugesti al mi kiamaniere revenigi sur la vojon de la virto, tiujn malfidulojn, kiuj eliris la verdstelitajn oazojn por senespere vagi tra la multlingvaj dezertoj.
En tiu sankta Zamenhofnasko, kiel la bibliaj paŝtistoj, mi sekvis la dian stelon por, kun aliaj ŝafistoj, digne, kvankam modeste, festi kaj laŭdi tiun neforgeseblan tagon, kiu estas gravega ĉenero en la historio de la homaro.
 
Tamen, mi bedaŭras, ke maltrafas tian tagon la Magoj, kiuj, kvankam sekvante la Stelon, alvenos tro malfrue. Same mi bedaŭras, ke kelkaj el ili kondutas kiel reĝetoj kaj klopodas starigi sian propran feŭdon en la verda oazo. Faru, ho, ege Sankta Ludoviko, ke ili repaciĝu por la plej granda bono de Viaj fiduloj.
Mi restas Via fidela servanto, sed, ĉar mia misia agado restas tre, tre modesta, mi ne kuraĝas nomi min ‘esperantisto’, sed nur simpla ‘esperanto’ je la dispono de Esperanto.
 
Estu sanktigita, Sankta Ludoviko, Vi kiu liberigis min de la malvero, ĉar Vi estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.
 
Amen!
 
* * *

 
Raita Pyhälä (Finnlando)

 

Estimata Ludoviko!

 
Tempoveturile mi movis min malantaŭ vian pordon kaj nun sonorigas.
Aŭdu, venu malfermi aŭ sendu unu el viaj familianoj, se vi estas tro okupata. Mi deziras rapide sciigi vin pri tio, ke mi ellernis la lingvon elpensitan de vi. Mi konvinkiĝis pri ties simpleco kaj logikeco. Ĝi malfermis al mi mondopartojn, kiujn aliaj lingvoj ne povis malfermi.
 
Mi dankas vin pro viaj lingvo kaj ideoj pri kuniĝo de homoj, pri paco kaj homaranismo. Tiajn idealojn ni bezonas. Nun mi sentas min maŝo en larĝega pulsanta reto, efika reto, kiu plidensiĝante envolvas la tutan terglobon. Ties ĉiu maŝo volas senti sin ereto en io grandioza, realiĝonta revo. Ni estas same naivaj kiel vi, kaj vian preĝon sub verda standardo ni ame ripetas en la koro.
Kara Ludoviko, mi venas montri al vi, ke ne nur simbola estas nia reto.Ĝi trovis sian konkretan esprimiĝon en elektra reto tutmonda, kiun ni nomas interreto. Per ĝi ni, maŝoj, sciigas, subtenas, spronas, instigas unuj la aliajn ĉiutage. Per ĝi ni lernas kaj antaŭenigas vian lingvon kaj viajn noblajn idealojn.
 
Ankoraŭ cent jarojn post via admirinda klopodado kaj sindediĉo, via lingvo estas nova al ĉiu, kiu unuafoje renkontas ĝin. Ni nomas ĝin Esperanto, laŭ via pseŭdonimo. Ĝuste esperon homoj nepre bezonas. Se espero estingiĝas, homo ekvelkas kaj mortige malsaniĝas mense.
 
Ho, jam lasu min eniri. Ni sidiĝu kaj ekparolu, sed bonvolu ne fumi, tio detruas vian sanon. Ni bezonas vin sana. Sed kiom da homoj viciĝis malantaŭ mi! Ho, multegaj! Ĉu vi vidas? Ĉiuj deziras gratuli vin pro via decembra datreveno. Vi ne estas sola.
 
Humile,
Raita Pyhälä
 
* * *

 
Viktor Laptev (Rusio)

Renkonte Ludovikon
 
Se strebos al pasinto vi dum la mediumado -
subtila mondo gvidos vin laŭ dezirata pado.
Sur tiu pad’ la Majstron mem renkontis mi,
Li ekdemandis min pri evolu-lini’
de l’esperanto kaj movad’ esperantista.
Konfesis mi, ke multaj ŝovinistoj
kun -intaj, -antaj, -ontaj naciistoj
klopodas en subten’ de opinio,
ke de neŭtrala lingvo ja util’ nenia.
Kaj same ŝtatsalajraj fi-lingvistoj
neglektas esperanton, kontraŭ ĝi persistas.
 De Antarktio ĝis polus Arktika
en mondo regas Granda politiko.
Nek registaroj, kaj eĉ prezidentoj
ne kontraŭstaras ĉiuflankan interventon.
Pli suba grava ŝtata personaro
nur dancas sub akord’ de ĉi gitaro,
ĉar bone scias koruptema gento
de kie nun ekblovas vento.
Manifestiĥas nur persona intereso,
profito kaj riĉeco havas peson.
 Popolamas’ ne serĉas harmonion –
preferas proletar’ kakofonion,
bieron, brandon, narkotaĵon...
kaj blasfemadon multetaĝan.
 Pri tiuj faktoj, ŝajne, vi ne miras
kaj eble vi pri l’temo ion diros.
Ĉu ne ekzistas ankaŭ lingv-problemo
en Paradiz’, Infer’ kaj en Edeno?
– “ Sur la terglob’ Edenon mi ne trovis,
ĵargon’ infera min ne preterblovis,
en Paradizo vere mankas la problem’
parol’ senvorta fluas el animo mem!”
 Kaj fine ekridetis kara Ludoviko:
– “Asert’ pri malnatura lingvo – pura ritoriko,
ja esperanto pruvis sian jam efikon
por diversflanka interkomuniko.
Ne vane ĝin fidel-esperantistoj
subtenas ambaŭmane kaj insiste,
kaj ŝatas kanton pri agado por ĉiam’
ĉar estas ĝi esper’ kaj nia am’ !!“
 
* * *

 
Adrienne Pastor (Hungario)

Saluton altestimata sinjoro Zamenhof!
 
Vi, certe vekiĝis jam, kaj mire rigardadas niajn donacojn lasitajn ĉe Vi. Ni tre esperas, Vi pardonos nian agon por ne veki Vin, tamen Vi certe estus same tre ŝatinta babiladi kun ni viaj vizitantoj el Hungario, ja ĝis nun Vi nur korespondante babiladis, instruis nin.
 
Mia edzo kaj mi nun vizitis vian landon, pro oficialaj afergvidoj kun estroj de la varsoviaj gimnazioj. Mia edzo tre zorge antaŭpreparis la programojn kun ili, ja ĉie atendis nin direktoroj de la vizititaj gimnazioj. La pridecidita programo estis tiel strikta, densa, ke ni ne sciis ĉu ni povos viziti vin, aŭ ne. Do, pro tio ne okazis la necesa antaŭa sinanonco je via vizito ĉe vi. Sed, kiel okazi kutimas, same pruviĝis: „ne ekzistas perfekta ago, nur perfekta intenco”. Iu direktoro mistrafis la daton de siaj agendaĵoj, kaj tamen ne povis akcepti nin. Do, ni perdis gravan eblecon pro lia intervenintaĵo, sed ni gajnis pro ĝi liberan duontagon, por viziti Vin.
 
Post la porda sonorigo, pordon malfermis via estimata edzino, kiu atentigis nin, ke la sinjoro doktoro povos akcepti pacientojn nur de la posttagmeza 15a horo, do ni devos reveni nur tiuhore. Kiam ni anoncis, ke ni ne pacientoj estas sed vizitantoj el Hungarujo, ŝi ekskuzis sin kaj petis nin enveni la loĝejon, akcepti ŝian gastigadon por konsumi teon el la samovaro, kaj kukojn freŝe bakitajn, kvankam ŝia edzo nun dormetas. Ni diris tuj, ke ni ne volas veki sinjoron doktoron, ĉar laŭ la hungara onidiro: „se la homo dormas, aliregionon vizitas la animo. Por, ke ĝi retrovu hejmon, ne permesatas ĝeni la dormanton.” Krome, post la cerbaj, korpaj laboroj la homo devas ripozi, do ni lasos lin malstreĉiĝi. Ŝi kapsignis konsenton, kaj preparis tablon por konsumi la teon. Dume ni komencis malfermi nian mansakon por transdoni niajn donacojn, portitajn kiel memoraĵojn por la kreinto de nia komuna nova lingvo.
 
Ŝi dankis kaj ni altabliĝis. Dume via edzino rakontis pri Vi, viaj laboro, verkado, kaj la familianoj. Ni paroladis la novlingve, preterlasite la rusan. Post la teumado Via karega edzino Klara invitis nin en Vian ĉambron rigardi Vin dormanta, kaj propramane meti la donacojn sur Vian skribotablon. Enpaŝante la duonluman ĉambron, ni ekvidis vin kovrita per malpeza kovrilo, kuŝante sur la divano. Pro la dormovarmeto, sur Via ridetanta vizaĝo burĝonis ruĝetaj rozetoj. Ni surtabligis niajn donacojn. Via edzino atentigis nin por skribi letereton al vi. Ni emociĝoje akceptis ĉi skribeblecon - senpere al Vi, demane al mano.
 
Estimata Sinjoro Doktoro Esperanto, kreinto de nia lingvo!
Ni portis al Vi kaj al Viaj familianoj salutojn de niaj gesamideanoj. Krome ni portis por gustumi vinon, gramafondiskon kun kantoj de nia popolo, kaj la esperantigon de la hungaraj kantoj, por ke aŭdante la muzikojn vi povu kanti la kantojn de niaj regionoj. Ja, la kantoj enhavas korajn pensojn de la hungararo. Ni skribis la vorton esperantigo, ĉar ni nomas vian lingvon Esperanto pri via aŭtora nomo Doktoro Esperanto. Mi nun finlegis vian tradukon de romano Marta de Orzeszkowa, eldonita en 1910, kies manuskripton mi rimarkis sur angulo de via skribotablo. Ni ŝatus finlegi ankaŭ la tutan Sanktan Biblion. Ankaŭ ĉi esperantlingva Biblio estas kaj estos tre bona legaĵo, eminenta ekzercebleco. Do, via edzino gastigis nin, ni regalos Vin per la fama hungara vino: Asuo de Tokaj, kiu same estas: “Reĝo de vinoj kaj vino de reĝoj”. Agrablan gustumadon! Iĝu ĝi je Via sano!
 
Vi povus demandi min, kial tiom da donacoj? Ho, kara estimata nia kara instruisto, ni ne forgesis vian morgaŭan naskiĝtagon! Ni deziras: vivigu Vin Dio la ĉiopova, je ĝoja kontento de ni, vian ideon adoptantoj, kaj de Viaj estimindaj familianoj! Dio donu al vi longan, senzorgan vivon kaj plian entuziasmon por verki ankaŭ pli novajn verkojn. Lastfoje vi demandis, mi nun respondas je via demando. Mi konatiĝis, enamiĝis junulon, - kiu samjare iĝis mia edzo – dum la unua Esperanto-lingvokurso en urbo Miskolc, gvidata de sinjoroj Győry Nagy kaj Kolomano Kalocsay, en la jaro 1913-a. Ni adiaŭon diras nun, ĉar ĉi letero ĝuste ne estiĝis mallonga, kaj ĉar, rapidigas nin la tempo por ne malfruiĝi al la trajno al nia patrujo.
 
Varsovio, la 14-an de Decembro 1916-a
 
Gardante Vin enmemore, ni restos poreterne Viaj hungaraj, Vin tre estimantaj fidelaj adeptoj:
 
Geedzoj Pastor: Adrienne kaj Ladislao
el Miskolc, Hungarujo
 
* * * 

 
Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (Rusio)

 
Al L.L Zamenhof el 2010a jaro - en la 1884an
 
Multestimata Doktoro Esperanto!
Se mia letero povus veni el XXI jarcento al XIX, Vi certe estus ege mirigita. Verŝajne Vi jam pensis pri la aŭtora nomo, kiu aperos sur la kovrilpaĝo de Unua libro. Sed la honoran nomon Majstro Vi ricevos post multaj jaroj. Internacia Lingvo ankoraŭ ne plene pretas kaj ankoraŭ ne nomiĝas Esperanto...Sed mi volus sendi jenan leteron ĝuste en tiamon, kiam Vi planis aperigi Unuan Libron. Ho, se tio eblus!
Mi kuraĝus konsili al Vi organizi almenaŭ malgrandan rondeton de la plej proksimaj, plej fidindaj amikoj por apliki jam preskaŭ pretan lingvon praktike - letere kaj parole. Sufiĉus unujara praktiko por kompreni: eblas forigi "ĉapeletojn", ĉar restis neuzitaj latinaj literoj; paralele kun "kaj" uzi "e" aŭ "i"...
 
Post furora venko de Via lingvo super Volapuk Vi mem proponos similajn korektaĵojn, sed esperantistaro jam ne volos relerni la lingvon denove.
Tamen kompare kun ĉefaj avantaĝoj de Esperanto ĝiaj nemultaj minusetoj tiom ne gravas! Kaj mi fiere raportas al Vi: la lingvo venkos, krom Volapuk, multajn aliajn proektojn (inter ili estos eĉ ege fortaj!). Esperanto travivos ne nur la Unuan mondmiliton (ĝian finon Vi mem, malfeliĉe, ne ekvidos), sed kaj la Duan, multe pli danĝeran por la homaro.
Julie de 1987 jaro en Varsovio ses mil esperantistoj de la tuta mondo festos 100-jaran naskiĝtagon de Via lingvo!Hodiaŭ multaj dekmiloj de esperantistoj el pli ol cent landoj per la plej moderna aparataro ĉiutage sendas kaj ricevas notojn kaj leterojn, interparolas kaj eĉ intervidas unu la alian dum konversacioj en Esperanto.
 
Kara Majstro, Vi povas esti trankvila kaj kontenta: Via lingvo vivos, servos al Paco kaj Amikeco en la mondo. Ankoraŭ ne venis momento, kiam plimulto de registaroj pretos aprobi Esperanton kiel ĉefa internacia lingvo. Plej verŝajne nunaj generacioj tion ne ekvidos. Tamen ni, Viaj samideanoj, transdonos la stafeton al nia posteularo. La lingvo vivos, pliriĉiĝos por la homaro prenu ĝin en la plej perfekta stato.
Ni ĉiam estos dankegaj al Vi!
 
Vjaĉeslav Roĵdestvenskij
iĝinta esperantisto en tempo de Via 100-jara jubileo.
 
* * *
 

 
Alano Сhalm (Francio)
 
 
Altestimata Sinjoro!
 
Estas hazardo kiu kondukis min al lernado de via lingvo; kiel ĉiuj mi aŭdis pri esperanto, sed ne pretis atenton al la afero ĝis kiam en serio da revuetoj naturistaj mi trovis sinsekvon da malgrandaj artikoloj kiuj priskribis la gramatikon. Kaj tre favore impresis min logikeco kaj simpleco de tiu gramatiko. Do mi decidis lerni.Mi lernis per libroj dum proksime du jaroj kaj poste ĉeestis la celebradon de dudeka datreveno de malfermo de la fama Esperanto - kastelo Grezijono; tie mi ekciis ke estas esperantista grupo en mia urbo Le Havre !
Dum tiu mallonga restado en Grezijono , mi entuziasmiĝis parolante kun eksterlandanoj, precipe grupo da germanoj, kaj mi komparis tiun sukcesan paroladon kun la rezultoj de mia ok jara lernado de la angla lingvo, kiuj nur permesas al mi legi romanon , sed kiuj, koncerne de la parolata lingvo, permesas nek vere paroli nek aŭdi kun bona kompreno. En esperanto mi flue komprenas la diversajn radiojn.
 
Mi estas juvelfabrikanto, vere ne tre disvastigita metio, kaj tamen trovis : londonanon, brazilanon, polon, svedon, kies edzino estas japanino, - kaj ni ĉiuj flue interparolas la esperantan lingvon.
Kial do via lingvo ne estas pli disvastigita, versajne vi donis la respondon en 1912 kiam vi diris :
« Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin, laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Per unueco vi pli aŭ malpli frue nepre venkos eĉ se la tuta mondo batalos kontraŭ vi ; per interna malpaco vi ruinigus nian aferon pli rapide ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune . Se en nia afero aperos io kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komuna interkonsentita decido. Sed ni neniam temu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn.
En la unuaj jaroj de nia laborado, sur nia standardo estis skribitaj la vortoj : « ESPERO , OBSTINO, PACIENCO. » tio tute sufiĉis ĉar se ni samideanoj - devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde forgesis tiun devon,tial nun transirante en la duan kvaronjarcenton ni skribu sur nian standardon novan vorton kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon ; tiu vorto estas : « KONKORDO » »
 
Ekzemple sinjoro Lapenna multe antaŭenigis esperanton, sed en 1974 (mi ne ekzakte scias tion, kio okazis) li estis forpuŝita kaj tio bremsis la antaŭeniradon de la movado.
Pli proksime de ni formiĝis iu politika movado en Eŭropo EDE, kaj mi ekvidis ke alia grupo formiĝas, kompreneble kun valoraj intencoj, sed tio dividos la fortojn, kaj verŝajne bremsos la antaŭeniradon.
Vere ŝajnas tre malfacile ĉiuj paŝi en la samdirekten.
 
Sed tamen oni ne devas malesperi ; eble novaj iloj kiel la interreto permesos kapti multajn interesotojn kaj permesos novan antaŭeniĝon, kiu ne dependos de iu aŭ alia gvidanto, ĉar ĉiuj, kiuj malkovros esperanton, komprenos kian ekonomion ĝi permesas; kaj ĉiuj sendepende de sia nacia lingvo estos devigataj lerni ĝin samnivele, kajEsperanto ebligos internacian egalecon, kiu estas nun ne eblas pro la trouzo de la angla lingvo.
Mi nur povas admiri vian sagacecon, kaj provi ĉirkaŭe de mi konigi la senkomparajn kvalitojn de Esperanto.
 
Kun respekto kaj admirego mi salutas vian memoron
Alano Сhalm
 
 * * *

 
Dimitrije Janiĉiĉ (Serbio)
 
 
Letero al L.L.Zamenhof
 
Estimata Majstro,
mi pardonpetas pro tio ke mi maltrankviligos Vin. Tamen, eble Vi ne estas informita pri novaĵoj sur la Tero kaj kio okazas kun via kreaĵo – Esperanto. Mi provos informi Vin per kelkaj malbonaj kaj bonaj novaĵoj.
Malbona novaĵo – Esperanto ankoraŭ ne venkis.
 
Bona novaĵo: tamen, ĝi estas viva kaj bonsana. Ĝi estas vere vivanta lingvo. Ĉi tie, en la tuta mondo, en grandaj kaj en malgrandaj ŝtatoj, en ĉiuj kontinentoj sur la Tero estas esperantistoj.
Kara Majstro, ne freneziĝu – homoj ni estas. Tio signifas, Vi tion pli bone scias, ke ni pli sukcese dividas sin, kverelas, militas, ol laboras kune por tutevoluo. Ankaŭ aperas Mesioj de novaj lingvoj, kiuj provas fari novan internacian lingvon. Vi ne zorgu, Via lingvo travivis 120 jarojn. Ĝi sukcese pasis la unuan junecon en komunumo de homaj lingvoj – mi esperas,ke ĝi vivos en estonteco kaj ke ĝi maljuniĝos multe forta.
 
Malbona novaĵo : homoj ne fariĝis pli bonaj. Post Via foriro ni daurigas dividi nin,konstrui kaj detrui ŝtatojn, militi; iuj travivis socialismon, travivis por Vi nekonatan malvarman militon Niaj sciencistoj elpensis novajn armilojn,per kiuj oni povus detrui la planedon, en la mondo regas malnovaj kaj novaj malsanoj. Ni pli ofte  disiĝis ol unuiĝis. Esperanto en tiu mondo ne ludas gravan rolon, ĉar komprenado, frateco, homaranismo ne faras novan ideologion en tiela mondo.
 
Kiam Vi, Majstro, foriris en eternecon, ekzistis malpli ol cent ŝtatoj. Nun ekzistas duoble, pli ol ducent. Tiam estis kelkaj miloj de Viaj adeptoj en deko de ŝtatoj. Nun, Via lingvo estas hobio por entuziasmuloj en 135 ŝtatoj kie, oficiale, ekzistas E-movado. Vi iam havis liston de gesamideanoj. Nuntempe, statistikistoj diras ke ekzistas dek miloj… dek milionoj… dudek milionoj da samideanoj. Ne ekzistas ŝtataj listoj pri esperantistoj. Ni ne estas politike kaj ekonomie grava movado por politikistoj (legu: ne sufiĉe influas al balota rezulto).
Tre ŝatata Majstro, Via ideo pri la internacia lingvo estis tuthomara, saĝa, tre bona, sukcesis ebligi facilan interkomprenon inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn, sed ideo ankoraŭ ne estas sufiĉe profitebla. Nuntempe, la tuta mondo zorgas pri profito. Ĉiuj dezirus esti riĉuloj. Tio signifas ke situacio estas simila al Via tempo. Via La Unua libro aperis dank’ al helpo de aliaj. Dio scias – nenio ŝanĝiĝis.
 
Nun ĉefa lingvo estas la angla. Vi komprenus, kara Majstro, se Vi scius, ke en la ŝtatan buĝeton de Britujo, dank’ al ĝia lingvo, alfluas dektri miliardoj da britaj pundoj jare nur pro lernado de la angla lingvo. Ili faras ĉion por gardi profiton. Malantaŭ ĉiuj lingvoj staras ŝtatoj kaj ekonomioj. Kie estas nia ŝtato kaj ekonomio?
Pasintjare ili provis vendi al ni iaspecan plej simpligitan anglan lingvon kiel novan internacian lingvon. Ili ne diziris vidi Esperanton, nian jam evoluintan, neŭtralan, mirinde simplan, flekseblan, belsonan lingvon.
Interesoj – unue. Kompreneble, ĉu ne?
 
Jes, Majstro, ni timas, sed, tamen, ni ne rezignas. Aŭ, pli bone dirite, ankoraŭ vivas viaspecaj entuziasmuloj. Eble tio estas eraro. Tamen, ni ne forĵetos la idealojn.
Sed ekzistas ankoraŭ unu „sed“… Viaj dekses gramatikaj normoj en Plena gramatiko de Esperanto enhavas sescent paĝojn de teksto. Mi komprenas progreson, sed kiamaniere klarigi al ordinara homo ke nia lingvo estas simpla kaj facila! Modestaj ordinaraj esperantistoj fariĝas viktimoj de disvolvo. Kial simple, se oni povas komplike! Pli bone estus, ke novaj lernantoj ne vidus Plenan gramatikon kaj Plenan ilustritan vortaron Ili ektimus kaj dirus: pli bone lerni la anglan, rusan, hispanan, ĉinan lingvojn – ili estos pli profitodonaj.
Mi deziras, informi Vin ke ni tre progresis – teknike kaj teknologie. Mi, monate, dank’ al Esperanto kaj nova teknologio (interreto), interparolas kun amikoj el ĉiuj kontinentoj. Ne estas malfacile ellerni Vian lingvon, tiel simplan, por ĉiutaga utiligo.
 
Ho, mia Majstro, jen nekredebla okazaĵo el mia lando: el mia malgranda eksŝtato, post milito, estis faritaj novaj ŝtatoj. Antaŭe, ĉiuj parolis la saman lingvon. Nun en kvar ŝtatoj, asertas politikistoj, ekzistas kvar lingvoj.Du – tute novaj, naskitaj kune kun la novaj ŝtatoj. Nekredeble, sed vere.
 
Bona novaĵo: kiam Vi komencis, Esperanto preskaŭ ne havis literaturon. Hodiaŭ, en ĝia riĉa trezoro ekzistas impona originala kaj tradukita literaturoj. Ili enhavas poemojn, novelojn, romanojn, dramojn, eseojn, literaturajn kritikojn, sciencajn verkojn, proverbojn, enigmojn… En reto, Esperanta Vikipedio estas inter la plej riĉaj.
Esperantistoj efektivigis sian kulturon. Ĝi estas fakto, kvankam multaj ne vidas tion. Interkulturo kaj miksiĝo de kulturoj estas unu el niaj pli gravaj rezultoj. Tio estas tre grava, aparte por malgrandaj popoloj. Esperantistoj, apud sia nacia identeco, faras sian novan identecon – civitanoj de la mondo. Eble, la mondo kiu alvenos, iuj asertas, estos unuiĝinta mondo. Via lingvo fariĝus finfina kaj la plej bona solvo. Bedaŭrinde, mi timas ke homoj neniam elektas la plej bonan solvon.
 
Malbona novaĵo: burokratiĝis nia monda organizo. Nur unu ekzemplo: ni kongresas ĉiujare. Ĉiam en alia lando. Kongresoj estas similaj al la Unua. Utilaj kaj, kompreneble, pli amasaj.
Tamen, mi deziras diri al Vi: min nervozigas salutoj de reprezentantoj de la landaj organizoj. Ili similas kiel ovo al ovo. Vi ekpensu: 130 tiaj samaj salutoj… Tio estas enua kaj senutila parto de UK kiu travivis jarcenton sen ŝanĝo. Ni salutas nin mem. Ni, esperantistoj ne dezirus ke limoj de ŝtatoj estu baroj inter homoj. Pli bone estus ke antaŭ kongreso la ŝtataj E-organizoj sendu siajn proponojn kiamaniere progresigi nian lingvon, amasigi nian movadon, renovigi nian laboron. Tiam, unu esperantisto, ĉiam el alia kontinento, povas eldiri la plej utilajn proponojn al la kongreso kiel instruon por plua laboro de la tuta movado.
 
Majstro, vi cerbumis kaj planis pri la unueca monda religio. Neordinare estas, sed nun, kiam homoj promenadas inter planedoj, kiam ili organizas eksperimenton „Granda eksplodo“ por ke oni eksciu kiel ekestis nia planedo, ankoraŭ daŭras religiaj militoj. Neordinare, sed, bedaŭrinde, vere.Ho, mia kara Majstro, la mondo ŝanĝiĝis, sed homoj ne ŝanĝiĝis. Ni diru, en la plej disvolviĝintaj landoj unu homo utiligas 700 litrojn da akvo tage. Samtempe en malpli disvolvitaj landoj – nur tri litrojn tage. Kia diferenco!Ekologia problemo estas aparte aktuala. Sed, ĝi fariĝis aktuala kiam ni alvenis proksime al katastrofo.
Tamen, tre estimata Majstro, ankoraŭ ekzistas homoj kiuj kredas al viaj ideoj, laboras, esperante ke finfine prudento venkos.Tio signifus ke Esperanto venkis.
 
Mi, kara Majstro, ankoraŭ unufoje pardonpetas pro ĉi tiu letero, pro maltrankviligo, ĉar ni kiuj kredas al boneco kaj saĝeco de Via lingva ideo, devis diri al Vi tion, kio tiom nin ekscitas.
 
Amike, kore, estime Via
Homo kredanta homan bonecon
 
* * *
 

 
Dinko Matkoviĉ (Kroatio)

Letero al Doktoro Zamenhof
 
Honoron kaj gloron al Vi d-ro Ludoviko Zamenhof okaze de Via 151-a naskiĝdatreveno!
Dankegon al Vi, nia Majstro, ĉar Via genio donis al la homaro la internacian lingvon Esperanton, kiu dum 123 jaroj pruvis, ke homoj el ĉiuj nacioj kaj regionoj povas egale bone kompreni unu la alian sen multaj penoj, kiujn
postulas lernado de nur unu fremda negepatra lingvo.
 
Dankon al Vi, ĉar Via verda fajro radias per internacia kompreneblo, pacemo, kultura kresko, humaneco kaj toleremo sur nia terglobo.Vi kiel okulisto plibonigadis videblecon al homoj kaj kreinte internacian lingvon Vi helpis al esperantistoj, ke ili povu plivastigi siajn spiritajn horizontojn. Dank' al modernaj komunikiloj,kiujn ni nun uzas, por esperantistoj ne ekzistas ŝtataj limoj.
 
Mi (86-jara) dankas al Vi, estimata doktoro, ke Vi plenigis miajn 70 jarojn per multaj amikoj kaj interesaj konatoj, komence de mia naskiĝloko Vrboska sur la adriatika insulo Hvar (nun en Kroatio) kaj kun esperantistoj apartenintaj kaj apartenantaj al E-societoj en la urboj: Beograd, Zagreb. Dubrovnik Celje, Ljubljana, Split, Rijeka, kiuj troviĝis en eksa federacia Jugoslavio.
 Mi dividis multajn kulturajn kaj agrablajn eventojn kun esperantistoj el diversaj landoj. Mi partoprenis UEA kongresojn en Zagreb (1953 kaj 2001), en Goteborg (2003), en Being (2004), en Firenze (2006), en Rotterdam (2008), kie mi renkontis kaj interparolis kun esperantistoj el diversaj landoj kaj ĉiuj kontinentoj. Neforgesebla kaj plej kortuŝa kongresevento por mi estis, kiam mia kongresa grupo estis sur la Granda Muro en Ĉinio kaj kiam mi aŭskultis E-himnon el fortaj laŭdiloj, kaj aparte en momento kiam mi aŭdis la versojn «forte staras muroj de miljaroj, inter la popoloj dividitaj».
 Dum miaj eksterlandaj vojaĝoj mi renkontadis unuopajn esperantistojn en diversaj eŭropaj urboj (Wien; Salzburg,Trieste, Milan, Frieburg, Oxford, London, Paris, Praha, Berlin,Warszawa, Kiev, Moskva, Leningrad) kaj ili estis helpemaj al mi. Jarlibroj de UEA kaj SAT helpis min telefoni al ili kaj renkonti ilin kaj mia pordoj estis malfermitaj al multaj esperantistoj,kiuj vizitis min en la turisma urbo Dubrovnik kaj en mia nuna hejmo sur la insulo Hvar. Mi ricevadis multajn leterojn kaj ilustritajn poŝtkartojn de miaj korespondantoj antaŭ ol mi ekhavis kaj komencis uzi fulmorapidan retpoŝton kaj skajpon.
 
Miaj aforismoj estas publikigitaj en kelkaj E-gazetoj kaj revuoj (Sennaciulo, Litova stelo, REGO, Komencanto, Zagreba Esperantisto) kaj en antologia libro de Georgo Handzlik „Verdeskaj Pensoj“. Antaŭ la UEA kongreso en Zagrebo en 2001 aperis mia libreto «333 cerbaj impulsoj». Nun mi daŭrigas skribi aforismojn en mia blogo (http://cerbajimpulsoj,blog.hr). Per tiuj faktoj mi ne deziras fanfaroni, sed nur montri kian eblecon donis al mi la lingvo, kreita de vi..
 
Do, tre estimata doktoro, mi ankaŭ povas esti atestanto (kiel multaj en la mondo), ke nunaj generacioj uzas buŝe kaj skribe Esperanton, ke internacia lingvo Esperanto flugas per radioelsendoj, ke E-libroj kuŝas en bibliotekoj, ke viaj monumentoj kaj stratoj de via nomo troviĝas en multaj landoj.
 Mi diras al ĉiuj, ke mi estas feliĉa, ĉar mi sufiĉe frue en mia vivo eksciis kaj lernis Esperanton kaj ke mi utiligis kaj utiligas ĝin restante fidela al la Zamenhofa ideo.
 
Dinko Matkoviĉ
 
* * *
 

 
Sylvie Caron (Francio)
 
 
Kara onklo Ludoviko,
 
Vi elvokis, ke la esperantistaro iĝos granda rondo familia. Tial mi kuraĝas alnomi vin laŭ la kodo de la Azianoj, kiu respektas la saĝecon kaj la klerecon de plejaĝuloj. Baldaŭ, ni festos vian datrevenon, onklo nia.
Estas tempo por diri pri la disvolviĝo de via mirinda projekto, nia komuna afero.
 
Via komunikigilo unue ligis homojn kiel konatiĝilo; ni konsciis ke ni estas homfratoj.Unuaj internaciaj renkontiĝoj ebligis konstati, ke ni estas membroj de alia speciala komunumo trans limoj, kiu ajn estas nia origino.
En nia urbo Havro okazis la unua internacia kontakto per Esperanto. Tiu travivaĝo de niaj pioniroj estis la origino de pli grandskala kunveniĝo; ni iĝis humanistaj sennaciuloj.
La afero evoluis laŭ la epokoj:
 
 - Ni aspektis kiel utopiuloj, ni iĝis samideanoj. La sortobatoj de nia komuna historio malfortigis la enkondukon de la lingvo internacia. Ni suferis pro militoj kaj tiranoj. Nova elano okazis samtempe kun la rekonstruiĝo. La popoloj amikiĝis post la terura travivaĝo de la 40aj jaroj. La rimedo, kiun ili ankoraŭ ignoras estas Esperanto.
 - Ni, samideanoj strebas por enkonduki ĝin. Sed homoj estas influitaj de ekonomiaj kaj politikaj elektoj.
 - Novaj amaskomunikiloj ebligas informadon pri Esperanto, sed mankas la emo pri veraj interŝanĝoj kun eksterlandanoj. Reta diskuto okazas post eklernado: scivolo ne sufiĉas por interŝanĝi kun fremdulo. Mankas ia konscio pri mondcivitaneco. Unue esperantoparolantoj, ni denove firmigos nian esperantismon.
 
Kiel vi alnomis vin, Doktoro Esperanto, ni daŭre estas esperantoj. Ni dediĉĉos al nia filozofio kiel eble pli da tempo kaj fortoj. Ni ne malkuraĝos, ĉar kutime eventoj okazadas lau cikla principo kaj espereble estonteco iĝos pli favora al Esperanto.
 
Dankon pro via valorega donaco al nia monda komunumo !
 
Sincere via,
Silvia
 
 * * * 

 
Lidija Jerofejeva (Rusio)

La konfeso de ordinara esperantisto
                                                    
Kara Doktoro Esperanto!
Mi tutkore gratulas Vin okaze de Via naskiĝtago kaj deziras ke la afero de Via vivo prosperu kaj disvolviĝu! Vi estas ĉiam en mia koro kaj mi konsideras Vin mia amiko. Cetere, Vi povas trovi vin mem inter mia amikaro sur mia paĝo en “Odnoklassniki”, atentu, Vi estas la plej amata!
 
Nun mi volus rakonti al Vi kiel mi lernis Vian (aŭ nian) mirindan lingvon kaj pri ĝia influo je mia vivo. Kompreneble, verŝajne mia modesta persono ne kaŭzos seriozan intereson de Majstro, malgraŭ tio mi decidis riski priskribi mian vojon al la lingvo internacia. Mi, samkiel Vi, ĉiam interesiĝis pri fremdaj lingvoj. Bedaŭrinde, mi ne estis tiel kapabla pri ili kiel Vi, nia Majstro! Tamen tio ne signifas kaj mia intereso ne estis aŭtentika. En mia juneco mi decidis verki disertacion pri filologio, kaj la unua ŝtupo al la disertacio estis diversaj ekzamenoj por kandidatiĝo. Unu el ili estis filozofio. Pro la fakto, ke mi instruis la anglan lingvon oni rekomendis al mi verki referaton, ligitan kun fremdaj lingvoj. Tio okazis en 1979. Tiam mi aŭdis nenion pri Esperanto, des pli pri la nomo de Zamenhof. Do, mi iris al la Centra Biblioteko de Niĵnij Tagil kaj trovis kelkajn librojn. Unu el ili impresis min profunde. La libro nomiĝis “Kiel estiĝos Universala Lingvo” de E. Svadost, publikigita en 1968 de la eldonejo “Naŭka”, tre serioza organizo por sovetia tempo. Kaj mi trovis en ĝi multajn faktojn ne nur pri Esperanto, kaj ankaŭ pri la problemo de intarnacia lingvo ĝenerale. Evidentiĝis, ke la aŭtoro opiniis, ke Esperanto ŝajnis la plej trafa solvo, sed li esprimis la ideon iomete singarde. Mi verkis mian referaton, tamen pro la familiaj cirkonstancoj ne preparis disertacion. Mi faris tion post multaj jaroj. Mi ege volis trovi iun lernolibron pri Esperanto, tamen mi fiaskis. Miaj tiamaj amikoj kaj konatuloj ne sciis ion pri ĝi kaj mi komencis forgesi la belan ideon.
 
Mi eĉ ne povis suspekti, ke tiam en nia lando estis multaj adeptoj de tiu bela lingvo, ĉar en N-Tagil oni ĝin prisilentigis. Malgraŭ la fakto, ke mi estis sufiĉe juna, mi estis deprimita pro diversaj kaŭzoj. Kaj en la jaro 1985 okazis la evento, kiu turnis mian vivon je 180 gradoj. En nia Pedagogia Instituto sur la muro mi ekvidis la anoncon, kiu informis ke okazos lekcio pri Esperanto en aŭditorio 149. Memkompreneble, ke tio estis mia bonŝanco. Mi prenis tri studentojn, kiuj ne preparis hejman taskon, por akompani min. Inter miaj kolegoj mi ne trovis entuziasmuloj. Venis grupo de junaj sverdlovskanoj, kaj la ĉefa preleganto estis A. Korĵenkov. La lekcio sonis iomete enue por ne preta orelo, post la lekcio mi aliĝis al koresponda kurso de Halina Gorecka. Mi memoras el tiu renkontiĝo ankoraŭ du homojn: Viktoro Kudrjavcev kaj Vjaĉeslav Roĵdestvenskij. Vjaĉeslav parolis fervore, kaj eĉ provis deklami poemon.Dum la jaro mi studis la lingvon koresponde kaj sekvontan julion mi partoprenis la aranĝon de uralaj kaj siberiaj esperantistoj.
 
Kara Ljudoviko! (Permesu al mi nomi Vin tiamaniere!). Ĉiuj propogandiloj asertas, ke Esperanto estas lingvo tre facila, kiun oni povas lerni dum mallonga tempo. Kompreneble, mia ĉefa problemo estis ke mi ne havis iun kun kiu mi povus praktiki Esperanton, tamen mi diligente lernis la vortojn, gramatikajn regulojn, eĉ rerakontis la tekstojn el la lernolibro de B. Kolker... Halina Gorecka taksis miajn kontrolajn taskojn ege pozitive. Antaŭ mia vojaĝo al Sverdlovsk (al la menciita renkontiĝo) mi eĉ preparis malgrandan salutan paroladon. Malfeliĉe, kiam mi alvenis, mi ”forglutis mian langon” kaj ne povis eldiri eĉ du vortojn! Mi komprenis ĉion (kono de fremdaj lingvoj helpis al mi) kaj mi similis tiun hundon, kiu komprenas ĉion, tamen ne povas respondi! Mi memoris tiun semajnon sufiĉe bone pro la programo, kiu variis kaj agrable abundis. Mi ĉeestis ĉiujn prelegojn, komprenis plejparte, tamen ne povis paroli. En la hotelo kelkaj pli spertaj esperantistoj provis « esperantigi » min sed vane. Ne tiel facila estis la lingvo eĉ por la homo kiu posedis du fremdajn lingvojn!
 
Post la renkontiĝo mi decidis superi ĉiujn obstaklojn, kaj agi! Kiam mi revenis al N-Tagil mi malkovris ke en mia urbo ekzistas kelkaj disaj esperantistoj. Ni vere bezonis klubon, kiu aperis en 1986 kaj nomiĝis “Renaskiĝo”. Nia klubo ne malgrandis, ĝi kalkulis almenaŭ dudek membrojn. Mia kapo ankoraŭ tenas memoraĵojn, kiam ni, dekkvin tagilanoj venis al “Komencanto-87” en Sverdlovsk, kun sia propra programo kaj partoprenis diversajn konkursojn.
 
En la jubilea jaro 1987 nia klubo aranĝis seriozan renkontiĝon en N-Tagil. Kaj ĉe ni ĉeestis pli ol kvindek esperantistoj el diversaj urboj kaj vilaĝoj de Uralo! En 1988 mi veturis al Tallinn, Estonio (BET). Mi jam parolis, tamen ne tiom bone kiom mi volis. Do, post mia unua BET (kaj mi partoprenis BETojn kelkajn jarojn, al mi plaĉis, ke multaj esperantistoj el diversaj urboj de nia lando, kaj ankaŭ eksterlandanoj partoprenis ilin) mi organizis paroligajn kursojn kelkfoje en N-Tagil. Kaj tio paroligis min mem. Kaj mi neniam parolis ruslingve en la klubo. Ni kunvenis ĉiun vendredon je la sepa horo.
Mi veturis al ĉiuj aranĝoj en Jekaterinburg, Permo kaj mi parolis Esperanton libere. Mi ankaŭ publikigis kelkajn artikolojn en nia loka ĵurnalo por disvastigi nian lingvon, verkis artikolojn kaj recenzojn por uralaj esperantaj eldonaĵoj. Interalie, iam mi renkontis homon el Aŭstraŭlio dum BET kaj mi tuj volis praktiki angle (mi estas instristino pri la angla lingvo) kun li. En Sovetiaj tempoj en Uralo ni tute ne havis tiun eblecon. La aŭstraliano ridetis kaj diris:” Por kiu celo? Vi perfekte parolas Esperante!” En 1991 decembre mi “trapasis la ekzamenon pri interlingvistiko, gramatiko de Esperanto, Esperanta Literaturo, historio kaj organizado de Esperanto-movado, metodiko de esperanto-instruado kaj al mi estas atribuita la kavalifiko Instruisto de Esperanto.” Tiu dokumento estis donita al mi de Ĉefa Atesta Komisiono, kiu ekzistis ĉe Sovetrespublikara Esperantista Unio. Ĝi estis subskribita de Boris Kolker, Viktor Aroloviĉ kaj Nikolao Gudskov. Tamen anstataŭ Gudskov estis Korĵenkov, kiom mi memoras. SEU malaperis sufiĉe rapide post la disfalo de Sovet-Unio.
 
Dum la malfacilaj naŭdekaj jaroj mi ne tro multe okupiĝis pri Esperanto, tamen mi opinias, ke Esperanto ludis grandegan rolon en mia vivo. Al mi ŝajnas, ke posedo de la tria fremda lingvo pliriĉigis mian vivon. Ĝi donis al mi novajn kontaktojn, amikojn, sciojn, plilarĝigis mian vidhorizonton. Mi legis multajn librojn en Esperanto kaj tiu ĉi okupo ege ĝojigis min. Mia amata libro en Esperanto estas “Kredu min, sinjorino!” de Cezaro Rossetti. De tempo al tempo mi trafoliumas miajn librojn kaj relegas plej interesajn artikolojn kaj rakontojn. Verdire, Esperanto inspiras kaj kuraĝigas min en mia profesia agado. Ĝi helpis min iĝi pli kreema kaj kredi en si mem. Mi instruas la anglan lingvon kaj mi ĉiam trovas interesajn tekstojn pri Esperanto, pri Vi, Ludoviko, kaj pridiskutas problemojn de internacia komunikado. Miaj studentoj devas scii, ke ekzistas alternativa vojo de internacia interkompreno.
 
Mia edzo kaj mi sukcesis kunigi la vojaĝojn ligitaj kun Esperanto kaj la angla lingvoj. Mi ne nur veturis al via naskiĝurbo Bjalystok pasintjare, kie ni festis Vian neforgeseblan jubileon, sed ankaŭ dufoje al Barlaston, Esperanto-centro de Britio. Tie ni konatiĝis kun veraj spertaj esperantistoj kiuj neniam krokodilis. En Barlaston ni vizitis la bibliotekon de Butler, kie ni vidis dokumentojn, skribitaj per Via mano! Ni ankaŭ spektis Viajn verkojn tajpitajn per speciala tajpilo !
 
Por kroni mian leteron, mi volus danki Vin en la nomo de la tuta homaro ke Vi donis al ni ĉiuj unikan eblecon renkontiĝi, komunikiĝi, amikiĝi, enamiĝi, vojaĝi, vivi impresplenajn vivojn!
 
Esperanto ankoraŭ ne iĝis oficiala universala lingvo. Tio ne gravas. Multaj homoj akuzas, ke ĝi estas artefarita lingvo, tamen ili forgesas ke nuntempe ni uzas pli kaj pli multe da artefaritaĵoj. Kial ne uzi la belan artefaritan lingvon, kiun Vi kreis? Mi kredas ke nia Lingvo Internacia venkos. Kiam? Mi ripetas: ne gravas.
 
Sincere Via,
Lidija Jerofejeva.
 
P.S. Aparte por mi anime estas proksima via filino Lidija, mia samnomulino.
 
* * *
 

 
Dilara Gadirova (Rusio)

Estimata Majstro,
 
mia nomo estas… Ĉu gravas por Vi mia nomo? Ĉu gravas por Vi mia nacieco kaj lando, kie mi naskiĝis? Eble, tio ne estas tre signifa ĉi-momente. Ege gravas por Vi nun la lingva situacio en la mondo kaj rolo de Esperanto en la vivo de homoj.
Koncerne la unuan problemon, mi dirus, ke la lingvaj obstakloj inter popoloj pligrandiĝis, ĉar multaj ŝtatoj de Eŭropo unuiĝis, tamen oni dume hezitas akcepti komunan lingvon. La popoloj ankoraŭ ne komprenas avantaĝon de la akcepto de Esperanto. Krome estas , al mi ŝajnas, organizaĵoj kaj apartaj homoj, kiuj profitas grandskale ĝuste en nuna lingva tumulto. Vera domaĝo!
 
Se diri pri la rolo de Esperanto en la vivo de apartaj homoj, ĝi estas, laŭ mia opinio, grandioza kaj nekredeble fantastika. Mi certas, ke Esperanto ŝanĝas, plibonigas homan naturon. Ĝi vekas kaŝitajn kapablojn kaj donas energion por evolui kaj evoluigi la ĉirkaŭon. Esperanto helpas percepti multajn flankojn de la vivo kaj ĝui la buntecon de nia ekzistado. Ĝi aldonas al multaj profesiemuloj specialajn konojn, kiujn ne eblus ricevi ie ajn.
 
Dank’ al Esperanto, mi akiris verajn amikojn kaj komprenis, ke unika, paradiza, spirita etoso povas aperi surtere jam nun. Tion mi sentis dum la Internacia Esperanto-kongreso en Finlando.
Mi volas diri, kara Majstro, ke Via lingvo mirakle unuigas homojn kaj instigas ilin vivi en paco kaj amikeco. Mi amas Vin, Majsro. Mi adoras Vian lingvon. Ĝi estas Via plej sincera donaco al popoloj kaj al ĉiu homo.
 
 Mi volis fini mian leteron ĉi-tie, sed post pripenso mi decidis ankoraŭ aldoni kelkajn ideojn. Kiam ni parolas pri amo, ni ĉiam vole-nevole diferencigas agoplenan kaj vortoplenan amojn. Homoj, kiuj realigas Viajn ideojn, certe, amas Vin sincere. Kvankam ne ĉiuj povas plene dediĉi sian vivon al disvastigo de Esperanto, multaj esperantistoj ĉiam mencias la ŝatatan lingvon kiel efektivan rimedon de kunekzisto en multlingva socio kaj pretas labori sianivvele en tiu aspekto.
 
Dilara Gadirova,
Tobolsk
 
* * *
 

 
Dirce Sales (Brazilo)

Estimata Zamenhof!
 
Kiu skribas al vi estas iu loĝantino de la bela urbo Rio de Ĵanejro, la Mirinda Urbo, bedaŭrinde, ankoraŭ nekonata de vi.
Tie ĉi la varma vetero, la blua ĉielo kaj la gastama popolo ĉiam pretaj akceptiĉiujn personojn de la mondo, amegus gastigi vin, kiu estas tre kara por ĉiuj ni.
Kial vi ne konsideras la eblecon viziti nin en la venonta monato,- somero en nia lando,- kies helaj tagoj invitas nin promeni?
Vere estus por ni grandega plezuro montri al vi niajn naturajn turismajn lokojn kiel la famaj plaĝoj Kopakabana, Ipanema, Leblon aŭ la naturajn monumentojn kiel Kristo Redemptoro, Korkovado aŭ la agrabla Arbaro Tiĵuko kiel ankaŭ la Vojo de l’ Kolibroj en Urko; ni ankoraŭ povus viziti la Nacian Bibliotekon, la Municipan Teatron, la Muzeojn, ktp.
Ankaŭ ni tre ĝuus intime festeni kune kun vi, kara Majstro, vian datrevenon dum la datrevena festo en nia KKE (Kultura Kooperativo de Esperantistoj) starigita en la urbo centro, kie ni kantas, teatrumas, fotas, legas, deklamas ĉiam kaj tute ĉion en esperanto! Kaj en la fino de la festo, oni rajtas manĝi bongustan kukon, trinki refreŝigaĵojn, tute, tute senpage!
Vi povos laŭplaĉe, elekti la plurajn domojn de l’ brazilaj esperantistoj ĉiam malfermataj por vi.   Mi havas certecon, ke vi sentos sin hejme.
Anekse vi trovos la adreson de KKE kie ni atendos vian respondon per letero aŭ telegramo, intime dezirante ke vi akceptu nian koran inviton.
Samideane via,
Dirce Sales
 
* * *
 

 
Ginette Martin (Francio)
 
 
Kara Ludoviko!
Kiam mi respondis al artikolo en ĵurnalo je majo 1988, kaj esprimis deziron lerni la lingvon inventitan de vi, mi ne sciis, ke mi faris grandan paŝon al frenezo.
Nun mi povas konsideri, ke mia vivo havas du partojn: antaŭ la renkonto kun vi, kaj post la renkonto kun vi. Jes, freneza mi estas ekde mia renkonto kun vi, kaj, plej grave, mi ŝatas mian malsanon. Mi estas ne kuracebla kaj verŝajne mi mortos daŭre infektita.
 
Kara Ludoviko, faru ke mi estos ĉiam ĉirkaŭata de same infektitaj personoj, tio estas mia plej arda deziro.
 
Via fidela admirantino,
Ginette Martin
 
* * *

 
Jitka Skalicka (Ĉeĥio) 
 
La Zamenhofa tago kaj E-literaturo
 
La Zamenhofa tago kaj E-literaturo evidentiĝas grava kaj bezonata elemento de la lingvo kaj ĝia kulturo, ankaŭ por ĝia evoluo. Literaturo riĉigas la lingvon, kreas ĝian valoron, sinsekve – kaze de Esperanto – ankaŭ la movadon.
 Kion fakte esprimas la vorto literaturo?  Laŭ la PIV ĝi estas: 
 
1. Tuto de la spiritaj verkoj, koncernantaj la vivon kaj kulturon de iu nacio, epoko;
2. Tuto de la verkoj, presaĵoj ktp. pri iu temo
 
Literaturo mem estas kerno de la lingvo. Ne povas esti disvastigo de Esperanto sen ĝia literatura flanko. Esperanto naskiĝis keil literatura lingvo.
Ni dankas al vi, kara Sinjoro Ludoviko.
Ni festos baldaŭ Zamenhofan tagon, do vian tagon.
Ni ĝojas havi nian internacian lingvon.
Ni dankas vin !
 
Ĉu Esperanto, kiel artefarita lingvo, povas esi taŭga por literaturo, precipe por poezio?Multaj homoj faris tiun demandon kaj kelkaj estis certaj, ke la lingvo povas esti nek utila nek taŭga por tiuj celoj. Se ili bone lernus la lingvon, tiam ili devus ekkoni, ke ekzemple bona traduko de iu literatura ĉefverko povas esti en Esperanto tiel same bild – kaj esprimriĉa, tiel same pens – kaj sentreprodukta kaj elvokita kiel la originalo, ĝi eĉ povas ĉion ĉi pli fedele speguli ol nacilingva traduko.
 
Estas nekontestebla fakto, ke ekzistas reciprokaj influoj interliteraturaj. Literaturaj “modoj”, ĉiam surbaze de ekonomi-sociaj faktoroj, estiĝas en iu ajn literaturo, ĝenerale en “grava” literaturo, kaj de tie ili migras al aliaj. Tie ili enradikiĝas nur se ekzistas la socia faktoro, kiu faciligas la estiĝon de ĉi tiuj novaj esprimtendencoj en la influanta literaturo; alie efemere aperas sub la plumo de nur malmultaj entuziasmuloj, kaj malaperas senspure. Tiu “modo” – migrado okazas duvoje: tra la tradukoj kaj tra la rekta fremdlingva scio de aŭtoroj.
 
La nacilingvaj verkistoj sendube influis la Esperantajn aŭtorojn. En la jaro 2008 naskiĝis en Rotterdamo Akademio Literatura de Esperanto ( ALE ), do nur antaŭ du jaroj. Ni ĝoju, ĉar tio estas vere granda evento! Temas pri prestiĝa asocio. La unua briko por konstruado de io grava …. Ĝi bezonas tempon.
 
Ni ne nur danku, sed samtempe bondeziru: daŭran evoluon, pluajn sukcesojn
           
Bonan festotagon 2010!
* * *
 

Luis Ladeira (Portugalio)

 

Estimata sinjoro,
 
oni diras ke vi volas krei lingvon. Mi skribas al vi ĝuste por tio, ke vi haltigu vin en tia sensenca intenco. Nu, mi devas klarigi mian vidpunkton. Mi ne kredas tion, tio estas, mi ne kredas pri la ebleco de iu krei lingvon. Atentu. Lingvo estas popola afero - ne individua. Se iu izole kreus lingvon, ĝi estus tute senkultura lingvo, kaj lingvo sen kulturo estus lingvo sen animo, pro tio tute ne taŭga por komuniki pensojn kaj sentojn. Kiel, per via artefarota lingvo, vi povus diri ion simile:
 
“Nu, Ariadne, ĉu la mondmastron ni fadene pinglos en Panamo?
Siren-logite li ĵus el Havano edzecon fuĝis kiel fidel-kastron.” (Henri Vatré)
 
Kompreneble, vi neniam sukcesus, per via artfarota lingvo, miksi politikiston kun fideleco kaj kastreco. Eĉ ne mondmastron kun greka mitologio kaj ĉio kun Panamo, Havano, ktp. Kial? Ĉar vi ne kreus veran lingvon, vi fakte nur kreus kodon! Lingvo kunportas konotaciojn, humuron. Kodo - ne. Jen, do!
Estimata sinjoro, ne perdu vian tempon je utopioj. Mi aŭdis pri vi, ke vi estas okulkuracisto. Mi instigas vin profiti vian fakecon por plibonigi la homaran vidkapablon pri la ĉirkaŭanta mondo, anstataŭ malŝpari strebojn klopodante krei utopian mondon.
 
Kredu min
amiko via Luizo
 
* * *

 
Josiane Faure (Francio)
 
 
Kara Majstro, 
 
mi adresas al vi tiun leteron, ien en vian ĉielripozejon. Mi estas rakontonta al vi  pri cent lastaj jaroj, kiujn vi ne konis.
Dr. Zamenhof, vi vidis alveni la 20an jarcenton, la industrian revolucion. Multnombraj homoj travizitis kontinentojn por eltrovi riĉaĵojn, nafton, gason, oron, uranion… sed samtempe naciaj problemoj kreskis en Eŭropo kaj aliloke. Cent jaroj disigas nin de vi. Dum tiu jarcento, militoj daŭris en Eŭropo kaj tra la mondo. La nazia Germanio iniciatis militon, kiu mortigis milionojn da homoj.  En Sovetio, Lenino kaj Stalino sendis multegajn homojn al deportado en Siberion. Post tiu milito Germanio estis partigita: Demokrata Germanio oriente, kaj Federa Germanio okcidente. Post multaj jaroj ili kuniĝis denove.
 
Sovetio dispeciĝis je pluraj sendependaj republikoj. Pollanda sendependeco estis proklamita tuj post via malapero. La kolonioj de la Eŭropaj landoj ankaŭ obtenis sendependecon. La mondo tiel ŝanĝis, ke vi ne plu rekonus ĝin.
 
Novaj teknologioj aperis. Homoj marŝis sur la lunon. Kia evento ! Satelitoj, elsenditaj de la tero ĉirkaŭiras planedojn kaj eltrovas sekretojn de la universo.
Iom post iom Eŭropa Unio efektiviĝis. Eŭro  - €- iĝis la komuna mono ( krom en kelkaj landoj, ekz. Britio, Svedio..) Sed nenia komuna lingvo! Kia granda disreviĝo!
Eŭropa Unio enhavas 27 landojn… kaj preskaŭ 27malsamajn lingvojn ! … kiuj estas tradukataj ĉefe angle, ĉar ĝi estas la lingvo de la merkato. Ekonomio, spekulado direktas la mondon, kaj la angla lingvo estas uzata por komercaj interŝanĝoj, ĉie, kie la mono estas «reĝo».
Dr. Zamenhof, vi estus malĝoja vidi tion, ĉar vi deziris ke la lingvo Esperanto ebligu facilan komunikadon inter la homoj.  Dank’al vi, Dr. Zamenhof ,kiu verkis la bazojn de tiu bela universala lingvo, nun grupoj facile komunikiĝas tra la mondo kaj renkontiĝas dum kongresoj sen tradukistoj. Sed la registraroj ne multe interesiĝas pri Esperanto …
Je la komenco de la nuna 21a jarcento alia milito aperas; ĝi timigas nin, kaj maltrankviligas la ĉefajn regnestrojn: ĝi nomiĝas  terorismo. Ĉiu-tage atencoj mortigas multajn homojn kiuj nur deziris pace vivi . La kaŭzoj estas diversaj: religiaj, politikaj... Ni vivas en stranga mondo: riĉeco kaj malriĉeco, laboro kaj senlaboreco apudiras; mondo, en kiu malsatego tute ekstermas vilaĝojn en Afriko. Eĉ en Francio, multaj homoj iĝis malriĉaj pro senlaboreco kaj pro la tro altaj prezoj. Kelkaj dormas sur la stratoj aŭ sub pontoj.
Natur-katastrofoj okazas ie ajn en la mondo pro la altiĝo de la temperaturo.
 
Ni ankaŭ vivas en  referaĵa mondo. Informatiko estas nova teknologio, kiu ebligas scii tujajn novaĵojn per bildojn, sonoj, mesaĝoj el ĉiuj lokoj de la planedo. Nun la televido, la porteblaj telefonoj, interreto estas iloj uzataj por facile komunikiĝi. Dank’al tiuj modernaj iloj ni povas esperi ke Esperanto disvastiĝos kiel granda araneaĵo, transoceane, ke ĝi alportos pacon, pli da humanismo inter la nacioj, helpo al malriĉaj landoj.
 
Dr. Zamenhof, mi opinias ke vi estus ĝoja scii, ke via simpligita lingvo kiu evoluis per novaj sciencaj vortoj, estus lernata en ĉiuj lernejoj tra la mondo, por la feliĉo de infanoj.
 
Longan vivon al Esperanto!
Bone ripozu pace, ni trasdonos la torĉon!
 
Josiane Faure
kaj membroj de esperanta grupo en Saintes ( Francio )
 
* * *

 
Esperanto-klubo el Harjkovo (Ukrainio)

 
La letero al Zamengof de ĥarkovaj esperantistoj
 
Saluton, kara  majstro!  Donu manon!
Sincere  Vin salutas ĥarkovanoj !
Ĉi-jare  kune festis ni  solene
Nian 100-jaran verdan  jubileon!
Antaŭ 100 jaroj nia stel‘  ekbrilis,
Kaj, dank‘ al Dio, ĝi ne estingiĝis.
Malgraŭ militoj kaj reprezalioj,
Steleto verda estas kun ni ĉiam!
Nia amika famili‘  Vin dankas,
Ĉar Esperanto al  homaro mankis.
Vi kreis ĝin!
Kaj en la koroj niaj
Fajreroj verdaj arde brilas ĉiam!
 
* * *


Emerson Werneck (Brazilo)

 

Estimata D-ro Ludoviko Zamenhof,
 
Kreinto de la plej sukcesa planita lingvo em la mondo,
Mi skribas al vi por rakonti la novajxojn de Esperantio en nia jarmilo!
Unue, kiel vi eble rimarkis, pli kaj pli la homoj preferas uzi “-io”n kiel finajxo por la landoj, sed estas ankoraŭ multaj, kiuj daŭre skribas “Esperantujo”, ekzemple. Do, ne tro zorgu! ; )
Alia novaĵo estas la uzo de tiaj simboloj, kiel “ ; )”, ĵus vidite. Ili nomiĝas angle “smileys” [smajlis], kaj montras al la legontoj la humoron de la verkinto. Mi ekzemple, ĵus ŝercis pri la danĝero de malaperigo de la finaĵo “-ujo”, kaj do, mia simboleto montras ekzakte tion.
Mi diris, ke la nomo de la símbolo estas “smiley”, kaj mi devas diri ankaŭ, ke bedaŭrinde la angla lingvo nuntempe estas ĉie en la mondo, kaj minacas invadi la internacian lingvon ankaŭ, se ni ne defendos la de vi kreitan Fundamenton! : ) (Ĉi tiu simboleto signifas, ke mi diras tion ridante, do mi ne kredas serioze, ke nia korkara Esperanto estas minacata!
Sed mi devas averti vin, ke kelkaj kreemuloj nuntempe inventas tiom da neologismoj (aŭ novvortoj, laŭplaĉe), ke oni povus diri, ke la malamiko estas inter ni! Ĉar eble vi ne imagas, kiom da landoj atingis kaj en ili disvastigxis via kreaĵo- Esperanto! Gratulojn! Kaj dankojn! Sed nun, kiam ni havas ĉinojn, togolandanojn, kaj indonezianojn parolante esperante ĉiutage, ni ne povas eviti, ke ili enmetu radikojn devenintajn de tiuj lingvoj en la lingvo, kiu restas ĉies, ĉu ne? ; )
Jes, ja! Nuntempe, ne estas iu ajn tago en la jaro, en kiu Esperanto ne estas parolata en la tuta mondo, dank’al la multegaj eventoj planataj de la lokaj, regionaj, kaj landaj asocioj de esperantistoj! Bedaŭrinde, la Universala Esperanto Asocio nuntempe nur organizas unu eventon jare, kaj ĝia membraro malkreskas tago post tago...
Se vi estus ĉi tié, mi povus montri al vi, kiel mi skribas sen papero aŭ plumo, uzante mian komputilon kaj la tiel nomatan interreton! Ĉi tiun leteron mem, vi nur ricevos, se la interreto permesos, ke la virtualaj ondoj kunportu gxin ekde mia hejmlando, Brazilo, ĝis la grandega kaj respektenda Rusio!
Finfine, mi volas diri al vi, ke estas ega ĝojo por mi, babili ĉiutage esperante kun miaj kvin geamikoj el Japanio, Aŭstralio, Kanado, Suomio kaj Francio. Ni ĉiam interparolas uzante kameraon, kaj do vidante unu la alian, samtempe, kvankam ni loĝas em malsamaj tempozonoj.
Por mi, do, Esperanto estas ilo de amikeco-farigo, kaj motivo de granda ĝojo kaj orgojlo!
Dankon, pro ĝia iniciato!
Elkore via,
Emerson Werneck
Braziljo, Brazilo
 
* * *
 

 
Sergej Abramov (Rusio)
 
 
Saluton, kara amiko Ludoviko!
Mia nomo estas Sergeo, mi estas el u. Uljanovsk(Rusio). Mi kun vi  dume ne estas konataj persone, sed mi sentas, ke spirite ni estas  tre proksimaj homoj. Al mi plaĉis via ideo doni eblecon al la homoj de diversaj nacioj komunikiĝi, kompreni unu la alian sen tradukistoj. Vi pravas, por tio bezonatas unu komuna lingvo, dezirinde neŭtrala, por ke ĉiuj homoj estu en egalaj kondiĉoj.
 
Proksimiĝas datrevemo de via naskiĝo, kaj ni en la klubo festos tiun tagon per speciala aranĝo. Ja tio estas ne nur dato de via naskiĝo, sed la tago de la naskiĝo de nova ideo en homa konscio, ideo de paco kaj amikeco inter popoloj, sed multaj pri tio nun ne konjektas.
 
Bedaŭrinde veni kaj gratuli vin mi momente ne povas, la feriojn  por tiu ĉi jaro mi jam eluzis, krome vivas mi kaj vi iomete en diversaj epokoj. Kiam aperos la ebleco, mi nepre venos kaj ni renkontiĝos persone, ja ni estas ne nur amikoj, sed ankaŭ samlandanoj. Mi deziras al vi sanon kaj plurajn kreajn projektojn. Ĝis baldaŭa renkontiĝo. Ĝis revido.
 
Via amiko Sergej 
 
* * *

 
Sirotina E.A. (Rusio)
 
Kara kamarado Zamenhof!
 
Jen mi skribas al vi leteron. Kial? Ĉar estas ekzerco-tasko. Kaj la taskojn oni devas plenumi. Kaj unu el la eroj de tiu tasko estis tiu: “Kial mi komencis okupiĝi pri Esperanto?” Mi respondas:
La tutan mian konscian vivon – 35 jaroj – mi laboris en radio-stacio.
Kaj inter miaj kolegoj estis homo – Travin Valentin Aleksejeviĉ, kiu la 6-an de aprilo 2011 atingus 100-jaran aĝon, sed li  mortis vintre de 2001, iomete ne ĝisvivinte 90 jarojn. Li laboris ĉe nia organizaĵo ĝis 1995. Li estis tre kompetenta kaj inteligenta persono. Ĉiuj lin estimis kaj amis, inkluzive lian edzinon kaj la infanojn: du filojn kaj filinon.
Kaj li la tutan vivon adoris radioteknikon kaj Esperanton, eĉ en 20-aj kaj 30-aj jaroj (de la pasinta jarcento), kiam tio estis tre nesendanĝere.
Kiam oni min forpelis en la pension, mi ekpensis: ĉu mi provu ekokupiĝi pri Esperanto? Kaj ekprovis! “U-h-h-!” - estas malfacile, sed interese, speciale al mi plaĉas vojaĝoj, renkontiĝoj kaj festenoj (de esperantistoj).
 
Tiel, mia kara Ludoviko, (pardonu min, bedaŭrinde, mi ne scias Vian patronomon), dankon al vi pro tiu ĉi lingvo. Ĉion bonan……
 
* * *

 

Harada Tsukuru (Japanio)
 
 
Kara d-ro Zamenhof,
mi kore gratulas pro via datrevena naskigxtago! Jen, Esperanto ankoraux tre vigle vivas! Mi dankas al vi pro via kreajxo - Lingvo Internacia Esperanto!
Se mi ne renkontus Esperanton, kion mi farus nuntempe? Eble mi jam ne estus en tiu cxi mondo..... De la 5-jara agxo mi suferas pro epilepsio... Gxi ankoraux ne haltigxas... krome mi estis en faka epilepsia malsanulejo dum 8 monatoj en urbo Shizuoka, kiu situas cxe la fama monto Fujxi, sed domagxe la enhospitaligxo estis vana..... Dum lerneja tempo mi neniam povis partopreni en la lernejaj vojagxoj... Sed tamen mi dankas al vi! Mi nun cxiujare vojagxas eksterlanden per Esperanto kaj per helpo de esperantistoj, kun kiuj komunikigxas rete kaj precipe per Skajpo!!! En Skajpo mi renkontigxis kun Galinjo kaj mi ofte babilas kun sxi per skajpo. Krome la vojagxoj eksterlanden sanigas min.... strange.... ecx mia kuracisto mem ne povas solvi tion...
Kvankam mi nun suferas por zorgi handikapitan mian patrinon, sed tamen mi volas vivi kun espero per Esperanto!
Mi ree dankas pro via kreajxo - Esperanto! Profundan kapklinon niponisme kun dankemo!

Harada Tsukuru (Faro)

* * *


Nikolaj Neĉajev (Rusio)
 
 
Letero al Zamenhofo
 
Majstro. Dank' al via idiomo,
Kiu ligas homon kun la homo,
Mi ne estas sola sur planedo:
Hejmas mi ĉe ĉino, turko, svedo
Ĉie vivas eĥe miaj versoj
En la koroj de japanoj, persoj;
Povas mi donaci al homfrato
Bonon en Afriko kaj Barato.
 
* * *

Liette Lêla (Brazilo)
 
 
Estimata samideano Lazaro Ludwig Zamenhof!

 
Je la 15-a de decembro la tutmonda esperantistaro festis vian datrevenon pere de pluraj eventoj, precipe en Brazilo. Mi ankaŭ volis omaĝi vin, tial mi skribis ĉi tiun simplan letereton por rakonti al vi kiel, kiam kaj kial mi esperantistiĝis.
Mia baptnomo estas Liette Lêla. Mi estas rianino, tio estas, mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, brazila urbo tre konata pro la karnavalaj festoj kaj futbalo.
Mi loĝis kelkan tempon en Braziljo, la ĉefurbo de mia lando, kaj nuntempe mi loĝas en la bela kaj turisma Banurbo Kamboriuo, suda regiono de Brazilo, Ŝtato Sankta Katarino.Iam, kiam mi ankoraŭ estis infano, mi diris al mia patro:
 
- Pacjo, mi tre ŝatus lerni la anglan lingvon.
- Tuj li respondis:
 
Ne, karulino, lernu Esperanton ĉar ĝi estos la lingvo de la estonto. Pere de ĉi tiu lingvo vi povos paroli kun la tuta mondo.
Pli malpli dek-kvin minutojn, ni babilis pri la afero. Mia patro ne estis esperantisto, sed li kutimis legi multe da libroj kaj revuoj. Iam li trovis plurajn artikolojn pri Esperanto en unu el siaj libroj.La tempo pasis. Mi neniam plu aŭdis kion ajn pri Esperanto, ekde tiu tago.
 
Sesdek jarojn poste, jam emeritita, mi transloĝiĝis al la Ŝtato Sankta Katarino. Iam, mia bofilino diris al mi, ke en mia loĝurbo estis iu, kiu instruis Esperanton. Do mi rememoris la agrablajn momentojn ĉe mia patro, kiam ni babilis pri la internacia lingvo.
Sekvatage, mi iris al spritisma domo, kies nomo estas “Domo de Jesuo”. Fakte tie estas esperanta kurso antaŭlonge. Mi enskribiĝis kaj faris la bazan kurson dum ses monatoj, en 2001. Sinjoro Leandro de Souza estis mia instruisto. Mi tre ŝatis aŭdi lin diri al gelernantoj: “mi komprenas, mi dankas, mi gratulas...”
De tiam mi partoprenas brazilajn kongresojn, interkomunikiĝas per interreto kaj paperleteroj kun brazilanoj kaj alilanduloj kaj, eĉ, mi vojaĝas por renkonti esperantistajn geamikojn.
 
En 2006  mi kaj mia edzo iris al Eŭropo. Per ekskurso, kune kun ne-esperantistoj, ni vizitis Germanion, Nederlandon kaj Aŭstrion.   De Vieno, la ekskurso revenis al Brazilo, sed mi kaj Ivan (mia edzo), per trajno, daŭrigis nian vojaĝon al Ĉeĥio.
En la urbo Ceská Trebová, atendis nin karega korepondsamideano, kiun mi kontaktis, per retmesaĝo, antaŭ nia foriro el Brazilo. Ni restis en lia urbo, Litomysl, tri tagojn. Mia amiko Josef Flídr invitis plurajn geesperantistojn por la agrablaj kunsidoj kaj montris al ni sian urbon, muzeojn, preĝejojn, ktp.
Poste, ni vizitis Pragon. Tie nin atendis  du ĉeĥaj geesperantistoj, sinjoro Jiri Patera kaj sinjorino Marie Binová, svingante malgrandajn Esperanto-flagojn. Kia emocio! La promenado en Prago daŭris aliajn tri tagojn. Belega urbo estas Prago!
 
Ĉi-jare, ni vojaĝis al Pollando, ankaŭ per ekskurso. Ni vizitis Varsovion, Torunon, Vroclavon, la Triurbojn (Gdanskon, Gdinjan, Sopoton) kaj Krakovon.  Bedaŭrinde ni ne iris al Bjalistoko, via naskiĝurbo. Mankis tempo por tio.
En Varsovio, mi renkontis mian malnovan korespondantinon Hanna Libera. Ni restis kun ŝi dum la tuta mateno, promenante tra la urbo.
En Gdinja, ni renkontis la novajn geamikojn, Teresa Uzdowska kaj Henryk Jobs kiuj nin akompanis al la urbo Sopoto, kie estis aliaj geesperantistoj atendantaj nin en la kafejo, por malgranda kunsido. Ni travivis agrablajn momentojn ĉe ili.  
Zamenhof, karega majstro, vi donis al la mondo grandegan donacon. Esperanto tre feliĉigas min!
Dankon!
 
Liette Lêla
 

* * *

 
Raja Kudrjavceva (Rusio)

 
Al Ludoviko Zamenhof
de Raja Kudrjavceva
urbo Herzberg
aŭgusto de 2010
 
Kara kaj estimata Ludoviko!
 
Tiun ĉi leteron al vi mi skribas nun feriante. Jes, fine venis tia feliĉa tempo, longe atendita de mi dum la jaro, kiam mi ĝoje sentas min libera de la streĉa rutina laboro kaj bonŝancas vojaĝi.
Mi ĝojas skribi al vi, kara Doktoro de Esperanto, ke jam dum multaj jaroj ĉiuj miaj vojaĝoj estas tiel aŭ aliel ligitaj al Esperanto, la lingvo, kies aŭtoro kaj iniciatinto vi estas. Per Esperanto mi plezure malkovras por mi multajn nekonatajn kaj belajn lokojn, ĝuas mirindajn kulturajn kaj arkitekturajn vidindaĵojn kaj naturajn trezorojn. Mi tutkore dankas vin pro la lingvo kaj pro la vastaj eblecoj,- kiujn ĝi kaj disponigas kaj faciligas –por komunikiĝi i kun homoj tutmonde!
 
Estas multo, pri kio eblas plendi en tiu ĉi mondo, ja vivante ni plej ofte konstatas ĝian malperfekton, sed estas ankaŭ multo, pri kio eblas nur admiri, avide ensorbante belecon kaj varian riĉecon de nia mondo, vojaĝante tra ĝi.
Ĉi – foje nia E-grupo busvojaĝas al bela kaj suna lando Italio, kie okazos Itala nacia E-kongreso. Laŭvoje tien ni traveturis kelkajn eŭropajn landojn, inkluzive Germanion, kie ni vizitis la urbon, jam dum kvar jaroj altirantan al si esperantistojn el la tuta mondo. Tio estas Esperanto-urbo Herzberg, eblas diri urbo-revo, kiu ŝajnas tute nereala, dume vi ne vizitis ĝin. Nun ni estas en tiu ĉi ĉarma, negranda urbeto, havanta nur ĉirkau 15000 miloj loĝantojn  kaj situanta en tre alloga montara loko kun riĉa naturparko Harco.
 
Jam ĉe enveturo en la urbon, ni vidas grandan bonvenigan ŝildon en Esperanto, kaj poste, promenante tra la urbo, ĉiupaŝe renkontas esperantlingvajn surskribojn sur la domoj kaj sur la ŝildoj kun stratnomoj.
Multo en la urbo estas ligita kun Esperanto: impona E-centro kun apude histita E-flago kaj E-ĝardeno ene, aparta E-fako en la urba biblioteko; en la historia urba kastelo viziteblas E-ekspozicio. En la urbaj restoracioj oni volonte disponigas al vi E-menuon kaj laŭdezire vi povas eĉ mendi por gustumi salaton “Esperanto”.  En la urbo oni aktive instruas Esperanton en la lernejoj, okazigas multajn E-aranĝojn, seminariojn, festivalojn kaj diversmaniere agas per kaj por Esperanto.
 
Promenante tra la urbo, ni atingis vian monumenton, kara Ludoviko, kaj fotiĝis apud ĝi. Tiumomente mi staris kaj pensis pri tio, ke tre ofte oni nomas nin esperantistiojn – utopiistoj aŭ idealismaj revemuloj; kaj ni mem ofte plendas, ke Esperanto post sia 100-jara evoluo, pro manko de la bezonata konscio de la homaro, ĝis nun ne okupis en la vivo de homoj la lokon, kiun ĝi meritas okupi, kaj la mondo ankoraŭ ne “maturiĝis” por akcepti la lingvon ĉiunivele. Tamen jen, apero de E-urbo Herzberg estas tute konkreta paŝo, per kiuj eblas antaŭenigi Esperanton kaj montri al ĉiuj en la mondo, ke ĝi ne estas utopio, sed absolute reala kaj viva afero!
 
Mi tre ĝojis viziti kaj ekkoni la E-urbon Herzberg kaj ne povis reteni min de la skribo de tiu ĉi letero, en kiu ŝatus dividi mian grandan ĝojon kun vi, kara Ludoviko.
 
Kapkline kaj danke,
Raja Kudrjavceva, esperantistino el Jekaterinburg (Rusio)





 
Ekster la konkurso estis ankoraux du kontribuajxoj, bedauxrinde ne en la formo de leteroj, sed ege interesaj kaj legindaj.
 
 
Betty Сhatterjee (Danio)
 
 
Uragana Vespero
 
Pluvegis kaj blovegis! Laŭ la meteologo, saĝuloj restus hejme televidante. Tamen estis lunde vespero, do dekduopo da persistemaj membroj kuniĝis en la Esperanto-klubejo. Pro la grava temo de la vespero: 'La akuzativo kaj aliaj faliloj', eĉ tertremo ne estus taŭga preteksto por resti hejme. Atendante Peĉjon la lertan preleganton, kiu ankoraŭ ne atingis la kunvenejon, la grizhararaj kaj multfaltaj membroj altabliĝis kaftrinkante, kukmanĝante kaj babilante.Ĉu krokodilante? Kompreneble ne! La ŝercema kasistino Metinjo ofte diras al ni: ''Se estus monpuno por la krokodilado, ni havus ege eminentan ekonomion.'' Tamen ŝi estas tiel ŝercema kaj distrema.
 
Finfine aŭdiĝis pezaj paŝoj: 'Bone, jen Peĉjo'': anoncis Prezidanjo. Tamen, ne estis Peĉjo.
Anstataŭ eniris en la ĉambron la malsekega kaj frostigita Joĉjo, kiu ĝoje ekkriis:
 
''Karaj geamikoj mi havas mirindan novaĵon por vi! Ho kia mirinda mondo! Imagu, finfine la homaro scipovas kontakti ne nur ties samtempulojn, oni ja ankaŭ povas saluti tiujn, kiuj jam forpasis al pli feliĉa mondo! Kvankam mi konfesas al vi, ke ties praktika kielaĵo estas al mi grandega misterio. Verdire multaj (bonege funkciante por aliaj) mirindaĵoj estas ankaŭ for de mia kompreno. Nia estimata kolego,Viktor el Jekaterinburg ĵus sendis retpoŝtmesaĝon al la tutmonda esperantistaro petante, ke okaze de la 151-a naskiĝtagdatreveno de nia Maestro, ĉiuj sendu al li gratulegojn.''
''Al Viktor?''
''Ne, al Doktoro Ludoviko Zamenhof!''
Tiam Joĉjo malpli entuziasme aldonis: '' Ho, cetere li ankaŭ petas sincerajn raportojn pri la bonfarto de la Esperanto-afero''.
''Ho ve, mi preskaŭ forgesis alian informeron. Pro la uragano Peĉjo decidis resti hejme- li petis al mi, ke mi transdonu al vi elkorajn salutojn.
 
Post tiam eksplodis ŝokita silento mallonge daŭrante.
''Kia malfortulo! Peĉjo estas tute nefidinda!'': Grumblis Unjo.
''Stultulino, forgesu Peĉjon! Ĉu vi estas tute surda? Ĉu vi ne komprenis la informojn de Joĉjo? Respondis Duĉjo.
''Sensencaĵo!'' : blekegis Triĉjo pugnante la tablon.
''Nu, kvankam mi estas trompebla, mi dubas pri tio'': prudente murmuris Kvanjo.
"Eĉ se nuntempuloj kredas je la fina venko de teknikaĵoj, supozeble ekzistas ja limoj, ĉu ne?'' Murmuregis Kvinĉjo.
''Ne estu tiel dubemaj! De tempo al tempo oni flustre informis al mi, ke nia Majstro delonge fariĝis skajpano kaj vizaĝarano.'' Aldonis Senjo, junulino kvindekjaraĝa.
'Supozeble vi ankaŭ asertas, ke li havas retpoŝtadreson, ĉu? Jen ridinda ideo!' Ridege respondis Kvinĉjo.
''Ne gravas pri adreso lia, ni evitu la problemon sendonte la raporton al nia afabla kolego en Jekaterinburg; li certe akceptos la defion plusendi la raporton al Doktoro Zamenhof'': Indigne respondis Senjo.
Tiam Metinjo paceme murmuris:
''Mi ĉiam fidas je la informoj donitaj de Joĉjo, tial laŭ mia opinio ni ne pli diskutu pri ĉu aŭ ĉu ne li fakte ricevos la raportojn ktp, ni agu. Nun jam 123 jarojn ni ja iras 'la vojon celitan', tial ni nepre sendu al nia kara Majstro raporton pri la progreso, ĉu ne?''
''Vi pravas, kara amikino! Ne disputu! Ni akceptu la defion! Hodiaŭ ni forgesu pri gramatikaj faliloj Nun ni priparolu pri la enhavo de la raporto. Mi gvidos la diskutadon. En ordo, ĉu? '' Proklamis Prezidanjo, kaj ĉiuj kapjesis.
''Bone! Kion ni skribu, kaj kion ni evitu skribi?''
Denove eksplodis silento.
''Do, ĉu ni progresas aŭ ĉu ni malprogesas? ''
''Dependas de la vidpunkto.'' Diris Seĉjo, unu el la ĝisnunaj silentuloj. ''Nia Majstro precize prognozis 'longan laboron' kaj perditajn semojn. Pezegan laboron kaj ofte perditajn semojn ni jam spertadis. Tamen ĝis nun 'la celon en gloro' ni ne atingis kaj ' la fino venko' restas ie trans la horizonto. Aliflanke la fakto ke ni estas ĉi tie dum uragano pruvas ke kelkaj el ni ankoraŭ kredas je la ideo kaj penas sekvi la vojon, ĉu ne?''
Ĉiuj silente kapjesis kaj Prezidanjo diligente skribis.
''Laŭ mia opinio, diris Joĉjo, ni nepre memorigu la Majstron pri lia vizito al nia urbo, ĉu ne?
Ni skribu'':
''Ĉu vi memoras, ke vi iam vizitis nian urbon? Jen la plej ora epoko de la Esperanto-movado. Krom la turismaj ĝojoj vi travivis la gastemecon esperantistan. Gravaj personoj ankaŭ bonvenigis vin. Nur la vetero estis malgastema. Certe vi memoras la junecon, la entusiazmon kaj la gajecon de niaj prakolegoj. Certe la solaj krokodiloj, kiujn vi tiam vidis, estis la krokodiloj en la bestĝardeno. Verŝajne li estis ege imponita.''
''Kara amiko, jes, jen unu el la plej gloraj epokoj en la historio de Esperanto. Tamen tiu ĉi diskuto temas pri la nuneco de nia agado. Se li revenus ĉi tien morgaŭ, ĉu li estus egale imponota?''
Denove ĉiuj eksilentis gratante la kapojn kaj cerbumante kion skribi.
 
''Ni nepre informas lin, ke ĉi tie oni perfide preferas lerni la anglan, kaj pro la angla ni ne jam sukcesis.'' Proponis Unjo.
''Sensencaĵo!'' murmuregis Prezidanjo. ''Ni ne kulpigu la anglan!''
''Pardonpeton! Ho mi havas ege bonan ideon. Jen la naskiĝtagdatreveno lia, do anstataŭ raporto ni sendu al li naskiĝtagdatrevenan donacon. Tiel senvorte ni komprenigos lin pri la granda evoluo de nia lingvo. Mi proponas donaci al li la plej novan PIV-on, aŭ la 'Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko', aŭ la festlibron"La arto labori kune" aŭ 'La Enciklopodion de Originala Esperanto Literaturo'. Se aliaj pli distremaj koleganoj malakceptas la proponojn, ni povos donaci al li amuzajn librojn kiel 'Marvirinstrato' aŭ 'Tinĉo en Tibeto'. Kion vi opinias?''
Joĉjo kapneis dirante:
''Ne taŭgas, ĉar eĉ se li aprezus iun ajn donacon, li petegas al ni, ke ni sendu honestajn raportojn el ĉiuj regionoj esperantujaj pri ties agado aŭ malagado. Ni ne prokrastu.''
 
Tiam brue eniris en la klubejon altstatura kaj entuziasma junulo portante grandan dorsosakon.
'Sal! Ĉu vi jam aŭdis la novaĵojn pri nia Zam? Mojosege, ĉu ne?'
 Joĉjo kolermiene fiksrigardis lin.kaj sible respondis.
'Saluton, Maĉjo! Jes, ni jam aŭdis la novaĵojn pri nia kara Majstro Doktoro Ludoviko Zamenhof.'
''Saluton kaj bonvenon Maĉjo! Grave estas, ke ni memoru respektplene la signifon de ĉiuj radikoj- Salo estas kondimento, ne salutmaniero, ĉu ne? Kaj memoru, ke mojos' estas neologismo, kaj ĉi tie ni evitas neologismojn '' riproĉetis Metinjo, '' Tamen pli grave estas, ke ni konsentiĝu pri la enhavo. Maĉjo pri kio, laŭ vi, ni skribu?''
Ridetante Maĉjo eksidis apud Seĉjo kaj diris:
''Ho ve! Elkoran pardonpeton pro lingva pekado! Do, kion vi skribis?''
''Nenion ankoraŭ''. Konfesis Prezidanjo.''
''Bone, do laŭ mia opinio ni eku per priskribo de la nuntempa situacio en nia malpaca mondo. En la 21-jarcento abundas etnaj, lingvaj kaj religiaj konfliktoj tiel kiel en la epoko de la Majstro. Pro tio li eltrovis pacigan komunikilon Esperanto. Jen bonega solvo, tamen nek tiam nek nun sukcesis/ sukcesas al ni konvinki la homaron pri ties saĝeco kaj utileco. Nek malesperu nek malpaciencu. Vi evoligante nian lingvon amatan kuraĝe,obstine, konstante, ignorante insultojn kaj mokojn iradis la vojon. Per gastado, per gastigo, per kantado, per klubado, per kongresado, per lernado, per parolado, per skribado kaj per riproĉado al lingvaj pekuloj samkiel mi, vi prizorgis....''.
''Dankon pro la belaj kliŝoj Maĉjo, tamen ni, kaj la movado baldaŭ mortos! Kie estas niaj heridontoj? Junuloj fajfas pri la estonteco de nia afero! ''Amare interrompis Kvinĉjo.
''Male, Kvinĉjo!''
'' Kie vi do estas, kiam ni bezonas vian helpon esperantumi? Vi rete kaŝludas, ĉu ne?''
''Retemaj, jes sed kaŝemaj ne. Ni rete esplorvojaĝas tra Esperantujo eltrovante milojn da ne antaŭe trovitaj samideanoj, kiuj rete lernis la lingvon kaj esperantumas – ĉiutage, ne nur ĉilunde.''
''Ĉiutage? Do kiel? Kun kiuj?''
'' Per skajpo kaj per Vizaĝaro ktp. ili amikiĝas kaj ekzercadas sin Esperante. Kelkfoje ili duope parolas. Kelkfoje ili skribkonferencas dekope, dudekope eĉ pli. Kelkaj el ili konference voĉbabiladas.''
''Pri kio ili babiladas?''
''Dependas je la interesoj de la partoprenantoj. Ekzemple hodiaŭ ruso, braziliano kaj ĉino vigle diskutis pri neologismoj. Post tiam ĉina policano rakontis pri sia preferata manĝaĵo, kaj bulgarino donis al ni recepton por karvarmo. Hieraŭ estis 15 jaraĝulo, kiu lerte kaj flue instruis al ni pri Orenburg.''
''Orenburg? Kio estas tio?''
''Jen regiona ĉefurbo apud la Ural-rivero en Rusio. Cetere interalia li rakontis al ni, ke Jurij Gagarin iam loĝis tie. Plue la junulo diris, ke en la tuta regiono li havas kontakton kun dek samideanoj, rete kun cento.''
''Jurij Gagarin, ĉu vere? Mi memoras lin! Interese! Tamen ĉu tiu ĉi bonparolanto ankaŭ konas la historion de nia movado, kaj ĉu li konscias pri la graveco de nia movado?''
''Tute ne! Vi scias centoble pri la historio kaj la movado. Tamen li regas la lingvon eĉ pli bone ol vi Triĉjo.''
Jen denove eksplodis ŝokita silento.
Tiam Seĉjo elstaris dirante:
''Jen la solvo. Ni skribu al la Majstro, ke bedaŭrinde ni ne jam atingis la celon celitan.Tamen pro nuntempaj teknikaj mirindaĵoj kaj per Esperanto pli kaj pli homoj tutmonde amikiĝas kaj ekkomprenas unu la alian. Sciante ke, multaj el tiuj ĉi nekredeble brilaj lingvaj uzantoj ne konscias pri la graveco de la filozofio, la historio kaj la movado, ni, kiuj konscias pri tiaj aferoj, havas novan defion. Ni   ekkonstruu ponton de nia mondo al ilia mondo. Do Geamikoj jen la unua paŝo! Ni fariĝu skajpanoj kaj vizaĝlibranoj! ''
''Jes!'' Ĝojkriis Senjo: Certe se nia maestro vivus nuntempe li estus la plej vigla retvojaĝanto en la tuta mondo. Maĉjo, ĉu vi kunportas vian tekokomputilon?'
''Kompreneble, kial?''
''Ni skajpu! Mi volus konatiĝi kun la ĉina kaj bulgara geamikoj. Tre plaĉas al mi la kuirado.''
 'Frivolulino' siblaĉis Kvinĉjo. Ni ne malŝparu la tempon babilante pri manĝaĵo. Ni klerigu ilin. Jen nia tasko.''
''Male Kvinĉjo! Replikis Prezidanjo. ''Ni klerigu unu la alian, kaj ne per insultoj kaj riproĉoj sed per reciproka respekto. Do antaŭen Maĉjo, kaj antaŭen ni ĉiuj, Eble la vojo ne estas tiel longa, kiel ni supozis''.
 
Betty Chatterjee
 
* * *

 

Eva Pánková (Ĉeĥio)

 

Renkontigxo 

 
Kvieta, bela aǔtuna tago kun blua ĉielo kaj amaso de orkoloraj folioj. Preskaǔ ĉiuj partoprenantoj de oktobra esperanta renkontiĝo preferis malkovradi belecon de Bohemia paradizo.
Mi elektis plenplenan potegon de verda teo kaj horeton de soleco kaj azilo en ĝardeneto de pensiono. Miaj okuloj fermiĝis kaj la vizaĝon varmigis suno kaj karesis pura aero. Mi komencis taksadi kio sukcesis, kio malpli kaj kio tute fiaskis.
Apud mi iu diris: „Bonan tagon.“
Mi malfermis okulojn. Ĉe apuda tableto sidis simpatia, grizhara viro kun la barbo. Eble mi jam vidis lin ie…
„Kiu vi estas?“
„Jes, mi estas esperantisto,“ li respondis trankvile.
„Sed vi ne partoprenas nian renkontiĝon.“
„Ne. Mi sidis ĉe fenestro de klubejo kaj aǔskultis. Jam multaj jaroj pasis, kiam mi kreis la lingvon kaj poste verkis lernolibron. Hodiaǔ mi hazarde preteriris kaj vidis verdan flagon sur la pensiono ESPERO. Mi scivoliĝis kaj kun ŝaǔma biero aǔskultis.“
„Domaĝe, ke vi ne alvenis inter ni, ĉiuj ĝojus.“
„Sufiĉis por mi aǔdi vin. Multe da tempo vi dediĉas al gramatiko, nur mi rimarkis, ke aperis nebona kutimo, nun ĝenerale disvastita, ne aǔskulti unu la alian.“
„Sed ĉiuj aǔskultas kaj helpas unu al la alia kiam iu misas aǔ eraras –„
„Nu, vi korektas pli rapide, ol la parolanto finas la frazon, finigas la ideon, ŝajnas ke ideo interesas neniun.“
„Sed, kiam oni faras ion, kio valoras, valoras ankaǔ, ke tio estu preciza. Kaj erarojn nuligi oni devas tuj, ol ili alkutimiĝos.“
„Jes, vi pravas. Sed Esperanto ne estas nur gramatiko kaj prononcado. Esperanto estas ĉefe pri amikeco kaj toleremo. Vera esperantisto neniam ironie rompas parolon de la alia. Ĉiuj rajtas havi sian spacon. Pardonu, mi ne venis prediki, mi ne volis esti teda. Ĉi tie estas bele. La pejzaĝo  ĝojigas la okulojn, estas plena de historio, homoj estas agrablaj. Mi vere ĝojoĝis, ke post tiom da jaroj Esperanto vivas kaj se ni estos sanaj, eble ni denove ĉi tie renkontiĝos.“
 
Helpo kun traduko al Esperanto Jindřiška Drahotová

 

* * *