Aldoni novan komenton

Dilara Gadirova jubileas kaj prezentas sin

Personoj: 

Dilara kun geamikoj esperantistoj ekskursas laŭ la Tobolska kremlo dum la EsPrimo-1
Dilara kun geamikoj esperantistoj ekskursas laŭ la Tobolska kremlo dum la EsPrimo-1
EsPrimo-3 Komuna foto. Dilara estas en la unua vico maldekstre
EsPrimo-3 Komuna foto. Dilara estas en la unua vico maldekstre
Dum la EsPrimo-3 Dilara kun la aliaj organizantoj de la aranĝo
Dum la EsPrimo-3 Dilara kun la aliaj organizantoj de la aranĝo
Kun esperantistoj dum RET-23 en Kazano
Kun esperantistoj dum RET-23 en Kazano
Kvarope sur la ponteto dum la RET-23 Tatjana Glaznica (Moskvo), Valentina Zaharova (Taganrogo), Dilara Gadirova (Tobolsko), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
Kvarope sur la ponteto dum la RET-23 Tatjana Glaznica (Moskvo), Valentina Zaharova (Taganrogo), Dilara Gadirova (Tobolsko), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)
La organizaĵo Bona volo, kiun gvidas Dilara en Tobolsko
La organizaĵo Bona volo, kiun gvidas Dilara en Tobolsko
Dilara rakontas pri sia organizaĵo al gejunuloj de Tobolsko
Dilara rakontas pri sia organizaĵo al gejunuloj de Tobolsko
Dilara kun lla membroj de Bona volo kaj publiko post la fino de granda laboro
Dilara kun lla membroj de Bona volo kaj publiko post la fino de granda laboro
Dum la festo okaze de la fino de laboro pri la renovigo de la malnova ligna domo
Dum la festo okaze de la fino de laboro pri la renovigo de la malnova ligna domo
Ankoraŭ unu renovigita malnova ligna domo akcepteblas
Ankoraŭ unu renovigita malnova ligna domo akcepteblas
Laboro pri renovigo de ankoraŭ unu malnova ligna domo daŭras
Laboro pri renovigo de ankoraŭ unu malnova ligna domo daŭras
Kiel bele aspektas la renovigita domo!
Kiel bele aspektas la renovigita domo!

Fuĝas tagoj, semajnoj, jaroj… kaj neeviteble jubileoj venas. La 25an de novembro 2023 festas sian estimindan jubilean naskiĝdaton Dilara Gadirova. Hodiaŭ vi povas legi intervjuon kun la jubileulino, kiu malkovras sekretojn de sia aktiva malindiferenta vivpozicio.

Gadirova (Mametova) Dilara Nailjevna (25. 11. 1953), naskiĝis en Tobolsko, studis en Tjumena universitato, instruistino de la angla lingvo, emeritino, esperantistiĝis en 1974 en Tjumeno (kursgvidanto: Kalaŝnikov Aleksandr Petroviĉ), individua membro de REU, Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), loĝas en Tobolsko. En la studenta periodo Dilara Gadirova aktivis en la junulara esperantista klubo “Revo” (1974 – 1978), partoprenis multajn regionajn kaj tutlandajn esperantistajn renkontiĝojn kaj somerajn tendarojn, instruis Esperanton en Tjumeno kaj Tobolsko kaj en someraj dumaranĝaj kursoj. Nun ŝi kunlaboras kun uralaj esperantistoj. Dilara Gadirova estas aktiva membro de la bonfara urboprotekta organizaĵo “Bona volo”, kiu strebas konservi malnovan arkitekturan aspekton, historiajn kaj kulturajn heredaĵojn de la urbo Tobolsko. (“Esperanto en Uralo”, parto 1, oktobro 2020, paĝo 44)


Dilara, vi naskiĝis en la malnova siberia urbo Tobolsko. Kiujn momentojn el via infaneco, ligitajn kun via hejmurbo, viaj gefamilianoj kaj geamikoj, vi povas konsideri feliĉaj? Kiuj eventoj rimarkeble influis vian evoluon, mondkoncepton, pensmanieron?

Mia infanaĝo estis plena de feliĉaj pozitivaj momentoj. Nur imagu, kiom da multaj ŝatokupoj mi havis dum lerneja periodo: baleta danco, librolegado, partopreno en teatraĵoj en loka biblioteko, pianludo kaj traduko de rakontetoj en la anglan lingvon, kaj ĉio estis ne por momento, sed sufiĉe longdaŭra, por jaroj. Verŝajne, mi strebis kontakti diversajn homojn kaj provis trovi mian estontan vojon. Certe, multe edukas ankaŭ la ekzemplo de la gepatroj. Miaj gepatroj estis instruistoj en lernejo. Ili estis tre okupitaj. Hejme ili prepariĝis al lecionoj,  mi kaj mia fratino ĉiam komprenis ilin kaj kondutis kviete, senbrue. Ili estis sindonaj al la profesio. Krome ili estis kreemaj homoj. Mia patro instruis geografion. Kaj li estis tre inventema homo: li estis la unua en Tjumena regiono, kiu faris instruĉambron de geografio kun aŭtomataj kurtenoj kaj filmoprojekciilo. Mia panjo organizis teatron de instruistoj en la tatara lingvo, kiun ŝi  instruis. Rigardante ilin, mi komencis kompreni, ke la profesio de instruisto postulas multajn kapablojn.

 

Vi estis edukata en la familio de tataraj geintelektuloj. Kiun modelon de la familia vivo viaj gepatroj heredigis al vi? Kion vi  taksas nun kiel neforgeseblan trezoron en la memoro pri la interrilatoj inter viaj gepatroj kaj vi kaj via fratino?

Miaj karaj gepatroj montris ekzemplon de amo kaj mirinda interkompreno! Ili ne substrekis tion antaŭ homoj, sed faris ĉion, pensante unu pri la alia. Ili ne kverelis antaŭ ni, mi konsideras tion tre bona. Kvankam panjo estis tre milda laŭ la karaktero, kaj paĉjo povis esprimi sin pli emocie, sed la zorgo de unu pri la alia estis grava ĉiam  kaj restis ĝis la lasta tago…

Kaj mi zorgis pri mia fratineto, kiu estis pli juna ol mi je du jaroj, en mia infaneco, sed niaj vivovojoj estis diversaj, kvankam spirite unuecaj.

 

Vi studis en Tjumena universitato en la fakultato de ĝermana-romana filologio, fariĝis instruistino kaj kelkajn jardekojn ĝis la emeritiĝo vi laboris en via hejmurbo en la eduka sfero, perante la anglan lingvon al infanoj kaj studentoj. Kiam kaj kial vi definitive fordonis vin al la ideo fariĝi lingvoinstristino?

Mi jam menciis antaŭe, ke en la infaneco mi ŝatis traduki rakontetojn el la angla lingvo en la rusan. Tio estis por mi  ĝuo, ĝojo! En la naŭa kaj deka klasoj de la lernado lecionoj de la angla lingvo estis ege tedaj kaj malinteresaj. En mia kapo kaŝe aperis la ideo iĝi instruisto, kiu gvidos lecionojn absolute alie – energie, alloge kaj komprenante lernantojn. Pli poste mi paŝon post paŝo antaŭeniris al tiu ĉi mia revo, studentiĝis en la fakultato de fremdaj lingvoj en Tjumena ŝtata universitato, kun granda intereso studis tie  kaj, fininte la universitaton, revenis en mian naskiĝurbon por instrui infanojn pri la angla lingvo.

 

De antaŭ kvindeko da jaroj Esperanto estas parto de viaj mensa, intelekta, sociorientita vivo kaj aktivado. Kiel vi taksas nun vian multjaran apartenon al la medio de esperantistoj? Kion neordinaran kaj vivigan vi ĉerpis kaj ĉerpas el tiu Esperanto-fonto, kiun kreas la komunumo de samlingvanoj-geamikoj?

La demando estas tre malfacila por respondi, ĉar ne eblas kurte klarigi la rolon de Esperanto en mia vivo. Esperanto por mi aperis dum la unua studjaro de mia studado en Tjumena universitato, kaj ĝi iĝis neapartigebla de mia vivo. Ĝi multe helpis min en la lernado de la franca lingvo, precipe en la legado. Aparteno al la medio de esperantistoj permesis al mi reale paroli fremdan lingvon dum klubaj kunsidoj kaj unterurbaj renkontiĝoj, ne dum lecionoj. Krome la mondo de Esperanto, kiun mi eniris, estis tre alloga, interesokapta, tre vigla. Estis bonega kompanio de geamikoj-esperantistoj, kun kiuj mi multe vojaĝis, kun ili partoprenante diversajn  Esperanto-eventojn, mi mem organizis multajn Esperanto-renkontiĝojn en Tjumeno. Ankaŭ nun  mi perceptas la mondon pere de Esperanto, ĝiaj idealoj kaj ne ĉiam mi povas kompreni misteraĵojn, kiuj okazas inter ni, esperantistoj.

 

 

 

Via tuta vivo estas ligita kun via amata urbo Tobolsko, vi estis kaj estas atestanto de ĝiaj kontinua evoluo, kresko kaj vastiĝo, plibeliĝo, moderniĝo. Kio estas por vi Tobolsko, espereble ne nur ŝatata fierindaĵo, tuŝanta vian animon per memorindaj historiaj faktoj de la plurjarcentaj diakronaj peripetioj ĝis la nunaj tagoj tre impetaj kaj ritmaj?

Kvankam Tobolsko, kiu akceptis ambasadorojn de aziaj landoj en la 17-a jarcento, estis konstruita laŭ la projektoj de moskvaj arkitektoj, ĝi ne povas nuntempe vidigi ĉion kreitan de ili antaŭ kelkaj jarcentoj, konserviĝis nur la Kremla ensemblo kaj stratdirektoj.  Jes, ni konservis la unikan pitoreskan kelkkilometran panoramon, kiun tamen oni volas ŝanĝi per altaj konstruaĵoj. La fakto, ke antikvaj lignaj kaj brikŝtonaj domoj, historia popola heredaĵo, estas detruitaj, ĉagrenas multajn urbanojn. Ĝuste pro tio estis fondita organizaĵo “Bona volo”, kies membroj ĝis nun provas ŝanĝi la plorindan situacion, strebas atentigi samurbanojn pri la problemoj. La tutrusia projekto “Tom Sawjer-Fest”, al kiu ankaŭ  nia organizaĵo aliĝis, helpis nin renovigi 4 lignajn dometojn dum la lastaj 3 jaroj. Diversaĝaj volontuloj laboris somere, libervole purigis kaj dufoje farbis murojn kaj fenestrojn de elektita privata domo. Tiuj homoj, kiuj subtenis nian ideon, montris sian pretecon plibonigi la aspekton de multjaraj dometoj per nia volontula laboro, estas la plej fidindaj por mi. Ĉi-jare multaj volontuloj venis el diversaj sociaj organizaĵoj kaj entreprenoj, kaj eĉ deputitoj helpis nin! Oni povas diri, ke la “glacio ekmoviĝis” – la afero antaŭen ekiris, sed renovigi la aspekton de du ĉefaj historiaj stratoj de la urbo ne eblas, ŝajne, eĉ dum 10 jaroj. Ja oni ne aplikas la saman rapidecon, kian oni uzas dum  la konstruado de naftaj uzinoj.

 

La sorto de via hejmurbo, restaŭrado kaj protektado de ĝiaj historiaj objektoj: iom post iom ruiniĝantaj monumentoj, malnovaj urbopartoj, stratoj, preĝejoj, aŭtentikaj kvartaloj kaj domoj  en la stilo de tradiciaj siberiaj traboĉarpentaĵoj ĉiam zorgigis vin tiel, ke vi aliĝis al la urboprotekta soci-bonfara organizaĵo “Bona volo” kaj post multaj jaroj da senlaca filantropa aktivado i.a. kiel unu el ĝiaj elstaraj gvidantoj vi daŭre kaj persiste movas libervole ĉi tiun pezegan ŝtonon. Kio motivas vin ne lasi la aferon, partopreni la movadon de volontuloj, aktivigi novajn formojn de kunlaborado kaj plu alarmi urbajn aŭtoritatojn kaj samurbanojn pri ĉiu fakto de neglekto, malzorgo kaj damaĝo al historiaj konstruaĵoj kaj objektoj de Tobolsko?

Vi nomas mian deziron vidi mian urbon pli bela “pezega ŝtono”. Mi ne pensas tiel. Se estas kelkaj homoj-samideanoj, do, tio jam estas teamo, kiu povas atingi bonajn konkretajn celojn! Kaj vidi poste belajn rezultojn de nia senlaca laborado estas ja vera ĝojo por ni! Tial troviĝas kaj forto kaj energio, kaj inspiro kaj kreemo por daŭre okupiĝi pri ĉio ĉi.

 

En oktobro 2023 via nomo estis enskribita en la Honorlibron de la urbo Tobolsko pro via ekskluziva kontribuo al la disvolvo de la urbaj etnografio kaj historio kaj la popularigo  de la histori-kultura heredaĵaro de Tobolsko kaj Tobolska distrikto. Ĉu la fakto, ke oni honoris vin kaj aprezis vian agadon, signas iun certan bilancan linion, halton, ripozpaŭzeton aŭ vi rilatas al ĝi kiel al nova eventoplena etapo sur longa vojo al ĉiam alcelataj idealoj?

Mi ĝojas, ke per tiu fakto oni aprezis la tridekjaran aktivadon de nia kolektivo “Bona volo”. Tamen ni ne volas halti kaj fari paŭzon. Ni deziras partopreni en la tutlandaj projektoj kaj daŭrigi kiel eble pli sukcese kaj fruktodonela savadon de unikaj arkitekturaj objektoj de nia belega historia urbo Tobolsko kaj ĝue kaj kun fiero vivi en tiu ĉi mirinda loko sur la tero.

 

Dilara, mi dankas vin por viaj respondoj kaj deziras al vi ĝojan jubilean feston kaj multajn jarojn da interesa kaj aktiva vivo!

Intervjuis Vladimir Opletajev