Aldoni novan komenton

Kara Rajeĉka!

Kara Rajeĉka! Denove mi volas diri, ke viaj priskriboj de via Esperanto-vojaĝo sonas ege interese. Des pli, nun ni havas eblecon rigardi la unikajn fotojn de la regiono, kie okazis RET-2018. Precipe, min impresis la muzeo de samovaroj. Ankaŭ mi volus rigardi tiun kolekton. Samovaroj estas nia simbolo kaj Rusio ĉiam famis pri ili. Kaj mi unuafoje en mia vivo aŭdis pri la sapmuzeo! Sendube, la instruista seminario rezultis utila kaj interesa por ĉiuj partoprenintoj. Certe, mi ne povas ne mencii la distrajn vesperojn kun kantado de konataj esperantistoj, samkiel komunan kantadon. Tio aldonis specialan guston al la aranĝo! Do, dankon, kara Raja, por via grandega laboro, kiu, mi certas, lasis neniun indiferenta. Lidija Jerofejeva, N-Tagil.