Aldoni novan komenton

Regiona literatura konkurso "Mi vidas la mondon..."

EsPrimo: 

Poezia branĉo

1. Tatjana Vŝivceva (Miass) -  “Neĝa kanto”, pro  fidinde belaj bildoj, ritmo kaj rimordo.

2. Viktor Laptev (Ĉeljabinsk) – “Pastoralo”, pro  la bele pentrita siberia pejzaĝo.

3. Olga Ŝilajeva (Glazov) – “Eble venos la tempo”, pro la anime travivitaj ideoj.

3. Tatjana Vŝivceva (Miass) - “La antaŭvintra melankolio”,  pro  interesaj poeziecaj figuroj kaj emfazitaj melankoliaj sentoj.

Proza branĉo

1.  Vladimir Opletajev (Surgut) – artikolo “Rusa betulo”, pro  riĉa, bone pripensita enhavo kaj modela lingvaĵo.

2. Vladimir Opletajev (Surgut) – rakonto “Ekmarŝo. Ĉapitro unua”, pro interesaj  vortumoj en la beletra teksto.

3. Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagil) – rakonto “Vidkapabla animo”,  pro humaneco de konceptoj pri la ĉirkaŭa mondo.

*  Laŭda mencio. Jana Ĥusanova (Jekaterinburg) artikolo “La mondo tra sciencaj okulvitroj”, pro la provo science percepti la mondon.

Laŭda mencio.  Tatjana Vŝivceva  (Miass) – rakonto “Jubileo”, pro la beletreca prospero.

Membroj de la ĵurio

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg)

Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin)

Ludmila Novikova (Moskvo)

 

Tatjana Vŝivceva (Miass)

Jaro de esperantistiĝo: 1980

Neĝa kanto

 

Muĝas vento.

Spac’ arĝenta.

Frostsieĝo.

Sur tegmento

Glato tenta:

Neĝo, neĝo…

 

Vintr’ severa.

Tra la tero

Blovopreĝo.

La neĝero

Post neĝero:

Neĝo, neĝo…

 

Jen leporo

Blankkolora –

Vintra leĝo.

Vasta foro.

Griza soro.

Neĝo, neĝo…

 

Neĝ’ majesta,

Muta, festa

Falas, falas…

Kaj vualas

Ĉion…

 

Viktor Laptev (Ĉeljabinsk)

Jaro de esperantistiĝo: 1969

 

Pastoralo

 

Hej la vintro siberia –

Frosto post la frosto.

Longserpentas sledaj spuroj,

Foston sekvas fosto.

   Pinoj, cedroj kaj betuloj

Staras sur montetoj.

Neĝo brila sur branĉetoj

Kuŝas kiel bretoj.

   Pego rajdas sur la arbo,

Vestis nigran tukon,

Ĉizas trunkon, movas bekon,

batas mian nukon.

   Leporeto blanka saltas –

celas fontan rojon,

kiel sago preterfulmas 

Sen atenti vojon.

   Avertante arbarulojn

Nin kornik’ prigrakas.

Kelkaj pigoj arbopinte

pri aferoj krakas.

   Jen sciur’ strobilojn palpas…

Ĝiajn  kernojn  tiras.

Sorpon kovris bombiciloj.

Tag’ al fino iras.

   La linio alttensia

rompas la pejzaĝon.

Fumoj hejtaj kiel fostoj

Signas la vilaĝon.

 

 

Olga Ŝilajeva (Glazov)

Jaro de esperantistiĝo: 2010

 

Eble venos la tempo

 

Eble venos la tempo, kiam mi ree brakumos vin

Je ŝultroj viaj. Premos vin je la mano.

Eble viajn okulojn serĉadas la kor’ kaj anim’

Kiam mi iras tra stratoj. Sed kompreneble, vane…

 

Eble Dio elpensis sonĝojn por varm’ kaj feliĉ’ –

Estas loko, kie ni, foraj homoj, kuniĝas

Por momento. Sed valoregas ĉi renkontiĝ’…

Vekhorloĝo sonoras…Jes, mateniĝas…

 

La unuaj neĝeroj, dancante falas al rusa ter’.

Mi buŝkaptas la “muŝojn”, rigardante grizan ĉielon.

Sopiregas la koro pri pluva vjetnama somer’

Kiam estis ni kune. Ŝajne, iu verkis fabelon.

 

Mi revenos al hejmo senbrua post laciga labor’

Prenos libron malnovan kaj brakumos la katon.

Kaj kviete ridetos: forpasis ja stulta dolor’.

Ni heroe eltenis tiun fortan malican sort-baton.

 

La fabelo finiĝis, komprenu, sed la restanta sent’

Estas ege pli ĉarma, kortuŝa kaj tute elkora.

Du gefratoj vagadas dum sonĝoj en luma silent’

Du teranoj naskiĝis hazarde... en landoj tre foraj.

 

 

Tatjana Vŝivceva (Miass)

Jaro de esperantistiĝo: 1980

 

La antaǔvintra melankolio

Kviete velkas la aǔtuno:

Folioj putras en ĝardenoj,

Dum kurtaj tagoj pala suno

Varmigi la naturon penas.

 

Per mola neĝo vintro flate

La frostiĝantan teron tentas,

L’aǔtunan mondon senkompate

Trablovas refreŝiga vento.

 

Kristale puras la aero,

Piketas vangojn frosto feble,

Kaj dume ŝajnas nekredeble,

Ke iam venos  primavero…

Jekaterinburg,  02. 05. 2014