Pri la eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj en la lasta somera tago

Urboj: 

La parto de nia grupo antaŭ la starto de la promenado en la parko: De dekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva. Fotis Viktoro Kulakov
La parto de nia grupo antaŭ la starto de la promenado en la parko: De dekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva. Fotis Viktoro Kulakov
Belaj pejzaĝoj en la natura parko "Baĵovaj lokoj" La foto de Sergej Kumkov
Belaj pejzaĝoj en la natura parko "Baĵovaj lokoj" La foto de Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo de fiŝisto apud la "Ponto de fiŝisto" en la parko. La foto de Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo de fiŝisto apud la "Ponto de fiŝisto" en la parko. La foto de Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo de gaja urseto en la parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo de gaja urseto en la parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Sergej Kumkov
Ligna sciureto sur la arbo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Sergej Kumkov
Ligna sciureto sur la arbo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Sergej Kumkov
La gejunuloj sur la benko apud la muelilo en la parko "Baĵovaj lokoj".  Fotis Sergej Kumkov
La gejunuloj sur la benko apud la muelilo en la parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Sergej Kumkov
La ligna skulptaĵo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Sergej Kumkov
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudrjvceva ĉe la skulptaĵo de Granda Kolubro. La foto de Vjaĉeslav Gusev
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudrjvceva ĉe la skulptaĵo de Granda Kolubro. La foto de Vjaĉeslav Gusev
Nia grupo paŝas surfone de la belega pejzaĝo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Sergej Kumkov
Nia grupo paŝas surfone de la belega pejzaĝo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Sergej Kumkov
Nia kompanio ripozas en la natuta parko "Baĵovaj lokoj". De dekstre sidas: Igorj Ĥusanov, Rita Ĥusanova, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva, Nataija Mansurova, Viktor Kulakov, Sergej Kumkov. Fotis Vjaĉeslav Gusev

Nia esperantista grupo dum la ripozpaŭzo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Viktoro Kulakov
Nia esperantista grupo dum la ripozpaŭzo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Fotis Viktoro Kulakov
La bela pejzaĝo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Videblas, ke la aŭtuno singarde alproksimiĝas...  Fotis Sergej Kumkov
La bela pejzaĝo en la natura parko "Baĵovaj lokoj". Videblas, ke la aŭtuno singarde alproksimiĝas... Fotis Sergej Kumkov
Raja Kudrjavceva, sidanta sur la benko inter la lignaj leporetoj en la natura parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Vjaĉeslav Gusev
Raja Kudrjavceva, sidanta sur la benko inter la lignaj leporetoj en la natura parko "Baĵovaj lokoj". La foto de Vjaĉeslav Gusev
Nia grupo atingis la perlon de la natura parko - la lageton "Talka Ŝtono". Fotis Sergej Kumkov
Nia grupo atingis la perlon de la natura parko - la lageton "Talka Ŝtono". Fotis Sergej Kumkov
La bela lageto "Talka ŝtono", ĉirkaŭita per montetoj kaj arbaro. Fotis Vjaĉeslav Gusev
La bela lageto "Talka ŝtono", ĉirkaŭita per montetoj kaj arbaro. Fotis Vjaĉeslav Gusev
La memortabulo sur la montoŝtono apud la lageto. Sisertaj revoluciuloj elektis bonrgan lokon por siaj kaŝkunvenoj :)   Foto de Sergej Kumkov
La memortabulo sur la montoŝtono apud la lageto. Sisertaj revoluciuloj elektis bonrgan lokon por siaj kaŝkunvenoj :) Foto de Sergej Kumkov
Nia grupo dum la ĉetabliĝo en la korto de la domo de esperantistino Marina Kadirova. Foto de Marina mem. Sidas de maldekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Viktorr Kulakov, Igorj Ĥusanov, Natalja Mansurova, Rita Ĥusanova, Raja Kudrjavceva, Sergej Kumkov.

Nia grupo gaste ĉe Marina Kadirova. De dekstra angulo sidas sinsekve: Igorj Husanov, Viktoro Kulakov, Jelena Uspenskaja, Marina Kadirova (centre), Sergej Kumkov, Raja Kudrjavceva, Rita Ĥusanova. Fotis Vjaĉeslav Gusev

La ĉetabla kantado akompane de la gitarludo de Sergej Kumkov. Fotis Marina Kadirova
La ĉetabla kantado akompane de la gitarludo de Sergej Kumkov. Fotis Marina Kadirova
Bela ĉielarko super la ĝardeno de Marina post la mallonga kvinminuta pluveto. Foto de Vjaĉeslav
Bela ĉielarko super la ĝardeno de Marina post la mallonga kvinminuta pluveto. Foto de Vjaĉeslav

La somero, kiel ĉiam kugle traflugis – trabrilis, kaj jam cedis la lokon al la aŭtuno. Onidire, ĉiun sezonon necesas renkonti kun amo kaj adiaŭi danke. Nia esperantista grupo bonege adiaŭis la someron en ĝia lasta tago, la 31-n de aŭgusto. Ni havis la bonŝancon pasigi tiun lastan aŭgustan tagon eksterurbe, ĉe naturo, en la bela natura parko “Baĵovaj lokoj”. La parko situas je 65 km for de la urbo, en Siserta distrikto de la Sverdlovska provinco.kaj ĝojigas turistojn per la mirinda beleco, kvazaŭ aperinta de la paĝoj de la ŝatataj ankoraŭ de infaneco popolaj epikaj rakontoj de P. P. Baĵov. Ĉar Siserto estas la naskiĝloko de la konata urala verkisto, tial estas logike, ke la parko ricevis lian nomon..

Nia grupo venis al la loko per tri privataj aŭtoj kaj inter ni eĉ estis la profesia ĉiĉeronino, kiu antaŭe multfoje ekskursgvidis ĉi tie. Ankaŭ ĉi – foje Rita Husanova lerte gvidis la grupon laŭ la ĉefa itinero, kiu komenciĝis de la negranda zigzaga rivereto “Nigra”, super kiu etendiĝis la “Ponto de fiŝisto”, kiu ricevis tian nomon, ĉar multe da fiŝistoj ŝatis fiŝkapti ĉi tie. La bordoj de la rivero estis abunde kovritaj de marĉoherboj kaj arbustoj kaj aspektis tre pitoreske.

En la parko multis lignaj skulptaĵoj. Post la “Ponto de fiŝisto” nin renkontis la skulptaĵo de urso: sufiĉe alta, proksimume 190-сentimetra, kun tre ridinda muzeleto. Kaj trairinte iom pli laŭ la alia ponto, ni paŝis al la “Kabo de amantoj”. Tio estis distanca de la ĉefa pado kaj la ĉirkaŭita per la rivero pergolo, kien venas paroj de geamantoj por resti solaj. Estis apude eĉ la ligna skulptaĵo de la gardistoj de tiu ĉi loko – paro de gejunuloj, kiel simbolo de sincera kaj fidela amo.

Plu la turisma pado kondukis nin al unu el la roluloj de la Baĵovaj rakontoj – al “Granda kolubro”, kiu ĉi tie tute ne hazardas, ĉar ĝi laŭ la Baĵova rakonto estis la posedanto de tiu ĉi tero. Post la kolubro eblis vidi la etendintan Nigra – rivereton, en kiu antaŭe oni lavis oron, kaj tial la kolubro ankaŭ havis la orkoloron.

Plua nia vojo tra la mirinda pinarbaro venigis nin al unu el la plej malnovaj kastoraj dignoj en la parko. Bedaŭrinde tage kastorojn vidi ne eblis, ĉar ili estas krepuskaj bestoj, sed se ni ĝisatendus la vesperon aŭ la fruan matenon, eble ni povus observi ilian laboron rekte de la pado:)

Dum la vojo al la ĉefa koro de la natura parko – al la lageto “Talka ŝtono”- ni trovis ankoraŭ unu vidindaĵon: la grandan formikejon, kiu estis barita per la malgranda barilo kaj apude staris la plato, sur kiu estis montrita la tuta strukturo de la formikejo. Tio estis vere neordinara! Kaj fine ni atingis la perlon de la parko - la lageton “Talka ŝtono”! Ankoraŭ en la ХIХ jarcento ĉi tie ekzistis elminigado de talko, bezonata por la uzinoj de Siserto. Pro la intensaj laboroj al la ХХ-a jarcento ĉi tie aperis la profunda minejo. Dum laboroj oni tuŝis la akvoportan tavolon kaj la minejo pleniĝis per la subtera akvaro. Baldaŭ mendado de talko falis kaj oni haltigis ĝian elminigon ĉi tie. Tiu ĉi loko estas vere impresa: montoj kaj arbaro ĉirkaŭ la natura koro de la lageto kun la malvarmeta akvo. Tamen troviĝas la kuraĝuloj naĝi en ĝi kaj ankaŭ nia esperantistino kaj ĉiĉeronino Rita plezure naĝis en tiu tago.

La tuta itinero havis la 5 kilometran longecon kaj du padojn: la ruĝan kaj la bluan. Al la “Talka ŝtono” ni iris laŭ la ruĝa kaj revenis – laŭ la blua pado. Kaj la vojo estis agrabla kaj tute ne laciga: la freŝa aero kaj birda plurvoĉa kantado; la hela arbaro, en kiu ankoraŭ eblis frandi la restaĵojn de mirtelo; la pluraj komfortaj benkoj dumvoje , sur kiuj ni povis sidi kaj interbabili ; kaj fine la fonto kun la tre bongusta kaj freŝiga akvo. Unuvorte estis la ĝuiga promeno!

En la parko ni restis ĝis la tria horo tage kaj poste veturis per la aŭtoj gasti ĉe nia esperantistino Marina Kadirova, kiu loĝas nun tre proksime de la parko, en Kaŝino de Siserta distrikto. Marina jam atendis nin en sia bonega domo kun la vasta korto kaj granda ĝardeno. Rapide estis aranĝita bela tablo kun la abundego da frandaĵoj, kun la krimea vino kaj bongustega balzamo. Do, certe sekvis la tostoj je finiĝanta bela somero, je amikeco kaj Esperanto. Sendube, ĉiuj kompanianoj jam havis la bonegan apetiton post la vigla promenado kaj aktivege eklaboris la forkoj kaj kuleroj : ) Poste ni ĝoje kunkantis akompane de la gitarludo de Sergej Kumkov kaj Viktoro Kulakov, promenis en la ĝardeno, kolektis tie diversspecajn pomojn de la pomarboj kaj berojn de nigra kaj ruĝa ribo, groso de la arbustoj. Estis jam vespero, kiam ĉiuj grupanoj kun la sako de la ĵuskolektitaj pomoj, adiaŭis la gastaman mastrinon kaj ekveturis urben. Enveturinte en la urbon, ni ekvidis la grandajn flakojn kaj spurojn de la pasinta ĉi tie pluvego, cetere post la deko da varmegaj kaj sekveteraj tagoj. Tiel “frapis la fenestron” la alproksimiĝanta aŭtuno kaj finiĝis la rapidfluga somero.

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte