Impresoj de Olga Ŝilajeva

Urboj: 

Aranĝoj: 

Do finiĝis la lingva trejnado, kaj mi revenis hejmen. La kapo kun granda malfacilo revenas al eksteresperanta vivo – hejmaj kaj laborejaj aferoj. Mankas instruistoj kaj spertaj homoj, kiuj pliriĉigus miajn sciojn. Mankas energio de granda urbo, amika etoso, kantado ĝis mateno, scivolemaj kapoj kaj helaj okuloj.

Certe mankas sento de ordigita, ne tiom rapida vivo, ĉar en la normala vivo mi preskaŭ ĉiam estas en terura hasto pro multaj farendaj aferoj. Do por mi vere gravis ellasi internan streĉon, kolektitan dum la vintro kaj la lernojaro. Kaj mi pli-malpli sukcesis ja.

Alia mia ĝojo estas pro mia lernantino Farida kaj ŝia progreso. Nun mi ne plu dubas, ke la nova esperantisto naskiĝis.

Mi denove kore dankas Raja, kiu faris neimageble malfacilan laboron por ke la trejnado okazu, mi dankas Paŝa, kiu multege helpis en la organizado de la trejnado, mi dankas ĉiujn partoprenantojn pro brakumoj, emocioj, amika etoso, transdonita al mi sperto. Kaj kiel mi jam diris dum la solena fermo, gravas ne la partopreno mem, sed postaj paŝoj en la movado. Ĉesu nur konsumi. Kreu! Nur tiam la vivo estos plena.

Amike,
via Olga Shiliaeva (Glazov)

P.S.Tatjana Vŝivceva, koran dankon al vi pro la metodika helpo dum la unua leciono por la B-grupo. Vi eĉ ne imagas, kiu donaco de la Sorto vi estis.

P.P.S. La LT-bildkarto hodiaŭ komencis sian vojaĝon al Ĉinio (jes, al Ĝoja ;)

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte