Impresoj de Aleksandr Lebedev: Pri la partopreno en la 4-a Lingva trejnado

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 1-an – 4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo okazis la 4-a Lingva trejnado. La orda numero sugestas, ke la aranĝo jam iĝis tradicia, kio estas ĝojiga. Nelacigebla Raja Kudrjavceva estis ĉefa kunordiganto de la aranĝo. Mi vizitis la trejnadon kiel lernanto de la kategorio «C», do rakontas vidpunkte de tiu ĉi rolo.

La ĵus pasinta kvara trejnado estas la unua, kie oni proponis specialajn programerojn por «C»-nivelo. Inter tiuj kernis prelegserio de Ilja Gnusarjov pri Esperanto-literaturo. La serio konsistis el kvin apartaj lecionoj, dediĉitaj al diversaj periodoj de E-literaturo ekde la plej malnova ĝis la plej moderna. La strukturo de la lecionoj estis proksimume sama: ĉiu el ili enhavis superrigardon de verkistoj de la koncerna periodo — kiu estas, de kie, listo de la kreitaj ĉefverkoj, impreso de Ilja pri tiuj, kiujn li legis. Ilja legis multajn, lia erudicio kaj legemeco ravas min! Poste ni kutime gustumis fragmenton de iu verko, laŭtlegante ĝin laŭvice. Verŝajne, plej interesis min fragmento el «Mi stelojn jungis al revado» de M. Bronŝtejn. Ĝin ni legis en la lasta leciono, kiu temis pli la lasta periodo de E-literaturo.
 
Laŭ mia memoro, tiuspeca kurso en Rusio antaŭe ne okazis, almenaŭ dum la lastaj 5–6 jaroj, dum kiuj mi esperantumas. Do, Ilja faris sufiĉe unikan aferon. La prelegserion indas perfektigi kaj ripeti ankaŭ sur novaj placetoj.
 
Tamen, satlaŭdinte, necesas ankaŭ ĵeti ŝtoneton en la ĝardenon :-). Ilja enkondukis en siajn lecionojn gramatikajn ekzercojn. «Dismeti ĝustajn prepoziciojn», «korekti erarojn en la frazoj» kaj tiel plu — estis ekzercoj, tre similaj al iuj KER-ekzemenaj testoj kaj absolute fremdaj al la temo de la prelegoj. Certe, ni amuziĝis, plenumante la taskojn, sed tio okupis valoran tempon, kiun eblus utiligi, legante/analizante iun plian fragmenton de iu fama verko. Eble, eĉ analizante gramatikflanke, ja gramatiko kaj stilo de E-literaturo de unuaj periodoj certe devas havi siajn specifajn trajtojn, do tio tute konvenus en la prelegoj pri literaturo. Sed ne solvado de testoj ja! Ili estas tute nenecesaj.
 
«Laboratorio pri tradukarto», gvidata de Irina Gonĉarova, estis alia okupiĝo de «C»-grupanoj. Komence ĉiu el ni faris sian tradukon de peceto el verko de Ulickaja. Poste ni kune legis la tradukojn, pridiskutis, korektis, penis ellabori plej bonajn variantojn. Bedaŭrinde, pro manko da tempo, ne ĉiuj tradukpecetoj sukcesis trairi la komunan korektadon. 
 
Kelkaj lecionoj estis destinitaj al du grupoj: «B» kaj «C». Ekzemple, Aleksandr Mitin rakontis, kiel li ekscias kaj memorfiksas novajn vortojn pere de verkado de versaĵoj kaj serĉado de rimoj. Irina Gonĉarova okazigis majstroklason pri priskribado de bildoj — mi ne scias, ĉu povas tio utili en ordinara vivo, sed dum vortludoj, en kiuj ludanto devas priskribi bildojn, tiu ĉi scipovo helpos. 
 
Krom lecionoj, kompreneble estis ankaŭ distraj programeroj. Ni ĉiuj ĝuis diversajn ludojn: «Mediakompostisto» kaj «Kial oni ne diras?» estis gvidataj de Petro Fedosov, «Ĉies-ludon» organizis Aleksandr Mitin, kaj «Literatur-kulturan kvizon» preparis Ilja Gnusarjov. Ĉiuj ludgvidantoj faris tion brile; estis interese kaj gaje. Vespernokte ludemaj gufoj homlupumis kaj ĉapelumis, kaj kantemaj gufoj ĝuis komunan kantadon. Ĉefgitaris Sergej Kumkov; malfrunokte iomete kontribuis ankaŭ Vadim Solovjov kaj mi. Pri kantoj okazis ankaŭ programero el la lerno-parto — tio estis majstroklaso de Konstantin Ĥlizov «Lernu la lingvon per Esperanto-kantoj». Konstantin, interalie, prezentis sian novan belan kanton. 
 
El movadaj pecoj de la aranĝo indas mencii «Movadan horon», faritan de Olga Ŝilajeva. Tio estis ronda tablo, kies partoprenantoj laŭvice respondis la demandojn: «Kial mi eklernis Esperanton?», «Kion mi kreas por Esperanto-movado aŭ kiel mi subtenas ĝin?»,«Kion mi povas fari por Esperanto-movado?». La unua el la demandoj, laŭ mi, ĉironde estis absolute superflua, kaj ni nur vane perdis tempon, respondante ĝin. La aliaj du demandoj gravas, respondoj de la homoj al ili estis por mi interesaj. 
 
Alia programero, farita de Olga Ŝiljajeva — prezento de la filmfestivalo «Teo kaj Amo». Ni spektis kelkajn filmetojn kaj ĝuis ĉinan teon poste. 
 
Kaj fine de la antaŭlasta tago okazis tradicia komuna koncerto. Oni deklamis poeziaĵojn, kantis, prezentis teatraĵeton. Espereble, la publiko restis kontenta. 
 
La antaŭaj Trejnadoj kaj Esprimoj okazadis en unu kutima, ne ŝanĝiĝanta ripozejo. Ĉi-foje ni loĝis aliloke en alia parto de la urbo. La nova ejo ŝajnas al mi oportuna. En la manĝejo ĉi-foje eĉ estis vegetara manĝaĵo. Tamen, bezonatas ankaŭ eblo tute rifuzi bazejan manĝaĵon kaj ne pagi kontraŭ ĝi, tio povas gravi por veganoj. 
 
Kiel negativan flankon de la trejnado mi notu nesufiĉan komunan tempopasigon de ĉiuj partoprenantoj. Dum lecionaj horoj partoprenantoj estas disigitaj al diversnivelaj grupoj, tio iom ĝenas, sed ŝajnas neevitebla en instrucelaj aranĝoj. Tamen, ankaŭ komunaj programeroj, kie oni atendis partoprenon de ĉiuj, estis vizitataj ĉefe de spertuloj kaj progresantoj kaj estis ĉu neglektataj, ĉu forgesataj de komencantoj. (Aŭ eble tio nur ŝajnis al mi?..) Tio ĉagrenis. 
 
Post la fermo de la trejnado okazis tradicia ekskurso tra Jekaterinburg. Mi jam partoprenis la similajn en pasintaj jaroj, pro tio ĉi-foje mi decidis promeni aparte, do krom jam konataj lokoj mi sukcesis vidi novajn, ekzemple Kirov-placon kun la universitato.
 
Grandan dankon al la organizantoj pro la brila aranĝo kaj al la partoprenantoj pro la varma kompanio!
 
(publikigota ankaŭ en BdR)
 
Aleksandr Lebedev, Moskva provinco

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte