Personoj:
Aranĝoj:
“Mi havas la revon ...”,- povis mi rediri la vortojn de Martin Luter King ĝis aŭgusto de 2016. Kaj kvankam miaj pensoj ne estis tiom grandskalaj kaj grandsignifaj, sed... mi havis la revon. Kiam mi estis malgranda knabino, mi ŝategis spekti per televido la Olimpiajn ludojn kaj mergiĝi dum du-tri semajnoj en la mondan feston de sporto, mi ĝuis feston de la vivo, feston de korpe kaj spirite fortaj homoj. Mi saltis ĝis plafono pro ĝojo kaŭze de venko de rusiaj sportistoj! Mi sentis min tre feliĉa, kun larmoj sur miaj okuloj mi kantis nian himnon kaj fieris pri nia lando. Iumomente mi donis al mi la vorton, ke iam en mia vivo mi mem vidos Olimpikojn! Do, revoj devas realiĝi, alie, por kio revi? Mi elektis la Ludojn en Brazilo kaj mortigis du leporojn: esti en Olimpikoj kaj ekvidi Rio-de-Ĵanejron, la urbon de miaj amataj dramserioj.
Post aĉeto de flugbiletoj venis tempo elekti hotelon aŭ gastejon. Mia amikino Olga jam vizitis Brazilon, kaj mi petis ŝin konsili la plej oportunan kaj nemultekostan hotelon. Subite ŝi diris, ke mi loĝos en domoj de ŝiaj amikoj tute senpage, sed mi devas lerni Esperanton por komunikiĝi kun ili.
Mi ne estas tro scivolema homo, kaj mi estas verŝajne pli pigra ol laborema, sed venkis ŝparemo kaj mi komencis lerni Esperanton.
Mi ne skribu ĉi tie, kiel mi lernis ĝin, nur diru, ke tio estis tre interesa procezo kun sinkado en la mondon de bonkoraj esperantistoj.
Rio-de-Ĵanejro renkontis min per hela varma suno, la statuo de Kristo, multkilometraj plaĝoj kaj neĝblankaj dometoj inter montoj. Sed mi ne povis kredi, ke mi estis en Brazilo - tio ŝajnis tro nekredebla! La urbo estas grandega, kontrasta, belega, pitoreska, sed, ĉefe, plena de amikemaj kaj sinceraj homoj, kiel miaj esperantistaj amikoj Bruno Pinto kaj Rinaldo Gallindo. Mi neniam vidis tiajn ĝentilajn, delikatajn kaj tre bonanimajn virojn! Mi miris pro grandeco de iliaj koroj. Ili montris al mi la plej belajn lokojn kaj mirinindaĵojn de Rio, mi vidis noktan vivon de Brazilo, mi vizitis la Esperantan kooperativon, mi eĉ estis gasto en la programo pri Esperanto en “Radio Rio de Ĵanejro”... Mi neniam vidus tiujn lokojn, se mi estus ordinara turisto. Vere, esperantistoj estas la plej bonkoraj kaj gastamaj homoj en la tuta mondo!
Dum kvin tagoj mi admiris belecojn de la suda duonglobo, estis ravita de grandegaj oceanaj ondoj, rigardis lokajn vidindaĵojn, kaj jen venis la unua tago de la longe atenditaj Olimpiaj ludoj.
Verŝajne, la bona rakontanto povus priskribi ĉiujn sentojn kaj emociojn de la ceremonio de malfermo, sed, bedaŭrinde, mi ne estas tia persono, do, mi nur diras: mi estis tie, mi vidis tion! La ceremonio ne estis tro riĉa, multekosta, plena de mirindaĵoj de modernaj teknologioj, sed ĉio tio ne gravis en tiuj kvar horoj en la legenda stadiono 'Marakana'.
Mi ĉeestis en konkursoj de sportaj kaj artaj gimmastikoj, sinkrona naĝado, ĵudo, atletiko kaj pezaĵlevado, piedpilko kaj plaĝa volejbalo.
Mi estis tre feliĉa, kiam mia amata gimnastino Margarita Mamun iĝis la Olimpika ĉampionino. Mi larmis, kiam rusiaj sportaj gimnastinoj ricevis arĝentajn medalojn en la teama konkurso, kaj mi admiris fantastajn usonajn gimnastinojn. Mi ŝategis rigardi belulinojn-naĝsinkronistinojn, kaj mi komprenis, ke belaj venkoj reale estas tro malfacilaj.
Beleco estis en la areno de la plaĝa retpilkado: kvin olimpikaj ringoj sur la fono de Atlantiko - por tio indis flugi al la alia rando de la mondo!
Mi havis feliĉon vidi, kiel brazila ĵudistino gajnis la unuan oran medalon por Brazilo... Mi ĉiam pensis, ke rusianoj estas la plej emociaj homoj, sed nun mi komprenas ke mi iluziiĝis. Brazilo estas la lando de piedpilko, kaj kiam Brazilo iĝis Olimpia ĉampiono pri la piedpilko, miaj esperantistaj amikoj estis la plej feliĉaj homoj, ŝajne ankaŭ ĉiuj brazilanoj.
Sed minutoj, kiam estis hisata la Rusia flago, ludis la Rusia himno, certe iĝis unuj el la plej ĝojaj kaj neforgeseblaj en mia vivo!
La paco en la tuta mondo estas la celo de la Olimpikoj, kaj tio ne estas trivialaj vortoj. Tio kompreneblas, kiam konkurantoj sincere gratulas unu la alian okaze de la venko malgraŭ siaj malvenkoj.
Mia infana revo, bela, hela kaj neforgesebla – realiĝis! Entute la Olimpikoj estas alia vivo, en kiu eblas alimaniere dormi, alimaniere manĝi, alimaniere spiri. Mi tre dankemas al esperantistoj, kiuj helpis al mi realigi mian revon!
Farida Bekmansurova (Glazov)
Добавить комментарий