Aranĝoj:
Al mi ŝajnas, ke preskaǔ ĉiu ŝatas someron. Kaj se ni havas feriojn somere, ni kutime planas ion interesan. Ne ĉiam niaj planoj realiĝas, tamen fojfoje ni sukcesas pasigi nian ripozon interese kaj utile. Preskaǔ por ĉiu esperantisto gravas vojaĝi kaj partopreni iun esperantistan aranĝon. Kio min koncernas, mi kaptis la eblecon partopreni ĉi-jare la UK en Nitro, Slovakio. Certe, la vojo estas tre longa kaj ne malmultekosta, do mia edzo Sergej kaj mi decidis pasigi niajn feriojn ne nur en Nitro, tamen ankoraǔ du semajnojn en la kuracloko Bojnice, kiu troviĝas ne tro malproksime de Nitro. La prezoj tie estas favoraj, pli malmutekostaj ol en niaj kuraclokoj.
Ni venis per aviadilo el Jekaterinburgo al Budapeŝto kaj poste veturis al Nitro. Nia malgranda hotelo troviĝis en kvieta bela loko, kaj ni atingis kongresejon piede (30 minutoj) aǔ per buso (ili estis senpagaj por kongresanoj). En la hotelo ni tuj konatiĝis kun la geedza esperantista paro el Britio, kaj ĉiumatene ni babilis kun ili dum matenmanĝoj. En nia eta hotelo (11ĉambroj) loĝis ankoraǔ 3 partprenantoj de la UK el Belgio.
La malfermo de la Kongreso estis kutima, kun multaj paroladoj de diversaj gravaj personoj. En la nomo de nia lando parolis Mikaelo Bronŝtejn. Kiel mi memoras, li diris nur: “Vivu Esperanto!”.
La kongresa programo estis enhavplena, varia kaj sufiĉe bunta. Ĉiu partoprenanto povis trovi ion specialan por si. Abundis diversaj prelegoj, diskutoj, koncertoj, teatraĵoj, ekskursoj, paroligaj kursoj, k.t.p. Cetere, kiel kutime.
Eĉ la vetero favoris la Kongreson. Oni povas diri, ke la vetero kaj etoso estis varmaj aǔ varmegaj! Pro la bela vetero la konata svisa Esperanta instruistino Mireille Grosjean okazigis sian meznivelan kurson sur herbkampeto kaj tio ĝojigis la kursanojn. Kutime ni “laboris” en grupoj kaj plenumis sufiĉe neordinarajn taskojn.
Ĉi – foje nemalmultaj aranĝoj celis junajn esperantistojn. Kaj tio ŝajnas bonega signo!
Verdire, mi vizitis nur programerojn, kiuj elvokis mian intereson. Por mi gravis praktiki la lingvon, pro tio mi multe babilis inter diversaj eventoj. Mi ĝuis la kongresan temon kaj ĉeestis la kunvenon “Briteliro kaj lingva politiko en la Eǔropa Unio”, kie plezure aǔskultis diskutojn pri la problemo de lingva justeco. Kiel ĉiuj scias, Britio forlasis Eǔropian Union, pro tio multaj esperantistoj opinias, ke Esperanto havas iom da avantaĝo pri la rolo de la internacia lingvo. Bedaǔrinde, mi ne povas subteni tiun tro optimisman vidpunkton.
Plej multe min impresis “duonhoroj” kun diversaj aǔtoroj. Mi plezure partoprenis en la diskuto de la libro de la francino Marinne Dunlop pri la situacio en Ukrainio. Tre agrable estis aǔskulti Ulrich Lins, tre konatan germanan historiiston kaj la aǔtoron de la fama libro “Danĝera lingvo”, nun iomete reviziita kaj denove eldonita.
Okazis interesa prelego pri Aǔstralio de Trevor Steele, kiu alvenis al la Kongreso el Aǔstralio malgraǔ serioza malsano. Mi aĉetis lian libron en la libroservo, kaj li skribis en ĝi kelkajn vortojn. Mi konatiĝis kun Trevor antaŭ multaj jaroj, kiam ankoraŭ Sovet-Unio ekzistis. Lia libro estas aǔtobiografia kaj ĝuinda.
Mi ĉeestis en la aŭtora duonhoro de Spomenka Ŝtimec. Ŝi ne tre multe parolis pri siaj verkoj, plejparte voĉlegis versaĵojn de kelkaj eminentaj esperantistoj, ekzemple de William Auld, kaj eĉ de nia Mikaelo Bronŝtejn.
Mi ne povis ne trafi la kunvenon de Sumoo-partoprenantoj sub la gvido de nia kara Jasuo Hori. Mi eĉ diris kelkajn vortojn dum la kunsido pri uralaj kaj miaj samurbaj “sumoanoj” kaj transdonis koran saluton de nia regiono. Jasuo Hori donacis al mi sian libron kun sia subskribo.
Okulfrape mirindas, ke la prelego de Anna Striganova, nia rusia esperantistino kaj verkistino, kolektis ĉirkau 100 esperantistojn; multis eminentuloj inkluzive de Mark Fettes. Ŝi parolis flue, libere kaj emocie. Kaj la temo ŝajnis plaĉa “Samaj motivoj en popolaj fabeloj de diversaj landoj”. Bravulino ŝi estas!
Mi kelkfoje renkontiĝis kaj parolis kun miaj amikoj-esperantistoj el Britio Hilari Ĉapman kaj Mike Wade.
La vesperoj estis ankaǔ neforgeseblaj: koncertoj, teatraĵetoj, balo, nacia vespero.
Konklude, mi volus substreki, ke en mia vivo mi vizitis nur kvar UK-ojn en diversaj landoj, kiuj ne similis unu al la alia, tamen ĉiu el ili estis memorinda kaj unika, ĝuinda kaj neripetebla laǔ la spertoj, kiujn ili donis al mi.
Lidija Jerofejeva,
Niĵnij Tagil
Добавить комментарий