Historio de la novjararbeto

Urboj: 

En praa tempo homoj ornamis diversajn arbojn per fruktoj, ovoj, nuksoj por flati kaj dorloti spiritojn loĝantajn en ĉi tiuj arboj. La pomo simbolis fekundecon, la ovo – renaskiĝon, harmonion kaj prosperon, la nukso – providencon. Praaj homoj opiniis  abion simboli  eternan vivon kaj senmortecon, renaskiĝon el mallumo kaj tenebro, ĉar inter aliaj arboj ĉiujare  perdantaj foliojn ĝi, estante  ĉiamverda konifera planto,  ĝuis apartan favoron de la suno.

Unuafoje dekoritaj abioj aperis okaze de Kristnasko en 1605 en la franca Elzaco. Tiutempe la kristarboj estis ornamataj per paperaj floroj, bakaĵoj, pomoj,  dolĉaĵoj kaj brilaĵoj. Tiu ĉi tradicio disvastiĝis tre rapide tra Germanio en la tuta Eŭropo, sed komence la novjararba atrakcio estis tre multekosta kaj dekoritajn abiojn oni povis vidi nur en riĉaj domoj. La industria fabrikado de novjar – kaj kristarbaj ornamaĵoj komenciĝis meze de la pasinta jarcento en la germana reĝlando Saksio.

 En Rusio la Novjaran feston  en 1700 iniciatis la caro Petro I. enkondukinta novan jarkalendaron similan al la okcidenteŭropa, dank’ al kiu la jaro komenciĝas nun en Rusio la unuan de januaro. En la cara ukazo tekstis: “ En ĉefaj kaj ordinaraj stratoj ĉe domoj aranĝi dekoraĵojn el arboj kaj branĉoj pinaj, abiaj kaj juniperaj, organizi salutpafadon el malgrandaj kanonoj kaj pafiloj kaj bruligi fajrojn.” Sed en Rusio oni komencis amase ornami festajn koniferajn arbojn nur en la dua duono de la 19-a jarcento.  La unua pingla kristarbo estis starigita en Sankt-Peterburgo en 1852. La plej populara novjarfesta kanto en Rusio temas pri abieto venigita hejmen el vintra arbaro por ĝojigi infanojn.  La faman tekston verkis en 1903 poetino Raisa Kudaŝeva, la muzikon kreis agronomo kaj amatora muzikanto Leonid Bekman.

En nia tempo novjarajn - kaj kristarbojn oni starigas en ĉiuj partoj de la planedo. En 2009 la  plej alta kristarbo de la mondo estis konstruita en Meksik-urbo. En 2010 en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj la festa arbo estis ornamita per globoj el pura oro, kiu kostis 12 milionojn da dolaroj.

Vladimir Opletajev, Surgut

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte