EsPrimo:
EsPrimo (“Esperantista primavero”) estas printempa regiona renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj. Ĝin partoprenas diversaĝaj kaj diversnivelaj esperantistoj el urboj de Uralo kaj de aliaj regionoj de Rusio. EsPrimo de la nuna formato estis iniciatita de Viktoro Kudrjavcev en 2003. La nomon de la renkontiĝo proponis redaktoro de “Rusia Esperanto-Gazeto” Georgij Kokolija. EsPrimo-n organizas kutime klubaj aǔ interurbaj teamoj, la programon plejparte konsistigas ofertoj de partoprenantoj kaj invititaj gastoj. Unu el la gravaj specifaĵoj de EsPrimo estas ĝia temaro. Ĉiu renkontiĝo havas konkretan temon, kiu trapenetras kaj ligas la tutan programon. EsPrim-anoj kunvenas ne nur etosumi kaj turisme pasigi festajn printempajn tagojn, sed ankaŭ por trakti temojn aktualajn kaj interesajn.
Laŭvica numero |
Dato |
Urbo-gastiganto |
Temo de la renkontiĝo |
Kvanto de la parto-prenintoj (urboj) |
EsPrimo - 1 |
1 – 3 majo 2003 |
Tobolsk |
Regiona agado: direktoj kaj perspektivoj
|
33 (11 urboj) |
EsPrimo - 2 |
1 – 3 majo 2004 |
Jekaterinburg |
Esperanto-movado bezonas kaj idealistojn kaj realistojn – ni laboru kune! |
64 (20 urboj) |
EsPrimo - 3 |
29 aprilo – 1 majo 2006
|
Tobolsk |
Novaj esperantistoj |
56 (11 urboj) |
EsPrimo - 4 |
29 aprilo – 1 majo 2007 |
Tjumenj |
Kluba laboro, interklubaj rilatoj kaj interagado
|
43 (8 urboj) |
EsPrimo - 5 |
1 – 4 majo 2008
|
Jekaterinburg |
Kunagi fervore, inspire kaj kore!
|
74 (24 urboj) |
EsPrimo - 6 |
30 aprilo – 3 majo 2009
|
Novosibirsk |
Esperanto – lingvo EsPrim-plena |
39 (8 urboj) |
EsPrimo - 7 |
7 – 9 majo 2011 |
Tobolsk |
Generacioj en la urala esperantista movado
|
53 (16 urboj) |
EsPrimo - 8 |
29 aprilo – 1 majo 2012
|
Tomsk |
Esperanta Universo |
21 (4 urboj) |
EsPrimo - 9 |
2 – 4 majo 2013
|
Tjumenj |
Esperanto en la vivo |
57 (15 urboj)
|
EsPrimo - 10 |
1 – 3 majo 2014
|
Jekaterinburg |
Kreante, verkante, legante
|
61 (19 urboj) |
Vladimir Opletajev
Surgut
Добавить комментарий