Jam delonge esperantistoj de nia E-klubo "Arĝenta Flamo" revis kune viziti unikan lokon - vastekonatan naturan parkon " Olenji ruĉji". La unuan de septembro ni sukcesis realigi nian revon kaj samtempe bele adiaŭi kun ĉi-jara somero, vizitinte tiun naturan trezoraĵon en Uralo.
La parko situas en Sverdlovska regiono, proksime de la urbeto Niĵnije Sergi, ĉe la bordoj de rivero Serga, proksimume 130 km okcidenten de Jekaterinburg. Ni luis komfortan buson kaj la vojo estis nekutime glata, tial baldaŭ ni atnigis la pitoreskan anguleton de urala naturo, kiun oni ofte nomas "Urala Svisujo".
Veninte ni ekvidis, ke "Olenji ruĉji" estas vere eksterordinara loko kun mirinda naturo. Krom granda arbaro kun multegaj padoj kaj aero, infuzita per herbaj, pinaj kaj abiaj odoroj, abundis rokoj kun naturaj kavernoj. Por marŝo laŭ la parko eblis elekti inter malgranda (7-kilometra) kaj granda (15-kilometra) rondoj kaj nia grupo decidis realigi 15-kilomentan ir-revenan marŝon. Do, ni devis nemalmulte piediri tiutage!
Estis varma sunriĉa tago kaj ni gaje paŝis tra la arbaro, ĝuante freŝan aeron, aŭskultante la kantadon de birdoj kaj plezure ripozante de la urba bruo kaj tumulto. Tre agrablis unuiĝi kun la naturo kaj senti sin ĝia parteto. Sur la padoj de la parko multis malgrandaj brunkoloraj arbaraj ranetoj, kuraĝe saltantaj preskaŭ ĉe la piedoj kaj ni tre timis surpaŝi ilin hazarde. Baldaŭ ni ekvidis preskaŭ fabelan lignan dometon, sed evidentiĝis ke tie eblis aĉeti boteleton de akvo aŭ malgrandan memoraĵon pri la loko.
Laŭ la vojo ni entuziasme studis ĉiujn atingitajn naturajn vidindaĵojn: la plej grandan en nia regiono kavernon, kiu nomiĝas " Druĵba" ("Amikeco"), apud kiu nia grupo ĝojis fotiĝi, la rokon " Trinkanta ĉevalo" kaj la faman skulptaĵon "Angel" ( "Anĝelo"). En nia regiono estas unu el 17 tiaj skulptaĵoj, manfaritaj en Svedio kaj jam starigitaj en la diversaj elektitaj lokoj de la mondo. Ĝenerale, laŭ la tutmonda projekto, nomiĝanta "Anĝelo de komuna espero", oni planas dislokigi laŭmonde entute 49 anĝelojn por konstrui apartan spacon, kiu helpos defendi Pacon sur nia Tero.
Foje la vojo daŭris laŭ la montetoj, tiam desupre bone videblis belegaj pejzaĝoj sube kaj la serpentumanta rivero Serga, foje ni iris laŭ la penditaj pontoj, sur kiu povis samtempe paŝi ne pli ol 5 homoj.
Fina punkto de la turista promenado tra la parko estis grandioza natura kavo, profundaĵo en granitaj tavoloj kaj amasoj. La profundaĵo “ Proval” aspektis vere fantastike kaj iom fabele.La plej kuraĝaj personoj el nia grupo enprofundiĝis al la plej malsupra ĝia punkto.
Ĝuante la kunripozon, nia dekkvinpersona grupo pasigis en la parko la tutan tagon. Tiu ĉi kuna nia vojaĝo sendube utilis por ni ĉiuj kaj ne nur pro tio, ke naturo malavare reŝargis niajn cerbojn kaj animojn per pozitiva energio, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi pli forte unuigis nin.
Sur la ŝtuparo dum la malsupreniĝo de la monto
La skulptaĵo “Angel” (“Anĝelo”) estas fama vidindaĵo de la parko
Nia Pavel Vavilin aspektis foje kiel Maugli el vastekonata animacia filmo
Julia Degtjarjova apud bela malnova arbo de la parko
Kvinminuta ripozo kaj fotiĝo de la tuta kompanio ĉe la sama arbo
Denove la vojo supren, al rokoj kun la kavernoj
Jana Husanova apud unu el la kavernoj de la parko
Lau la pendita ponto povis samtempe irii ne pli ol 5 homoj
En la kaverno “Druĵba” (“Amikeco”)
Kune apud la kaverno “Druĵba”(“Amikeco”)
La triopo (Irina Kirina, Saŝa Pereskokov kaj Raja Kudrjavceva) apud la natura profundaĵo “Proval” en “Olenji ruĉji”
Fina punkto de nia turista marŝo estis grandioza natura kavo, tiel nomata profundaĵo “Proval”. Ĝin scivoleme esploras Jekaterina Osipova
Pavel denove iel grimpis al malfacile atingebla monta loko
Nia afabla fotistino Jekaterina Zamislova, kiu senlace fotis nin ĉiujn. Finfine la vico fotiĝi atingis ankau ŝin mem
Ni jam estas lacaj, sed tre kontentaj
Unu el multaj belaj vidaĵoj en “Olenji ruĉji”
Добавить комментарий