Добавить комментарий

Miaj impresoj / Zamenhof-festo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Saluton, amikoj!

Sabate okazis tradicia Esperanto-renkontigxo - Zamenhof-festo en Ekaterinburgo.

Dum la renkontigxo okazis parolado per skajpo kun esperantistoj el Danio, Hispanio kaj Japanio. Estis tre interese partopreni!

Mi volus rimarki, ke cxiuj detaloj de ornamajxoj de la salono estis pripensitaj: tabltukoj, kandeloj, blovglobetoj, bestetoj “verdaj krokodiletoj”, afisxoj, sur plafono novjara brilajxo kaj lanugaj novjaraj globetoj. Tio aspektis tre bele kaj esperante, cxar dum Novjaro eblas acxeti kaj trovi multe da ornamajxoj kun verdaj steloj. Raja estas bravulino! Cxiam sxi estas neelcxerpebla fonto de interesaj ideoj kaj trovajxoj. La plej malproksima gasto venis el Surguto – Vladimir Opletajev. Estis tre agrable renkonti lin denove. Ankaux por mi estis tre agrable, ke la renkontigxon vizitis mia unua kaj sola lernanton Andrej Volojxanin! Tio estis surprizo por mi).

Dum multaj jaroj (laux mia opinio) mi vizitis Zamenhof-festojn. Kaj cxiam, cxiam mi vizitis ilin kun plezuro. Cxiam partopreni estas interese por mi, cxiam mi trovas por mi mem ion utilan kaj renkontas nekonatajn homojn kun kiu tre interese konversacius. Kaj sxajnus…ke la cxefa parto de programo ripetas kutime. Tamen imagu - Ne!!!

Okazis novajn interesajn trovajxojn en la programoj. Denove interese kaj certe mi gxojas pro tio. Kaj en tiu parto de mia artikoleto mi volus danki kaj lauxdi Raja kaj Viktor Kudrjavcev, Sasxa Osintcev, Galja Terentjeva kaj cxiujn, kiuj helpis al ili! Bravuloj!!!

Kun plezuro mi babilis en Esperanto kaj auxskultis rakontojn de aliaj esperantistoj. Sxajnas mi jam longe ne uzis Esperanton vocxe …. post somero..(Ho terure kiel longe!) Tial karaj, se vi havas eblecon kaj deziron viziti E-renkontigxon - nepre vizitu. Tio estas gaje kaj utile. Por ekzemple mi nun havas novajn ideojn por mia Esperanto-vivo

Amike, Nastja Golovkina