Добавить комментарий

Impresoj de Lidija Jerofejeva

Urboj: 

Aranĝoj: 

Mi plezure legis la artikolon de Irina Gonĉarova pri la lingvotrejnado en Jekaterinburg. Bedaŭrinde, mi povis partopreni nur dum unu tago kaj duono. Tamen mi sentas min feliĉa, ke ĉio pasis tiel bone kaj interese. Mi havis eblecon ĉeesti nur kelkajn programerojn. Plejparte mi partoprenis en la lecionoj de Ilja Gnusarjov, kun kiu mia edzo kaj mi konatiĝis dum la UEA kongreso en Slovakio, en Nitra en 2016, kie Ilja laboris kiel volontulo. Certe, li maturiĝis en Esperanto dum preskaŭ tri jaroj. Liaj lecionoj memorigis al mi la lecionojn de Erin Piateski (ankaŭ ŝi estis juna) el Usono, kiu gvidis la lecionojn por spertuloj en Britio en Ŝeloŭford kaj Barlastono. Ŝi speciale venis al Britio por gvidi la kurson. Ni ankaŭ parolis tie pri literaturo, kaj plenumis gramatikajn ekzercojn. Mi ĝojis, ke aperas novaj homoj kiuj seroioze okupiĝas pri Esperanto, kaj ili estas sufiĉe junaj. Do, ni povas esperi, ke estonte nia kara lingvo ne malaperos kaj disvolviĝos en intelektkapuloj de la nuna mondo. Dankon, Ilja, por via grava kontribuo al la lingvotrejnado. Kaj la moskvanoj sub la gvido de Irina Gonĉarova, ankaŭ kuraĝigis, espereble ne nur min, ke nia estonto de Esperanto troviĝas en fidindaj manoj ...kaj kleraj kapoj.

Mi sukcesis ĉeesti la interkonan vesperon. Mi ŝatis la ludon, kiam oni devis diri propozicion pri si kun adjektivo, kaj la najbaro devis ripeti la propozicion kaj aldoni memfaritan, finfine, la lasta homo devis ripeti preskaŭ tridek frazojn. Kaj kiel kutime, Raja regalis nin per tre bongustaj manĝaĵoj, la tablo estis plen-plena de delikataĵoj.

Sekvonttage postagmeze mi devis forveturi, tamen mi kaptis momenton por kaŝobservi la provludon de amuza teatraĵeto laŭ “Provizo”de Samuil Marŝak. Mi ege ĝuis ĝin, kaj Irina estas denaska aktorino!

Raja Kudrjavceva, cetere, kiel kutime, perfekte sukcesis organizi ĉion, pliĝuste, altnivele per propraj fortoj kaj batalanta spirito.

Kio koncernas Vladimir Opletajev, mirinda kaj unika instruisto de nia regiono, ni ne devas riproĉi lin pro sia elekto. Li havis rajton por propra decido. Mi ne scias la kaŭzojn, ili povas esti gravaj aŭ ne tre. Verŝajne, ni ne meritas liajn lecionojn, verŝajne li sentas sin enue dum tiuj renkontiĝoj, la vojo estis tro longa por li ĉijare. Mi certas, ke Vladimir pli multe perdis ol gajnis pro la ignorado de la lingvotrejnado. Eĉ talentaj instruistoj bezonas aŭskultantaron. Ĉiu instruisto povas realiĝi mem nur instruante kaj donante lecionojn. Li aŭ ŝi devas vidi la okulojn, audi voĉojn de siaj lernantoj. Aŭ INSTRUISTO ĉesas esti INSTRUISTO!

Mi esperas, ke lingvotrejnadoj daŭros eĉ en Uralo. Kaj nia Rajeĉka havas sufiĉajn fortojn, sperton kaj fantazion por krei ion novan, interesan kaj vervigan por Uralo kaj Rusio. Mi volas deziri al Raja fortikan sanon kaj novajn interesajn spertojn en Esperantujo. Dank’al ŝi ni ĉiuj havis bonegan eblecon kunveni, ĝui, ripozi, babili kaj simple vidi unu la alian.

RAJA, GRANDEGAN DANKON!

Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagil.