Добавить комментарий

25 MASI-programeroj en la 4-a

25 MASI-programeroj en la 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo 
 
Jam la kvaran fojon MASIanoj partoprenas la Lingvotrejnadon en Jekaterinburgo – nian ŝatatan, nepreterlaseblan aranĝon. Tamen tiu ĉi, la 4-a, estis io elstara. Fakte, de multaj vidpunktoj, sed ĉi tie temos nur pri MASIa partopreno. 
 
Pro damaĝa malfortiĝo de la loka organiza teamo kaj danĝera malklareco pri programplenumado la unuan fojon MEA MASI subtene proponis sin kiel kunorganizanton de la aranĝo. Kompreneble, ĉiuj ĉefaj zorgoj falis sur la fragilajn ŝultrojn de Raja Kudrjavceva, apoganta sin nur al la teknika helpo kaj amika subteno de la fidela Pavel Veselov. Tamen MASIanoj povas esti kontentaj pri siaj kontribuoj. 
 
La inspiriga alvoko al la partopreno en la Jekaterinburga Lingvotrejnado laŭte kaj klare sonis dum MASI-renkontiĝo APERo-13. El 43 partoprenintoj de la lingvotrejnado 10 estis MASIanoj, venintaj el 6 rusiaj urboj: Dario (Velikij Novgorod), Ilja (Penza), Junjo (Kievo/Moskvo), Karter (Luberci), Lusja kun la filo Nikita (Moskvo), Mirina (Odincovo), Norden (Dolgoprudnij), Petro (Moskvo) kaj Roĉjo(Moskvo). Sed plej gravas, ke el 44 programeroj de la aranĝo 25 estis okazigitaj far’de MASIanoj!
 
La leviĝanta stelo de rusia Esperanto-movado, nia fiero kaj espero Ilja Gnusarjov okazigis 11 (!) prelegojn kaj seminariojn por la homoj kun la lingva nivelo B kaj C. Jam la 1-an de majo li rakontis al B-grupanoj, kiel plibonigi lingvan nivelon, kaj komencis la ĉiutagan seshoran kurson por la nivelo C, prilumantan ses periodojn de Esperanto-literaturo, surbaze de kiu la 4-an de majo okazis Literatur-kultura kvizo. La 2-an kaj 3-an de majo B-niveluloj legis kaj pridiskutis la rakontojn “Celstacio” de Czeslaw Ostankowicz kaj “Zozo, la dek sepa regulo de la Fundamento” de Louis Beaucaire. Bone preparitaj, kleraj kaj humurplenaj programeroj de Ilja ravis la studantojn, pri kio estis multe dirite dum la Solena Fermo. 
 
Ankaŭ mi laboris kun la grupoj de B kaj C-lingvoniveloj – kaj ni ĉiuj ricevis valoran kaj tute novan sperton. 5 el 7 miaj lecionoj estis dediĉitaj al la trejnpreparado por la parola parto de KER-ekzameno, kiun la 7-an de aprilo MASIanoj spertis en Moskvo. La 1-an de majo dum la konversacia rondo kun la B-niveluloj ni praktikis konversacian kaj monologan parton de la ekzameno. La 2-an de majo kun B-grupanoj kaj la 3-an de majo kun la grupo C ni trejnis nian aŭdkomprenon laŭ modelo de la parola parto de KER – ekzameno. La 3-an kaj la 4-an de majo en la grupoj B kaj C pasis praktikaj okupoj “Fajnaĵoj kaj nuancoj de bildpriskriboj” – ekzercoj, helpantaj kompreni diferencon inter rakontado pri la bildoj kaj sinesprimoj pri la temoj, sur la bildoj montrataj. Interesa eksperimento estis la provo de kuna tradukado en la C-grupo: dufoje ni kunvenis por analizi la tradukon de la rakonto de Ludmila Ulickaja “Brasika miraklo”. Por la finala komuna koncerto kun 10 dezirantoj ni faris amuzan teatraĵeton laŭ la fama “Provizo” de Samuil Marŝak en la traduko de Mikaelo Bronŝtejn. 
 
Nia unika mirinfano Petro Fedosov okazigis dum la Lingvotrejnado du intelektajn ludojn, ĉi-foje zorge preparitajn kun konsideroj de homaj kapabloj. Tial la ludoj bonege sukcesis. Ili nomiĝis “Mediakompostisto” kaj “Kial oni ne diras?” (literratura ludo). Dum la noktaj “Homlup-ludoj” ni aŭdis de alia salono en la sama koridoro eksplodojn de ridego, kaŭzitaj de la vortludo “Ĉapelo”, kiun Peĉjo okazigis ĝismalfruo, heroe rompante sian dormreĝimon. 
 
Ankaŭ Karter havis sian horan prelegon – pri MASI-projektoj, kiujn li mem aktive kunordigas. Temis pri filmetaro ĉe jutubo “Esperanto: la Unua Kanalo”, helpo al la granda Kondratjev-vortaro kaj la traduk-projekto “Lokalizu”. Kompreneble, nur lia merito estas ke ni faris dum la aranĝo kelkajn intervjuojn kun gravaj kaj interesaj partoprenantoj de la lingvotrejnado. Nesupertaksebla estas teknika helpo de Karter al miaj lecionoj pri aŭdkompreno.
 
Kvankam ne MASIanoj iniciatis la fermitan aktivulan kunvenon dum la lasta nokto en la trejnadejo, ĝi estas menciinda ĉi tie. La kunveno pasis ekster la programo, estis nemultnombra, sed impone reprezenta: Raja Kudrjavceva, Olga Ŝilajeva, Andrej Grigorjevskij, Aleksandr Mitin kaj kvar MASIanoj (mi, Karter, Norden kaj iom Ilja). Okazis energia opiniinterŝanĝo pri estonto de la rusia Esperanto-movado, REU kaj REJM. La kunveno ne celis kaj ne faris iujn decidojn, sed estis utila zondado de la intencoj kaj inklinoj de la ĉeestantoj, ĉiu el kiuj estas aganta movadano kun sia unika movada sperto.
 
Ĉe tio mi devigas min fini – malesperante, ke vi legis tiom longan tekston ĝis tiuj vortoj! Indus, tre indus diri pri aliaj bonegaj kursoj kaj okazaĵoj de la trejnado, pri ĝiaj bravaj instruistoj kaj diligentaj lernantoj, pri metodikaj kaj organizaj konkludoj, pri la etoso kaj festa humoro… Sed tion mi skribu en aliaj, pli ĝeneralaj, artikoloj… 
Tamen, tamen! Karaj MASIanoj – programkontribuantoj kaj kursanoj! Koran dankon al vi pro via bonega laboro kaj partopreno! Vi vere estas bravuloj!
 
15.05.2019