Добавить комментарий

Pri la partopreno en la seminario AMO-44

Februare mi partoprenis du Esperanto–aranĝojn: AMO – seminarion kaj tradician renkontiĝon de MASI-anoj “APERo”, okazintajn sinsekve en Apudmoskvo. Ambaŭ aranĝoj pasis en la ripozloko “Jerŝovo”, situanta je 5 km de Zvenigorod. Mi ne povas deteni min de la kelkfraza priskribo de tiu ĉi loko, ĉar ĝi iĝis unu el la grandaj impresoj de mia vojaĝo.

La kvina dometo de la ripozejo “Jerŝovo” estis komplete rezervita por esperantistoj, kiuj jam dum pluraj jaroj kunvenis ĉi tie antaŭprintempe. Do, ĝi similis al Esperanta insuleto inter “bolanta maro” de ekstera vivo. Klare videblis, ke multaj partoprenintoj sentis sin bone en la jam kutima por ili intima etoso, kaj dum kvin tagoj la dometo zumis de interparoloj kaj debatoj de esperantistoj.

Niaj regulaj promenoj ĝis la manĝejo ebligis al ni ĝui pitoreskan lokon, belajn naturajn pejzaĝojn, malnovan parkon kun aleoj de multjarcentaj tilioj kaj parka lageto kun kelkaj insuletoj kaj metitaj pontetoj inter ili. Dum la aparta promeno tra la tuta bieno oni povis vidi la ĉefan duetaĝan domon, kiu dum 200 jaroj estis nobela nesto de grafa gento de Olsufjev. La brika domo en la empira stilo kaj la biena preĝejo estis konstruitaj de la servuta arkitekto Grigorjev, lernato de la vaste konata svisa majstro de arkitekturo Domenico Gilardi. En marto de la 1917-a jaro la lasta posedanto de la bieno, kolonelo de la cara armeo, grafo Vasilij A. Olsufjev, antaŭsentante revoluciajn kataklizmojn, kun sia tuta familio lasis la lokon kaj poste ankaŭ Rusion kaj forveturis en Italion. (Iam la fama verkisto Soloĵenicin proponis ĝuste al grafino Olsufjeva, vivanta en Italio, esti tradukistino de sia verko “Arĥipelag Gulag”). Nu, mi esperas, ke vi nun komprenas, en kiu historia loko ĉio okazis.

Sed jen seminario AMO-44...kio signifas - Aktivula Maturigo. Ĝia temo: “Junigo kaj modernigo de Rusia Esperanto–movado”. Estas tre kuraĝa deklaro de la komenco, ĉu ne? Mi mem, bedaŭrinde, apartenas jam al la foriranta esperantista generacio, kaj tre bone konscias, ke la metitaj demandoj estas sendube, sendispute tre aktualaj. Kaj ili ja ne estas novaj por mi, ĉar jes, vere ĉiam min zorgigis la penso, al kiu transdoni stafetan bastonon. Certe, dezirindas iel ŝanĝi la nunan situacion en Rusia Esperanto – movado, altiri al ĝi pli da gejunuloj. Sed la afero estas pli komplika kaj ne eblas aranĝi ĝin per turno de la mano. Kaj klaras, ke universala rimedo por ŝanĝi la situacion ne ekzistas. Junigi kaj modernigi la movadon estas ne tre facille: 1) jen pro manko de volo; 2) jen pro manko de homfortoj; 3) jen pro manko de scioj kaj kompetento kaj ceteraj kotopaĵoj. Dum la seminario okazis multaj kolektivaj agoj, pridiskutoj, kaj la tutan tempon de seminariaj tagoj absorbis streĉa laboro, kolektiva pripensado de la problemoj, tuŝante kiujn, ni traktis la strategion kaj perspektivojn de la movado. Estas kompreneble, ke ĉio tio estis bona. Oni diras, ke agnoski iun problemon signifas jam fari la unuan paŝon al ĝia solvo. Sed pri kio mi vere bedaŭras – ke nur 7-8 gejunuloj pli-malpli aktive partoprenis la seminarion! Jes, eble estis maltrafe elektita tempo por ĝia okazigo, kaj dum la labortagoj niaj gejunuloj ne povis ĉeesti la aranĝon; eble ne sufiĉis penoj por varbi tiujn junajn aktivulojn, por kiuj la seminario estus pli fruktodona. Mi persone ŝatus vidi engaĝitecon en la aferon de pli da gejunuloj. Al mi ŝajnas, ke ĝuste ili povus eldiri siajn proprajn alternativajn vidpunktojn. Ĉar ni povas kiom ajn longe konversacii kaj diskuti en tiu nobla konsisto, kiun ni havis, sed la solvoj kaj ŝanĝoj apenaŭ aperos post tio. Kompreneble, estas tiu antaŭe kolektita kolektiva sperto, kiu transdoneblas al nia junularo, sed ni ne povas esti adeptoj de rigidaj agadformoj kaj principoj. Ne indas kovriĝi per ŝimaĵo, necesas malfermiĝi al novaj formoj kaj iĝi pli modernaj. Sed iu el gejunuloj ĝuste devas malfermi la fenestron kaj enlasi la freŝan aeron en la movadon!

Kaj ankoraŭ unu grava demando, kiu konstante okupis mian kapon dum la seminario: ĉu ĝenerale eblas lertigi homojn esti aktivuloj? Kaj mi rememoris la vortojn de Mikaelo Romm, fama kinoreĝisoro, kiu diris: “Nenion eblas instrui, -eblas nur lerni ion”… Mi plene konsentas kun tio kaj ofte spertis tion dum mia laboro ĉi tie, en Uralo, ke al gejunuloj ne eblas ion altrudi: nek niajn komprenaĵojn, nociojn pri tio, kia devas esti la agado, nek niajn laborformojn, - ĉu tio plaĉas aŭ malplaĉas al ni, jam spertaj esperantistoj. Eblas nur elvoki pensojn, sugesti iujn ideojn, provi okazigi iun inspiran influon al la gejunuloj. Kaj antaŭ iliaj okuloj povas esti nur nia propra ekzemplo, nia labormaniero, kiun ili mem pritaksos kaj decidos ĝin utila, valora aŭ eble male. Sed ne estas iu kofro, plena de ĉio, kion eblas lerni kaj el kio ĉiam eblas preni, kaptadi la bezonataĵojn. Kaj ĝenerale estas nur unu maniero per kio oni lernas – per agado!

Mi volas diri ankoraŭ, ke la atendita alta gasto el UEA, kiu devis gvidi la seminarion, ne venis, cirkonstancaro malhelpis al li veni en Rusion. Kaj certe mi volas kore danki Irina Gonĉarova, dank’ al kiu la AMO estis diligente aranĝita tiomgrade, kiom eblis, ke ŝi enblovis en la programon siajn multajn ideojn, elpensaĵojn k.t.p. Mi ankaŭ ŝatus danki ĉiujn tiujn, kiuj faris provon altiri ĉiujn paroli pri tiu temo, provon mobilizi ĉiujn serĉi solvojn de tiu komlplikega tasko, kiu meritas ĉies penojn. Serĉi respondojn al tiuj levitaj demandoj certe indas, - tiam eble iun belan tagon ni trovos la ŝlosilojn de la problemoj kaj atingos nian celon junigi la movadon. Kaj pri la aranĝo AMO mi eĉ kunmetis rime du frazojn:

Eble ĝi ekhavos bonan famon,

Eble multaj ŝatos partopreni AMOn

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

La bieno de grafoj Olsufjev  La kvina dometo, kie loĝis esperantistoj

La ĉefa domo de la bieno La trovaĵoj dum la promenado tra la bieno Promenante tra la bieno