La plej bona maniero vintrumi somere
Personoj:
Kiel oni imagas al si alpismon? Rigardante belegajn fotojn kaj filmojn pri aventuroj de homoj en diversaj montaraj regionoj, aŭskultante rakontojn kaj legante artikolojn ne eblas plene konscii, kio tio estas reale. Tion indas sperti, sed ne ĉiu kapablas tion sperti. Ja alpismo estas afero tre malfacila ne nur fizike, sed ankaŭ emocie. Ne nur fizikajn fortojn necesas fordoni, sed ankaŭ fronti malfacilajn kondiĉojn de la ĉirkaŭanta vin naturo kaj tiujn de la aranĝordo. Foje fruegaj ellitiĝoj, kvankam litoj estas vere luksa afero, foje okazantaj kvereloj inter partoprenantoj pro adaptiĝo en la komenco de sporta aranĝo, aŭ en la fino, kiam ĉiuj iomete laciĝis unu de la alia, foje okazantaj tragediaj eventoj kaj neceso tuj kuri al iu interkrutejo por okazigi ekstremokazan savadon. Jen estas la prezo de tiuj romantikaj momentoj, kiam vi sentas silenton de la naturo ie supre, sur monto. Kaj certe tion akompanas strikta disciplino, almenaŭ dum varapoj.
Fakte ĉi tiu fojo por mi estis la kvara, kiam mi vizitis montojn kadre de alpisma aranĝo. Antaŭe mi estis ĉe Ĥibinoj en la Murmanska provinco, ĉe Kaŭkazaj montoj kaj en Kirgizio. Ĉi-foje mi denove vizitis Kaŭkazon, tamen tio jam estis alia ĝia parto - iom pli okcidenta. Ĉio daŭris proksimume du semajnojn kaj duonon ekskludante vojon al Kaŭkazo kaj reen al Sankt-Peterburgo. Entute tri semajnoj kaj du tagoj
Kiam mi partoprenis la 100-n UK en Lillo, mi ekhavis ideon kunporti la flagon de Esperanto al pinto de iu monto sekvafoje, kiam mi atingos ĝin. Kaj jen la okazo. Ĉi-jare mi decidis anstataŭ IJK veturi al montoj pro sportaj kialoj, ja mi devas subteni mian oficialan statuson de alpisto, por kio necesas almenaŭ unufoje dum du jaroj partopreni alpismajn aranĝojn. Ni enloĝiĝis ĉe la alpisma bazejo Ullu-Tau. La vorto "enloĝiĝis" sonas iom troe, ĉar fakte ni loĝis en tendoj. Nur niaj gvidantoj loĝis en pli komfortaj kondiĉoj - en domoj. Certe dum niaj aliroj al montoj, kiam ni estas jam foraj de la bazejo, ni ĉiuj noktumis en tendoj, ankaŭ la gvidantoj.
Kutime, kiam vi venas al altmontaj kondiĉoj, vi devas pasigi adaptiĝon, ĉar la bazejo situas je la alteco de pli ol 2000 metroj super la marnivelo, kaj manko de la aero evidentiĝas. Certe ne tiom forte, kiel pli supre, sed ankaŭ senteblas foje malfaciligita spirado, ofte tute rompita humoro kaj entute maltrankvila stato. Tio estas malfortaj simptomoj de tiel nomata "monta malsano". Nia ĉefa celo tamen estas Elbruso - la plej alta monto de Eŭropo. Ĝia alteco estas 5642 metroj. Eblas imagi, kiel malfacile povas esti tie, ĉar la aerpremo tie estas duoble malpli granda, ol tiu ĉe normalaj kondiĉoj, ekzemple en Sankt-Peterburgo. Oni povas diri: "Duonvoje al vakuo". Pro tio, por bone adaptiĝi, ni devas fari trejncele kelkajn suprenirojn kaj varapojn.
Laŭorde, antaŭ ol iri al ajna monto, ĉiuj devas pasigi trejnadojn en realaj kondiĉoj. Eĉ spertuloj devas tion fari, kvankam ĉi-foje kun ni ĉe la aranĝo estas multaj genovuloj. Kutime temas pri tri artoj de trejnado: roka, neĝa kaj glacia. La unuan ni okazigis apud la bazejo, ĉar feliĉe rokoj ĉi tie estas malforaj. Glacian trejnadon ni okazigis sekvatage, por kio ni devis iri pli multe kaj atingi glaciaron, situantan signife pli supre. Unu junulino eĉ ne atingis trejnadlokon - ŝin senfortigis tiu sama "monta malsano", (ruse "горняшка"), kiel alpistoj ĝin nomas ŝerce. Neĝan trejnadon ni okazigis apud la unua monto Kojavganbaŝi (akcenton al la lasta silabo), kies alteco estas proksimume 3900 metroj. La itineron al tiu ĉi monto oni konsideras kiel facila kaj taŭga por novuloj. Tamen la facilan itineron devas pasigi ĉiuj, eĉ spertuloj, por ricevi la permeson por pli komplikaj marŝoj. Tio estas ordo kaj disciplino, kiujn postulas de ni reguloj, skribitaj, bedaŭrinde, per sango.
La unua monto komprenigis al genovuloj, ĉu ili vere volas kaj pretas iri al aliaj montoj. Kvankam mi, rememorante mian unuan monton, kiu estis pli facila, ol Kojavganbaŝi, povas konfesi ke al mi mia unua monto ŝajnis malfacilega, kio, tamen, ne ĝenis min daŭrigi alpismadon. Plimultego de partoprenintoj, inkluzive de mi sukcese atingis la pinton. Parenteze, poŝtelefonreto atingeblas nur sur pintoj de kelkaj montoj, pro kio homoj ĉi tie aktive telefonas hejmen.
Tiutage ankaŭ estis grupo de novuloj, kiuj jam varapis siajn unuajn montojn ĉi-printempe ĉe Ĥibinoj kaj pro tio rajtis iri jam pli malfacilajn itinerojn. Tamen malgraŭ ke kategorioj de komplikeco inter la itineroj tie kaj ĉi tie egalis, fakte la itineroj kaŭkazaj estas pli malfacilaj. Pro tio tiuj genovuloj estis iom ŝokitaj, ke ili trapasis la itineron tiom longe. Ili eliris el nia tendareto je la 4-a matene kaj revenis nur je la 9-a vespere. Do, ambaŭ fojojn sensune.
Sekvatage ni iris al la dua monto, nomiĝanta VIA-Tau. Ĝi kvankam estas malpli alta (3700 metroj), tamen itineroj al ĝia supro estas konsiderataj pli malfacilaj, sed ni ĉiuj notis, ke fakte ni sentis nin pli bone, ol hieraŭ. Mi pensas, ke tio okazis pro aktiva adaptiĝo dum la hieraŭa varapo.
Poste mi decidis fari paŭzon ĝis tiu periodo, kiam ni ekiros al monto de la 3-a komplikeca kategorio. Entute estas 6 kategorioj, ĉiu de kiuj, krom de la unua, estas ankaŭ dividitaj je du subkategorioj: A kaj B. Ni planis iri al la monto Tjutjubaŝi laŭ itinero de la kategorio 3A. La itinero sekvas trans tiun ĉi kvinpintan monton. La kvin montopintoj nomiĝas la Okcidenta, la Dua Okcidenta, la Centra, la Ĉefa kaj la Orienta. La Ĉefa diveneble estas la plej alta (4460 metroj). Unue ni iris la tutan tagon al la monto, por noktumi ĉe ĝia piedo kaj nokte eliri al la itinero. Ni eliris el nia tendaro je la 3:50 matene, kvankam planis fari tion je la 3-a. Ĉi-foje mi jam prenis mian verdan flagon por fari foton sur tiu ĉi monto, se okaze ĉe Elbruso estos malbona vetero kaj ni ne atingos ĝian pinton. La nuna itinero famas pro ĝia longeco, pro kiu multaj grupoj estas devigataj noktumi ĝuste sur la monto sen tendoj, varma akvo ktp. Tio estas tiel nomata "malvarma noktumo". Konsiderante tion, ni prenis kovrilon de nia tendo kaj gasbaloneton kun brulilo. Nia gvidanto ĉiam rapidigis nin, ĉar timis, ke ni vere pasigos nokton supre. Pro tio ni ne faris foton sur la pinto de la Ĉefa monto kaj kiam ni atingis la lastan - la Orientan, jam vesperis kaj la suno baldaŭ devis malsupreniri. Aldone aperis nuboj, feliĉe ne fulmaj, kiuj malvidebligis la restantan parton de vojo. Mi diris "feliĉe ne fulmaj", ĉar kiam vi estas tiom alte, kaj ĉe vi estas amaso de metala ekipaĵo, tio povas esti ege danĝera. Alpistoj eĉ scias antaŭsignojn de la celanta vin sekva fulmobato - la ekipaĵo ekas zumi kvazaŭ iu elektra aparato. Timiga afero, sed feliĉe ne estas nia kazo. Malgraŭ ĉio, dank’ al instrukcioj, aŭskultitaj de ni per radioricevilo ni atingis glaciaron kaj poste - nian tendaron je la 10-a vespere.
Nun ni estas pretaj por varapi al la pinto de Elbruso. Nu, verdire, preskaŭ pretas. Veninte al la kampo Azau per buso kaj atinginte nian loĝlokon per telfero, ni ekiris pli supren por atingi tiel nomatan "Rifuĝejon de dek-unu", kiu situas je la alteco de 4200 metroj. Tie troveblas ankaŭ multaj tendoj kaj homoj. Entute mi diru, ke ĉe Elbruso ĉiam estas multaj homoj el diversaj landoj. Tio estas tre populara loko. Reveninte al la elirpunkto, kie ni loĝas, sekvatage ni ekiris pli supren - al la Rokoj de Pastuĥov (4700 metroj). Nia tasko estis kontroli ĉu ni bone pretiĝis por iri morgaŭ ĝis la montopinto. Unu junulino fakte malsukcesis atingi ĉi-lokon. Kiel al ni diris unu el niaj gvidantoj, se iu ne atingos Rokojn de Pastuĥov, aŭ malbone tie fartos, tiu ne iru al la pinto, ĉar estos danĝere por ties sano. Jam tiam ni havis informon pri malbona veterprognozo por morgaŭ. Pro tio mi decidis fari foton kun la flago ĉi tie kaj, se ni sukcesos morgaŭ, do certe ankaŭ sur la pinto.
Por ascendi Elbruson, necesas vekiĝi meznokte, ion manĝeti, rapide pretiĝi kaj ekiri je la unua horo nokte por laŭplane atingi la pinton tagmeze - tiom multe necesas paŝi. Kaj poste neeviteblas rea vojo. Tamen la vetero fakte nin ne favoris kaj, kiam ni vekiĝis, estis pluvo, kiu finiĝis post unu horo kaj ni povis ekiri nur almenaŭ je la dua. Sed post pridiskuto, konsiderante la veterstaton, ni decidis, ke hodiaŭ ne eblas iri. Jam estis okazoj, kiam homoj iris sur la monton dum malbona vetero, perdiĝis supre pro nevidebleco kaj pereis. Do, kiel ajn ni volu, ni konsciu, ke la vivo pli valoras. Tial la pinton ni ne atingis, sed almenaŭ Elbruson mi vizitis, ĉar ja ekzakte ekde revo pri tiu ĉi monto komenciĝis mia alpismado. Ni certe povus fari ankoraŭ unu provon sekvatage, sed ni jam devis reveni al nia bazejo, ĉar post du tagoj ni estis ekveturontaj trajne hejmen. Feliĉe, ĉi-foje ĉio pasis sen grandaj problemoj. Mi ja memoras, kiel antaŭ du jaroj mi partoprenis savadon dufoje. Tio estis terura, kvankam restis certe tre signifaj rememoroj. Do, ni estis feliĉuloj ĉi-foje. Kaj ni esperu, ke bonŝanco akompanos estonte ĉiujn romantikulojn kaj destinprovantojn.
Kirill Noviĉenko (Sankt-Peterburg)