Добавить комментарий

Surgut

Urboj: 

La mezepoka Rusio antaŭ Petro la Granda ne apartenis al tiamaj marregnoj, kaj malkiel okcidenteŭropaj ŝtatoj, kiuj strebis konkeri novajn landojn kaj kristanigi novajn popolojn transoceane, ĝi asimilis vastajn kontinentajn teritoriojn situantajn oriente de la Urala montara zono en Azio. Surgut estis fondita surloke de malgranda triba jurtaro de ĥantoj, kiujn la rusoj tiutempe nomis ostjakoj. La cara ordono pri fondo kaj konstruado de Surgut aperis la 19an de februaro 1594 kaj estis direktita al vojevodo Fjodor Petroviĉ Borjatinskij kaj civila postenulo Vladimir Aniĉkov, kiuj venigis sur altan dekstran bordon de la riverego Obo 155 homojn. La veninta kompanio, venkinte en kurta batalo per kanona pafado la kontraŭstaron de siberiaj ostjakoj, gvidataj de la indiĝena tribestro Bardak, ekkonstruis unuan rusan fortikaĵon sur apudborda monteto ĉe Meza Obo. La potenca siberia riverego en ĝia meza parto kondiĉis elekton de oportuna geografia loko en la sino de la senlima kaj apenaŭ trairebla tajgo. Kozakaj ĉarpentistoj somere kaj aŭtune konstruis el arbotrunkoj ne nur defendajn murojn kun remparo, sed ankaŭ preĝejon, vojevodan domon, staplojn kaj punkameron. En 1601 la loĝantaro de Surgut atingis la nombron de 280 homoj, inter kiuj estis kozakoj, malaltrangaj militistoj, litvoj kaj ĉerkasoj. La novkonstruita urbeto, ĉirkaŭita per kvar solidaj muroj el pintaj fostoj, du pordegoj  kun unu trairturo, fariĝis grava antaŭposteno por plua ekspansio de rusoj al norda kaj orienta direktoj de Siberio.

La 12an de junio 2002 dum la tradicia festa Tago de la urbo sur vasta ronda esplanado de unu el la centraj placoj de Surgut estis solene inaŭgurita majesta  kvarfigura, dek kvin metrojn alta monumento, dediĉita  al fondintoj de la urbo. La kvardektunan bronzan skulptaĵon, kies aŭtoroj estas Leonid Aristov, Marlen Zĥadadze kaj Anton Ivanov, oni fabrikis en Sankt-Peterburga fanda uzino. Sur la kvarmetra piedestalo estas enbronze eternigitaj la caraj senditoj princo Borjatinskij kaj Aniĉkov, ortodoksa pastro kaj rusa kozako. La kvar historiaj figuroj simbolas la rusiajn unuecon kaj spiritecon, popolan decidemon. La monumento tuj iĝis nova kaj tre ŝatata simbolo de la urbo kaj de ĝiaj loĝantoj.

Surgut, cetere kiel ankaŭ la tuta Siberio, evitis kaj ne sciis la servutismon, kiu en Rusia imperio estis abolita nur en 1861. Ĉi tie loĝis liberaj kaj sendependaj homoj, sed pro geografia izoliteco Surgut baldaŭ iĝis ekzilejo por personoj nedezirataj de la cara regantaro: unue en la 17a jarcento por partoprenintoj de la kazaka ribelo de Stepan Razin (1670-1671), poste por religiaj skismuloj kaj decembristoj pro ilia komploto kaj malsukcesa kontraŭcara ribelo sur la Senata placo (1825). Fine de la 19a jarcento ĉi tie aperis unuaj politikaj ekzilitoj. Ankaŭ la registaro de Stalin en la 30-40aj jaroj de la pasinta jarcento amase ekzilis en Surguton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn milojn da specialaj transloĝigitoj: eksproprietigitaj kulakaj familioj, kontraŭvole kaj kontraŭleĝe deportitaj kalmukoj, germanoj el Ĉevolgio kaj reprezentantoj de aliaj popoloj.

En 1708 Petro I. per sia ukazo deklaris Surguton urbo de Siberia gubernio, post 80 jaroj ĝi submetiĝis al Tobolska gubernio. La 17an de marto 1785, dum la regado de Katarina la Granda, Surgut ricevis sian unuan blazonon, kiu prezentis nigran vulpon sur ora fono, ĉar en la ĉirkaŭaĵoj de Surgut abundis vulpoj kun nigra, nigra-bruna, rufa, kaj ruĝbruna feloj, kiuj valoris ne malpli ol oro, kaj ĉar la ĉasado estis unu el la gravaj okupoj de surgutaj loĝantoj. La origina historia blazono de Surgut havis du partojn. Sur la malsupra parto de la heraldika ŝildo troviĝis nigra vulpo, dum ĝian supran duonon okupis la blazono de Tobolsk – la tiama administra gubernia centro. Vulpo simbolas en la heraldiko antaŭvidemon, saĝon, ruzecon. La nuna oficiala blazono de Surgut, senigita de elementoj de la pli frua historia Tobolska blazono, estis akceptita en 2003. Surfone de la ora ŝildo sur lazura grundo, simbolanta la riveron Obo, estas kuranta nigra vulpo kun la arĝenta vostopinto. Simile aspektas ankaŭ la oficiala urba flago.

Fine de la 18a jarcento en Surgut estis konstruita unua brika ortodoksa blankmura templo kun kvin oritaj kupoloj, en la klasicisma stilo kun barokaj elementoj,  sanktigita definitive en 1801 – ĉefpreĝejo de la Sankta Triunuo, kiu funkciis ĝis 1929 kaj poste estis detruita laŭ la decido de komunistaj partiaj aŭtoritatoj verve batalintaj kontraŭ la “religia obskurantismo”. Surgut perdis unikan historian arkitekturan monumenton  - unuan masonitan konstruaĵon en la norda Siberio,  por la konstruado de kiu monkolektadis la tuta urbanaro. En la 19a jarcento en la urbo tre rapide evoluis la kultura vivo: en 1835 estis fondita unua kazaka lernejo, en 1877 – unua vira lernejo, iom pli poste ekfunkciis  ortodoksparoĥa lernejo. En 1878 inter surgutanoj tre populariĝis la Popola domo, en kiu estis okazigataj muzikaj vesperoj, voĉlegado de libroj, publikaj diskutoj. Samjare ekfunkciis biblioteko kaj veterstacio.  En 1913 Surgut telegrafe ligiĝis  kun la gubernia ĉefurbo. En 1928 en la urbo aperis unua industria entrepreno – fiŝkonserva fabriko. Oktobre de 1934 estis lanĉita unua urba ĵurnalo kun la aplomba titolo “Organizanto”, posedanta nun pli modestan nomon “Surguta tribuno”.

Dum la jaroj de la Granda Patrolanda milito pli ol mil viroj ne revenis de la batalfrontoj hejmen. El inter ili 924 pereis en la bataloj, 181 perdiĝis senspure, 133 mortis pro vundoj en hospitaloj, 2 estis mortigitaj en la germana kaptiteco. Por malgranda siberia vilaĝo, kia estis tiutempe Surgut, tio iĝis nekrdeble kolosa perdo. Ĉiujare surgutanoj respekte omaĝas al la pereintaj samurbanoj en la solena memorejo ĉe la eterna fajro kaj granitaj steleoj, sur kiuj legeblas la elĉizitaj nomoj de ĉiuj nerevenintoj el tiu terura milito.

Surgut kiel Oslo, Helsinko, Ankoriĝo, Petrozavodsko aŭ Sankt-Peterburgo situas ĉe la 60a latitudo en la norda hemisfero. En junio ĉi tie same regas helaj senmallumaj noktoj, sed diference de la eŭropaj samparalele situantaj urboj, milde  dorlotataj de la varma Golfa marfluo, ĝi spertas eksplicitan ekstremkontinentan klimaton kun longaj frostaj vintroj kaj realitive varmaj  sed kurtaj someroj. La mezuma januara temperaturo atingas – 22° C, en julio ĝi altiĝas averaĝe ĝis +18° C. En junio 2001 en Surgut estis okazigita unua Tutmonda forumo de urboj, situantaj ĉe la 60a latitudo.

Nuntempe oni diskutas plurajn versiojn, klarigantajn la etimon de la loknomo. Cetere jam en la ukazo de caro Fjodor Ioannoviĉ estis konkrete ordonite konstrui novan urbon surloke de Surgut. Sekve la nomo de ĉi tiu ostjaka setlejo tiutempe jam estis bone konata en Moskva princlando. Indiĝenoj, setlintaj la nunan teritorion de Surgut ne havis skribon, kaj pro tio aŭtentaj skribaj atestoj pri aŭtoktonaj prapopoloj de ĉi tiu regiono ne ekzistas. Preskaŭ ĉiuj versioj devenas el la lingvo de ĥantoj, ekzemple populariĝis la klarigo pri “Apudrivera inundejo riĉa je fiŝaro”, ĉar la vortradiko “sor” signifas malprofundan vastan akvejon, aperantan pro ĉiujaraj printempaj inundegoj, kaj “kut” en la loka dialekto de ĥantoj estas fiŝo. Evidente la vorto “sorkut” povas esprimi en la praugra lingvo la nomadan vivmanieron de loka indiĝena tribo, kiu faris sezonan migradon de foraj arbaraj jurtoj ĉe riveretoj kaj lagoj al la bordoj de Obo, kiu ekskluzive grave rolis en la vivo de indiĝenoj. “Ŝajnas, ke la rivero Obo eĉ ne estas rivero: la akvo inundas senlimajn apudbordajn kaj arbarajn terenojn. Nur iam, unufoje dum du tagoj, aperas malgranda preĝejo, kiu ŝajnas stari ankaŭ sur akvo”. – Tiel priskribis en la pasinta jarcento siajn impresojn pri la siberia riverego verkisto Gleb Uspenskij.

La senlimaj transuralaj vastaĵoj kaj naturriĉaĵoj logis multajn homojn, sed rilate al la strategiaj neorganikaj riĉaĵoj – nafto kaj gaso, ĝis la 60aj jaroj de la dudeka jarcento oni provis nur science prognozi riĉajn subterajn nafto – kaj gastavolojn en sedimentaj formacioj de Okcidenta Siberio. En 1959 en Surgut ekfunkciis geologa naftesplora ekspedicio, kiun estris azerbajĝana naftisto Farman Salmanov, kaj la 15an de oktobro 1961 la ekspedicio sukcese traburis naftohavan bortruon R-62 en la vilaĝo Ustj-Balik kun la diurna tricenttuna debeto de la elterigata nafto el la terprofundo de du kilometroj. Per tio komencĝis nova historia etapo en la evoluo de la urbo. Dank’ al la favora kaj tre oportuna geografia situo en la koro de Mezoba regiono  Surgut, ĝis tiam estinta nur nekonata vilaĝo de ĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj arbohakistoj, tuj fariĝis nova perspektiva bazo por pliaj sciencaj kaj geologiaj esploroj, industria konstruado, ĝi ricevis unikan historian ŝancon impete evolui ĝis la urbo de la tutlanda signifo.  La 29an de junio 1965 al Surgut estis atribuita la statuso de urbo.

Surgut havas kvar ĝemelurbojn kaj plurajn urbojn-partnerojn en - kaj eksterlande. Inter la ĝemelurboj ekzistas konstantaj amikaj kulturaj, sciencaj, turismaj ligoj. Surgut ĝemelas kun la ĉina Chaoyang – ĉefurbo de la provinco Liaoning en la orienta parto de la lando, kun la greka urbo Katerini, situanta ĉe Egea maro en la provinco Centra Makedonio, kun  Zalaegerszeg – administra centro de la hungara departamento Zala, kun Almetjevsk – urbo de naftistoj en Tatario.

La centraj urbopartoj de Surgut formiĝis en la sovetia tempo, kaj ili ne povas nun ĝuigi la okulojn per siaj unutone grizaj betonplataj muroj de loĝdomoj, sed dum la lastaj dudek jaroj estis multo farita por ŝanĝi la aspekton de urbaj kvartaloj. Hodiaŭ Surgut nereteneble impetas subnuben per supermodernaj dudek-trideketaĝaj domegoj, konstruataj laŭ la plej avangardaj metodoj kaj teknologioj, kreantaj novan silueton de la urbo, kiu ne multe distingiĝas pro siaj betonglacaj fasadoj de aliaj novaj modernaj industriaj urboj, sed kiu atestas kaj novajn evolutendencojn kaj bonstaton de la urbo, situanta en la mezo de la riĉa naftolivera regiono. Aliurbajn gastojn, vizitantajn Surguton, surprizas la grandioza skalo de ĝia domkonstruado: ĉe urborandoj rapide aperas kiel postpluvaj fungoj novaj multetaĝaj distriktoj kaj kvartaloj kun propra infrastrukturo. Surguta aŭtomobila ponto super Obo, funkcianta ekde 2000 kaj apartenanta al la plej longaj pontoj de Siberio, estas listigita en la Guinness-libro de rekordoj pro la 408-metra staja pendosegmento, ligita per ŝtalaj drategoj al unu 150 metrojn alta masto.

La urbo havas 340000 loĝantojn. Ĝi estas granda administra, industria, loĝistika, trafika kaj kultura centro de la siberia parto de nia lando. Neoficiale oni nomas ĝin “Naftolivera ĉefurbo de Rusio” pro la ekskluziva rolo en la asimilado de vasta naftohava teritorio. La ekonomian bazon de Surgut formas la malfermita akcia asocio “Surgutneftegaz”, gasaj kaj energiproduktaj entreprenoj. Ĉi tie funkcias du potencegaj elektrocentraloj. Sed plejmulto de industraj nafto-elterigaj entreprenoj koncentriĝas je dekoj kaj eĉ je centoj da kilometroj ĉirkaŭ Surgut. Ĉie inter arbaroj kaj marĉoj estas dise lokitaj kaj dissemitaj sennombraj naftopumpiloj, prempumpaj bortruoj, altpremaj naftoduktoj, akcesoraj stacioj por kolektado, transportado kaj industria cikligo de la elterigita “nigra oro”. Tiu ĉi impresa industria pejzaĝo povas enorme afekcii hazardajn venintojn aŭ turistojn per apenaŭ takseblaj kaj nerealaj dimensioj de la teknika instalaĵaro mute sed diligente, tagojn kaj noktojn, vintre kaj somere senpaŭze funkcianta por estigi senĉesan profitcertigan naftofluon, eligante ĝin el terprofundaĵo.

Surgutanoj amas kaj ŝatas sian urbon. Forlasante ĝin por longa tempo, ili sopiras speciale neripeteblan etoson, kiu regas en Surgut kaj mankas en aliaj urboj, romantikajn helajn juniajn noktojn, prujnajn puntajn vualojn sur vintraj arboj kaj larĝajn neĝblovitajn stratojn, skarlatajn sunsubirojn plenĉielajn kaj eĉ maloftajn nordajn lumojn, ili sopiras ankaŭ varmajn hejmojn kaj komforton, senlace kreatan de miloj da homoj por inda kaj harmonia vivo. Surgut estas ne senproblema urbo, sed gravas, ke ĝi estas urbo, ne forgesanta sian historion kaj kuraĝe rigardanta estonton. Ĉiutage en Surgut naskiĝas pli ol 30 beboj. Ili estas posteuloj, kiuj plifortigos la sinergion de la nunaj generacioj kaj per sia diligento kaj amo plie pledos por la gloro de sia siberia hejmurbo.

Vladimir Opletajev