Добавить комментарий

Ni vojaĝis ...

Urboj: 

Aranĝoj: 

Ok uralaj esperantistoj partoprenis julie-aŭguste de 2015 la jubilean 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la nordfranca urbo Lillo. Ses personoj el Jekaterinburg, Ĉeljabinsk, Surgut, Tobolsk apartenis al la rusia esperantista grupo, kolektiĝinta el reprezentantoj de diversaj regionoj kaj urboj kaj gvidita de Svetlana Smetanina, REU-prezidanto. Vi povas nun legi ĉiujn miajn vojaĝnotojn,  felietone prezentitajn septembre  en la Ural-Siberia esperantista dissendolisto.

1.   Antaŭkongrese en Parizo

(21.07.2015 – 25.07.2015)

Kvar tagoj... Ĉu sufiĉas ili por ekkoni Parizon? Kompreneble, kvar tagoj kaj noktoj malmultas por inde malkovri al si la metropolon de francoj, sed ĉiu el nia grupo strebis ene de tiu febra duonsemajno havigi al si neforgeseblan kalejdoskopan bildaron el impresoj, fascinaj historiaj kaj arkitekturaj monumentoj, stratoj, parkoj, muzeoj kaj artgalerioj. Ni penis ĝisfunde saturi la koron per aŭtenta atmosfero, kiu regas en ĉi tiu fama, malfermita al la mondo plurmiljara urbego ĉe Sejno.

Por la restado en la ĉefurbo Svetlana trovis malgrandan sed tre gastaman “Hotelon de la Terrasse”, situantan en la dek-oka ubodistrikto, proksime de la fama Monmartro. Forlasante la hotelĉambrojn frumatene, ni revenadis tien malfruvespre nur por mallonga dormo, dediĉante tagajn varmegajn horojn (ĝis pli ol +30°!)  al la malkovrado de Parizo. La giganta majesta urbo neniun povas lasi indiferenta, eĉ se ĝi kontrastas per ne tre flegitaj uborandaj kvartaloj, amase enloĝataj de afrikaj kaj arabaj enmigrintoj, kaj per majestaj arkitekturaj kaj artaj fieraĵoj kaj neforgeseblaj diversepokaj vidindaĵoj, kiuj okupas la historian centron de Parizo.

Mi ne povas listigi ĉion viditan en Parizo, ĉar ĝi kaŝis de ni ankoraŭ plian multon vizitendan, kion ni ne kapablis vidi dum la kvar ekskursaj tagoj. Ĉu eble tio estas premiso por nova vojaĝo? Kiu scias ... Ĉiu revas ekvidi Parizon,  ne unufoje... La ekskursan planon, kiun mi kompilis por mi antaŭvojaĝe, mi plenumis plene, eĉ mi superplenumis ĝin! Hejme min atendis poŝtkarto, kiun mi sendis al mi mem el Parizo – bela memorigaĵo pri tagoj nerevenigeblaj.

Sed nin atendis jam alia “ĉefurbo” – Lillo, kiu por la tuta semajno iĝis la tutmonda ĉefurbo de esperantistoj dank’ al la jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto.

 

2.   Lillo

Post la sunplena Parizo renkontis nin Lillo matene la 25-an de julio per la griza ĉielo, malvarma vento kaj teda pluvo, kio nur pruvis ĝian apudmaran situon en la regiono “Nordo-Kaleza Markolo” kun kaprice ŝanĝiĝema vetero. Sed feliĉe dum la kongresa semajno ni povis ĝui ankaŭ kelkajn sunĝojajn tagojn, tamen ni estis ĉiam devigataj por fridaj vesperoj rezervi  pluvombrelojn kaj anorakojn.

Bonŝance la “Comfort-hotelo”, en kiu loĝis la grupo, proksimis al la kongresejo, kaj ni bezonis maksimume dek du - dek kvin minutojn por piedira marŝo ĝis la Granda kongresa palaco, ne atentante hazardajn pluverojn.

Lillo estis fondita en la jaro 640 kaj spertis tre neordinaran historion, ĝi estis dekunu-foje sieĝata, dum kelkaj jarcentoj ĝi gravis kiel centro de teksa industrio. En 2004 la urbo estis honorita per la meritplena titolo “Kultura ĉefurbo de Eŭropo”.

Ni volis pli bone informiĝi pri la urbo, kiu dum pluraj monatoj estis celo de niaj vojaĝrevoj kaj aspiroj, sed la busa ekskurso, antaŭmendita de nia grupo, estis “brile” fuŝita de la Loka Kongresa Komitato, kiu siavice kulpigis la CO de UEA pro iuj organizaj malakordoj. Ni restis sen sperta kaj dokta ĉiĉerono. Krome la duhoran busan krozadon tra la malnova urbo akompanis subita pluvego, kiu nur malagrable pliigis nian frustran reagon al la malsukcesa urbovizito.

Sed ĉiutage miaj samgrupanoj trovis tempon por memstare kaj neformale esplori la ĉarman gastaman urbon, en kiu naskiĝis  la franca prezidento  Charles de Gaulle, promeni tra ĝiaj belaj, bone flegitaj stratoj kaj placoj, viziti butikojn kaj grandvendejojn, admiri aŭtentikan nordfrancan arkitekturon, tagmanĝi en kafejoj kaj ĉiupaŝe renkonti ĝoje ridetantajn kaj salutantajn esperantistojn kun la kongresaj saketoj subbrake. Por unu semajno la kultura ĉefurbo de Eŭropo fariĝis la tutmonda ĉefurbo de Esperantio.

La amasa Kongresa programo komenciĝis jam sabatvespere la 25-an de julio per la Movada foiro, sed dimanĉe antaŭtagmeze nin atendis grandioza inaŭgura ceremonio. La fotojn de la uralaj kongresanoj vi povas vidi en la fotoalbumo ĉe http://vk.com/club59616356

 

3.   Inaŭguro de la Kongreso

(26.07.2015)

La Granda palaco de Lillo (Lille Grand Palais) ekstere aspektas modeste kaj  impresas pli multe sportpalace ol kongrespalace, sed interne ĝi disponigis al esperantistoj por kunvenoj multajn komfortajn teknike ekipitajn salonojn kaj salonegojn. Ĉar la kongresejo estis vere granda, ĝi kapablis ĉiutage ensorbi pli ol dumilan partoprenantaron sen iaj signoj de superŝarĝo kaj troa tumulto. Sed la organizantoj devis solvi la problemon de plenkunsidoj kaj grandaj artaj programoj, ĉar la salono “Zamenhof” povis akcepti nur parton de la kongresanoj; la ceteraj devis samtempe esti en aliaj salonoj kaj spekti la programojn surekrane. La rusiaj grupanoj de Svetlana Smetanina bonŝance havis enirkartojn nur por la salono “Zamenhof” kaj povis sekvi la inaŭguron kaj vresperajn programojn ĉeeste.  Sed estis aliaj problemoj, ekzemple,  tute ne bonŝancis  al muzikbandoj kaj kantistoj. La vasta  vestiblo – centra trapasejo, kiu dum la Kongreso fariĝis halo “Mishaux”,  gastigis ankaŭ multajn artajn programojn, sed pro la malbona akustiko de la halo kutime tie anstataŭ belaj muzikaj sonoj kaj voĉoj aŭdiĝis ia malagrable kakofonia bruo.

La inaŭgura parto de la Kongreso estas ĉiam evento emocia, des pli, kiam temas pri la jubileo, kronanta la multjardekan agadon de kelkaj generacioj de esperantistoj. Ankaŭ la solena inaŭguro de la 100-a UK  krom la bone konataj tradiciaĵoj, kiuj laŭorde sekvis per oficialaj salutmesaĝoj kaj paroladoj, kreis tre festan etoson, kiun ĉiuj revis trovi nome ĉi tie, kie antaŭ 110 jaroj unuafoje kunvenis adeptoj de Esperanto.

La prezidanto de UEA Mark Fettes en sia festparolado metis ponton inter Ludoviko Zamenhof, kiu aŭguste de 1905 faris unuan paroladon antaŭ la internacia esperantista publiko, kaj la nunaj heredantoj kaj portantoj de tiuj spirito kaj misio, kiuj kreiĝis dum la unua Universala Kongreso. Por prezenti dimensiojn de ĉi tiuj historiaj kaj kulturaj  ligoj, li prenis la Kongresan temon “Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj” kiel lenson por vidigi paralelojn, fari analizojn kaj konkludojn. La verva, emociplena parolado de s-ro Fettes iĝis agorda mesaĝo ne nur al la kongesanoj, sed ankaŭ al la tutmonda esperantistaro.

 

4.   Pilgrimi al Bulonjo-ĉe-Maro

(30.07.2015)

Unu el la vojaĝceloj de nia grupo en Francio estis vizito al Bulonjo-ĉe-Maro, kie sub la verda standardo aŭguste de 1905 “homoj kunvenis kun homoj” kaj okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĉu pilgrimi aŭ ne pilgrimi al Bulonjo?  Ĉi tiu demando ne aktualis por ni, kiam ni hejme antaŭĝuis la Kongreson, des pli tro banala ĝi estus por ĉiuj entuziasmaj veturantoj per du grandaj busoj al la historia kongresurbeto ĵaŭde la 30-an de julio.

En mia fantazia imago Bulonjo estis malgranda ĉemara provinca urbeto inter vastaj strandoj kaj sablaj dunoj, al kiuj pigre plaŭdas  bluaj atlantikaj ondoj.  Sed evidentiĝis, ke reale ĝi estas grava havenurbo en la Norda  Francio kun ĉirkaŭ 50 miloj da loĝantoj. La malsupra urboparto ĉe la marhaveno estis plene detruita pro avia bombado dum la Dua mondmilito. Feliĉe la historiaj kvartaloj kun la mezepoka kastelo, altaj muroj kaj konstruaĵoj en la surmonta supra urbo konserviĝis aŭtente, kaj matene ni venis ĉi tien al la malgranda urba stacidomo, al kiu ankaŭ antaŭ 110 jaroj pertrajne  venis partoprenantoj de la Unua UK. Nun antaŭ la stacidomo estas busto de L.L. Zamenhof kun tekstaj memortabuloj en Esperanto kaj en la franca lingvo.

La ĉiĉeronoj venigis nin en la urban teatron, kiu laŭ la asertoj de oficistoj el la urbodomo interne konservas nun sian historian aspekton el la fino de la 19-a jarcento, kvankam ekstere, jam rekonstruite,  ĝi apenaŭ imponas per tute modernaj arkitekturaj trajtoj. Ni sidis en la teatra partero kaj aŭskultis la paroladon de la Majstro, prezentatan de aktoro. Eble iu eĉ povis vizii la aŭtoron de Esperanto stari sur la scenejo kaj alparoli  688 delegitojn per la vortoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ ne povas ne tuŝi ĉies korojn: ”Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj, el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ...”  En la teatra muzea ĉambro ni povis spekti fotojn, dokumentojn kaj librojn de la Unua Kongreso.

Tagmeze por la ekskursantoj estis organizita festa tagmanĝo en unu el la urbaj restoracioj, kaj poste ni povis daŭrigi la piediran ekskurson tra la urbocentro, ornamita per Esperantaj flagoj. En iuj vendejaj montrofenstroj vidiĝis ekspozicietoj dediĉitaj al la Internacia lingvo. La urbanoj estis bone informitaj pri la Kongreso en Lillo kaj fieris pro la rolo de ilia urbo en la historio de Esperanto, ĉar la Unuan UK iniciatis la bulonja advokato Alfred Michauax kaj la himnon de Esperanto komponis en 1909 la bulonja  muzikisto Félicien Menu de Ménil.

La bela sunvarma tago, kiun ni en la diversnacia teamo plezure pasigis en Bulonjo-ĉe-Maro, donacis al ni unikan eblecon tutkore kaj ĝoje percepti tiun apartan  etoson de la urbo iam gastiginta pionirojn de la tutmonda esperantista movado. Neforgesebla travivaĵo!

 

5.   Belgio apudas

(28 – 29.07.2015)

Lillo situas ĉe la ŝtatlimo, kaj estas bezonata maksimume nur duonhoro por senprobleme busatingi la najbaran landon. Svetlana Smetanina, projektante  la itineron de la vojaĝo, konsideris ĉi tiun fakton kaj antaŭplanis nian dutagan restadon en Belgio, dunginte por nia grupo profesian kaj tre kompetentan ruse parolantan ĉiĉeroninon Tatjana.  Fakte, forlasante la hotelon matene en Francio,  ni revenadis vespere en Lillon post la tuttaga ekskurso tra Belgio. Ĉu indis la kromkongresa veturado tra urboj ekster la limon de Francio?  Evidente jes, ĉar iuj povis dum ĉi tiuj ekskursoj surprize malkovri al si  tre belan malgrandan okcidenteŭropan reĝlandon kun interesa kaj sufiĉe komplika historio, belaj mezepokaj vidindaĵoj kaj komforta kaj stabila vivo.

Estas klare, ke turistoj dum hastaj bus-kaj piedekskursoj ne povas vidi la realan vivon de homoj kun iliaj ĝojoj, esperoj, ĉiutagaj zorgoj kaj problemoj, sed ni povis almenaŭ ĝui kaj admiri la eksteran bildon de kelkaj belgaj urboj, kaj nome tio estis nia celo – konatiĝi kun historiaj kaj tutmonde konataj centroj de Belgio.

Bruselo, kiu iĝis ĉefurbo de Eŭropa Unio, unuavide impresas gastojn per supermodernaj  grandaj betonglasaj fasadoj de administrejoj tuj rekoneblaj de ĉiuj ŝatantoj de internaciaj politikaj televidaj novaĵoj, sed ĝi konservis ankaŭ multon interesan el la mezepoko, arigas gapantojn kaj aĉetantojn ĉe montrofenestroj de luksaj ĉokoladaj butikoj, regalas pasantojn per freŝbakitaj vafloj (speciala populara urba frandaĵo!)  kaj tra mallarĝaj stratoj kaj majestaj placoj venigas homojn al la “Pisanta bubo” – nepre vizitinda kuriozaĵo, kiu jam sukcese rolas kiel nacia simbolo kaj ekzaltas vizitantojn per sia petola senhalta urinado.

Antverpeno estas la plej granda kaj riĉa urbo de la flandra regiono kaj la dua plej granda marhaveno de Eŭropo post tiu en la nederlanda Roterdamo. Ĝi fascinis nin per sia neripetebla mezepoka aspekto de la malnova urboparto situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Skeldo, Sed ankaŭ multaj juvelvendejoj altiras aĉetantojn, ĉar la urbo estas renomita centro de diamanta industrio. En Antverpeno troviĝas la  sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj redakcio de la revuo “Monato”.

Nia grupo plezure restadis en Bruĝo – unu el la plej pitoreskaj kaj neforgeseblaj urboj de Belgio, kies unika historia centro apartenas al la Monda heredaĵaro de Unesko. Oni nomas la urbon “Norda Venecio”, ĉar ĝi havas 54 pontojn,  kaj ankaŭ la urbonomo Bruĝo devenas de la vorto “ponto”.

Gento – la nuna ĉefurbo de la provinco Orienta Flandrio – en la mezepoko estis unu el la plej grandaj eŭropaj urboj, Dum kelkaj jarcentoj ĝi konkurencis kun Parizo kaj akumulis multege da vidindaj historiaj kaj arkitekturaj monumentoj, kaj kelkaj horoj de nia vizito en Gento sufiĉis al ni nur por rapide trapaŝi ĝian neimageble impresan historian centron ĉe la rivero Liso.

Multaj miaj samgrupanoj konkludis, kaj mi konsentas kun ilia opinio, ke Belgio meritas apartan viziton, ĉar ĝi similas grandegan muzeon, kiun ne eblas trarigardi kaj ekkoni nur dum du ekskursaj tagoj. Vizitinda lando!

 

6.   Lanĉante la duan centon

(25.07 - 01.08.2015)

Kiam oni demandas min, ĉu la kongreso plaĉis al mi, ĉu ĝi estas la plej bela kaj sukcesa inter ĉiuj internaciaj kongresoj, kiujn mi partoprenis, mi ne scias tuj trovi konvenan respondon, ĉar mi kredas, ke ĉiu esperantista kongreso havas sian apartan etoson, ligitan kun la tuta programo, partoprenantoj, specifaj naciaj kondiĉoj kaj ofertoj. La 100-a UK de Esperanto estas unika evento, kiu jam inde eniris la historion de la tutmonda esperantista movado, ĉar  ĝi reale kaj konvinke markis la pli ol centjaran ekzistoperiodon de la lingva kreaĵo de Zamenhof.  Mi supozas, ke ĉiu partopreninto de la Kongreso seniluzie konscais la neordinarecon de la historia fenomeno “Jubilea Kongreso de Esperanto”, kaj mi tre volas esperi, ke ankaŭ en la sekva jarcento  el la tuta mondo amase venos aliaj Esperanto-parolantoj denove al Lillo manifesti siajn amon kaj fidelecon al la lingvo lige kun ĝia nova, pli grandioza  jubileo. Vivu kaj prosperu Esperanto!

La jubilea Kongreso rekordas pro la nombro de landoj (80!), el kiuj venis esperantistoj. Kun 2698 aliĝintoj la 100-a UK fariĝis la plej granda en la kongresa statistiko post 1999, kiam pintis la 84-a UK en Berlino kun 2712 aliĝintoj. Rusio kalkulis entute 51 aliĝintojn. Pluraj rusianoj aktivis dum la Kongreso, partoprenante diskutrondojn kaj movadajn forumojn, prelegante, okazigante aŭtorajn duonhorojn kaj metiejojn, organizante junularajn programojn. La kongresan stafeton en Lillo transprenis Slovakio – aktiva lando sur la mapo de Esperantio, kore invitanta esperantistojn al la urbo Nitra por la 101-a UK.

La Kongreso diskutis tre aktualan temon, kiu multfacete kaj diversforme reflektiĝis en ĝia varia programo:Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj”.  Ĉi tiu temo kongruas kun  la Internacia Jardeko por la alproksimiĝo de kulturoj, proklamita de Unesko, des pli ĝi gravas en la epoko de tutmondiĝo kaj nunaj grandaj civilizaciaj perturboj.  En la Kongresa rezolucio estis konstatite, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro.  La Kongreso alvokis ĉiujn esperantistojn atenti  lingvajn dimensiojn en la aktivado per kaj por Esperanto, kultivi  kaj disvastigi valorojn de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj. Ĉu ankaŭ por ĉiu el  ni ili grave valoras hodiaŭ kaj  estas nepre akceptindaj celoj kaj taskoj?

Vladimir Opletajev