Добавить комментарий

Opinioj, impresoj, konkludoj...

Urboj: 

Aranĝoj: 

Mi volas esprimi mian opinion pri la pasinta lingvotrejnado, kvankam mi ne kuraĝas detale analizi ĝin pro mia neaktiva kaj nelonga partopreno.

La organizado estis sufiĉe bona. Preskau ĉio planita realiĝis, eble, ne en tiu nivelo, kiun la respondeculoj atendis. Al mi ŝajnas, ĉiuj devas partopreni planitajn aranĝojn laǔ sia nivelo kaj kapablo. Eble indus fari pli malgrandajn grupetojn por pridiskuti iun temon, ĉar ne ĉiuj havas sperton paroli publike. Mi forte kredas, ke la aranĝo devas ekzisti por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj.

Kore dankante ĉiujn, kiuj organizis kaj aktive partoprenis la trejnadon, mi persone volas pripensi mian kontribuon al la sekva trejnado.

                                                                                                     Dilara Gadirova,  Tobolsk

 

Mi ŝatus skribi, ke volonte mi partoprenis dum la novembra lingvotrejnado en Jekaterinburg en la B - nivela grupo, kiun gvidis Vladimir Opletajev. Estis bona ebleco rememori multon el E- gramatiko, ankaŭ ekscii ion novan. La praktikaj ekzercoj de Vladimir estis tre interesaj, li uzis multajn amuzajn filmetojn instrucele, proponis diversajn lingvajn ludojn kaj tre bone  tenis la atenton de la partoprenintoj, ni ne enuis eĉ unu minuton, sed estis allogitaj kaj aktive ekzercis praktike. Do, mi dankas Vl. Opletajev kaj opinias, ke similaj lingvaj trejnadoj kun diversnivelaj grupoj estas utilaj por uralaj esperantistoj kaj necesas okazigi ilin pli regule.

Mi ankau ŝatis la vesperan kulturan kaj distran programon de la trejnado, estis tre amika etoso, kiel ĉiam dum niaj E-aranĝoj en Jekaterinburg. Mi ĝuis ĉion!

                                           Jelena Uspenskaja, Jekaterinburg

 

Mi plezure partoprenis la lingvotrejnadon. Ĝi estis ege utila por ni, ĉar ni multe praktikis kun Aleksandr Osincev. Mi volas transdoni mian "dankon" al Aleksandr. Sed ne nur lin mi volas danki, sed ĉiujn, kiuj organizis la trejnadon. Al mi plaĉis bela poezia vespero, nia konatiĝo kun ĉiuj, vigla brazila danco, tre interesaj ludoj : kaj brajn -ringo en Esperanto, kaj multaj lingvaj ludoj. Mi ŝatis kanti kun Konstantin Ĥlizov kaj Nikolaj Terentjev. Ĉi tiu  lingvotrejnado stimulis min pli aktive lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke mi ĝin partoprenis.

Volĥina Julija, Jekaterinburg

 

 

Ankaŭ ni ŝatis la trejnadon. Kvankam ni estis tie nur dum du tagoj, ni multon ekvidis kaj eksciis. Ni aŭskultis, kiel parolas Esperante malnovaj esperantistoj. En la unua tago ni  komprenis ne multon, sed en la dua tago ni komencis pli bone kompreni. Ankaŭ ni mem penis paroli en Esperanto. Al ni tre plaĉis ludi en Esperanto, ĉar kiam ni ludis, ni eksciis multe da novaj vortoj kaj pli libere parolis. Ni ĝojis konatiĝi kun multaj esperantistoj el  aliaj urboj. Ni restis tre kontentaj, ke ni povis partopreni la trejnadon kaj ankaŭ en la tagoj post la trejnado ni pli multe uzis Esperanton inter ni.

Aleksandr kaj Maria Lokis,  Jekaterinburg

 

Aûtuna lingvotrejnado okazis en Jekaterinburgo la 1-4-an de novembro 2014. Ural-Siberia Esperantista Movado organizis la eventon. Ĝin iniciatis Raja Kudrjavceva, inspirita de SES-Rusio, kiu sukcese pasis aŭguste-2014 apudmoskve. La eksperimenton partoprenis ankaŭ moskvanoj – membroj de MEA MASI. Tiuj estis Irina Gonĉarova kaj tri ŝiaj gelernintoj. Mi komencis lerni Esperanron en februaro de tiu ĉi jaro, por mi la lingvotrejnado en Jekaterinburgo estis la dua esperantista renkontiĝo kaj la unua Esperanta vojaĝo (mia unua aktivado estis en SES-Rusio).  Kvar tagoj de la lingvotrejnado estis tre intensaj. Okazis lecionoj en du grupoj. La nivelon A por komencantoj kaj komencintoj gvidis Aleksandr Osincev. La lernantoj havis multe da komunikado kaj ludoj. Eĉ tiuj, kiuj ne parolis Esperanton antaŭe, havis ŝancon pasi lingvobaron. La instruisto de la B-grupo estis Vladimir Opletaev, lia grupo okupiĝis pri pli komplikaj aferoj, gramatikaj kaj leksikaj. Estis interesa leciono por esperantistoj kiuj havis la bazon kaj volis plibonigi siajn scipovojn. Ĉiuj moskvanoj partoprenis tiun ĉi grupon.

Krom la lecionoj ni havis multajn aliajn akvivadojn. La partoprenantoj spektis filmojn, kantis en la koncertoj, havis diversajn diskutojn. La aktivulino de TEJO Olga Ŝiljaeva prezentis la organizaĵon kaj la revuon “Kontakto”. Roman Jefremov organizis intelektan konkuradon Brejn-ringo kun demandoj pri diversaj temoj. Esperanto estis uzata dum la tuta rentkontiĝo, en la manĝejo, en libera tempo. Ezemple, nokte ni ludis multajn ludojn. El la ludoj, krom Brejn-ringo por mi estis tre interesa la psikologia ludo “Homlupoj”. Ĝi estas varianto de la fama «Mafio». La ludantoj parolis Esperanton, ni penis klarigi niajn pensojn kun diskreteco, ĉar ĉiuj volis,  ke la propra teamo venku. La ludo estis tre dinamika kaj amuza.
Post la Aŭtuna lingvotrejnado parto de nia moskva grupo restis en Jekaterinburgo ĝis la 7-a de novembro, ĉar tiam okazis koncerto de Andrej Korobejnikov. Li estas fama pianisto, turneanta tra la tuta mondo. En Jekateringurgo li koncertis kun violonisto Dmitrij Maĥtin.  La muzikistoj ludis sonatojn de Mozart, Schubert, Beethoven, Prokofjev. Tio estis tre bela fino de nia vojaĝo, ĉar Andrej Korobejnikov estas esperantisto. Post la koncerto li parolis Espranton kun la multnombra esperantistaro, kiu venis aŭskulti lian muzikon.
La aranĝo estis tre interesa kaj utila por ĉiuj, sendepende de la nivelo kaj loĝloko. Por mi estis agrable konatiĝi kun interesaj homoj, kun kiuj mi volas resti en kontakto. Mi dankas al Raja Kudrjavceva, Vladimir Opletajev, Aleksandr Osincev, Olga Ŝiljaeva, Roman Jefremov, Pavel Veselov kaj ĉiuj aliaj organizantoj pro la bonega aranĝo kaj al Irina Gonĉarova – pro tio, ke ŝi venigis min al ĝi.

Natalja Laziĉ, Moskvo