La Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg
Urboj:
Aranĝoj:
La 1– 4 –an de novembro 2014 en Jekaterinburg pasis la “Aŭtuna lingvotrejnado”. Ideo pri ĝi aperis ankoraŭ printempe, dum EsPrimo -10, kaj plifirmiĝis somere, kiam mi partoprenis SES-on en Apudmoskvo. Tiu trejnado ŝajnis al mi tre grava kaj por novuloj, ĉar ĝi povus helpi al ili pli libere ekparoli Esperante, kaj por jam malnovaj esperantistoj, kiuj povus dum ĝi malkovri novajn lingvajn tavolojn de Esperanto, pli profunde koncepti ĝin.
Mia viva moto estas “ Ne sufiĉas voli, necesas agi!” – tial mi komencis paŝon post la paŝo realigi la ideon, tre zorgeme elektante la organizan teamon, ĉar mi opinias, ke teamo estas bazo por ajna sukcesa aranĝo. Ĝin eniris spertaj kaj agemaj personoj de nia regiona Esperantujo: Vladimir Opletajev, Aleksandr Osincev, Olga Ŝilajeva, Roman Jefremov, Pavel Veselov, tial facile naskiĝis brilaj pensoj por la programo de la trejnado kaj allogaj programeroj, kaj fine el tio rezultis utila, tute ne enua, vivplena aranĝo.
En la centro de la scenaro kompreneble estis la praktika lingva ekzercado, kiu okazis en la A-nivela kaj B-nivela grupoj. La unuan gvidis Aleksandr Osincev, esperantisto kun senlima homa fascino, tre elpensema,vigla kaj komunikiĝema. En lia grupo estis 10 lernantoj, plejparte tio estis novuloj. La duan grupon kun 9 partoprenintoj gvidis Vladimir Opletajev, granda entuziasmulo de instruado kaj klerigado en nia regiona E-movado. Por mi persone li estas modelo de instruisto kaj mi plezure ion lernas de li. La celoj de la proponitaj kursoj kompreneble diferenciĝis: tasko de la A-nivela kurso estis paroligi freŝbakitajn esperantistojn, en la B- nivela kurso oni havis la ŝancon pli profundiĝi en apartaj gramatikaj kaj leksikaj temoj de la lingvo, klarigi por si iujn nuancojn kaj detalojn de la lingvouzado. La ambaŭ kursgvidantoj preparis kaj gvidis tre interesajn lecionojn por kiuj estis akumulita varia materialo. Ili lerte uzis diversajn formojn de ekzercado, kio absolute ne lacigis la kursanojn kaj permesis ĉiam reteni ilian atenton. Ĉiuj vizitintoj de la A- kaj B- nivelaj kursoj ricevis la certigilojn de partoprenintoj de la Aŭtuna lingvotrejnado. Krom la kursanoj kaj la organizantoj estis ankaŭ sep diversurbaj gastoj, kiuj sen enmiksiĝo observis la ekzercadon deflanke kaj povis partopreni kulturklerigan programaron. Entute la trejnadon partoprenis 32 homoj el 10 urboj de Rusio. Krom la specialaj instruhoroj en la programo multis diversaj lingvaj kaj distraj societaj ludoj, kiuj ankaŭ helpis evoluigi la parolkapablojn. Roman Jefremov el la urbo Glazov proponis por ĉiuj partoprenantoj plurajn atentokaptajn, viglajn ludojn, kiujn li brile gvidis: “Brajn –ringo”, “Pentristoj”, “Metiejo pri Goo -ludo” k.t.p. Olga Ŝilajeva, aktivulino de TEJO, ofertis por la programo interesajn klerigajn programerojn: TEJO- horo, prezentado de la revuo “Kontakto”, rakontoj pri la latinamerikaj vojaĝoj al la 99-a UK en Bonaero kaj la 70-a IJK en Fortalezo.
Ankaŭ dum la vesperoj ni havis riĉan kaj interesan programon, kiun multaj kunorganizis kaj ĉiuj partoprenis belajn amikan kaj poezian vesperojn, feston de la aŭtunaj naskiĝintoj, programeron, kiu nomiĝis “Historioj pri feliĉoj”, diskutrondon pri la kantado “ Kial ni kantas?” Sed tre gravas, ke dum la tuta programo ni praktikis Esperanton per diversaj metodoj: ekzercado kun la kursgvidantoj, priskribado de bildoj, prezentado de rolludoj, deklamado kaj teatra improvizado, elpensado de historioj, aŭskultado de tekstoj, partopreno en multaj diversaj ludoj, kantado. Kaj mi esperas, ke nia ĉeesto en la komuna spaco estis ne simple ripozo kaj distro, sed ni foriris post la trejnado kun la pozitivaj ŝanĝoj en nia lingvoposedo.
Tiuspeca aranĝo por nia regiona esperantista agado estis la unua provo, eksperimento. Mi opinias, ke entute ni havis bonan starton, okaziginte sukcesan E-trejnadon. Kvankam mi persone dum la organizado havis ankaŭ iujn senreviĝojn. Nu ekzemple mi atendis, ke en multaj niaregionaj urboj okazos aŭtunaj E- kursoj kaj la kursfinintoj multnombre partoprenos la trejnadon. Sed tiuj bedaŭrinde ne tre multis. Tamen min tre ĝojigis aktiva partopreno en la aranĝo de moskva E- grupeto. Ekdekomence la iniciaton serioze subtenis Irina Gonĉarova, aliĝinte kiel unu el la unuaj kaj tre atentis nian provon. Ŝi venigis la trikapan grupeton de siaj lernantoj, freŝfinintojn de sia E-kurso “Faru la rondon”, tre simpatiajn , aktive evoluantajn en Esperanto gejunulojn, kun kiuj ni volonte amikiĝis. “Ni ankoraŭ venos al vi!” – diris Karter ( Basov Aleksandr) – kaj tio estis la plej bona komento al la okazinta evento.
Sed ja tre gravas perspektivoj de la projekto: estus certe bone, ke ĝi ne finiĝu per unu provo, male - tre bezonatas, laŭ mi, ke ĝi okazu pli regule kaj ni pripensu kiel ĝin plibonigi, fari utila kaj por novuloj kaj por spertuloj. Ja eĉ la esperantistoj, kiuj kiel mi, jam delonge okupiĝas pri Esperanto, deziras kleriĝi, perfektiĝi en la lingvo. Mi estas tre dankema al Irina Gonĉarova, kiu proponis kune daŭrigi la aferon: intermete organizante la trejnadon jen en Moskvo, jen en Jekaterinburg. Tre pripensinda propono!
Por la fino mi nepre ŝatus kore danki ĉiujn kunorganizantojn, kiuj sindone laboris por la sukceso de la aranĝo kaj senriproĉe plenumis siajn taskojn. Inter vi, miaj karaj amikoj, mi sentis veran interkompenemon kaj grandan emocian entuziasmon!
Verkita por “REGo” de Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg