Добавить комментарий

Esperanto en Surgut

Urboj: 

Unuaj praktikaj provoj informi kaj interesigi surgutanojn pri Esperanto revenas al la jaro 1976-a, kiam en Surgut eklaboris kiel instruisto de la germana lingvo post la fino de Tjumena universitato Vladimir Opletajev, eksa membro kaj sekretario de studenta esperantista klubo “Revo” en Tjumenj.

La priesperanta informado efekltiviĝis rutine per du vojoj: publikaj prelegoj por diversaĝaj homoj kaj aperigo de artikoloj en urbaj ĵurnaloj. Informaj artikoloj krom ĝeneralaj faktoj pri Esperanto atentigis legantojn ankaŭ pri diversaj formoj de la lingvolernado kaj diskonigis adresojn de popularaj korespondaj kursoj. En 1977 – 1984 en la urbaj tagĵurnaloj estis entute aperigitaj 12 informaj artikoloj kaj en la sama periodo estis okazigitaj 18 publikaj prelegoj por preskaŭ 500 personoj.

La instruado de Esperanto komenciĝis en Surgut vintre de 1979, unue enkadre de la esperantista rondeto de lernejanoj. En 1980 post la interkonsento kun la estraro de la Domo de kulturo “Energetik” ekfunkciis unua movada kurso por plenkreskuloj. En la jaroj 1980 – 1985 la bazan kurson de Esperanto ĉe “Energetik” finis entute 23 personoj. La kursojn gvidis Vladimir Opletajev kaj Svetlana Gasjuk veninta en Surguton el Ukrainio.

La 16-an de majo 1981 laŭ la komuna decido de kursfinintoj estis fondita esperantista rondeto titolinta sin senpretende  ”Mateno”, ĉar ĝiaj kunvenoj okazis ĉiun dimanĉon matene. La rondeto praktikis tiutempe ordinarajn formojn de interna kaj ekstera laboroj (informado, internacia korespondado, partopreno en someraj esperantistaj tendaroj ktp.), estis ligita kun tjumenregionaj kaj uralaj samideanoj kaj esperantistaj kluboj i.a. amikis kun la esperantista grupo ”Samotlor” el Niĵnevartovsk gvidata de E-veterano Timofej Ŝuvajev. La 24-an de marto 1985 dum la plenkunsido estis decidite reorganizi la rondeton en samnoman esperantistan klubon, kies statuto dank’ al la klopodoj de Vladimir Ĉistov estis oficiale konfirmita de la urba komitato de Komsomolo. En la nova klubo aktivis Vladimir Ĉistov, Larisa Ĉistova, Ivan Kitajkin, la fratoj Vitalij kaj Nikolaj Ĵdanov, Anatoloj Reŝetnikov, Sergej Korĵ.

La 14-an-15-an de decembro 1985 surgutanoj gastigis uralajn esperantistojn al la 6-a Literatura semajnfino de la Urala Esperantista Societo dediĉita al la verkaro de  Istvan Nemere.

            En 1987 la esperantista klubo de Surgut okupis la trian lokon inter la 14 uralaj  esperantistaj kolektivoj.  Bedaǔrinde iom post iom dum sekvaj du jaroj la klubo malaktiviĝis pro malfacilaj kondiĉoj kaǔzitaj de la sociaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en la lando (la perestrojko de Gorbaĉov), pro la perdo de senpaga klubejo en la kulturpalaco “Energetik”. Ĝis la jarmilŝanĝo okazis nur sporadaj kunvenoj de eksaj klubanoj, kelkfoje funkciis kursetoj por lernejanoj.

Ekde 2012 ĉe la Salono de lingvo – kaj landosciencoj de la Centra urba biblioteko “A.S. Puŝkin” funkcias kurso de Esperanto, kiun rajtas viziti registritaj legantoj de la biblioteko kaj ĉiuj aliaj dezirantoj. Membroj de la kurso ĉiujare partoprenas en la populara kultura projekto “Biblioteka nokto”, okazigas informajn prelegojn pri Esperanto, eldonas informajn faldfoliojn.

Vladimir Opletajev

Julio 2014