Добавить комментарий

Rememoroj aperas...

Urboj: 

Aranĝoj: 

Pasis preskaŭ monato post la lasta Zamenhof-tago ĉi-tie kaj bildo de la evento komencis jam paliĝi en la memoro. Sed hieraŭ mi rerigardis en nia ural-siberia paĝaro filmeton de Olga Ŝilajeva, kiun ŝi speciale preparis por la festa decembra kunveno en Jekaterinburg. Jes, tiun ĉarman filmeton kun la amikaj salutoj de esperantistoj el diversaj landoj de la mondo (ankoraŭ foje dankegon al Olga pro la agrabla surprizo!) kaj min kovris varma ondo de la rememoroj pri la Z-tago- 2013.

Estinte dum multaj jaroj inter la organizantoj de tiu ĉi tradicia E-aranĝo, mi mem proponis multajn ideojn por ĝia ĉiujara programo kaj helpis realigi interesajn ideojn de aliaj E-amikoj.  Do, mi multon jam vidis kaj spertis, sed devas konfesi, ke ĉiufoje dum tiu ĉi festo okazis io miriga, ĝojiga por mi, kio min impresis la vican fojon.

Kvankam ĉi jare membroj de nia E-klubo decidis festi Z-tagon pli modeste, ne luante specialan salonon por tio, kiel estis en lastaj antauaj jaroj: ja printempe en Jekaterinburg okazos jubilea EsPrimo kaj necesas ŝpari la rimedojn.  Tial ni invitis  E-amikojn kunfiesti en nia kluba kunvenejo kaj tie sufiĉis la loko eĉ por 34 partoprenintoj.

Sonis agrabla muziko kaj E-kantoj, la feste aranĝitan ĉambron rapide plenigis jekaterinburgaj esperantistoj kaj aliurbaj E-gastoj; ĝojaj salutoj, amikaj interparoloj, kutima agrabla kaj vigla antaukomenca etoso. Ĉio komenciĝis de mallonga rakonto de A.Osincev pri la tradicio inter la esperantistoj de la tuta mondo festi Z-tagon kaj la filmeto omaĝe al la aŭtoro de Esperanto. Ilin sekvis salutparolo de A. Peĉonkin, kiu post  multaj jaroj denove festis Z-tagon inter la uralaj esperantistoj. Kiel ĉiam estis organizita ekspozicieto de E-libroj, novaperintaj kaj simple interesaj malnovaj kaj tradicie okazis prezentaĵoj de kelkaj el ili. Sed antaŭ la libroprezentaĵoj Viktoro Kudrjavcev kaj Sergeo Lokis amuzis la partoprenintojn per citado de interesaj proverboj kaj gajaj popoldiraĵoj pri legado kaj libroj. Ankoraŭ unu tradicia programero – akcepto de E-novuloj en la rondon de Ural-Siberia Esperantistaro. Dum gxi komencantoj prezentis sin kaj, akompane de ŝercaj kaj seriozaj konsiloj de spertuloj, ricevis agrablajn donacetojn kaj verdkolorajn bantetojn. Sonis speciala kanto por ili kaj ĉiuj ĉeestistintoj gaje ĥore kunkantis:

Komencantoj, komencantoj,
bone lernu Esperanton,
kaj akiros vi amikojn
En la land’ Esperantuj’!

En la programo ankaŭ ĉi-foje ne mankis agrablaj surprizoj: kaj filmo de esperantistino el u.Glazov Olga Ŝiljaeva, kiu kaŭzis miajn nunajn rememorojn, kaj speciale preparita de Sergej Potoskujev el u. Niĵnij Tagil surekrana kolekto de portretoj kaj bildoj de Zamenhof, trovitaj diversloke kaj kree kaj lerte aranĝitaj de Sergej. Ĝojigis ankaŭ filmeto-rememoro pri interesega somera vojaĝo al Esperantujo, kiun Sergeo preparis kaj prezentis kune kun Lidija. La filmo rakontis pri ilia trifoja vizito al Anglio kaj partopreno tie en tradicia E-festivalo.  Agrablan muzikan programon prezentis por ĉiuj Julija Moĉalova kaj Sergej Lokis.

Dum la tuta vespero regis bonega festa etoso;  arĝentaflamanoj aranĝis la tablojn por komuna teumado kun kukoj kaj aliaj bongustaĵoj,  grandan kvanton de dolĉaĵoj por ĉiuj kunportis niaj gastoj el Glazov (Udmurtio). Ni kune festenis, ludis, kantis, amike komunikiĝis.

Min persone ĉiam plej ĝojigas en iu ajn E-aranĝo entuziasmo kaj aktiveco de la partoprenantoj kaj mi elkore dankas ĉi-foje ĉiujn kontribuintojn por la sukceso de tiu-ĉi agrabla Zamenhof-tago!

 

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburg

Antau la komenco. A. Osincev preparas la ekranon por la programo

Salutparolas Andreo Peĉonkin

V. Kudrjavcev kaj S. Lokis voĉlegas la proverbojn kaj ŝercajn popoldiraĵojn pri libroj kaj legado

Aleksander Osincev prezentas la libroekspozicieton

Prezentado de novaperintaj  E-libroj

R. Kudrjavceva dum la libroprezentado

Sinprezento de la komencantinoj

La partoprenantoj konatiĝas kun E-libroj de la libroekspozicio

 Svetlana, Julija, Anja, Irina

L. Jerofejeva kaj S. Potoskujev prepariĝas al la prezentaĵo, al ili helpas A. Osincev

Dum la festo

S. Potoskujev antaŭ la prezentaĵo

Komuna dumfesta ĉetabliĝo

O. Ŝilajeva mallonge prezentas la speciale preparitan por la Z-tago en Jekaterinburg filmeton

La partoprenantoj kun intereso spektas la filmeton de Olga

Bonhumoras kaj veteranoj , kaj gejunuloj

Dum la programo de la festo

Ju. Moĉalova kaj S. Lokis preparis kaj prezentis al la amikoj muzikan programon

Dum la vespero certe troviĝis tempo ankaŭ por la amika komunikiĝo (A. Osincev kaj P. Vavilin)

 V. Terjohin kaj N. Popov.

Komuna foto fine de la festo

Komuna foto de la partoprenantoj de Zamenhof-tago 2013 en Jekaterinburg

Sed amikaj interparoloj dauras

La amikoj longe ne volis disiĝi