Добавить комментарий

Feliĉan novan jaron!

Karaj amikoj!

Permesu sincere kaj ĝoje gratuli vin okaze de la Nova jaro! Estu ĝi por vi jaro de novaj sukcesoj kaj novaj atingoj, novaj konatoj kaj novaj impresoj, novaj enspezoj kaj favoraj prezoj!

Amikoj, ni deziras al vi ĉiu en la venonta jaro esti sanaj kaj gajaj, saĝaj kaj spritaj. Estu sur viaj vojoj  nur bonaj homoj kaj interesaj eventoj, blovu en viajn velojn nur samdirektaj ventoj! Feliĉon, plezuron, bonhavon kaj belan rideton de sorto al vi deziras

organiza teamo de “EsPrimo-10”