Добавить комментарий

Mia vojaĝo al FESTO

Aranĝoj: 

Nia vojaĝo, de mi kaj mia fratino,  al Esperantujo fakte komenciĝis de la vizito de ne esperanto-parolantaj amikoj. Mia rusa amiko nuntempe loĝas kaj skribas doktoran disertacion en Germanio, kaj li invitis min. En Berlino ni renkontiĝis kun li kaj lia amiko. Per bicikloj ni, Arkadij kaj Henning traveturis verŝajne la tutan Berlinon kaj ege impresiĝis! Unue ĉar germanoj ŝparas energion kaj ne uzas ĝin, kiam ne estas bezonate. Ekzemple, en la porĉo lumas nur dum kelkaj minutoj kaj poste la lumo aŭtomate  malŝaltiĝas. En la trajnoj pordoj malfermiĝas nur se vi premas la butonon. Tio plaĉis al ni, oni devas ŝpari energion. Kaj bicikli en Germanio estas ege mojose, estas multaj biciklaj vojoj kaj eĉ en la metroo oni povas kunporti biciklon.

Nin tre impresis en Berlino moderna preĝejo, kiu estas griza kaj ne tro interesa ekstere, sed ege bela interne kaj aspektas tute malsame ol kutimaj preĝejoj. Tra multaj kvadrataj fenestretoj oni vidas lumon kaj tio vere bele aspektas. Sed sur la fotoj ne videblas plene ĝia  beleco.

Cetere en Berlino estas multegaj belaj lokoj, sed estas malfacile rakonti pri ĉio interesa.

Post Berlino ni veturis al la urbo Halle. Ĝi estas tute alia, sed ankaŭ plaĉa, ege kvieta kaj trankvila urbo. Tie ni eĉ vizitis du muzeojn, la urban muzeon kaj la muzeon de Beatles.

Bedaŭrinde ni ne sukcesis eniri la Planetarion, sed ekstere ĝi aspektas bele kaj havas mojosan sunan horloĝon.

En Halle ni iomete rememoris la rusan lingvon kaj forveturis al sekva urbo, kie ni ekparolis Esperanton. Wolfgang (Lupiro) proponis al mi antaŭ FESTO fari kunvojaĝon, kaj ni venis al li. Mi ĝojas ke en lia librovendejo mi povis aĉeti libron en la germana por iam praktiki la lingvon. Kaj ni ekvidis unue la urbon, kie vere preskaŭ ne loĝas rusoj. Antaŭe en Germanio ni povis rimarki ke loĝas vere multaj rusoj tie, sed en Türkheim, ŝajne estas proksimume du.

Veturado al FESTO ne estis facila, ĉar daŭris ege longe. Sed ni veturis tra vidindegaj lokoj – multaj vojpasejoj en la Alpoj. Rigardante al la fotoj ne eblas diskuti pri beleco de ili. Kaj certe ne eblas ne danki Lupiron, kiu stiris tiel longe, kaj laciĝis multe pli ol ni.

Kiam ni alvenis al la loko, ĝojo pro la renkontiĝo kun geamikoj tamen forigis la lacon. Kaj eĉ restis iom da manĝo por ni. Ni fakte venis al la gastejo tiel subite kaj malfrue, ke ni nur metis nian bagaĝon en la ĉambron, iris manĝi kaj poste tuj al la interkona vespero.

Dum la interkona vespero ni finfine eksciis la tutan programon de FESTO. Ĉio estis ege strikte planita kaj ni ne havis eĉ unu liberan horon! (:D ŝerco sed...) Fakte  estis tiel malgraŭ ke vere nur koncertoj kaj ekskursoj estis planitaj. Ni mem povis aldoni ion al la programo kaj neniam enuis. Ni kelkfoje iris (ege longe!) kaj veturis (multe pli rapide) al la lago, kie estis belaj cignoj, anasoj kaj stranga sablo.

Ni organizis dufoje aligatorejon, kaj dua aligatorejo estis amuzega dank'al Daŝa Zelenina el Ĉeljabinsk. En la gastejo ni povis ludi tablopilkon (kiu estis fakte fuŝe farita) kaj normale faritan badmintonon. Certe krom ĉio estis granda plezuro konatiĝi kun novaj homoj, trovi novajn amikojn. Tiel vere ne eblis havi tempon por dormi, tutan FESTOn ni festis:)

Dum la FESTO okazis multaj koncertoj. Regeo de Zhou Mack Mafuilla estis tre bona, ni multege dancis. Sekvan tagon ni ĝuis bonegan muzikon de Espo Despo kaj poste pezan rokon de la franca grupo Stoïc Drama.

La 20-an de auĝusto nin dancigis Dolĉamar. Kaj certe ne eblas ne mencii la plej atenditan de mi Jonny M. Li kantis multajn novajn kantojn kiuj  impresis per vortoj, pozitiveco kaj pacemo.

 Sekvajn koncertojn mi fakte ne ĉeestis, ĉar promeni en la nokta Metabief estis ege bele, ĉarme kaj romantike.

Unufoje ni vojaĝis per malnova vaportrajno al iu stranga akvo. Oni diris ke ĉiujn 12 minutojn en la akvo io okazas, sed okazis nenio. Naive geesperantistoj laŭ sia inklino esperis pri io neordinara, sed la akvo nur iomete gluglis. Tamen estis interese veturi per tiel malnova trajno, ni povis provi senti nin homoj de alia jarcento.

E

Ankoraŭ dum FESTO estis ekskurso al Laŭzano. Sed ni ne veturis kun la tuta grupo, ĉar Leo proponis veturigi nin per sia aŭto, kaj ni promenis tra Laŭzano kvinope: mi, Lena, André, Leo kaj Julia. Dufoje ni eĉ renkontis alian promenantan esperantistan grupon. La lago en Laŭzano estas ege bela, ni tagmanĝis tie kaj tagmanĝigis paserojn. La urbo mem estas ankaŭ bela sed multekosta. Bonŝance dum FESTO ni loĝis en Francio, sed ne en Svislando :D.

Dum FESTO estis ege bona gufujo. Ni sidis ĉe la fajro, babilis, iuj muzikis per kalimba, kaj ni havis lumantajn ringojn (dank'al Andi) kaj ĝuis la belegan stelan ĉielon. Revenante al la gastejo ni aŭdis sonoriletojn de bovinoj.

En la gastejo ni ĉiam havis bongustegajn manĝaĵojn, kaj mirinde, iam ĝi estis tajlanda. Tion rimarkis André, kiu unufuje subite ekbabilis kun kuiristo tajlande, kaj la kuiristo rakontis ke li studis la kuirarton en Tajlando. La tajlanda kaj franca manĝaĵoj estis ambaŭ bongustaj. Krom tio ni miris pro ege malgranda matenmanĝo, ni havis nur kafon/teon/lakton kaj panon kun marmelado. Malĝojinte pri tio ni kun André aĉetis maizflokojn kaj ĉiutage ĝuis pri pli granda matenmanĝo. Kaj mi miris pri tio ke la francoj ĉiam trinkas akvon. Dum la tagmanĝo kaj vespermanĝo ni trinkis nur ĝin. Kaj ĉiam havis diversajn fromaĝojn.

Entute mi ege ĝojis partopreni FESTOn, neimageble ĝojis. Al mi mankas nun multaj personoj, kaj mi esperas ke ni renkontiĝos sekvontsomere. Kaj mi pensas ke tia libera programo mojosas! Kaj certe estis plezuro ĉiutage aŭskulti bonan esperantan muzikon kaj aĉeti KD-ojn. Mi pensas ke ĉiu muzikema kaj dancema esperantisto devegas veturi al FESTO, mi veturus tien denove.

Revenante hejmen mi ne povis imagi kiel mi kapablos denove paroli kaj pensi ruse, kiel mi povos ne vidi ĉiujn FESTanojn. Sed al kelkaj mi povis ne tuj adiaŭi, ĉar ni denove veturis kun Wolfgang kaj krom ni en la aŭto veturis André kaj Ŝaci. Estis ege malmulte da spaco, sed mi dormis la tutan veturadon kaj verŝajne lacis malpli ol ĉiuj. Matene Wolfgang veturigis nin ĝis la stacidomo en Buchloe kaj mi, Lena kaj André forveturis al München. Estis mojose havi eblecon ekvidi ankoraŭ unu urbon. Komence, ĉirkaŭ la stacidomo München aspektis ne tro bele, sed kiam ni atingis la urbocentron, ni ekvidis vere belan arĥitekturon. Ni vidis belajn domojn, fontanojn, stratojn kaj parkon. Malfeliĉe, vespere ni devis forflugi, sed ni sidis ĝis la lasta ebleco trapasi pasportkontrolon en flughaveno kaj babilis pri ĉio. Kaj krom ĉio ni subite veturis per la unua klaso, kaj eĉ ne devis krompagi, tial en la aviadilo mi komforte ekdormis pensante pri la bonega vojaĝo kaj novaj geamikoj.

Jana Husanova    

Jekaterinburg /Rusio/