Добавить комментарий

Pasis jam du monatoj de nia

Pasis jam du monatoj de nia reveno el vojaĝo al Bajkal, sed miaj impresoj ĝis nun ne paliĝis. Krom impresoj pri belega naturo mi ricevis impresojn de komunikado kun interesaj homoj. Tre interesaj por mi estis esperanto-lecionoj. Bedaŭrinde, ili estis nemultaj. Ni kune kun Artjom ofte spektas fotojn kaj filmojn pri nia vojaĝo, rememoras novajn amikojn, denove travivas ĉiujn impresojn. Ni rememoras tiujn, kiuj ludis kun ni: Evelina, Ĵenja, Daŝa, Elvira... Ni ŝatus ekscii, kiel ili fartas nun, pri kio okupiĝas, kiujn novaĵojn havas, ĉu ili rememoras la vojaĝon? Homoj, kiuj ankoraŭ ne forgesis Bajkalon kaj Bolŝije Koti, reeĥu kaj skribu pri viaj impresoj, pri siaj aferoj kaj planoj. Mi opinias, ke ĉiuj kun plezuro legos viajn mesaĝojn. Ni havos eblecon ankoraŭ foje komunikiĝi por tute ne disiĝi.