Personoj:
Antaŭ kvardek jaroj, dum la 01a –10a de aŭgusto 1977 apud la urala urbo Miasso okazis OrSEJT-19, organizita de la anoj de la Miassa E-klubo “Malaĥita Stelo” laŭ komisio de la SEJM-komitato. Mi estis unu el la organizintoj de la tendaro
Nun la iamaj organiz-strukturoj de la sovetia junulara movado iĝis historiaj, pro kio necesas klarigi kelkajn siglojn kaj faktojn por la novaj generacioj de la rusiaj esperantistoj.
SEJM – Sovetia Esperantista Junulara Movado. SEJT – Sovetia Esperantista Junulara Tendaro.
OrSEJT – Orienta SEJT. En 1976 la konferenco de SEJM akceptis decidon dividi la tradiciajn ĉiujarajn somerajn SEJTojn je du partoj: orienta (OrSEJT) kaj okcidenta (OkSEJT) pro tro granda kvanto de partoprenantoj por unusola aranĝo.
Do, la unua OrSEJT (la vicnumeroj de la tendaroj estis pludaŭrigataj) okazis sur bordo de la lago Turgojako, kiun oni nomas «perlo de la Suda Uralo» kaj «malgranda frato de Bajkalo» pro kristala pureco de ties akvo kaj belega aspekto.
Kial mi nomas la tendaron «ora»? Krom la sprita deĉifro de la siglo OrSEIT, proponita de iu el la tendaranoj, la vorto «ora» estas ligita ankaŭ kun la metafora kromnomo de la urbo Miasso – «Urbo en la Ora Valo», ĉar dum pluraj jarcentoj apud Miasso funkciis (kaj plu funkcias ĝis nun) oraj minejoj.
Mi revenas memore al tiuj neforgeseblaj tagoj. La tendaro estis vere turisma, t.e. ni loĝis en tendoj en naturaj kondiĉoj (en arbaro surborde de la lago). Ĉio estis organizite pere de la Ilmena turista bazejo, kiu ne nur disponigis al ni la necesan ekipaĵaron (tendojn, dormosakojn, manĝilaron, nutraĵojn k.a.), sed ankaŭ disdonis al ĉiuj partoprenintoj de la tendaro insignojn kun oficialaj atestiloj «Turisto de USSR». Ŝajne, ni meritis tiun honoron, ĉar ni pasigis la antaŭtendaran Paroligan periodon en formo de turisma marŝado: ĉiuj tendaranoj estis dividitaj je ok grupoj po 15 homoj, kiuj dum tri tagoj iris laŭ la planita por ĉiu grupo aparta itinero, paŝante tra densa arbaro, grimpante rokojn, preparante memstare manĝaĵon sur lignofajroj. La celo de marŝado estis paroligi la novicojn en la izolitaj kondiĉoj per metodo de «mergado»: la grupoj estis kompilitaj tiel, ke duono de la grupanoj estis sifiĉe lingve spertaj, la alia duono – malspertuloj. Tre efika metodo! Ne eblis kaŝe krokodiladi kiel en la grandamasaj aranĝoj. La grupojn gvidis po du grupestroj: unu el ili estis ĝenerala organizanto, la alia – turista gvidanto (loka esperantisto, anticipe provspertinta la itineron).
Al ĉiu grupo estis donita speciala «gema» nomo, kiu estis ligita kun la specifo de la regiono, fama pro la Ilmena natura mineralogia rezervejo. Mem Naturo kolektis en tiu ĉi loko specimenojn de ĉiuj mineraloj, gemoj kaj ercoj de valoraj metaloj, ekzistantaj ne nur sur Tero, sed eĉ ekster ĝi (kiamaniere la «eksterteruloj» trafis ĉi tien, demonstris en februaro de la jaro 2013 t.n. «Ĉelabinska meteorito», kiu falis en la lagon Ĉebarkulo apud Miasso (do estus pli juste nomi ĝin «Ĉebarkula meteorito»). Ŝajne en tiu ĉi regiono ekde pratempoj estas «meteoritodromo». Do, niaj grupoj portis nomojn de valoraj gemoj kaj metaloj: «Topazo» (grupestro L.Novikova), «Malaĥito» (V.Dobridina), «Smeraldo» (V.Aroloviĉ), «Turkiso» (V.Ebel), «Ametisto» (E.Perevertajlo), «Diamanto» (B.Anoĥin), «Oro» (N. Korĵenevskaja), «Arĝento» (D. Mametova). Kiel ni vidas, ĉiuj grupestroj estis aktivaj membroj de tiama SEJM, pluraj el ili aktivas en la movado ĝis nun. Krom la menciitaj aktivuloj ne eblas ne memorigi pri tiaj famaj esperantistoj kiel B. Kolker, N.Cvileneva, L.Borisov, A.Aleksandrov, V.Vjazovcev, A.Ionesov, V.Kudrjavcev, G.Gazizov, A.Korĵenkov, V.Izosimov, Z.Skvorcova, I. Fejgin, L. Gindin, A. Medinŝ, L. Geiba... Mi rememoras ĉiujn kun dolĉamara sento. Ili tiom multe donis al la movado, al nia tendaro, al mi persone! Mia koro plenplenas de ama sento al ili. Sed pluraj el ili jam por ĉiam forlasis nin, vivantojn, kaj pro tio la koro ĝemas.
Mi ne povas ne rememori ankaŭ miajn samurbanojn, esperantistojn de Miasso, kiuj dum tuta jaro penegis plej bone organizi la tendaron. Vera Dobridina (nun Poliŝĉuk) – sen ŝiaj klopodoj okazus nek la turismaj marŝoj, nek la neforgesebla velboatado tra Turgojako, nek sportaj konkursoj; Tatjana Koptjagina – «patrino» de la tendaro, zorginta pri la sekretariaj kaj multaj aliaj aferoj; Vera Moŝkina – ĉarma Mastrino de la Kupra Monto, la unua salutinta la tendaranojn kaj disdoninta memordonacojn al ili el sia Malaĥita skatolo; Vladimir Grebenjuk – majstre farinta fotojn de la tendaraj aranĝoj, restintaj por la historio de la movado; bravaj turistaj gvidantoj de la grupoj: Valerij Maliŝev, Anatolij Mitrofanov, Vladimir Ŝĉennikov, Lubovj Suĥorukiĥ, Natalja Kalik (nun Sporiĥina).
Specifa trajto de la tendaro estis kanta atmosfero. Ni kantis senĉese: dum la turisma marŝo, dum la solena malfermo de la tendaro, dum speciala programero – instruado de kantoj, dum la belarta konkurso «Oriento», dum diversaj aliaj aranĝoj, kaj certe ĉiuvespere ĉe lignofajro. Kelkaj kantoj estis verkitaj speciale por la tendaro, inter ili la populara ĝis nun «Oriento». Por ĉiu turista grupo estis preparita speciala kanteto konforme al la grupnomo. Mia «Topazo» gaje kantis :
Top-top-topas la «Topaz’»,
Povus marŝi ni eĉ ĝis Kaŭkaz’,
Tamen ne allogas nin Kaŭkaz’,
Ĉar pli belas la Ilmena baz’.
Dum la solena malfermo de la tendaro ni salutis la partoprenantojn per jena kanto:
Geamikoj niaj gloraj,
Vin salutas en ĉi horo
Ĉe la lago Turgojako
Niaj koroj kaj la brakoj!
Ĉe belega nia lago
Vin atendas sunaj tagoj
Kaj plezure granda dozo
De laboro kaj ripozo.
La ĉiutagan instruadon de Esperantaj kantoj gvidis neforgesebla Ljonĉjo Borisov, ankaŭ ĉiuj aliaj kantaj programeroj pasis kun lia nepra partopreno.
En kadroj de la tendaro estis lanĉita la belarta konkurso “Oriento”, kiu poste transiris al ĉiuj postaj OrSEJToj. Kerno de la konkurso estis samtitola kanto «Oriento», kiun mi verkis speciale por la tendaro. Min inspiris kaj la belega urala naturo, kaj la fabeloj de P. Baĵov, kaj nia kara esperantista amika rondo:
Farbis montan randon per tenera rozkolor’,
Kaŝinte stelojn sorĉistin-aŭror’,
Kaj vekiĝas lante post tranokto la natur’,
Sin lavas per manpleno de lazur’...
Oriento, Oriento, Orient’, aŭrora mia land’,
Oriento, Oriento, Orient’ – pri vi matena kant’.
En la tendaro ĉiutage post matena gimnastiko kaj matenmanĝo okazis Somera universitato, kies rektoro estis Viktoro Aroloviĉ kaj inter la «profesoroj» fama Boris Kolker. Funkciis ankaŭ tradukista kurso, legejo (en rekta senco, la metaforaj legejoj sin kaŝis en apartaj tendoj vespere kaj nokte, pri kio humure rememoras Aleksander Korĵenkov sur paĝoj de «VKontakte»). Post tagmanĝoj estis ne tiom seriozaj, sed plenaj de plezuro kaj gajo distraj aranĝoj. La plej memorinda esis la festo de Neptuno. La Reganton de la maroj brile rolis Boris Anoĥin, kiu venis kun sia sekvantaro al la tendarejo per velboato kaj alportis barelon kun surskribo “Oro”. Li trovis la barelon sur fundo de la lago, kien laŭ la loka legendo ĝin iam ĵetis Jemeljan Pugaĉov. Ial neniu miris, ke la surskribo estis en Esperanto, sed ĉiuj ĝojmiris, kiam oni malŝtopis la barilon: tie anstataŭ oro estis biero, kiun oni volonte trinkis dum la festo. Multis aliaj gajaj festoj : Konkurso de Gajaj kaj Spritaj, Tago de naskiĝtaguloj, Rida vespero kaj fine la Adiaŭa balo, kie estis elektitaj Miss kaj Mister Esperanto (la ĉarma riganino Lolita Geiba kaj la glora Boris Anoĥin). La mastrino de la Kupra Monto kaj Danilo-Majstro transdonis al ili siajn orajn diademojn.
Entute la tendaron partoprenis 126 esperantistoj el 31 urboj de USSR.
Bedaŭrinde mia memoro ne sukcesis teni ĉion, ligitan kun la tendaro. Mi ne memoras ĉiujn nomojn de la partoprenintoj, eĉ la nomon de rolulo de Danilo-majstro mi nun ne povas rememori. Antaŭe jam estis publikigitaj en REGo memoraĵoj de Viktoro Aroloviĉ, en kiu li mencias ankaŭ nian tendaron. Mi dezirus, ke la partoprenintoj, kiuj nun legas tiun ĉi artikolon, reeĥu, verku kaj publikigu siajn memoraĵojn, eble korektu erarojn de mia memoro. La Ora SEJT meritas resti en la historio de nia movado kiel eble plej komplete.
Ludmila Novikova (Moskvo)
Добавить комментарий