Hura! Longa rusa vintro finiĝis. Bela printempo ricevis posedrajtojn pri la tempo. Marto, la 1-a de aprilo, la 15-a , la 29-a, la 30-a… Kaj finfine la 1-a de majo! Ĝuste tiel kalkulas printempajn tagojn esperantistoj de Uralo kaj Siberio. Ne, tute ne Tagon de Printempo kaj Laboro ili atendas, sed alian feston, pli ĉarman kaj mojosan – Esperantistan Primaveron (EsPrimo-n).
Ĉi-jare EsPrimo okazis en la bela siberia urbo Tjumeno kaj kolektis 57 homojn el 15 urboj de 2 landoj. Tri printempaj tagoj (la 2-4-a de majo) pasis en amika etoso, unu interesa programero sekvis tuj post alia, ne malpli bela. Prelegoj, kantoj, dancado de argentina ĉakarera kaj vigla belga polko, interpretista konkurso, sportaj ludoj, amika rondo, kaj certe japana peĉakuĉo, eble la unua en Esperantujo. Ĝuste pri tio estos la artikolo.
Do dekomence, kio estas peĉakuĉo kaj de kie aperis tiu stranga (almenaŭ por rusaj oreloj) vorto.
Peĉakuĉo – japandevena vorto, kiun oni povas traduki kiel “bla-bla-bla” aŭ “senorda babilado”.
Tamen en la realo peĉakuĉoj tute ne estas nur sensencaj kunvenoj de babilemaj homoj. Tio estas neoficialaj intelektaj eventoj, dum kiuj homoj prezentas iun temon per 20 bildoj, parolante nur 20 sekundojn pri ĉiu bildo – entute 6 minutojn 40 sekundojn por unu prezentaĵo. Poste spektantoj havas 6 minutojn kaj 40 sekundojn por fari demandojn al la parolanto. Kaj post tio nova persono komencas prezenti sian temon.
Elpensis peĉakuĉon loĝantaj en Tokio du aŭstroj Astrid Klein kaj Mark Dytham en la jaro 2003. La vorto kaj la aranĝo mem disvastiĝis tra la tuta planedo. Hodiaŭ peĉakuĉoj pasas en pli ol 600 urboj de la mondo. En Rusio tiuj estas Moskvo, Peterburg, Jekaterinburg, Permj, Vladimir, Samara, Rostov kaj Glazov.
Kiel aperis la ideo organizi la unuan peĉakuĉon? Kiam Astrid Klein kaj Mark Dytham fondis en Tokio la arkitekturan oficejon – KDA (Klein Dytham Architecture), ili devis ĉiutage aŭskulti multnombrajn prezentadojn de siaj kolegoj. Vi scias, ke kreemaj homoj parolas ege multe! Donu al tiu homo mikrofonon, kaj li/ŝi parolos eterne. Arkitektoj kaj dezajnistoj ne estas escepto. Astrid Klein kaj Mark Dytham laciĝis pro longaj paroladoj kaj komencis serĉi solvon de la problemo. Do ili starigis regulojn por ĉiuj prezentantoj – via raporto devas konsisti el 20 bildoj kaj pri ĉiu bildo vi rajtas rakonti nur 20 sekundojn.
Komence peĉakuĉoj estis do nur renkontiĝoj de junaj arkitektoj kaj dezajnistoj. Tamen dum mallonga periodo la aranĝo elŝprucis el la kadroj, kiujn kreis Astrid kaj Mark, kaj kiel infekto disflugis tra la tuta mondo.
Nun peĉakuĉoj estas aranĝataj en diversaj lokoj, kie estas spaco por babili, pensadi kaj ripozi – en kluboj, kafejoj, ĝardenoj, universitatoj, bibliotekoj, preĝejoj, forlasitaj malliberejoj, sur plaĝoj, en basenoj kaj eĉ en ŝtonminejoj!
La prezentaĵojn povas krei iu ajn. Ekzemple la filino de Astrid Klein faris sian unuan raporton (pri memfaritaj pentraĵoj), kiam ŝi estis nur 5-jara. La patrino de Mark Dytham, kiam ŝi havis 69 jarojn, rakontis dum peĉakuĉo en Tokio pri geedziĝa torto, kiun ŝi mem bakis.
La formo 20х20 permesas montri mallongajn, viglajn, atentokaptajn rakontojn, ĉar por sukcese sekvi la proponitan formaton, necesas elekti ĉion plej interesan – la plej bonajn fotojn, la plej interesajn komentojn, la plej taŭgan manieron de sindeteno, la plej trafan humuron ktp. Oni povas prezenti ion ajn - novan projekton, unikan ideon, recepton de ŝatata kuko, rimedon kontraŭ dikiĝo, Fibonaĉi-nombrojn, sian sperton pri petveturado, infuzado de teo ktp ktp. Ne ekzistas limoj por libera flugo de fantazio! Pro tio peĉakuĉojn povas partopreni infano kaj plenkreskulo, specialisto kaj nemetiisto, loĝanto de urbo kaj de vilaĝo, dommastrino kaj ĉefo de “ ora” fabriko – unuvorte ĉiu, kiu volas en neoficiala etoso dividi sian sperton en io kun aliaj homoj, rakonti pri tio, kio emociigas lin/ŝin, trovi partnerojn (eble eĉ klientojn), samideanojn, kompreni ion por si mem kaj trejniĝi en publika parolado. Por spektantoj peĉakuĉoj estas ankoraŭ unu bona ebleco plivastigi sian intelektan horizonton. Jen tiel kurte kaj resume pri pecxakucxo. Mi esperas, ke nun la vorto ne ŝajnas al vi tia stranga kaj strida. Kaj ni revenu al EsPrimo-9.
Aleksander Osincev, talenta junulo el Jekaterinburg, sperta esperantisto, direktoro de la unua Esperanta Kinofestivalo (Brazilo, San-Paulo, 2011) jam vintre enkapigis la ideon aranĝi peĉakuĉon dum EsPrimo en Tujmeno. Dirite – farite!
Kaj jen estas la 2-a de majo kaj jam Saŝa staras sur scenejo kaj invitas la unuan peĉa-prezentanton – Vladimir Opletajev-n el la urbo Surgut.
“Ĉu vi pretas?” – demandas Saŝa. “Jes!” – elspiras Vladimir ridetante, ja tio por li estas la unua sperto en peĉakuĉo. “Do mi ŝaltas la lumbildojn!” – respondas Saŝa, antaŭĝuante intelektan rakonton.
“Tempovojaĝo estas translokiĝo de homo, alia vivanta organismo aŭ objekto el la nuna tempo en iun konkretan momenton de la estinta aŭ estonta tempoj ....” – komencas sian rakonton Vladimir, sukcese trafante la formaton “20x20”. “Ĉu vi sciis, ke eblas vojaĝi en estontecon, sed neniam en pasintecon? Ĉu vi aŭdis pri “talpaj truoj” , “paradokso de ĝemeloj” kaj “paralelaj universoj?” Ĉu vi bone komprenas la teorion de relativeco de Ejnŝtejno?” – demandas spektantojn kaj daŭrigas la rakonton Vladimir.
Do kiel vi komprenis la temo, prilumigata de V.Opletajev, estas “Vojaĝado tra la tempo”. Esti la unua ĉiam iomete malfacilas en iu ajn afero, sed Vladimir brile plenumis sian taskon, kaj lia prezentado estis unu el la plej interesaj. Tamen, kurante antaŭen, mi malkovros al vi la sekreton – ĉiuj prezentaĵoj dum la peĉakuĉo en Tjumeno estis interesaj kaj allogaj.
Jen la sekva prezentanto surpaŝas la scenejon. Tio estas Viktoro Kudrjavcev el Jekaterinburg, kaj li jam senpacience volas rakonti pri Rimaro. “Ĉu vi pretas?” – Saŝa demandas. “Jam delonge,” – respondas kuraĝe kaj firme Viktoro. Kaj la unua lumbildo aperas sur la ekrano. Tiuj el vi, kiuj skribas versaĵojn en Esperanto, scias, kiel malfacile foje estas trovi konvenan rimon. Vi sidas kaj ronĝas skribilon, ĉifas kaj forĵetas en rubujon multajn paperojn, ĝis kiam venos en la kapon taŭga kaj ĝusta vorto. Ne rompu la cerbon, alparolu Viktoro-n, kaj li trovos por vi la rimon, eble eĉ plurajn, kaj vi povos elekti la plej karan por via koro.
Kiam la prezentado finiĝas kaj sekvas tempo por demandoj, tuj aperas persono, kiu proponas komputilan helpon al Viktoro en la kreado de Rimaro. Tio pruvas do ankoraŭfoje, ke peĉakuĉo estas aranĝo, kie oni povas trovi por si partneron, helpanton, samideanon ktp. Ne vane ja ni lanĉis la eventon.
Dum homoj varme aplaŭdas al Viktoro, Olga Ŝilajeva, esperantistino el Glazov, sekvas. La temo de ŝia prezentaĵo – “Tiel la mondo…aspektas”. Malgraŭ ke profesie Olga estas ekonomiisto kaj nun instruas ekonomion en universitato, ŝi interesiĝas pri geografio kaj ekde infanaĝo ŝatas esplori mapojn – ĉu mondajn, regionajn aŭ urbajn – ne gravas. Do, Olga kolektas mondmapojn de diversaj landoj.
“Vidu, jen tiel aspektas la mondo de ĉinoj, jen tiel tiu de brazilanoj, jen la mondmapo de Usono, kaj jen de Aŭstralio,” – montras fotojn kaj rakontas Olga. “Fakte la temo por prezentado naskiĝis de aŭstralia mapo, kiam mi rimarkis ĝin en la rusa socia reto VKontakte,” – daŭrigas Olga sian prelegon, kiam la publiko vidas sur la ekrano aŭstralian mondon, kiu aspektas tro nekutime por ni: sudo sur tiu mapo troviĝas supre kaj nordo – sube, do la mondo estas renversita. Kaj alia interesa scio, kiun dividas Olga kun la spektantoj, estas ke ĉiu popolo metas sian landon en la centron de “sia” mondo. La bildoj, montritaj de Olga, argumentas la teorion.
Ekde tiu tempo la spektantoj fariĝas pli viglaj, ili ja komprenis la sencon de peĉakuĉo kaj ne opinias jam la eventon fremda kaj malfavora. La peĉakuĉo pli kaj pli logas ilin. Bonege!
Kaj jen jam Aleksander invitas la sekvan peĉakuĉanon: “Jekaterina Arbekova el Novosibirsk. Fabelo pri RA. Renkontu kaj aplaŭdu!”.
RA - Renkontiĝo de Amikoj - estas tradicia tendaro de la Novosibirska Esperanto-klubo. RA okazas ĉiujare, en Rusio aŭ Ukrainio, kaj ĉiam distras partoprenantojn per diveresspecaj programeroj: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj ktp. Ĉi-jare okazos jam la 8-a RA. Ĝi pasos la 8 -15-an de julio en Krimeo je 120 kilometroj de Eŭpatorio en pitoreska sovaĝa loko apud la maro. Ĝin tuj postsekvos la ukraina aranĝo ”Rideto”- Internacia familia E-tendaro. Tio estos do bona ebleco havi du-semajnan ripozon inter esperantistoj! Aliĝu!
Sed kial la temo nomiĝas “Fabelo pri RA”? Jekaterina rakontis ĉiun historion de RA, de kiam la “infano” faris nur siajn unuajn paŝojn ĝis nun, kiam ĝi jam fariĝis 8-jara”.
Kiam venas tempo por demandoj, ĉiuj kun rideto ekscias, ke la infano RA estas “li”, do estas knabo. “Sed, Katja, ĉu vi ĝustas pri tio, ke RA havas viran sekson, kaj kiel vi komprenis tion?” – demandas la scivolema publiko. “Ĉu iu ajn patrino iam dubis pri la sekso de sia bebo? Ekde komenco mi sciis, ke RA estas li!” – metas dikan punkton al la diskuto J.Arbekova.
Pretas paroli Nadeĵda Borisova el Tjumeno, avino de la plej juna partoprenanto de EsPrimo-9, Artjom Veselov. Nadeĵda faras prelegon kaj montras fotojn, kiel ŝi kun la nepo vojaĝis al Bajkalo. Artjom estas ege vojaĝema kaj kuraĝa knabeto. Estante nur 3-jara, li jam vidis multon, konatiĝis persone kun pluraj esperantistoj kaj eĉ helpis al la gepatroj aranĝi EsPrimo-n. Kiam oni vidas tiajn ĉarmajn knabojn-partoprenantoj de E-renkontiĝoj, oni eĉ ne dubas, ke Esperanto vivos, kaj ke la lingvo havas estontecon.
Tiel finiĝas la unua parto de la peĉakuĉo. Domaĝe! Ni devas atendi la tutan diurnon por ĝui prelegojn de la restintaj partoprenantoj. Sed bonaĵojn oni devas ricevi poiomete, po malgrandaj porcioj, por ke ili ne fariĝu kutimaj, tedaj aferoj. Do ni atendu morgaŭon!
Kaj jen finfine venas la morgaŭa tago kaj kun ĝi la dua parto de la peĉakuĉo. Malfermas la liston de prezentantoj ĉi-foje Raja Kudrjavceva el Jekaterinburg per prelego pri vivo de la Jekaterinburga E-klubo “Arĝenta Flamo”. Jekaterinburganoj ne nur havas lecionojn kaj oficialajn klubajn kunvenojn, ne nur okupiĝas pri ĉiutagaj farendaĵoj, sed ili ankaŭ ofte vizitas teatrojn kune, festas naskiĝtagojn de klubanoj, marŝas al montaroj, akceptas gastojn el aliaj urboj kaj landoj - ili vivas do! “Arĝenta Flamo”, ŝajnas, estas ne nur klubo de esperantistoj, sed ankaŭ klubo de bonaj amikoj. Eĉ blindaj esperantistoj estas plenrajtaj kaj aktivaj partoprenantoj de la klubo. “Bravuloj estas membroj de “Arĝenta Flamo”!” – konstatas la spektantoj kaj faras demandojn al Raja pri planoj de la klubo ktp.
Nun Saŝa Osincev, la gvidanto, ekpaŝas la podion por inviti prezentantinon el Ĉelabinsk - Darja Zelenina-n, kiu studas lingvojn en universitato kaj emas rakonti pri sia propra sperto, kiel efike lerni lingvojn. Ĉiam estas pli oportune uzi metodojn, kiuj jam estis aprobitaj de iu. La lingvkapabloj de Daŝa estas bonega ekzemplo, ke la metodiko vere funkcias kaj estas fruktodona. “Lernu lingvojn ĉiutage, minimume dum 5 minutoj, nepre trovu kunparolantojn, ĝuu la procezon. Se vi sentas, ke la studado tedas vin, ŝanĝu teknikaĵon aŭ aliajn instruilojn, kaj kio la plej gravas – starigu konkretajn celojn. Jen la reguloj de efika lingvolernado,” - konstatas Darja. “Daŝa, kiujn lingvojn vi posedas?” – estas la demando el la publiko. “La anglan, la germanan, la svedan, la francan, la nederlandan kaj certe Esperanton. Kaj nun mi lernas la finnan, uzante la saman metodikon,” – respondas Daŝa. Tre unika junulino ŝi estas!
Jam staras apud la ekrano samurbanino de Daŝa, Galina Terentjeva, kaj montras al la publiko belajn fotojn pri sia vojaĝo al la etna centro “Akvilon” (Ĉelabinska provinco), kie turistoj povas amikiĝi kun ĉarmegaj bonkoraj hundoj, spertiĝi pri vivo en jarango (ĝi estas konusforma tendo-tipa loĝejo de siberiaj nomadoj), konatiĝi kun Avo Frosto de nordaj popoloj kaj eĉ pensigi al si propran deziron. Galina ne sola turismadis, sed ankaŭ kun sia edzo Nikolao kaj esperantista amiko el Francio -Matthieu (Matjo). Galina invitas ĉiujn veni al “Akvilon” kaj havi bonegan tagon tie inter belega naturo, pura aero kaj ĉarmegaj hundoj.
“Dankon al Galina, kaj por fermi la peĉakuĉon mi invitas Marina Stepaĉova-n el Tjumeno. Marina rakontos al ni pri unu el la plej kreivaj kaj originalaj arkitektoj kaj desegnistoj, pri la plej fama el la reprezentantoj de la kataluna modernisma skolo - Antonio Gaudi,” – diras estre Saŝa. Sur la ekrano la publiko vidas foton de La Sagrada Familia en Barcelono, kiu estas la plej konata granda katolika preĝejo, preskaŭ katedralo, al kiu Gaŭdi dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo, kaj kiu, preskaŭ 80 jarojn post lia morto, ankoraŭ ne estas finita. Potse sekvas fotoj de Casa Milà, Casa Batlló, Palau Güell, Parc Güell – konstruaĵoj en Katalunio; kaj Episkopa Palaco de Astorga kaj Casa Botines - en Leono. “Antonio Gaŭdi estas la arkitekto, pridiskutata pro la aŭdaco kaj originaleco de siaj kuraĝaj ideoj jam en sia tempo, post periodo de relativa forgeso kaj neglekto, nuntempe ĝuas popolan admiron, kaj en la tuta mondo lia aŭtoritato vere plifortiĝis en diversaj rondoj, ne nur fakaj,” – finas la prelegon Marina. Tute hazarde la lasta prezentaĵo de nia peĉakuĉo koincidis kun la ĉefa temo de la unuaj peĉakuĉoj en Tokio – arkitekturo.
“Mi dankegas ĉiujn partoprenantojn pro viaj interesaj, bone preparitaj rakontoj. Mi estas ege dankema al la karaj spektantoj pro saĝaj demandoj kaj vera engaĝiĝo. Sen vi nia peĉakuĉo ne okazus. Kaj jen malgrandaj donacoj por vi,” – diras Saŝa kaj disdonas KD-ojn. “Dankon al vi, kara Aleksander, pro via kreemo, ĝojigu nin daŭre per novaj projektoj,” – sincere respondas la publiko.
Jes, ĉio havas sian finon. La dutaga peĉakuĉo finiĝis. “Ĉu bedaŭrinde aŭ feliĉe?” – demandos vi. Mi bedaŭras, ke en la plej proksima tempo mi ne ĝuos tiun eventon inter esperantistoj (kvankam junie okazos nia 3-a urba peĉakuĉo, sed ĝi ja ne estos programo en Esperanto). Sed mi feliĉas, ke mi havis eblecon partopreni mem kaj aŭskulti belegajn prezentadojn de aliaj homoj dum EsPrimo-9, ekscii multon, fari konkludojn kaj inspiriĝi por novaj similaj aranĝoj.
P.S. Kiam sabate, la 4-an de majo, ni adiaŭis unu urbon post la alia kaj nia rondo de partoprenantoj de EsPrimo-9 fariĝis pli kaj pli malvasta, mi sentis, ke kun tiuj adiaŭoj forveturas al aliaj urboj parteto de mi, kaj mi iĝas malplena.
Karaj amikoj, dankon al vi pro la ĉarma etoso, pro viaj varmaj koroj kaj sinceraj vortoj. Dankon pro nova sperto. Tiuj printempaj tagoj jam okupis sian lokon en mia animo kaj por ĉiam restos tie. Mi fojfoje eligos ilin.
Olga Ŝilajeva (Glazov)
Speciala festa kuko por EsPrimo - 9
Vladimir Opletajev estis la unua prezentanto dum la peĉakuĉo. Lia neordinara prezentaĵo nomiĝis " Vojaĝado tra la tempo"
La prezentaĵo de Vladimir vokis grandan intereson de la publiko, tial multis demandoj post ĝi.
Viktoro Kudrjavcev rakontis dum la peĉakuĉo pri Rimaro en Esperanto.
Ankaŭ la tempo por demandoj dum la peĉakuĉo flugas tre rapide
Esperantistino el Glazov Olga Ŝilajeva en sia interesa prezentaĵo "Tiel la mondo... aspektas" parolis pri diverslandaj mapoj.
La publiko dum la peĉakuĉo tute ne enuis kaj faris multajn demandojn al la prezentantoj
Nadeĵda Borisova el Tjumenj rakontis en la prezentaĵo pri sia alloga vojaĝo al Bajkal
La dua parto de peĉakuĉo komenciĝis de la prezentaĵo de Raja Kudrjavceva, dediĉita al jekaterinburga E-klubo "Arĝenta flamo"
Darja Zelenina el Ĉelabinsk dividis kun la publiko la propran sperton 'Kiel efike lerni lingvojn"
Mem Daŝa posedas la anglan, germanan, francan, svedan, nederlandan lingvojn kaj nun laŭ tiu ĉi metodiko lernas la finnan
En la prezentaĵo de Galina Terentjeva temis pri la interesa vojaĝo al etno-centro "Akvilon" en Ĉelabinska gubernio.
Galina proponis al la ĉeestantoj iam kune viziti Akvilon-centron
Prezentaĵo de Marina Stepaĉova pri unika arkitekturo de Gaudi kronis la peĉakuĉon.
La ĉeestanta publiko aktive reagas per rido, demandoj kaj aplaŭdoj.
Aleksander Osincev disdonas la premiojn al la aktivaj partoprenantoj de la aranĝo
Komuna foto de la partoprenintoj de "EsPrimo-9"
Добавить комментарий