Hilda Dresen (1896-1981)

Antaŭ 130 jaroj la 11-an de majo 1896 naskiĝis Hilda Dresen (1896- 1981) – konata Esperanta poetino kaj tradukistino. Ŝi naskiĝis en Norda Estonio, arbaroriĉa regiono, kie ŝia patro laboris kiel forstisto, kaj elkreskinte inter la arboj kaj floroj de sia hejmloko, ŝi estis antaŭ ĉio amanto de la naturo kaj dum la tuta vivo restis sindonema al ĝi.
Hilda Dresen studis en knabina mezernejo en Tallinno, poste laboris ĉe la estona poŝto ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radio-telegrafistino. Ŝi esperantistiĝis en 1913, estinte tiam 17-jara, kaj pli poste oni nomis ŝin ofte “ patrino de la estonaj esperantistoj”. En Esperanto ŝi komencis labori poezie en 1922. Ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj, interalie en “Literatura Mondo”. En la poemaro” Dudek poetoj” en 1934 aperis ŝiaj pluraj originalaj poemoj. En 1967 povis aperi ŝia sola plena originala poemaro "Norda naturo". Kiel tradukistino Hilda Dresen estis multe pli produktiva, kaj laŭdire ŝi opinis sin pli tradukinto ol originala poeto. Ŝia unua traduko estis la libro “Elektitaj versaĵoj “(1929) de Marie Under (1883-1980), unu el la plej grandaj poetoj de Estonio en la ХХ-a jarcento; poste sekvis multaj aliaj tradukoj. Ŝi tradukis el la estona, rusa, germana Ŝi ankaŭ kunlaboris kiel tradukistino ĉe la Estona antologio (1932). Elstaras ŝia traduko de fragmentoj el Kalevipoeg, la popola eposo de Estonio (1975).

Ni rememoru hodiaŭ la poetinon legante la publikigitajn sube ŝiajn belajn originalajn poemojn el la poemaro “Norda naturo”. Unu estas la konata al multaj ŝia verko “Paduso”, Ĝuste nun en Jekaterinburgo tre bele multloke floras padusoj, plenigante la aeron per sia dolĉa kaj ebriiga odoro! :)

 

Paduso
Hilda Dresen
Paduso, reĝino de l' nordo
Kun blanka floraro,
Unua printempa heroldo,
Ornam' de l' kamparo.

 

En ĉiu ĝardeno vi floras,
Ĉe ĉiu dometo,
Agrable kaj dolĉe odoras
En nokta kvieto.

 

Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite,
Petal' post petalo,
Ŝutiĝas florar' via glite
Dum sia disfalo.

 

Ankaŭ la belegan poemon “Betulo” bone scias multaj esperantistoj:

 

Betulo
Hilda Dresen
Malmulton bezonas okulo
Por esti ravita:
Jen tegis sin nuda betulo
Per verdo subita.

 

Ho, kia belec' senmezura:
Betul' beltalia
Sur fon' de l' ĉielo lazura
En rob' freŝfolia.

 

Sur blanka trunketo diskreta
Vual' bonodora ...
Ekvibras en koro sekreta
Sopiro dolora.

fonto

 

Komentoj el VKontakte