








Каraj geamikoj, mi volas rakonti al vi pri unu rimarkinda evento, kiu okazis en mia urbo Tobolsko februare ĉi-jare.Temas pri la 40-jariĝo de nia loka socia organizaĵo "Bona volo". Kial mi decidis rakonti al vi pri tio? Ĉar en ĝia historio fojfoje sonas la vorto "esperantisto". Ekzemple, konata al multaj tjumena esperantisto Aleksandr Zagvazdin, estrinta la bankon "Severcombank" en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, investis en la restaŭradon de la kapelo de Aleksandro la Dua. Krom tio, esperantistoj el Francio, Ĉinio, Pollando kaj Danlando en diversaj jaroj renkontiĝis kun membroj de “Bona volo”.
Do, se diri kelkvorte pri la agado de la organizaĵo, ĝi estas tre ampleksa kaj, eble, eĉ grandioza. Ĝiaj anoj volontuladis en restarigo de pli ol 20 historiaj konstruaĵoj!!! Nur dum kvin pasintaj jaroj estis farbitaj kaj plibonigitaj kvin lignaj domoj!
Al la jubilea aranĝo venis pli ol cent homoj, kiuj rememoris la eventojn de la 1986-a jaro - la fondiĝon de la organizaĵo kaj volontulan laboron de ĝiaj membroj en duonruiniĝintaj preĝejoj kaj historiaj konstruaĵoj.
Fine de la aranĝo estis proponita unika ceremonio: ĉiu gasto estis
petata sur poŝtkarto skribi sian deziron, alvokon al homoj, kiuj vivos post 50 jaroj. Estis kreita tiel nomata "Mesaĝa tempokapsulo” (“капсула времени"), kiu estis transdonita al la loka arkivo por 50-jara konservado.
Ĉi -momento estis precipe solena kaj multsignifa, ĝi unuigis tri epokojn: pasintecon, nuntempon kaj estontecon. Komence ni malfernis la “Mesaĝon al posteuloj”, kreitan de membroj de “Bona volo”en la fora 1987-a jaro kaj atente kaj delikate tralegis la skribitan tekston sur jam flaviĝintaj paperfolioj. Nur imagu, ke tiuj vortoj, ideoj, esperoj atendis sian horon dum kvardek jaroj! Poste venis nia vico krei la novan mesaĝon kaj estis kortuŝe vidi, kiel enpensiĝis ĉiuj pri demandoj: ”Kion ni volas diri al niaj posteuloj?” “Kio nin maltrankviligas?” “Pri kio ni revas?” “Je kio ni kredas?” La ondo de sincereco kovris ĉiun ĉeestanton en la halo…Mi pensas, ke multaj gravaj kaj seriozaj ideoj estis direktitaj al Estonteco bela kaj mojosa!!! Kaj mi esperas, ke post duonjarcento loĝantoj de Tobolsko tralegos nian mesaĝon kaj ridetos, kaj eble eĉ pensos: “Kiaj varmanimaj kaj neindiferentaj estis homoj, kiuj vivis en 2026!”
Amike,
Dilara Gadirova, Tobolsko

















