Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2020

Urboj: 

Aranĝoj: 

La skanita elokventa arkiva dokumento pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof, kiun montris surekrane Vera Matvejeva
La skanita elokventa arkiva dokumento pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof, kiun montris surekrane Vera Matvejeva
Konstantin Ĥlizov kantis belajn kantojn en Esperanto kaj rikoltis multajn aplaŭdojn de la partoprenintoj de la Zamehof- festo 2020
Konstantin Ĥlizov kantis belajn kantojn en Esperanto kaj rikoltis multajn aplaŭdojn de la partoprenintoj de la Zamehof-festo 2020
Jekaterinburga esperantistino Vera Matvejeva
Jekaterinburga esperantistino Vera Matvejeva
Esperantistino el Sankt-Peterburgo Jekaterina Maliŝeva
Esperantistino el Sankt-Peterburgo Jekaterina Maliŝeva
Esperantistino el Volgogrado Anna Zabavina
Esperantistino el Volgogrado Anna Zabavina
Esperantisto el Niĵnij Tagilo, bonhumora Valerij Borodin
Esperantisto el Niĵnij Tagilo, bonhumora Valerij Borodin
Unu el komunaj fotoj, faritaj dum Zamenhof-festo 2020 en Jekaterinburgo
Unu el komunaj fotoj, faritaj dum Zamenhof-festo 2020 en Jekaterinburgo
Nia samurbanono Jana Husanova kontaktis nin el Germanio, kie ŝi nun loĝas kaj laboras kiel astrofizikisto
Nia samurbanono Jana Husanova kontaktis nin el Germanio, kie ŝi nun loĝas kaj laboras kiel astrofizikisto
Esperantistino el Volgogrado V. M. Spicina montras la foton kun Zaleski - Zamenhof kaj rakontas pri la komunikado kun la nepo de Ludoviko Zamenhof en Francio
Esperantistino el Volgogrado V. M. Spicina montras la foton kun Zaleski - Zamenhof kaj rakontas pri la komunikado kun la nepo de Ludoviko Zamenhof en Francio
La bibliografia libro pri Zamenhof, kiun montris kaj revuis dum la Zamenhof-tago 2020 Lidija Jerofejeva
La bibliografia libro pri Zamenhof, kiun montris kaj revuis dum la Zamenhof-tago 2020 Lidija Jerofejeva
La libro pri Zamenhof, kiun montris kaj revuis dum la renkontiĝo Lidija Jerofejeva
La libro pri Zamenhof, kiun montris kaj revuis dum la renkontiĝo Lidija Jerofejeva
Sergej Potoskujev kaj Lidija Jerofejeva el Niĵnij Tagilo
Sergej Potoskujev kaj Lidija Jerofejeva el Niĵnij Tagilo
Dilara Gadirova - esperantistino el Tobolsko
Dilara Gadirova - esperantistino el Tobolsko
Unu el komunaj fotoj, faritaj dum la Zamenhof-tago 2020
Unu el komunaj fotoj, faritaj dum la Zamenhof-tago 2020

Ĉiujare en decembro uralaj esperantistoj, samkiel tutmonda esperantistaro, festas la tradician Zamenhof-feston aŭ Tagon de la Esperanta libro, dum kiu esperantistoj omaĝas al la kreinto de Esperanto kaj dediĉas sian atenton al la Esperanta literaturo. Kaj certe ni ĉiam atendas tiun ĉi feston, ĉar ĝi ankoraŭ ebligas al ni ĉiuj revidiĝi kun amikoj – esperantistoj, denove sperti solenan kaj emociigan etoson de kunestado en unu samlingva rondo.

Sed ĉi-foje la tradicia decembra festo estis neordinara, ĉar pro la konataj al ĉiuj cirkonstancoj ni povis renkontiĝi nur virtuale. Entute la 20-n de decembro por celebri la Zamenhof-tagon en rete ligita formato aliĝis 21 esperantistoj el 6 urboj de Rusio kaj estis unu esperantistino el Germanio. El Jekaterinburgo partoprenis la aranĝon – 9 homoj, el Niĵnij-Tagilo – 5 homoj (brave, tagilanoj!), po du homoj el Tjumeno kaj Volgogrado, po unu – el Tobolsko kaj Sankt- Peterburgo.

La aranĝo, kiu komenciĝis de solena voĉlegado de la poemo de Paul Thorsen pri Zamenhof fare de Raja Kudrjavceva kaj Lidija Jerofejeva, entute daŭris dum du horoj kaj duono kaj estis interesa kaj enhavriĉa dank’ al la diversaj kontribuoj de ĝiaj partoprenintoj: sperta aktivulino el Volgogrado Spicina V. M. vidigis al ĉiuj la genealogian arbon de Zamenhofa gento kaj kurte komentis ĝin, ŝi ankaŭ rakontis kaj montris fotojn pri sia renkontiĝo kaj komunikado kun la nepo de Ludoviko: Louis-Christophe Zaleski – Zamenhof antaŭ kelkaj jaroj en Francio; ŝia juna samurbanino Anna Zabavina konigis al la partoprenantoj siajn impresojn pri la partopreno en la virtuala renkontiĝo de esperantistoj, organizita de REU en la sama tago kiel nia. Jekaterinburganino Vera Matvejeva prezentis al ni surekrane la skanitan elokventan arkivan dokumenton: enskribaĵon el la libro de naskiĝoj de hebreaj infanoj pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof. Lidija Jerofejeva montris du biografiajn librojn pri Zamenhof el sia biblioteko, kiujn ŝi tralegis kaj revuis. Esperantistino el Sankt-Peterburgo Jekaterina Maliŝeva rakontis pri la interesa formo de la kunlaboro de esperantistoj el la klubo “Kariljono” dum la pandemia periodo, kiam ili kune tradukis en Esperanton, faris subskribojn kaj sonigis mallongajn konatajn filmetojn el serioj “Fitil” kaj “Jeralaŝ”, la prezentita de Jekaterina unu el iliaj filmetoj vokis sinceran intereson de la partoprenantoj. Dilara Gadirova el Tobolsko rakontis pri siaj planoj, uzante skajpon, komenci la instruadon de Esperanto en ne tre granda grupo de dezirantoj en sia loĝurbo, kaj pensigis nin pri la okazigo de paroliga kurso de Esperanto por ni mem, uzante zoom-on.

Ĉiujn nin vere agrable surprizis la aliĝo kaj apero surekrane de nia juna samurba esperantistino Jana Ĥusanova, kiu jam dum 6 jaroj loĝas eksterlande ĉar ŝi doktoriĝis en Francio kaj nun laboras kiel astrofizikisto en Germanio. Ni tre ĝojis vidi Jana inter ni dum la festa renkontiĝo, kaj ŝi tre vigle kaj interese rakontis pri sia nuna vivo en Germanio, volonte respondante multajn niajn scivolajn demandojn.
Multajn aplaŭdojn rikoltis jekaterinburgano Konstantin Ĥlizov, plenuminte du belajn kantojn en Esperanto. Kaj fine Raja Kudrjavceva aldonis ankoraŭ iom da vigleco al la aranĝo, proponinte al ĉiuj partoprenantoj trovi paralelojn en la rusa al la tralegitaj de ŝi proverboj en Esperanto el la fama “Zamenhofa proverbaro”.

Kiel ĉiam la tempo de la renkontiĝo pasis tre rapide kaj nerimarkeble, ĝi havis vere ĝojan kaj festan etoson, kiun ŝajne eksentis ĉiuj kaj ĝi iĝis la plej grava kaj agrabla impreso de la tuta festo!

Fragmentoj de la voĉlegita dum la virtuala festa decembra renkontiĝo en Jekaterinburgo la poemo de Paul Thorsen

***

Hodiaŭ en moment’ solena,
en lingvo Zamenhova, pura, plena,
facile fluas vortoj, varme, verse
karesi noblan nomon kvazaŭ per Alta Kanto:
Doktoro Esperanto!
Hodiaŭ ritmo, rimoj kun dolĉo dance festas
pro verko, kiu mem poemo estas!

2
Humila, saĝa, preskaŭ sola
li luktis por la lingvo senpopola,
ĝis muroj de Bulonjo krake falis.
De tiam li kun daŭre kreskanta akompano
fariĝis tutmondano!
Humila, ne venkinta, sed ankaŭ ne venkita,
li montris vojon tra la mont’ granita.

3
Hodiaŭ en moment’ solena
jam tempo estas por rekono plena.
La nepoj de l’ modesta semokorto
centmile tra Tutmondo persiste venis, venas,
konstante semis, semas.
Hodiaŭ estas tempo, honora kaj hereda –
per vi la verko venkos, estu preta!

Paul Thorsen

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte