Venonta UK estos uĵa. Impresoj pri la laborkunsidoj de la LKK.

Aranĝoj: 

LKK-laborkunsido
LKK-laborkunsido
Foto el Nitra
Foto el Nitra

Ĉiuj esperantistoj jam scias pri kaj multaj jam aliĝis al la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en la jaro 2016 okazos en la ĉarmega urbo Nitra en Slovakio www.nitra2016.sk .

Mi kiel volontulo de E@I www.ikso.net  kaj kreinto de la emblemo por la venonta Kongreso iomete apartenas al la organiza teamo. Kaj antaŭ nelonge (fine de oktobro) okazis la unua LKK-laborkunsido pri la estonta Universala Kongreso de Esperanto en Nitra. Bonŝance kaj samtempe malbonŝance por mi, mi sukcesis partopreni en tiu ege interesa aranĝo kaj iomete ekscii, kiel oni organizas tiel gravan por la tuta Esperantujo renkontiĝon. Kaj malbonŝanse, ĉar mia volontula periodo finiĝos baldaŭ.

Do, en la LKK-laborkunsido partoprenis eble preskaŭ 40 personoj el Slovakio, Ĉeĥio kaj Hungario, nu jes, kaj mi de Rusio. Venis ankaŭ gravuloj kiel Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario; Veronika Poór, estonta Ĝenerala direktoro de UEA; Barbara Pietrzak, estrarano de UEA; Stano Marček prezidanto de SKEF, kompreneble ankaŭ la ĉeforganizantoj Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko.

La kunsido daŭris tri tagojn. Dum la unua tago estis vizitado de kongresejoj, loĝejoj kaj ĉiuj aliaj lokoj destinitaj por la venonta aranĝo. Ŝajne ni ekskursis tra la tuta urbo: sporta halo, sinagogo, teatrejo, agrikultura universitato, biblioteko … eble mi eĉ forgesis ion, tiel multe da lokoj ni vizitis - eĉ finmanĝi mian tagmanĝon mi ne sukcesis tiutage :) Certe mi imagas: la urbo tute pleniĝos de esperantistoj dum la Kongreso.

Ĉiuj vizititaj lokoj aspektas bone, multaj estis rekonstruitaj. Do ni ricevos ankaŭ freŝe rekonstruitan kongresejon por UK. Kaj ege komforte estas, ke ĉio estas atingebla piede.

Nin tre ĝojigis multaj neesperantistoj kaj urbaj gvidantoj, kiuj volonte helpas al la LKK. Dum tiu unua ekskursa tago ni ĉiuj estis akceptitaj de la estro de la Urba domo. Vidu la raporton de la regiona televido http://www.tvnitricka.sk/spravodajstvo/svetovy-kongres-esperanta-v-nitre.html?page_id=5159 . Min tre mirigis, ke tiel gravaj personoj donas sian tempon al Esperanto kaj vere kontribuas al la Kongreso.

Se la unua tago estis plena de paŝado, la dua kaj la tria estis tute dediĉitaj al parolado kaj pridiskuto de organizaj demandoj: buĝeto, enloĝigado, hoteloj, manĝeblecoj, ekskursoj, kultura programo kaj junulara programo. Estis esperantigita la nomo de la  urbo, kio ne al ĉiuj plaĉis, tamen nun ni devas diri Nitro anstataŭ Nitra. Ankaŭ pli malpli formiĝis laborgrupoj respondecaj pri kultura programo, junulara programo, ekskursoj, loĝigo, financoj, balo, infana kongreso ktp. Cetere, se vi havas iun ideon aŭ volas iel kontribui al la UK, vi tre bonvenas . Skribu, ne hezitu lkkatesperanto.sk.

Mi partoprenis en diskuto de la laborgrupo pri la kultura programo. Estis ege interese, kaj mi povas diri, ke vin atendos vere riĉa kultura programo: multe da interesaj kantistoj, teatraĵoj, poeziaj vesperoj, sciencaj prelegoj…

Iomete mi partoprenis en diskuto de la laborgrupo pri la junulara programo, kiu jam nun aspektas plej prete. Nu, kompreneble, okazos interesaj koncertoj, specialaj noktaj ekskursoj, gufujo, drinkejo, diskejoj, metiejoj, ludoj ktp.

Mi ŝatus mencii alian aranĝon - ĈAR - Ĉeliman aŭtunan renkontiĝon, kiu okazis la 12-an -15-an de novembro 2015 kaj cetere,estis ege ĉarma :) kaj kiu ankaŭ traktis la junularan programon.. Do, la programo promesas estii riĉega kaj bonega, kaj la Nitra UK iĝos por gejunuloj vere mojosa. Kaj bonŝanse la prezoj en Slovakio trioble  aŭ eĉ kvaroble malpli altas ol en Okcidenta Eŭropo, eĉ malpli altaj ili estas ol en Rusio. Do indas kaj eblas veni al la UK ankaŭ por gejunuloj!

Pri la ekskursa programo mi, eĉ ne partoprenante en la laborgrupo, povas diri, ke ĝi estos bonega. Ĉar Slovakio estas nekredeble bela lando! Kaj ankaŭ helpos pri ekskursoj profesia slovaka firmao, kies estro jam komencis lerni Esperanton.

Pri multe da aferoj mi ne rakontis kaj eĉ ne indas rakonti, ĉar ja devas esti ankaŭ surprizo.

 

Tamen dum la kunsido-tagoj troviĝis tempo ankaŭ por ripozi, babili, amuziĝi. Intertempe ni vizitis festivalon de ĉokolado en urba vendejaro. Bongustega ĉokolado! Dum la Kongreso estas ankaŭ planata ĉokoladgustumado, tial la Kongreso estos ne nur varma, sed ankaŭ dolĉa!

Do, mi nur povas inviti ĉiujn al la UK! Certe estos uĵe ;)

 

Pli detalan rapoton vidu ĉi tie https://www.youtube.com/watch?v=jdLF5UQt5lg

 

Glosoj:

Uĵa – nova sufikso, kiu esprimas kontentiĝon, plaĉegon, pli malpli mojosa, sed pli esprimas bonan/ĝojan senton al io/iu https://mojose.wordpress.com/tag/vortaro/

LKK – Landa Kongresa Komitato – loka organizantaro de la UK.

KKS – Konstanta Kongesa Sekretario – persono, enoficigata de la Estraro de UEA

 

Elena Ĥusanova, Partizánske, Slovakio - Jekaterinburg

Komentoj

Kara Lena, dankon pro la

Kara Lena, dankon pro la interesa rakonto pri tio kiel estas preparata venonta UK-o en Nitro! Certe ĝi estas alloga por ni kaj ni ŝatus havi eblecojn ĝin partopreni! Ni ĝojas pri viaj sukcesoj en Esperantujo! Amike salutante vin post la ĵus okazinta paroliga rondo: Saŝa Osipova; Sergej, Saŝa, Marija Lokis kaj Raja Kudrjavceva

Tre alloga rakonto pri la

Tre alloga rakonto pri la venonta UK kaj Slovakio. Dankon, Lenoĉka, pro la priskribo de eblecoj kaj aranĝoj, kiujn la UK- partoprenontoj povos sperti. Estas aparte agrable por ruslandanoj, ke la prezoj ne estas tiel altaj. Mi volus partopreni kaj ĝui la kongreson kaj Slovakion! Lidija Jerofejeva

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte