Urboj:
Dum kelkaj monatoj mi ne parolis esperante, kaj pro tio atendis la E-renkontiĝon en Jekaterinburg kun malpacienco. Sabato estas ĉiam plezuro post malfacila semajno, kaj ankaŭ tiu ĉi estis same plezuriga. La vetero bonegis, dum la vojo mi ĝuis la buntan belecon de flavaj kaj ruĝaj arboj…
Tuj kiam post nemallonga vojo mi venis al Jekaterinburg, mia humoro malboniĝis, ĉar mi ekvidis en la kunvenejo areton da homoj, kiuj parolis la rusan dum la preparado al la aranĝo. Ni kunvenis en la reprezentejo de Baŝkiria respubliko en Jekaterinburg, ĉar esperantistoj ne havas sian propran ejon. Observante ĉion ĉi, mi pensis: “Ĉu tio estas esperantistoj, kiuj rakontos pri siaj E-vojaĝoj?”
Dum ni, same malmultekvante, atendis venontojn por komenci, Saŝa Osincev demonstris por ni norvegan filmon el la Verda Filmejo, pri kiu li okupiĝas. Kvazaŭ responde al miaj pensoj en la filmo temis pri la simila situacio en Norvega Esperanto-asocio. Duonmalplena salono, norvegaj esperantistoj provas organizi tie iun festan E-renkontiĝon, kaj neniu venas eĉ por aŭskulti la invititan aktoron, recitontan Peer Gynt en Esperanto, kaj manĝi la bongustaĵojn, kiuj abundis sur la tablo. Mi malgajis kaj pensis: “Kial mi estas ĉi tie? Kial mi tiom da tempo dediĉis al Esperanto?”
Sed la filmo klarigis al mi, kion signifas Esperanto. Ĝi signifas esperon. Esperanto mem estas la forto, kiu inspirigas homojn agi, ion fari, kaj nur poste multon ricevi. Tuj, kvazaŭ laŭ miaj pensoj, la mondo ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝis. Homoj venadis, ĉiuj bonhumoraj kaj energiaj, kaj ni ekparolis esperante. Mi ekaŭdis la rakontojn pri REK en Sankt-Peterburgo, kiu estis tute internacia, pri UK kaj IJK-o en Kubo, pri la Itala kongreso, pri diverslokaj vidindaĵoj kaj pri homoj, eĉ pli multe pri homoj. Inter prezentadoj ni aŭskultis intervjuon de Saŝa Osincev, kiun li faris por Esperanta radiostacio Varsovia Vento, kaj diskutis pri la problemoj de la lingvo internacia. Sur la fotoj, kiujn ni spektis, kaj sur la visaĝoj de ĉeestantoj mi vidis brulantajn okulojn, kiuj plenis de entuziasmo kaj deziro ion fari plu por Esperanto.
Venis la fino de la renkontiĝo. Sed neniu lignofajro tuj volas estingiĝi, kaj karboj kutime brulas plu dum multaj horoj ĝis mateno. Same okazis kun ni, ĉar ni ne volis disiĝi kaj ankoraŭ longe parolis kaj diskutis, interŝanĝis ideojn kaj pensojn. Esperanto, kiu signifas esperon, vivas!
Добавить комментарий