Urboj:
Aranĝoj:
Estas tre ĝoje konstati, ke bela tradicio de urala esperantistaro kunfesti Zamenhof-tagon kaj Tagon de la Esperanta libro sukcese daŭras. Kutime la festo ĉiam pasis en la urala ĉefurbo. Sed ĉi-foje, kiel estis antaŭe planite, decembra festa kunveno de uralanoj okazis en Tjumeno. Kaŭzo por tio estis la glora 50-jara jubileo de tjumena esperantista klubo “Revo”.
Tial nia brava kvinkapa grupo de jekaterinburgaj esperantistoj frumatene sabate forlasis la urbon kaj per privata aŭto de Sergej Kumkov direktiĝis al Tjumeno. Onidire, agordiloj de animo komencas funkcii de matene. Nia bonhumora kompanio veturis vigle interbabilante kaj ŝercante; la tago estis vere bela: al ni favoris la vetero kaj fine post pli ol dumdektagaj fortaj uralaj frostoj ĝis -30 gradoj kaj pli, la vetero mildiĝis, forestis eĉ venteto kaj la leviĝanta surhorizonte frambruĝa suno vekis nian sinceran ĝojon kaj preskaŭ infanan ravon. Antaŭ ni etendiĝis neĝa, blanka vojo, nin atendis suna vintra tago kaj ĝoja renkontiĝo kun geamikoj!
Kaj jen, nerimarkeble, ni jam atingis Tjumenon kaj tiean kunvenejon, kie en la vintra tago de la 16-a de ecembro tjumenaj esperantistoj akceptis gastojn-geamikojn el kelkaj najbaraj urboj kaj invititajn samurbajn veteranojn de la sepdekaj jaroj. Estis agrablege denove vidi karajn vizaĝojn de la geamikoj, aŭdi iliajn ĝojajn voĉojn, senti amikajn varmajn brakumojn. Entute la festo kunvenigis 27 homojn el 5 urboj: Jekaterinburgo – 6 esperantistoj; Omsko – 1; Surguto – 1; Tobolsko – 1; Tjumeno – 18. La loka organiza teamo faris grandan preparlaboron, trovinte konvenan ejon por la aranĝo, bele ornaminte ĝiajn du disponigitajn por ni salonojn, en unu el kiuj pasis la festa programo kaj en alia estis aranĝita tablo kun regalaĵoj por la amika festeno.
La programo de la aranĝo estis varia kaj aspektis kiel miksaĵo el serioza, amuza kaj lirika ĝenroj. Ĝi konsistis el tri grandaj partoj; en la unua – uralaj esperantistoj omaĝis al la iniciatinto de Esperanto. Tial ĝi komenciĝis per la sonigo de la freŝverkita de Mikaelo Povorin kanto, dediĉita al Ludoviko Zamenhof, post kiu Vladimir Opletajev konigis al la ĉeestantoj kelkajn tradukojn de la fama Zamenhofa poemeto “Ho, mia kor’”, kolektitaj de li. La prezentaĵon sekvis surekrane la video, en kiu brazila esperantisto Paŭlo Sergio Viana rakontas pri la interesa artikolo el la revuo “Esperanto”, kies aŭtoro skribas pri la nekonata fakto el la vivo de L. Zamenhof – pri la invitita de li skribmaŝino.
La dua parto de la programo estis dediĉita al la Tago de la Esperanta libro, kaj ĉi tie okazis interesa kvizo pri la Unua libro, kiun partoprenis la plejparto de la ĉeestantoj. Surekrane estis montritaj demandoj kaj tri respondoj el kiuj necesis elekti la ĝustan, marki poste per kruceto sur la aparta folio ĉiujn korektajn respondojn kaj fine anonci la rezulton. Al kvar perfektaj gajnintoj Vladimir enmanigis kiel premion siajn aŭtorajn librojn.
Laŭ la delonga tradicio de jekaterinburgaj Zamenhofaj tagoj estis prezentitaj kelkaj lastatempe eldonitaj Esperanto-libroj, kaj ĉi-jare Raja Kudrjavceva elektis por la prezentado tiujn 3: 1) la poemaron de la tradukitaj verkoj de O. E. Mandelŝtam; 2) la originale verkitan romanon de M. Bronŝtejn “Simeono” – ambaŭ libroj estas eldonitaj de la Moskva eldonejo “Impeto”; 3) la 6-n kajeron el la serio “Esperanto por mi”, kiun eldonas elstara japana esperantisto Hori Jasuo en la kunlaboro kun la germana profesia grafikistino kaj esperantistino Helga Ploetner, kie sur la 7-a paĝo aperis artikolo-rakonto pri Raja Kudrjavceva kun ŝia portreto, desegnita de Helga.
La tria parto de la programo estis dediĉita al la 50-jara jubileo de “Revo” kaj dum ĝi okazis portempa mergiĝo en rememorojn pri la historio de la klubo kaj pri la kluba vivo kaj agado en antaŭaj jaroj. Vladimir Opletajev, kiu estis unu el la fondintoj de la klubo kaj, cetere, jam duonjarcenton esperantumas, kaj la kluba aktivulino de pli posta generacio Galina Lopareva montris sinsekve la prezentaĵojn, preparitajn de ili por la jubileo de “Revo”; estis abundo de malnovaj fotoj kun la aŭtoraj komentoj kaj rememoroj. Kaj certe veteranoj revenis rememore en tiujn tagojn, kiam ĉio, montrita surekrane, okazis en realo. Ĝenerale necesas rimarkigi, ke tjumenanoj zorge konservis multajn dikegajn klubajn albumojn kun fotoj el pasintaj jaroj, ili ĉiuj estis kunportitaj, kaj ĉiu deziranto povis preni kaj foliumi ilin.
Post la rememoroj de la veteranoj, la tuta ĉeestantaro estis invitita al la salono, kie atendis la preparita festa tablo. Sed antaŭ la festeno ĉi tie okazis duonhora komunikiĝo per Zoom kun aliurbaj geamikoj-esperantistoj, kiuj aperis surekrane speciale por saluti ĉiujn partoprenantojn de la festo kaj por gratuli tjumenanojn okaze de la jubileo. Sonis varmaj salut-kaj gratulvortoj el diversaj rusiaj urboj: Ĉelabinsko, Kovrovo, Miasso, Moskvo, Niĵnij-Tagilo, Novosibirsko, Rigo, Sankt- Peterburgo, Stavropolo, Tiĥvino, Ufo; sonis speciale verkitaj porjubileaj poemoj de M. Bronŝtejn kaj T. Vŝivceva, kaj plenumita de Sergeo Straŝnenko la ŝatata vintra kanto de lia esperantista juneco kun la konata titolo “Din-don”. Ankaŭ estis tute surpriza aliĝo kaj virtuala amika saluto kaj gratulo de kelkaj aktivuloj-esperantistoj el Kubo, ligon kun ili organizis esperantistino Lisandra Gonzalez, nun loĝanta en Tjumeno. Entute tiu ĉi parto de la programo estis tempo, kiam okazis la “fajraĵo” de ĉies emocioj, ĉiuj kuntostis, gustumis preparitajn regalaĵojn, interŝanĝis amikajn donacetojn, al ĉiuj ĉeestantoj estis enmanigitaj agrablaj memoraĵoj – verdkoloraj brelokoj el ledo kun la surskribo “Revo” – 50-jara, kiujn speciale mendis okaze de la evento tjumenaj esperantistoj Ksenija Baklickaja kaj Jevgenij Volkov kaj poste donacis al ĉiu partoprenanto. Konate estas, ke la komuna kunmanĝo kutime tre bone unuigas homojn. Do, certe ekregis tre ĝoja kaj plena de entuziasmo etoso! Sed dum tiu neformala amika interkomunikado ankaŭ estis paŭzo por realigi la ideon pri nia komuna koncerto, kaj ni kune denove translokiĝis en la najbaran salonon. La koncerton komencis la kanto ”Admiru, amikar’” de B. Okudĵava en Esperanta traduko, kiun akompane de la gitarludo plenumis jekaterinburgano Sergej Kumkov. Poste ĉiujn atendis la granda surprizo: la partopreninta la festan kunvenon esperantistino Lisandra Gonzalez (la edzino de la tjumena esperantisto Stanislav Belov), kiu devenas el Kubo kaj nun loĝas en Tjumeno, preparis kun la partnero-kubano Erik nacian dancon “Salso”, kiu tuj altiris la atenton de la publiko. La dancado estis vere brila kaj iĝis la plej belega perlo de la tuta koncerta programo! Post la danco ankaŭ okazis leciono pri tio, kiel danci salson kaj ĝin partoprenis kelkaj uralanoj el Jekaterinburgo kaj Tjumeno. La programon daŭrigis la kantado de la vintra kanto je vortoj de D. Samojlov en la traduko de M. Bronŝtejn “Nomoj de la vintroj” fare de esperantisto el Jekaterinburgo Viktor Kulakov, sonis ankoraŭ kelkaj kantoj en la plenumo de gitaristo S. Kumkov. Ankaŭ okazis deklamado: V. Opletajev prezentis la belan poemon “Vintra fabelo” de N. Ĥoĥlov, Raja Kudrjavceva – la vintran poemon de M. Giŝpling.
Post la koncerto ĉiuj estis invititaj trinki teon kun la bongustegaj tortoj, membakitaj de tjumenanino Nastja Golovkina! Oni forŝaltis la lumon en la ĉambro, ĥore kantis “ Ĉion bonan al vi! ...” kaj nur malrapide brulis du kandeloj – la cifero 50...
Dum tiu ĉi festa kunveno estis multaj mirindaj kaj memorindaj momentoj. Mi klopodis priskribi kiel eble detale, kiel ĉio pasis, por ke povu imagi al si kaj eksenti la feston tiuj, kiuj ne povis ĝin partopreni. Se analizi pli profunde, verŝajne eblus trovi ankaŭ iujn malglataĵojn, monentojn de iu nesukceso, sed ŝajne, ne ĉion en la vivo necesas pritaksi, necesas ion simple aprezi.
Estas granda ĝojo por mi, ke Esperanto povis unuigi nin ĉiujn tiuvespere, kaj nia renkontiĝo donacis al mi persone tiom da pozitivaj emocioj kaj impresoj! Mi esperas, ke ankaŭ aliaj partoprenintoj memoros, kiel ni festis tiun ĉi Zamenhof- tagon kaj la 50-jariĝon de la klubo “Revo”...
Mi ŝatus fini mian rakonton per esprimo de mia kora dankemo al la tjumenanoj pro la agrabla gastigado, al la mastrino de la vespero Nastja Golovkina kaj al ĉiuj ceteraj, kiuj kontribuis por la sukceso de tiu ĉi aranĝo!
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo
Ekskurso en frosta kadro
Sekvatage post la festa kunveno, la 17an de decembro 2023, Stanislav Belov volonte konsentis gvidi piedekskurson por aliurbaj gastoj kaj tjumenanoj tra la historia centro de Tjumeno. Li estas diplomita historiisto kaj kompetentas pri la urba historio en la plej etaj detaloj. Pri pli scioplena ĉiĉerono, kiu perfekte parolas Esperanton kaj ŝategas sian patrourbon, nia dekpresona grupo ne povus eĉ en sonĝoj revi. Stanislav irigis nin de la Centra placo ĝis la kabo antaŭ la monakejo de la Sankta Triunuo, kie en 1586 estis fondita Tjumeno. Ĉiu malnova domo, strato, strateto, preĝejo, monumento en la rakonto de Stanislav malkovris al ni sian historion kun multaj interesaj faktoj, sprite prezentitaj de la ekskursgvidanto. Bedaŭrinde la vetero abrupte ŝanĝiĝis, kaj la dimanĉa decembra tago kruele torturis nin per malvarmega penetranta vento, niaj piedoj kaj manoj frostis, ni ŝirmis la vizaĝon per gantoj kaj skarpoj, sed Stanislav kun la vizaĝo, malfermita al la pikanta vento, spite al la glacifrosta malvarmo estis stoike kontraŭstaranta la vintran ventodefion kaj perfekte plenumis la taskon. Atinginte la monakejon kaj enirinte la Triunuan katedralon kaj Petropaŭlan preĝejon, ĉiuj povis ĝui la varmon de ilia interno, pensigan malbruon kaj specialan etoson de la kristanaj temploj. Danke al la siberia frostego kaj tre lerta ekskursgvidado fare de Stanislav ĉi tiu decembra piedmarŝo restos en nia memoro. Mi ĝuis la vintran ekskurso-aventuron en Tjumeno!
Vladimir Opletajev
Добавить комментарий