Intervjuo: Andrej Grigorjevskij. LTE-4, F2

La 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo brile pasis la 4-a Lingvotrejnado. Post longa paŭzo al rusia Esperantujo venis la stelo de sovetia kaj postsovetia Esperanto-movado Andreo Grigorjevskij. Dum la lingvotrejnado li elektis gvidi grupon de A-nivelo – kaj komence rakontas pri malfacilaĵoj kaj avantaĝoj de instruado al komencantoj. Venas rememoroj pri Esperanto-instruado en multaj urboj de la lando, instrumetodoj kaj kreitaj lerniloj, pri sukcesaj urboskalaj Esperanto-projektoj, kiel lingvaj festivaloj en kun novaj inventoj por la programo kaj samtipa, sed alitema festivalo de hobioj, pri voĉigo de libroj kaj plenmetraj filmoj... Internacia kunlaboro kaj komitataneco en TEJO rezultigis 51-an IJKon en 1995 (Serovo, Leningrada provinco) kaj 60-a IJKon en 2004 (Kovrov, Vladimira provinco). Multege istis farita… Kiom farota? Filmis kaj muntis Karter (Aleksandr Basov)

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte