Kelkaj impresoj de la partoprenintoj de la Tria Lingvotrejnado en Jekaterinburg

Urboj: 

Aranĝoj: 

Aleksandr Mitin, Niĵnij Novgorodo.Viziti Jekaterinburgon mi volis delonge: ĝi interesis min, mi multe aŭdis pri la urbo, legis pri ĝi. Sed nur ĉi-jare finfine aperis kaj tempo, restinta de ferioj, kaj kaŭzo por veni, des pli esperantista kaŭzo. Okazis Lingvotrejnado. Jekaterinburg mem estas urbo por nepra vizito kaj rigardo. Vera Urala centro. Mi speciale venis pli frue ol komenciĝis la Lingvotrejnado, kaj dum la semajno mi promenis laŭ centro kaj ne nur, esploradis urban "ruĝan linion" de vidindaĵoj kaj publikan transporton — ĝi estas unu el miaj aliaj interesoj. Kaj poste estis preskaŭ tri tagoj por esperantumi.

Kiam oni proponis al mi registriĝi kiel Esperanto-instruisto, mi iom hezitis. Jes, antaŭnelonge mi faris la kurson en mia urbo, sed dubis, ĉu mia sperteto taŭgas por LT. Kaj krome, mi ne estis certa pri la formato de la lecionoj. Sed, verdire, mi vane dubis, ĉar la ĉefa ideo de nuna aranĝo estis: diversaj instruistoj kaj formoj de lecionoj: kaj paroligaj kursoj, kaj prilumo de apartaj gramatikaj momentoj, kaj ludoj... Kaj, finfine, ĉion ĉi eblas fari same diverse! Eĉ du diurnoj por la tuta aranĝo ne taŭgas. Estis vere densa horaro. Ĝuste pro tio mi venis pli frue: por estu la tempo ekkoni la lokon mem.

Post tempo iuj renkontiĝoj restas en memoro, iuj post la tempo paliĝas, kaj mi ĝis nun ne komprenas la kaŭzon, kial okazas tiel diverse. Eble, la etoson faras tiaj malgrandaĵoj, pri kiuj oni eĉ ne rememoras, sed resentas ie profunde. Mi ne scias, kio estis tiuj momentoj, sed dum LT ili certe ĉeestis. La bona etoso restigis la volon por reveni. Malgraŭ la distanco sufiĉe longa de mia urbo. Sed, interalie, la distanco ankaŭ havas avantaĝon — eblas konatiĝi kun tute novaj por si homoj. Des pli mi volas veni al sekva LT, ke mi ŝuldas. Mi donis al la aranĝo ne tiom, kiom necesis, do indus redoni sekvafoje. Dankon al Raja por gastigo, al Vladimir, al multaj aliaj, al Roman pro intelektaj ludoj kaj al ĉiuj venintoj pro novaj impresoj!

Aleksandr Mitin, Niĵnij Novgorodo.


Aleksandra Osipova, Jekaterinburgo.La tria lingvotrejnado en Jekaterinburgo estis antaŭlonge atendata evento de la aŭtuno. Ja tio estas jam preskaŭ tradicia Esperanto – aranĝo ne nur por uralanoj, sed ankaŭ por esperantistoj el multaj aliaj urboj de Rusio. Tio estis kaj bona ebleco renkontiĝi kun la malnovaj amikoj kaj ekkoni novajn samideanojn; kaj profundigi siajn sciojn pri Esperanto kaj havi bonan lingvan praktikon; kaj komunikiĝi je diversaj temoj kun tre interesaj homoj; kaj prezenti iujn siajn kreajn talentojn; kaj eĉ poste kune, en granda amika kompanio, viziti la urbajn kulturajn programojn, kiel ekzemple spektaklon en la teatro de Muzika komedio.

Mi kore dankas ĉiujn niajn instruistojn – Vladimir Opletajev, Darja Zelenina, Irina Gonĉarova, Tatjana Vŝivceva – pro ilia enmeto en la klerigadon de ĉiuj, kiuj lernas Esperanton kaj pro ilia senavara divido kun ni, la lernantoj, de iliaj scioj pri la lingvo!

Apartan grandan dankon al Raja Kudrjavceva kaj Pavel Veselov pro la ĉiama bonega organizado kaj senriproĉa okazigo de la aranĝo!

La varman saluton al ĉiuj partoprenintoj de la trejnado kaj ĝis novaj renkontiĝoj!

Aleksandra Osipova, Jekaterinburgo.


Esperanto – Uralo – Jekaterinburgo – Lingvotrejnado…Jekaterina Maliŝeva, Sankt- Peterburgo.

Jes, denove io interesa komenciĝis en la vivo dank’ al Esperanto.

Antaŭe partopreninte diversajn Esperantajn aranĝojn, mi veturis tra la tuta mondo.

La plej ofte mi vojaĝis al Italio (partoprenis UK - 91 en Florenco, Italajn Esperanto - kongresoj en Torino, en Mazara del Valo en Sicilio), mi ankaŭ vizitis Islandon (UK -98 en Rejkjaviko) kaj Argentinon (UK -99 en Bona Aero). Ĉie mi ekvidis multe da interesaj lokoj kaj homoj.

Antaŭnelonge en miaj vojaĝoj mi turniĝis al Rusio. Somere de la kuranta jaro mi partoprenis RET-on en Poŝehonjo kaj estis ravita per bonega rusa naturo kaj antikva historio. Iu povas diri, ke mi ne bezonas Esperanton por vojaĝi tra Rusio, kaj ne pravos.

Certe, oni povos veturi sen Esperanto, sed la veturo ne estos tiel interesa, ĉar ĝi okazos sen tiu grava celo – montri al homoj bonan eblecon unuiĝi per Esperanto, helpi al ĉiuj pli bone kompreni unu la alian. En Esperantaj kompanioj ĉiam kolektiĝis la plej interesaj homoj.

Sed subite mi komprenis, ke vojaĝante tra la mondo, mi ankoraŭ neniam vizitis Ural-on kaj mi tre ekvolis ŝanĝi tion.

Finfine mi okazis en Uralo! En bela Ekaterinburgo! Por justeco mi devas noti, ke uralajn montojn en Ekaterinburgo, eĉ en Nevjansko, mi ne ekvidis. Nur  malgrandajn montetojn. Sed bonan klimaton  mi tamen konstatis. Ofte lumis la Suno (verŝajne, simple suno?), kiu kutime mankas en Sankt-Peterburgo.

Mi ekvidis Oblikvan Turon en Nevjansko, belan historian centron de Jekaterinburgo kun multaj ĝiaj vidindaĵoj, vizitis la Teatron de muzika komedio. Mi spiris freŝan aeron en la stratoj de la urba distrikto Uktus kaj ĝuis bonan etoson inter la samideanoj. Min ĝojigis, ke la aranĝon partoprenis multe da infanoj – preskaŭ kvinono (8 infanoj el 38 partoprenantoj). Mi povis konstante praktiki Esperanton dum lecionoj kun V. Opletajev, dum dialogoj kaj ludoj kun D. Zelenina kaj R. Efremov kaj kun aliaj partoprenantoj ĉiumomente. “Ĉies ludo” estas nun mia la plej ŝatata ludo. Laŭ mia peto, Roman sendis al mi demandojn kaj respondojn de la ludo kaj nun ni en Sankt-Peterburgo povas fari raundojn de la ludo. Dankon!

Dankon al ĉiuj organizantoj de la Tria Lingvotrejnado Mi havis bonajn kaj utilajn feriojn en Jekaterinburgo!

Kaj Uralajn montojn norde de Jekaterinburgo kaj Nevjansko mi ankoraŭ esperas ekvidi iam poste! Kun helpo de Esperanto.

Jekaterina Maliŝeva, Sankt- Peterburgo.


Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagilo.Unue, mi volus skribi kelkajn vortojn pri la novembra lingvotrejnado. Mi ĉeestis tie la unuan fojon. La spertoj, kiujn mi gajnis, superis miajn atendojn. Ĉio estis organizita sur bonega nivelo. La programo estis enhavriĉa, interesa, vigla kaj kreita por diversaj gustoj kaj aĝoj. Neniu enuis. Eĉ vespere ne ekzistis paŭzoj, kaj al esperantistoj ĉiam estis proponita io interesa: ludoj, konkursoj, diskuto! Rajeĉka kaj ŝia teamo superis sin mem! Cetere, kiel kutime!

Due, la lecionoj por la nivelo B (mi ne povis ĉeesti en la lecionoj de A nivelo) sendube brilis samkiel la okulvitroj de la instruisto! Ili evidentiĝis ĝuindaj, variaj, viglaj kaj pensigaj. La lernantoj ne havis eĉ sekundon por enui! Mi nur povas imagi kia streĉa laboro antaŭis la eventon! Kaj mi ankaŭ volas danki Volodja-n por la fortoj kaj energio, kiujn li senlace donacis al ni dum siaj neforgeseblaj lecionoj! Kaj por lia senavareco, por liaj libroj , kiujn li eldonis kaj donacis al la plej aktivaj partoprenintoj!

Kaj trie, al mi tre plaĉis la intelektaj ludoj de Roman Jefremov!Mi mem ne povis respondi multajn demandojn, tamen mi sentis min feliĉa kuniĝi kun la samideanoj en la varma etoso, bonega kompanio el diversaj urboj de nia lando! Mi vidis sufiĉe junajn interesajn klerulojn! La koro batis ĝoje, ke ni havas tiom da talentaj esperantistoj!

Mi esperas, ke similaj rendevuoj okazos regule en Uralo! La lingvotrejnado montris, ke ni havas kapablan esperantan societon!

Lidija Jerofejeva, Niĵnij Tagilo.


Pjotr Fedosov, Moskvo.Ĉi-novemre en urbo Jekaterinburg okazis la 3-a aŭtuna lingvotrejnado, kiun mi sukcesis partopreni kune kun ankoraŭ kelkaj moskv- kaj moskvgubernianoj: Irina Gonĉarova (Mirina), Aleksandr Basov (Karter), Aleksandr Lebedev (Norden) kaj Natalja Laziĉ (Mildina).

La renkontiĝo al mi tre plaĉis. Mi sukcesis viziti kaj la diligente faritajn lecionojn de s-ro Opletajev (Surguto), kaj dialogaĵojn kaj aktivaĵojn de Darja Zelenina (Ĉelabinsko), kaj ludojn de Roman Jefremov (Glazov), kaj "rondan tablon" de Irina Gonĉarova (Odincovo). Ĉiuj lecionoj estis interesaj kaj (kio gravegas) unikaj. Unu leciono malsimilis je la alia, eĉ faritaj de la sama instruisto lecionoj ne tre similis.

Krom la lecionoj, estis, certe, komunikado en Esperanto, kiu, mi esperas, plaĉis al ĉiuj (krom krokodiloj, sed krokodilado preskaŭ ne estis tie), kaj, do al mi.

Fine, mi volas diri, ke tio ne estos la lasta mia Lingvotrejnado. Kaj, eble, iam mi venos jam kiel instruisto!

Pjotr Fedosov, Moskvo.

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte