Urboj:
Aranĝoj:
Pasas la lasta printempa monato de 2019, forportante kune kun si la belajn tagojn de la 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo, kiuj, espereble, ankoraŭ vivas en kolektiva memoro de la partoprenintoj.
Estis vere agrable tralegi jam kelkajn afiŝitajn postaranĝajn impresojn de diversaj homoj el diversaj lokoj: Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij de Moskva provinco), Olga Ŝilajeva (Glazovo), Tatjana Vŝivceva (Miasso), Irina Gonĉarova (Odincovo), Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagilo), kiuj diverse, sed tre pozitive respegulis la eventon.
Kio restos pri tiuj tagoj en mia memoro de la organizanto? Kvankam mi delonge jam ekkonsciis, ke la vivo estas senĉesa batalo kontraŭ cirkostancoj, kondiĉoj, k.t.p. – al mi ŝajnas, ke la sorto denove decidis elprovi min je firmeco. Kaj la vojo al tiu ĉi, 4-a lingvotrejnado, estis ŝtonoza kaj plena de obstakloj. La unua el kiuj estis sciigo de mia amiko-esperantisto kaj konstanta helpanto en la organizado de ĉiuj 3 antaŭaj trejnadoj, Vladimir Opletajev, ke li ĉi-foje ne povos kunlabori kaj partopreni pro diversaj kialoj. Sendube, kiam vi sentas apude ies apogon – pli varmas vivi; kaj tiu ĉi informo decembre por mi estis kiel sitelo de malvarma akvo sur la kapon kaj komence mi longe sentis min perdita. Sed poste mi akceptis decidon tamen serĉi eblecojn efektivigi la aranĝon, anoncitan ankoraŭ dum la pasintsomera RET en Ŝujo. Krome, kutime mi sekvas la principon en la vivo, kiun povus esprimi per la vortoj de la fama verkisto Remarque: “Necesas konservi la fidelecon. La fidelecon al la vortoj, al la devoj, al aliuloj, al si mem.”
Ankaŭ tuj aperis la fajrereto de espero: dum la Kristnaska festo gastis en mia hejmo mia moskva amikino-esperantistino Irina Gonĉarova, kiu tuj esprimis sian pretecon kunlabori kaj ŝi vere multe helpis, subtenante kaj helpante min kaj morale, kaj per siaj valoraj konsiloj, kaj gvidante instruadon en C-nivelo kaj parte en B. Sed ankaŭ poste la bonŝanco multfoje elglitis el la manoj: jen ni estis devigataj ŝanĝi la malnovan oportunan bazejon, kie estis okazigitaj multaj regionaj Esperanto-aranĝoj dum pluraj jaroj al la nova, kun tute nekutimaj kondiĉoj kaj interpuŝiĝis kun multegaj burokrataj obstakloj; jen estis konsento de Aleksandr Blinov eniri la instruistan teamon, sed post iom da tempo Aleksandr informis pri sia nepovo kunlabori; eĉ la vetero freneziĝis kaj ĝuste antaŭ la komenco de la trejnado revenis en la urbon vera vintro kun abunda neĝo kaj frostoj. Kion diri? La kvara lingvotrejnado okazis spite al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj kaj survojaj baroj.
Kaj jen estas jam solena momento de la malfermo de la aranĝo, kiam mi deziras al la partoprenantoj senti sin hejme ĉi tie kaj peni kun granda apetito konsumi la proponatajn lingvosciojn por ke ili bone digestiĝu poste. Tuj poste komenciĝis la studado en trinivelaj grupoj: A, B, C kaj ĉio “ekbolis, ekbrulis kaj ekfajris”. Ne enprofundiĝante en la detalojn, mi nur volus reliefigi la plej gravajn aspektojn kaj nomi homojn, kiuj kion gvidis. Mi tre ĝojas, ke la instruistan teamon eniris tiaj kompetentaj instruistoj kun grandega instrusperto kaj kiuj kapablas fajrigi iun ajn, kiel Irina Gonĉarova kaj Andrej Grigorjevskij. Andrej gvidis A-lernogrupon kaj okazigis sian dinamik-komunikan ekspreskurson; Irina gvidis trejnadon de aŭdkompreno laŭ la modelo de la parola parto de KER-ekzamenoj en la lernogrupoj B kaj C kaj proponis kaj efektivigis tre interesegan trejnadon pri tradukado. Inter instruistoj estis tiaj perloj de nia urala Esperanto-komunumo kiel Olga Ŝilajeva kaj Tatjana Vŝivceva; Olga preparis diverstemajn lecionojn por evoluigo de parol- kaj skribkapabloj de la B-grupanoj kaj krome provis instigi la partoprenantojn al krea laboro per Esperanto (kun grandega intereso ĉiuj partoprenantoj legis la murgazeton de la 4-a lingvotrejnado, verkitan de B-grupanoj!); Tatjana Vŝivceva bone helpis al Andrej en la instruado de la A-grupanoj, aldonante al la programo lecionojn pri Esperanto-gramatiko. Freŝecon al la instrua momento aldonis partopreno kiel instruisto de talenta kaj energia Ilja Gnusarjov, esperantisto el Penza, kiu baldaŭ finstudos la trijaran kurson de la fakultato de interlingvistiko kaj esperantologio en Poznana universitato de Pollando. Sendube Ilja estis surpinte en Jekaterinburgo kaj ŝajne ankaŭ li mem ĝuis la momentojn de la instruado. Mi esperas, ke la sukceso, kiun li havis kiel instruisto en Jekaterinburgo, entuziasmigos lin ĝenerale sur la kampo de Esperanto-instruado. Kompreneble menciindas kontribuoj por la instrua programo fare de juna moskva esperantisto Pjotr Fedosov kaj esperantisto el Niĵnij Novgorodo Aleksandr Mitin, kiuj proponis kiel instrumaterialon interesajn intelektajn kaj lingvajn ludojn kaj gvidis ilin, krome Aleksandr dividis kun la partoprenantoj sian propran aŭtoran aliron al riĉigo de la vortprovizo.
La partoprenantaro de la lingvotrejnado estis ne nur diversnivele posedanta la lingvon, sed ankaŭ tute diversaĝa; brave kaj inspire perfektigis siajn lingvokonojn kelkaj Esperanto-veteranoj, multaj gejunuloj vigligis la etoson kaj harmonie miksiĝis kun la kutimaj mezaĝuloj, infanoj akompanis siajn gepatrojn. Eblas kompari la lingvotrejnadon kun fonto, el kiu ĉiu povis trinki, ĉerpi, forporti kun si kaj anstataŭe ion lasi. Mi pensas, ke tiu kvartaga studado estas certe duflanka ligo: ne nur grupanoj lernas de instruistoj, sed ankaŭ instruistoj povas ion lerni de grupanoj. Do, tia natura reciproka ligo.
Densan instruan programon apudis allogaj kulturaj programeroj kaj vespera programo, kiam okazis amika komunikiĝo, interŝanĝo de ŝercoj kaj bonaj emocioj – ankaŭ estis tempo utila por ĉiuj. Bonetosa amika vespero; belega prezentaĵo pri la festivalo “Teo kaj Amo”, kun spektado de la kelkaj premiitaj filmoj kaj teŭmado laŭ ĉina maniero kaj akompane de mirinda ĉina muziko, okazigita de Olga Ŝilajeva – estas vere neforgeseblaj kaj helaj paĝoj de la evento! La komunan koncerton dum la tria vespero de la aranĝo partoprenis ĉiuj dezirantoj: kantis siajn malnovajn kaj novverkitajn Esperanto-kantojn akompane de bela gitarludo Konstantin Hlizov; bardaj kantoj sonis en la plenumo de Sergej Kumkov; Vadim Solovjev per sia kantado akompane de la akordiono emociis ĉiujn; arde deklamis la Zamenhofan poemon “La vojo” Pjotr Fedosov; ankaŭ voĉlegis aŭ deklamis belajn Esperanto-poeziaĵojn Farida Bekmansurova kaj Tatjana Vŝivceva, ŝercan skeĉon prezentis Ilja Gnusarjov kaj Pjotr Fedosov, ĉiujn tre gajjgis fragmento el filmo “Bunkro” kun la subskriboj en Esperanto kaj la teksto ligita kun la 4-a lingvotrejnado. Do, ni plezure ĝojis kaj senhalte ridaĉis dum la komuna koncerto. Min mem ĉiam tre impresas iaj kolektivaj agoj, tial mi volonte partoprenis amuzan teatraĵeton “Provizo” laŭ la verko de Samuil Marŝak, tradukita de Mikaelo Bronŝtejn, kiun reĝisoris Irina Gonĉarova kaj prezentis la teamo de esperantistoj el diversaj urboj.
Pli poste tiuvespere, kiam la vasta publiko aŭ delice ludis en unu rondo, aŭ inspirplene kantis komunajn kantojn en la alia rondo, ni provis altiri kelkajn aktivulojn al la fermita pensiga interparolo pri la estonteco de la rusia Esperanto-movado, cele zondi, ĉu ni sukcesos ion radike ŝanĝi en ĝi proksimtempe.
En la dua parto de la kvara tago kadre de la organizita busekskurso, la partoprenantoj povis viziti historian centron de la urbo kaj vidi lokojn, kiuj famiĝis pro diversaj historiaj eventoj.
Estas konate, ke “kio komenciĝis – tio ankaŭ finiĝos”. Do, jen jam fermo de la trejnado dum kiu krom la solena enmanigo de certigiloj al ĉiuj A, B, C-grupanoj, estis ankaŭ “tempo de libera mikrofono”, kiam ĉiuj dezirantoj povis esprimi siajn impresojn, fari rimarkojn aŭ danki. Multaj el la partoprenantoj komprenis, ke ne estas limoj al la lingva perfektiĝo kaj estis konvinkitaj, ke ne eblas vivi sen konstanta akiro de scioj pri io nova kaj interesa, ligita kun Esperanto.
Nun jam eblas diri, ke la 4-a lingvotrejnado sukcesis, kaj kompreneblas, ke certe tiu sukceso antaŭvidis la grandajn penojn de la organizantoj. El la sperto de ĝia preparado vidiĝis plian fojon, kiom gravas bone akordita kunlaboro de la organiza teamo – unio de homoj, kiuj faras komunan aferon. Tial de mia flanko sekvos granda “protuberanco” da koraj dankoj al ĉiuj, kiuj helpis efektivigi tiu ĉi trejnadon, al miaj karaj geamikoj, kaj al ĉiuj, kiuj venis kaj aktive partoprenis ĝin. Estas tre bone, ke ni havis tiujn kvar tagojn, kiam ni povis unuiĝi lerneme kaj kreeme!
Se oni demandus min, ĉu mi havas ankaŭ iujn bedaŭrojn, ligitajn kun la aranĝo, mi respondus, ke jes, mi havas ilin, sed mi ankaŭ havas tiom da feliĉaj momentoj, kiujn neniu povas forpreni de mi. Min varmigas la sento, ke ni ne vane pasigis tiun tempon, kaj ni sukcesis ion bonan kunfari. Mi ankaŭ pensas pri tio, ke la vivo faris rondiron kaj ni denove okazigis la Esperanto-aranĝon en tiu sanatorio “Bodrostj”, kie iam, antaŭ 15 jaroj, pasis nia dua regiona renkontiĝo “EsPrimo-2” (la unua en Jekaterinburgo dum la komenca periodo de nia regiona Esperanto-agado). Jen kiel….
Raja Kudrjavceva, ĉefkunordiganto de la 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo.
P. S.: fotoj al la teksto de I. Gonĉarova kaj R. Bolŝakov
Добавить комментарий