Esperanto-instruistoj de Rusio
Roman Jefremov
Naskiĝdato: 17. septembro 1985
Jaro de esperantistiĝo: 2008
Loĝloko: Glazovo, Udmurtio
Profesio: inĝeniero-kemiisto
Instruista kvalifiko: Amatora instruanto de Esperanto
La gepatra lingvo: la rusa
Studitaj fremdaj lingvoj: la angla, Esperanto
Preferataj aŭ plejofte aplikataj instrumetodoj en la kursoj de Esperanto: gramatika, miksita, luda metodoj.
Esperantlingva kvalifiko: KER-ekzameno, C-1, 2012.
Instruspertoj: ĉeestaj kursoj en Glazovo dum 3 jaroj (2010-2013), Esperanto-lecionoj en Ural-Siberiaj printempaj esperantistaj renkontiĝoj EsPrimo, Lingvotrejnadoj en Jekaterinburgo, okazigo de intelektaj ludoj dum IJK en Brazilo (2014).
Intelektaj ludoj
Intelektaj ludoj estas unika fenomeno, kiu unuigas milojn da homoj el diversaj anguloj de la mondo. La luda movado en Rusio estas multe pli vasta ol ekzemple esperantista movado kaj disvastiĝas tre rapide inter ruslingva loĝantaro de pluraj landoj.
La bazo de tiu movado estas certe sporta varianto de la fama televida ludo “Kio? Kie? Kiam?” (“KKK”). Ĝi diferencas de la televida varianto, ĉar ĝin partoprenas samtempe multaj teamoj, kiuj skribe respondas al la samaj demandoj. Tiu ĉi ludo estas rusia inventaĵo kaj originale estis ludata ruslingve, sed nun oni ludas ĝin jam en pluraj aliaj lingvoj. En la tutmonda ranglisto de la Internacia Asocio de la kluboj “KKK” estas kelkaj miloj da teamoj. Krom ĝi estas vaste uzata la ludo “Brain-ring”, kiu similas al “Kio? Kie? Kiam?”, sed ĝin partoprenas samtempe nur 2 teamoj, kies celo estas ne nur ĝuste respondi la demandon, sed fari tion pli rapide ol la rivala teamo. Sur la tabloj estas specialaj butonoj, kiujn ludantoj premas por havi ŝancon respondi. Se la respondo malveras, rajtas do respondi la kontraŭa teamo. “KKK” kaj “Brain-ring” estas ĝenerale pensad-ludoj. Kompreneble la ludantoj bezonas iun bazan stokon da ĝeneralaj scioj kaj koncernan kulturan nivelon, sed la plej grava estas kapablo trovi la bezonatajn informerojn en la demando mem, kunigi, “disvolvi” ĝin, kaj per teama interago dum 1 minuto atingi la veran respondon. Do tio ne estas ludoj pri puraj scioj, kiel oni ofte opinias.
Se temas pri “pursciaj” ludoj, do la plej fama inter ili estas “Ĉies ludo” (“Своя игра”), kiu same devenas de televida programo. En tiu ludo la partoprenantoj kontrolas sian scion de pluraj faktoj kaj konkursas, kiu el ili estas pli bona “vivanta enciklopedio”. Ekzistas kelkaj variantoj de tiu ludo – teamaj kaj individuaj, voĉaj kaj skribaj, kaj ili ĉiuj estas uzataj dum intelektaj ĉampionecaj konkursoj. Nuntempe populariĝas ankaŭ diversaj tipoj de “amaskomunikilaj ludoj”, kie la taskoj enhavas informojn en bildoj, sonoj kaj video-formatoj. Tiuj ludoj ofte temas pri artaĵoj, muziko, filmoj, kaj ankaŭ ili estas tre ŝatataj de la ludanta publiko.
Ĝenerale intelektaj ludoj estas maniero de lernado kaj akirado de novaj scioj. Tiom grandan kvanton da novaj informoj mi ricevis el neniu alia fonto post kiam mi finis la lernejon. Strebante al plialtigo de lud-nivelo ni ĉiam plialtigas la nivelon kulturan kaj lernas ion novan – legas librojn, spektas filmojn, penas forigi “blankajn makulojn” en nia klereco. Do la ludoj certe estas utilaj, evoluigas pens- kaj memorkapablon, kio estas bezonata kaj por infanoj, kaj por plenkreskuloj.
Krom tio la ludoj havas gravan socian rolon kaj unuigas homojn surbaze de komuna intereso. Tiajn amikojn, kiajn mi trovis per la lud-movado, mi ne povus trovi alimaniere. Teama interago dum la minuto de diskutado kunigas homojn ne malpli ol komuna drinkumado. Jam dum 2 jaroj mi gvidas la urban lud-klubon en Glazov. Ni organizas diverstipajn ludojn por plenkreskuloj kaj infanoj, trejnas nin mem, partoprenas konkursojn en aliaj urboj kaj tutmondajn samtempajn turnirojn.
Poiome mi aplikas intelektajn ludojn ankaŭ en Esperantujo. Miaj programeroj dum Esperanto-aranĝoj ne estas veraj lecionoj, sed mi esperas, ke la partoprenantoj multon novan ekscias dum ili. Dum uralaj Esperanto-eventoj „EsPrimo“ kaj „Aŭtuna lingvotrejnado“ jam plurfoje okazis „Kio? Kie? Kiam?“ kaj „Brain-ring“, ĉi-jare mi provis enkonduki ankaŭ individuan „Ĉies ludon“, kaj laŭ la impresoj de ludintoj ĉio pasis sukcese. Esperantlingvaj ludoj certe havas ankaŭ lingvan flankon – dum la ludado partoprenantoj evoluigas sian parolkapablon kaj plivastigas vortprovizon.
Interesan sperton mi havis organizante la ludon “Kio? Kie? Kiam?” dum la Internacia Junulara Kongreso en Fortalezo (Brazilo) en 2014. Se ruslingva publiko ĝenerale konas tiun aferon, kaj ĉiu homo almenaŭ unufoje en sia vivo spektis la televid-programon, do por multaj eksterlandanoj tiu fenomeno estis tute nekonata, kaj dum la unua duono de la ludo multaj partoprenantoj nur penis kompreni, kion ja mi volas de ili. Sed iom post iom ĉiuj adaptiĝis, komencis pli vigle diskuti demandojn en la teamoj, kaj en la fino tio jam estis vera intelekta batalo.
Intelektaj ludoj allogas min ankaŭ pro tio, ke ili vidigas homojn tiaj, kiaj ili vere estas. Ĉi tie ne eblas kaŝi propran malsaĝon aŭ nekapablon komunikiĝi malantaŭ graveca aspekto aŭ belsonaj vortoj, kiel tio ofte okazas dum ordinara vivo. Homo luktas kontraŭ sia propra malperfekto kaj verigas la frazon de Sokrato: “Mi scias nur tion, ke mi nenion scias”. Dum la ludo ni transiras de lernado de la mondo al lernado de ni mem kaj ĉiutage strebas esti pli bonaj kaj pli kleraj ol ni estis hieraŭ. Kaj organizante la ludojn mi provas transdoni tiun emon al pluraj homoj. Ĉar poste Sokrato diris: “Aliaj ja eĉ tion ne scias”.
Roman Jefremov
(Bulteno de REU, № 93, decembro 2017, paĝoj 12 – 14)
Добавить комментарий