Internacia Junulara Kongreso en Kijivo

Aranĝoj: 

Mi kredas, tiun ĉi IJKon ni rememoros dum longa tempo. Ĉiuj partoprenintoj havas la proprajn kialojn por tio. Tamen nun mi ne volus paroli pri minusoj de la kongreso, kiuj estas neeviteblaj dum iu ajn aranĝo. Mi opinias, ke oni jam sufiĉe kritikis la organizadon, la programon, la bazejon, la manĝejon... Tamen malgraŭ ĉio mi ricevis en la kongreso ege pozitivajn impresojn kaj emociojn, kiujn mi havas ĝis nun. Ĝuste pro tio ĉiuj malbonpunktoj estis nerimarkeblaj jam en Kijivo. Kaj nun estas simple amuze rememori pri ili. Krom tio eble mi ne ege rajtas insulti la organizan teamon, ĉar mem mi estis nur kunorganizantino de lokaj renkontiĝoj, tamen mi povas bone imagi kiel malfacile estas organizi iun bonan grandan aranĝon.

Revenante al la temo pri la 67-a IJKo, mi povas tuj elkalkuli 5 kialojn, dank´ al kiuj mi tute ne bedaŭras ke venis al Kijivo al la kongreso.

1. La lando. Apenaŭ mi simple vojaĝus al Ukrainio kiel turisto. Kaj tio ne estas pro tio, ke mi ne ŝatas tiun landon, tute ne. Simple ofte mi elektas pli forajn landojn pensante, ke mi ĉiam trovos tempon por Ukrainio. Ĝi ja estas najbara lando, tial necesas viziti unue aliajn lokojn, kiam aperas tiu ŝanco. Pro tio mi estas vere ĝoja, ke la 67a IJKo okazis en ĉefurbo de Ukrainio.

2. La vespera programo. Mi opinias, ke ĝi estis sufiĉe riĉa kaj diversa. Estis nek unua vespero kiam mi enuis, ĉar ĉiun vesperon ni havis bonan eblecon ĝui diversajn koncertojn de esperantaj kantistoj. Plezure multaj dancis kun Jomo (Francio), ĝuis la muzikon de Martin Wiese (Svedio) aŭ Pavel Moĵaev (Ukrainio) kaj kunkantis kun Platano (Francio). Sed la plej grandajn emociojn mi ricevis sendube dum la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Fakte la unuan fojon mi aŭskultis iliajn kantojn vive. Vere mi nur aŭskultis, ĉar en la halo tute ne estis liberaj lokoj, eĉ planko estis okupita. Pro tio kelkaj el ni simple sidis sur ŝtuparo post la pordo. Tamen tutegale tio estis bonege.

3. La homoj. Por mi ĉiam estas agrable renkontiĝi dum la aranĝoj kun miaj amikoj el diversaj landoj kaj konatiĝi kun novaj homoj. Kaj mi povas diri, ke eble eĉ la programo ne ludas tiun gravan rolon por mi. Tion mi rimarkis ankoraŭ dum la pasinta IJKo en Kubo. Mi simple plezure babilas kun homoj. Dum la Esperanto-aranĝo mi pretas fari tion dum la tuta tago. Mi preskaŭ ne vizitis la tagajn programerojn, sed mi opinias ke tio ne estas ege malbone, ĉar parolante kun aliaj mi praktikas la lingvon. Kaj por mi praktiko de la lingvo estas unu el gravaj kialoj, kial mi vizitas internaciajn Esperanto-renkontiĝojn.

4. La germana ĉokolado. Mi volus aparte danki mian amikon el Germanio Gunnar Fischer, kiu kunportis tiun ĉi bongustaĵon kaj manĝigis nin dum la tuta kongreso. Estis jam tradicio veni preskaŭ nokte al fridujo kaj ricevi iun mirindan specon de ĉokolado. La germanan ĉokoladon mi ekŝatis vintre en Germanio. Tiam ni manĝis ĝin ankaŭ kun Gunnar en Berlino. Kaj fakte ekde tiu momento ni amikiĝis. Sciante, ke li kunportos la ĉokoladon al IJKo mi jam antaŭĝojis pro la kongreso.

5. La plej ĉefa kialo tamen estas certe la etoso. Estas jam la tria IJKo en mia vivo kaj ĉiam mi ĝuas la etoson. Kaj vere dank´al tiu atmosfero ĉiuj problemoj jam tute ne gravas. Jes, estis ne ĉio glate en la kongreso... Sed unu el ĉefaj taskoj la organizantoj sendube faris belege - ili sukcesis kunvenigi nin ĉiujn el diversaj partoj de la mondo. Forgesu ni pri minusoj, ne koleru pri la organizado. Gravas, ke ni estis kune kiel granda amika familio kaj provis solvi multajn problemojn kune, ĉar "dum IJKo, povas okazi io ajn" !!!

Добавить комментарий

Комментарии из VKontakte