Printempa lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Karaj geamikoj, la organiza grupo de la kvara lingvotrejnado invitas ĉiujn lernemajn esperantistojn por pliperfektigi siajn lingvokonojn kaj lingvokapablojn al la printempa kvartaga studprogramo en Jekaterinburgo!

En Jekaterinburgo sukcese okazis jam tri lingvotrejnadoj la unua – novembre de 2014, la dua – januare de 2016, kaj la tria – denove novembre de 2017. La kvara, ĉi – foje printempa, okazos dum majaj festoj, la 1-4 de majo de 2019.

Lingvotrejnado estas kultur – kleriga aranĝo, kiu esence estas intensa tri-kvartaga diversnivela lingvostudado kun variaj akcesoraj klerigaj kaj kulturaj programoj. Kiel kutime, la organizan grupon de la lingvotrejnado formas aktivuloj el diversaj urboj kaj estas invitataj Esperanto - instruistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skalo.

Aliĝu!

 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) – Ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.

2. Irina Gonĉarova (Odincovo) – Estrarano de REU, prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo C.

3. Aleksandr Blinov (Ĉeboksari) – prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo B.

4. Olga Ŝilajeva (Glazovo) – prizorganto de la instru-metodika kaj kleriga programoj por la nivelo A2;

5. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

 

La programo de la trejnado efektiviĝos en tri grupoj konforme al la niveloj A, B, C. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭda kompreno, parolkapablo, skribokapablo, legokompreno, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn.

La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Instruistoj estas liberigataj de aliĝkotizoj. Baza aliĝkotizo por kursanoj – 1000 rubloj, por studentoj kaj pensiuloj – 500 rubloj, por infanoj (ĝis inkl. 14 j.) – senpage. Estas planate okazigi en ĉiu grupo entute dek du 60-minutajn lecionojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado.

La varia vespera programo kompletigos kaj daŭrigos la tuttagan studadon. Post la 18-a horo ĉiujn partoprenantojn atendas intelektaj, lingvaj kaj societaj ludoj, gvidataj de Roman Jefremov, lingvaj kaj parolkonkursoj, “Peĉa kuĉo”, komuna koncerto, rakonto pri studado en Poznano en la fako pri interlingvistiko kaj Esperantologio, rakonto pri la festivalo “Teo kaj Amo” kun la spektado de elektitaj filmoj de la festivalo.

 
Loĝado:

La Printempa lingvotrejnado-4 okazos en la sanigejo-profilaktejo “Bodrostj” (Jekaterinburgo, strato Krasnoflotcev, 48A). Loĝado en 2-litaj ĉambroj Provizora prezo (Loĝado kaj trifoja manĝado por unu persono diurne) estas 1500 rubloj. Pli detalaj informoj pri la prezoj aperos en sekva informletero.

Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
Aliĝkotizo: laboranto – 1000 rubloj;  pensiulo, studento – 500 rubloj; infanoj (ĝis inkl. 14 j.) - senpage.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 5336 6900 6074 8052 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru (link sends e-mail) / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org
 
Por kontaktoj:

lingvotrejnado@ural-sib.org

Raja Kudrjavceva – poŝtelefono: +7-922-298-20-21, retadreso: komencanto.r66@ya.ru;

Pavel Veselov – retadreso: lingvotrejnado@ural-sib.org

 
Ĝis la revido maje en Jekaterinburgo, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Aliĝu!

 

Aliĝintoj:

1. Kudrjavceva Raja (Jekaterinburgo)
2. Gonĉarova Irina (Odincovo)
3. Blinov Aleksandr (Ĉeboksari)
4. Ŝilajeva Olga (Glazovo)
5. Veselov Pavel (Tjumeno)
6. Jefremov Roman (Glazovo)
7. Vŝivceva Tatjana (Miasso)
8. Mitin Aleksandr (Niĵni-Novgorodo)
9. Uspenskaja Jelena (Jekaterinburgo)
10. Jerofejeva Lidija (Niĵnij Tagil)
11. Veselov Artjom (Tjumeno)
12. Borisova Nadeĵda (Tjumeno)
13. Kovaljova Valentina (Novosibirsko)
14. Paŝĉenko Sofija (Novosibirsko)
15. Gnusarev Ilia (Penza)
16. Ivanova Svetlana (Jekaterinburgo)
17. Ĥlizov Konstantin (Jekaterinburgo)
18. Vŝivcev Timofej (Miasso)
19. Vŝivcev Filipp (Miasso)
20. Basov Aleksandr (Luberci)
21. Matvejeva Vera (Jekaterinburgo)
22. Pereskokov Aleksandr (Jekaterinburgo)
23. Rzjanin Dmitrij (Revda)
24. Lokis Sergej (Jekaterinburgo)
25. Fedosov Petro/Pjotr (Moskvo)
26. Mansurova Natalia (Jekaterinburgo)
27. Popov Nikolaj (Jekaterinburgo)
28. Popova Lubovj (Jekaterinburgo)
29. Grigorjevskij Andrej (Ŝumerlja)
30. Grigorjevskij Aleksandr (Ŝumerlja)
31. Kevorkjanc Georgij (Velikij Novgorod)
32. Ŝkarban Julija (Moskvo)
33. Solovjov Vadim (Vladimir)
34. Zalogina Anastasija (Verĥnjaja Piŝma)
35. Kacko Stanislav (Novosibirsko )
36. Kumkov Sergejo (Jekaterinburgo)
37. Bekmansurova Farida (Glazov)
38. Terjohin Vladimir (Jekaterinburgo)
39. Malcev Valerij (Niĵnij Tagil)
40. Rzjanin Stepan (Revda)
41. Kuznecova Jelena (Samaro)
42. Tereŝĉenko Uljana (Samaro)
43. Degtjarjova Julija (Jekaterinburgo)
44. Kulakov Viktoro (Jekaterinburgo)
45. Lebedev Aleksandr (Dolgoprudnij)
46. Sutugina Nadeĵda (Jekaterinburgo)
47. Silantjev Aleksej (Kazan)
48. Silantjev Jevgenij (Kazan)
49. Silantjeva Dinara (Kazan)
50. Silantjeva Evelina (Kazan)
51. Zemlanskiĥ Margarita (Jekaterinburgo)
52. Husanova Jelena (Jekaterinburgo)
53. Osipova Aleksandra (Jekaterinburgo)
54. Vasiljeva Ludmila (Moskvo)
55. Kulikov Nikita (Moskvo)
56. Terentjeva Galina (Ĉelabinsko)
57. Procenko Pavel (Berjozovskij)
58. Bolsxakov Roman (Moskvo)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Aliĝilo:

 

Aranĝoj: 

La dua informletero de la 4-a, Printempa Lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

La organizantoj de la 4-a lingvotrejnado informas, ke ĝis nun estas registritaj 44 aliĝintoj al la aranĝo el 18 rusiaj urboj! Krome estas la bona novaĵo: ni sukcesis trakti la pripagon de la restado (loĝado+manĝado) en la sanatorio – profilaktorio “Bodrostj” en la urba administracio kaj malpliigi la pripagon por unu tago ĝis la sumo 1200 rubloj! Enloĝiĝi en la sanatorion eblos jam je la 9:00-a horo matene de la 1–a de majo kaj matenmanĝi je la 10-a kaj la 4-n de majo ni havos la vespetrmanĝon je la 19-a horo vespere. La bazejo situas lime de la urbo kaj atingeblas de la fervojstacio kaj de ambaŭ busstacioj unue per metroo kaj necesas veturi ĝis la metrohaltejo “Maŝinostroitjelej“, kie vi iras al la elirejo 1 “Peduniversitet” kaj elirinte turnas vin liven kaj atingas la finan haltejon de la 16-a trolejbuso kaj veturos per la 16-a trolejbuso ĝis la haltejo “Sportivnaja” (sportejo “Kalinenec”), trairas laŭ la teritorio de la sportejo kaj eliras al la sanatorio “Bodrostj” Ni petas ĉiujn aliĝintojn transsendi la aliĝkotizon kaj antaŭpagon pro loĝado+manĝado (50% de la tuta sumo), uzante subajn pageblecojn: 1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska regiono). 2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 5336 6900 6074 8052 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1%, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3%. 3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tekatya.ru) / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%. Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono) Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi antaŭpago (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnadoatural-sib.org Jekaterinburgo salutas vin ĉiujn kaj atendos gaste! Organiza grupo de la trejnado

Programo de la 4-a, Printempa Lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Urboj: 

Aranĝoj: 

La moto de la Printempa lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. Sube vi povos vidi la tagordon kaj la tutan instrŭhoraron de ĉi – jara lingvotrejnado por la grupoj A- , B-  kaj C-nivelaj.







Tagordo de la 4-a Lingvotrejnado

 

A-grupo

B-grupo

C-grupo

 

La 1-a de majo

8.00 – 10.00

Alveturo de la partoprenantoj, enloĝiĝo en la sanatorion.

8.00 – 10.00

10.00 – 11.00

Matenmanĝo

10.00 – 11.00

11.00 – 12.00

Registrado de la partoprenantoj.

11.00 – 12.00

13.00 – 14.00

Tagmanĝo

13.00 – 14.00

14.00 – 15.00

Solena malfermo de la 4-a Lingvotrejnado

14.00 – 15.00

15.00 – 16.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/ ĝis 18.30

Kiel plibonigi nian lingvan nivelon /Ilija Gnusarjov/

15.00 – 16.00

16.00 – 17.00

Konversacia rondo /Irina Gonĉarova/

La unua periodo de Esperanto-literaturo /Ilija Gnusarjov/

16.00 – 17.00

17.10 18.10

Gramatiko ŝerce kaj lude /Olga Ŝilajeva/

Laboratorio. Tradukarto 1. /Irina Gonĉarova/

17.10 18.10

18.15 19.00

Mia sperto riĉigi la vortprovizon /Aleksandr Mitin/

18.15 19.00

19.00 – 20.00

Vespermanĝo

19.00 – 20.00

20.00 – 22.00

Amika vespero, interkonatiĝo /Raja Kudrjavceva/

20.00 – 22.00

22.00 – 24.00

Vespera luda programo

22.00 – 24.00

La 2-a de majo

9.00 – 10.00

Matenmanĝo

9.00 – 10.00

10.00 – 11.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/

Aŭdkompreno(respondoj al la demandoj pri aŭditaj tekstoj laŭ modelo de la parola parto de KER–ekzameno) /Irina Gonĉarova/

La dua periodo de Esperanto-literaturo /Ilija Gnusarjov/

10.00 – 11.00

11.00 – 12.00

Lingva ludo “Mediakompostisto” /Petro Fedosov/

11.00 – 12.00

12.00 – 13.00

Proverboj por ĉiu tago /paroliga, Olga Ŝilajeva/

La tria periodo de Esperanto-literaturo /Ilija Gnusarjov/

12.00 – 13.00

13.00 – 14.00

Tagmanĝo

13.00 – 14.00

14.30 – 16.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/ ĝis 18.30

Legado kaj pridiskuto de la rakonto “Celstacio” de Czeslaw Ostankowicz /Ilija Gnusarjov/

Laboratorio. Tradukarto 2. /Irina Gonĉarova/

14.30 – 16.00

16.10 – 17.20

Ni verku la gazeton de Lingva trejnado /Olga Ŝilajeva/

La kvara periodo de Esperanto-literaturo /Ilija Gnusarjov/

16.10 – 17.20

17.30 19.00

Intelekta ludo “Ĉies ludo” /Aleksandr Mitin/

17.30 19.00

19.00 – 20.00

Vespermanĝo

19.00 – 20.00

20.00 – 22.30

Prezentaĵo “Teo kaj Amo” – pli ol festivalo de Esperanto – filmoj”. Spektado de la premiitaj filmoj. Teumado akompane de nacia ĉina muziko /Olga Ŝilajeva/

20.00 – 22.30

22.30 – 24.00

Komuna kantado akompane de gitaro /Sergej Kumkov, Konstantin Ĥlizov/

22.30 – 24.00

La 3-a de majo

9.00 – 10.00

Matenmanĝo

9.00 – 10.00

10.00 – 11.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/

Reĝo, kiu reĝis dum sep tagoj” (paroliga leciono) /Olga Ŝilajeva/

La kvina periodo de Esperanto-literaturo /Ilija Gnusarjov/

10.00 – 11.00

11.00 12.00

Literatura ludo “Kial oni ne diras?” /Petro Fedosov/

11.00 12.00

12.00 – 13.00

Movada horo (movadhistoria, paroliga) /Olga Ŝilajeva/

12.00 – 13.00

13.00 – 14.00

Tagmanĝo

13.00 – 14.00

14.30 – 16.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/ ĝis 18.30

Legado kaj pridiskuto de la rakonto “Zozo, la dek sepa regulo de la Fundamento” de Louis Beaucaire /Ilija Gnusarjov/

Aŭdkompreno(respondoj al la demandoj pri aŭditaj tekstoj laŭ modelo de la parola parto de KER-ekzameno) /Irina Gonĉarova/

14.30 – 16.00

16.15 – 17.30

Lernu la lingvon per Esperanto-kantoj”/Konstantin Ĥlizov/

16.15 – 17.30

17.45 – 19.00

Fajnaĵoj kaj nuancoj de bildpriskriboj /Irina Gonĉarova/

Esperanto-literaturo ekde 1993 jaro /Ilija Gnusarjov/

17.45 – 19.00

19.00 – 20.00

Vespermanĝo

19.00 – 20.00

20.00 – 20.45

Rakonto pri la studado en la fakultato de Esperantologio kaj interkingvistiko en Poznana universitato /Ilija Gnusarjov/

20.00 – 20.45

21.00 – 22.30

Komuna koncerto de la partoprenantoj de la aranĝo /Konstantin Ĥlizov, Sergej Kumkov/

21.00 – 22.30

22.30 – 24.00

Vespera luda programo

22.30 – 24.00

La 4-a de majo

9.00 – 10.00

Matenmanĝo

9.00 – 10.00

10.00 – 11.00

Ni lernas Esperanton /lecionoj kun Andrej Grigorjevskij/

Mia sperto riĉigi la vortprovizon /Aleksandr Mitin/

Fajnaĵoj kaj nuancoj de bildpriskriboj /Irina Gonĉarova/

10.00 – 11.00

11.10 – 12.15

Literatur-kultura kvizo /Ilija Gnusarjov/

11.10 – 12.15

12.15 – 13.00

Enmanigo de certigiloj de la 4-a Lingvotrejnado kaj solena fermo de la aranĝo

12.15 – 13.00

13.00 – 14.00

Tagmanĝo

13.00 – 14.00

14.00 – 18.30

Ekskurso tra la urbo

14.00 – 18.30

19.00 – 20.00

Vespermanĝo

19.00 – 20.00

20.00

Adiaŭo kaj disveturo de la partoprenantoj

20.00

 

Impresoj de Aleksandr Lebedev: Pri la partopreno en la 4-a Lingva trejnado

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 1-an – 4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo okazis la 4-a Lingva trejnado. La orda numero sugestas, ke la aranĝo jam iĝis tradicia, kio estas ĝojiga. Nelacigebla Raja Kudrjavceva estis ĉefa kunordiganto de la aranĝo. Mi vizitis la trejnadon kiel lernanto de la kategorio «C», do rakontas vidpunkte de tiu ĉi rolo.

La ĵus pasinta kvara trejnado estas la unua, kie oni proponis specialajn programerojn por «C»-nivelo. Inter tiuj kernis prelegserio de Ilja Gnusarjov pri Esperanto-literaturo. La serio konsistis el kvin apartaj lecionoj, dediĉitaj al diversaj periodoj de E-literaturo ekde la plej malnova ĝis la plej moderna. La strukturo de la lecionoj estis proksimume sama: ĉiu el ili enhavis superrigardon de verkistoj de la koncerna periodo — kiu estas, de kie, listo de la kreitaj ĉefverkoj, impreso de Ilja pri tiuj, kiujn li legis. Ilja legis multajn, lia erudicio kaj legemeco ravas min! Poste ni kutime gustumis fragmenton de iu verko, laŭtlegante ĝin laŭvice. Verŝajne, plej interesis min fragmento el «Mi stelojn jungis al revado» de M. Bronŝtejn. Ĝin ni legis en la lasta leciono, kiu temis pli la lasta periodo de E-literaturo.
 
Laŭ mia memoro, tiuspeca kurso en Rusio antaŭe ne okazis, almenaŭ dum la lastaj 5–6 jaroj, dum kiuj mi esperantumas. Do, Ilja faris sufiĉe unikan aferon. La prelegserion indas perfektigi kaj ripeti ankaŭ sur novaj placetoj.
 
Tamen, satlaŭdinte, necesas ankaŭ ĵeti ŝtoneton en la ĝardenon :-). Ilja enkondukis en siajn lecionojn gramatikajn ekzercojn. «Dismeti ĝustajn prepoziciojn», «korekti erarojn en la frazoj» kaj tiel plu — estis ekzercoj, tre similaj al iuj KER-ekzemenaj testoj kaj absolute fremdaj al la temo de la prelegoj. Certe, ni amuziĝis, plenumante la taskojn, sed tio okupis valoran tempon, kiun eblus utiligi, legante/analizante iun plian fragmenton de iu fama verko. Eble, eĉ analizante gramatikflanke, ja gramatiko kaj stilo de E-literaturo de unuaj periodoj certe devas havi siajn specifajn trajtojn, do tio tute konvenus en la prelegoj pri literaturo. Sed ne solvado de testoj ja! Ili estas tute nenecesaj.
 
«Laboratorio pri tradukarto», gvidata de Irina Gonĉarova, estis alia okupiĝo de «C»-grupanoj. Komence ĉiu el ni faris sian tradukon de peceto el verko de Ulickaja. Poste ni kune legis la tradukojn, pridiskutis, korektis, penis ellabori plej bonajn variantojn. Bedaŭrinde, pro manko da tempo, ne ĉiuj tradukpecetoj sukcesis trairi la komunan korektadon. 
 
Kelkaj lecionoj estis destinitaj al du grupoj: «B» kaj «C». Ekzemple, Aleksandr Mitin rakontis, kiel li ekscias kaj memorfiksas novajn vortojn pere de verkado de versaĵoj kaj serĉado de rimoj. Irina Gonĉarova okazigis majstroklason pri priskribado de bildoj — mi ne scias, ĉu povas tio utili en ordinara vivo, sed dum vortludoj, en kiuj ludanto devas priskribi bildojn, tiu ĉi scipovo helpos. 
 
Krom lecionoj, kompreneble estis ankaŭ distraj programeroj. Ni ĉiuj ĝuis diversajn ludojn: «Mediakompostisto» kaj «Kial oni ne diras?» estis gvidataj de Petro Fedosov, «Ĉies-ludon» organizis Aleksandr Mitin, kaj «Literatur-kulturan kvizon» preparis Ilja Gnusarjov. Ĉiuj ludgvidantoj faris tion brile; estis interese kaj gaje. Vespernokte ludemaj gufoj homlupumis kaj ĉapelumis, kaj kantemaj gufoj ĝuis komunan kantadon. Ĉefgitaris Sergej Kumkov; malfrunokte iomete kontribuis ankaŭ Vadim Solovjov kaj mi. Pri kantoj okazis ankaŭ programero el la lerno-parto — tio estis majstroklaso de Konstantin Ĥlizov «Lernu la lingvon per Esperanto-kantoj». Konstantin, interalie, prezentis sian novan belan kanton. 
 
El movadaj pecoj de la aranĝo indas mencii «Movadan horon», faritan de Olga Ŝilajeva. Tio estis ronda tablo, kies partoprenantoj laŭvice respondis la demandojn: «Kial mi eklernis Esperanton?», «Kion mi kreas por Esperanto-movado aŭ kiel mi subtenas ĝin?»,«Kion mi povas fari por Esperanto-movado?». La unua el la demandoj, laŭ mi, ĉironde estis absolute superflua, kaj ni nur vane perdis tempon, respondante ĝin. La aliaj du demandoj gravas, respondoj de la homoj al ili estis por mi interesaj. 
 
Alia programero, farita de Olga Ŝiljajeva — prezento de la filmfestivalo «Teo kaj Amo». Ni spektis kelkajn filmetojn kaj ĝuis ĉinan teon poste. 
 
Kaj fine de la antaŭlasta tago okazis tradicia komuna koncerto. Oni deklamis poeziaĵojn, kantis, prezentis teatraĵeton. Espereble, la publiko restis kontenta. 
 
La antaŭaj Trejnadoj kaj Esprimoj okazadis en unu kutima, ne ŝanĝiĝanta ripozejo. Ĉi-foje ni loĝis aliloke en alia parto de la urbo. La nova ejo ŝajnas al mi oportuna. En la manĝejo ĉi-foje eĉ estis vegetara manĝaĵo. Tamen, bezonatas ankaŭ eblo tute rifuzi bazejan manĝaĵon kaj ne pagi kontraŭ ĝi, tio povas gravi por veganoj. 
 
Kiel negativan flankon de la trejnado mi notu nesufiĉan komunan tempopasigon de ĉiuj partoprenantoj. Dum lecionaj horoj partoprenantoj estas disigitaj al diversnivelaj grupoj, tio iom ĝenas, sed ŝajnas neevitebla en instrucelaj aranĝoj. Tamen, ankaŭ komunaj programeroj, kie oni atendis partoprenon de ĉiuj, estis vizitataj ĉefe de spertuloj kaj progresantoj kaj estis ĉu neglektataj, ĉu forgesataj de komencantoj. (Aŭ eble tio nur ŝajnis al mi?..) Tio ĉagrenis. 
 
Post la fermo de la trejnado okazis tradicia ekskurso tra Jekaterinburg. Mi jam partoprenis la similajn en pasintaj jaroj, pro tio ĉi-foje mi decidis promeni aparte, do krom jam konataj lokoj mi sukcesis vidi novajn, ekzemple Kirov-placon kun la universitato.
 
Grandan dankon al la organizantoj pro la brila aranĝo kaj al la partoprenantoj pro la varma kompanio!
 
(publikigota ankaŭ en BdR)
 
Aleksandr Lebedev, Moskva provinco

Impresoj de Irina Gonĉarova: La 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: nove kaj denove

Urboj: 

Aranĝoj: 

Forkuras en historion de Rusia Esperanto-movado la superbaj tagoj de la 4-a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Rapidu ni kapti rememorojn, kiuj neniam lasos nin, sed certe perdos sian emocian freŝecon malantaŭ ĉiutagaj aferoj kaj aliaj Esperanto-okazintaĵoj.… 

Estis speciala evento de multaj vidpunktoj. 
La unuan fojon Raja Kudrjavceva — la ĉefa motoro de la aranĝo — restis sen apogo de sia amiko kaj fidela samregiona kunlaboranto Vladimir Opletajev, elstara profesia lingva instruisto kaj metodikisto, kunordiganto de la lernaj programoj de ĉiuj antaŭaj jekaterinburgaj lingvotrejnadoj. La unuan fojon la trejnado pasis en nova ejo, tre problema vidpunkte de kontaktoj kun la administraro — kio multe malfaciligis la organizajn taskon de Raja, kiu ĉi-foje ja estis devigita kunordigi ankaŭ la instruan programon. La unuan fojon MEA MASI subtene proponis sin kiel kunorganizanton, anoncis en marto la aranĝon dum MASI-renkontiĝo APERo-13 kiel vizitindan ankaŭ pro MASI-kunlaboro, venis dekope kaj okazigis 25 (!) programerojn el 44 kaj aliajn aktive konsumadis. La unuan fojon por B kaj C-lingvonivelaj grupoj okazis priliteratura kurso kaj trejnado por prepariĝo al parola parto de KER-ekzameno. La unuan fojon la programon kontribuis la stelo el la lasta glora periodo de la sovetia, postsovetia kaj internacia Esperanto-movado Andrej Grigorjevskij kaj la leviĝanta stelo de la nuntempa rusia kaj internacia Esperanto-movado Ilja Gnusarjov. Finfine, la unuan fojon ĉiuj partoprenantoj, krom kutimaj disdonaĵoj kaj regalaĵoj, ricevis la bildkarton kun la ĉarma erinaco — simbolo de la aranĝo. Tamen ne la unuan, sed la kvaran fojon la Lingvotrejnado en Jekaterinburg pasis tre sukcese kaj neforgeseble! 
 
Nun iom da statistiko por ĝenerala bildo. Al la lingvotrejnado el 20 urboj de Rusio venis 43 diversaĝaj homoj (19 inoj kaj 24 viroj), el kiuj 24 havas Esperanto-staĝon pli ol 10 jarojn kaj 17 – malpli ol 10. Plej multnombre estis prezentita Jekaterinburgo (11 partoprenantoj) kaj Moskva regiono kun la ĉefurbo (8). 
 
La programo estis streĉa kaj tre interesa. Laboris lernogrupoj de tri lingvaj niveloj: A, B kaj C, ĉiu havis sian apartan programon, kompreneble, kun kelkaj komulaj eroj (kiel Malfermo, koncetro ks). Iom da programeroj de la grupoj B kaj C estis komunaj. 
La programo de A-grupo konsistis ĉefe el lecionoj —de matenmanĝo ĝis tagmanĝo kaj de tagmanĝo ĝis vespermanĝo. Tiujn lecionojn gvidis Andrej Grigorjevskij (u. Ŝumerlja) kaj Tatjana Vŝivceva (u. Miass), kio evidentiĝis esti bona kombino, ĉar ĉiu instruanto havas sian metodon: Andreo dinamik-komunikan, Tatjana gramatikan. La grupo estis diversaĝa kaj diverspreta lingve, la veraj startuloj preskaŭ foresis, aliaj — ve! — estis eternaj komencantoj. Por sukcese labori kun tiaj grupoj bezonatas speciala lerteco. Ŝajne, la instruantoj estis tamen kontentaj pri la rezultoj de sia laboro. 
Kun B-grupo laboris ĉefe Olga Ŝiljaeva (u. Glazov), kiu pripensis varian krean programon kaj ricevis multajn laŭdojn dum la Malfermo. Irina Gonĉarova (u. Odincovo) havis 3 lecionojn kun emfazo ĉe trejnado por parola parto de KER-ekzameno (dialogo, monologo kaj aŭdkompreno). Multaj programeroj de Ilja Gnusarjov (u. Penza) estis destinitaj por kuna laboro de la grupoj B kaj C.
Grupo C ricevis 6-horan kurson de Ilja Gnusarjov pri la ses periodoj de Esperanto-literaturo kaj de Irina Gonĉarova — trejnadojn pri aŭdkompreno kaj tradukado. 
Por B kaj C-niveluloj Petro Fedosov (u. Moskvo) kaj Aleksandro Mitin (u. Niĵnij Novgorod) okazigis tri interesegajn intelektajn ludojn. Ludoj lingvaj (“Ĉapelo” gvid’de Petro) kaj psikologiaj (“Homlupoj”), kompreneble, en Esperanto, furoris ankaŭ nokte, konkurante kun komuna kantado ĉirkaŭ la magneteca Sergeo Kumkov (u. Jekaterinburgo). 
Estis ankaŭ primovadaj programeroj. Olga Ŝilajeva okazigis Movadan Horon, kie oni parolis pri siaj planoj ene de Esperantujo. Kun multaj interesaj proponoj elpaŝis Jelena Kuznecova (u. Samara) kaj Sergeo Kumkov. Aleksandr Basov (u. Luberci) havis sian horan prelegon – pri MASI-projektoj, kiujn li mem aktive kunordigas. Temis pri filmetaro ĉe jutubo “Esperanto: la Unua Kanalo”, helpo al la granda Kondratjev-vortaro kaj la traduk-projekto “Lokalizu”.
Okazis ankaŭ fermita aktivula kunveno, kiu estis nemultnombra, sed impone reprezenta: Raja Kudrjavceva, Olga Ŝilajeva, Andrej Grigorjevskij, Aleksandr Mitin, Aleksandr Basov, Aleksandr Lebedev kaj Irina Gonĉarova. Temis pri estonto de la rusia Esperanto-movado, REU kaj REJM. La kunveno ne celis kaj ne faris iujn decidojn, sed estis utila zondado de la intencoj kaj inklinoj de la ĉeestantoj, ĉiu el kiuj estas aganta esperantisto kun sia unika movada sperto. 
La lastan vesperon ni ĝuis la komunan koncerton, kiun malfermis Petro Fedosov per superba deklamado de la zamenhofa “La Vojo” kaj finis la amuza teatraĵo laŭ la “Provizo” de Samuil Marŝak/ Mikaelo Bronŝtejn, kiun reĝisoris Irina Gonĉarova. Sed pinto de gajo kaj bonhumorigo estis sendube la kantado de Vadim Solovjov (u. Vladimir), kiu provokis iujn ridi ĝislarme. 
La programon kronis busa ekskurso tra la urbo kaj — por kelkaj feliĉuloj — tradicia restado en la gastama hejmo de Raja.
Ĉu mi ĉion rakontis al vi pri tiu ĉi elstara evento de la kuranta jaro? Kompreneble, ne. Pro tio mi pardonpetas de la legantoj kaj de tiuj homoj, kiujn mi ne menciis lige kun iliaj aranĝoj. Kio, tamen, nepre farendas, estas dankoj al Raja Kudrjavceva, kiu sukcesis venki ĉiujn malfacilaĵojn, kaj al Pavel Veselov (u. Tjumeno), nia teknika subteno kaj apogo. Ankaŭ al ĉiuj niaj brilaj programkontribuantoj kaj diligentaj partoprenantoj de la programeroj! 
 
Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Intervjuo: Raja Kudrjavceva

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 1-4an de majo 2019 en Jekaterinburgo brile pasis la 4-a Lingvotrejnado. En la tria ĝia tago Raja Kudrjavceva — la ĉeforganizanto de la evento — rakontas pri kialoj de malfacilaĵoj dum la preparado, pri siaj ĉefaj helpantoj, pri la strukturo de la aranĝo kaj enhavo de la programeroj. Raja nomas la instruistojn kaj dankas ilin. El novaĵoj estos la instruado por startuloj kaj por C-niveluloj. Raja esperas, ke troviĝos aliaj organizantoj de lingvotrejnadoj en sekvontaj jaroj.