Esperantista Primavero – la 6-an fojon!

Urboj: 

EsPrimo: 




Dum la majaj festoj, de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, en Novosibirsk okazis la 6-a regiona konferenco de uralaj kaj siberiaj esperantistoj “EsPrimo”. Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj: Novosibirsk – 14, Tjumenj – 7, Jekaterinburg – 5, Ĉelabinsk – 4, Moskvo – 3, Tomsk – 3, Novokuzneck – 2, Krasnojarsk – 1. Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj. Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj. La plej maljuna partoprenanto (P.Stepanov, Novosibirsk) aĝas 70 jarojn, la plej juna (D.Arbekova, Novosibirsk) – 11 jarojn. La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P.Stepanov). Laŭ la E-staĝo la esperantistoj statistikiĝis jene: malpli ol 1 jaro – 9 personoj; de 1 ĝis 5 jaroj – 8; de 5 ĝis 10 jaroj – 3; de 10 ĝis 20 jaroj – 6; de 20 ĝis 30 jaroj – 10; de 30 ĝis 40 jaroj – 2; pli ol 40 jaroj – 1 persono.

Dum la konferenco, kiel kutime, okazis ronda tablo pri la ural-siberia E-movado. Ni pridiskutis la faritajn kaj farotajn aferojn. En nia regiono aperis pli da junularo, kaj la programo de la konferenco estis grandparte dediĉita al ili. El Moskvo venis Svetlana Smetanina, kiu brile gvidis paroligan kurson por la partoprenantoj. Ni ankaŭ sportumis dum la aranĝo kaj iĝis bonaj amikoj dank’ al teamaj ludoj. Ni ekskursis al la Akademia urbeto. Gastoj de nia urbo povis viziti infanan kinostudion, muzeon de Suno kaj muzeon de fervoja tekniko.

Dum la vesperoj kaj noktoj ni ludis, kantis. La etoso estis tre varma. Kiel honora gasto estis invitita Miĉjo Povorin; krom koncerti, gitarludi kaj kanti, li ankaŭ gvidis traduk-rondon. Viziti EsPrimon signifas esprimi sin: kante, poezie, traduke. Daŝa Obrazcova el Tomsk kantis, Danil Arbekov kun sia partnerino prezentis la dancojn rumbo kaj “ĉa-ĉa-ĉa”. Novosibirskanoj prezentis la teatraĵeton “Cindrulino”, dankitaj de la publiko per tondraj aplaŭdoj; grandan dankon al nia reĝisorino Irina Ĵuravljova!

 

 Irina Ĵuravljova, Aleksandra Ŝatalova, Svetlana Roĵok, Jevgenij Tiĥonov, Darja Arbekova, Irina Andronova, Aleksej Ĥoĥlov, Valentina Kovaljova, Katerina Arbekova

 

La unua EsPrimo okazis en 2003 en Toboljsk. Tiutempe transurala E-movado stagnis. Gejunuloj preskaŭ forestis, multaj kluboj ĉesigis la agadon, perdinte ejojn dum perestrojko, kursoj ne okazis. La aranĝo sukcesis kolekti 33 personojn kaj iĝis kvazaŭ freŝa ondo de aktivado de ural-siberia esperantistaro. Sekvaj EsPrimoj estis pli multnombraj – po 50-60 personoj. En 2010 nia konferenco okazos en Miass (Ĉeljabinska regiono). Bonvenon!






Katerina Arbekova (Novosibirsk)

REGo № 3 (52) junio 2009

 Sergio Pokrovskij kaj Svetlana Smetanina