Informa letero RA-13

Pri la alveno: La aranĝo komenciĝas la 24-an de julio je la 15:00 (loka tempo msk+4, utc+7). Do, la buso, kiun disponigas la bazejo, startas je la 12:00 de la oficejo de la bazejo laŭ la adreso Kamenskaja, 74, Novosibirsko. La vojo daŭros proksimume 3 horojn. La prezo de unu loko estas – 500 rublojn unuflanke. Nepre sciigi min ke vi bezonas lokon en la buso! Mi transdonos la liston de vojaĝantoj al administranto kaj ŝi enbusigos vin laŭ la listo.

Se vi malfruiĝis al la buso – alia ebleco veni nur sekvonttage per komuna itinera buso de Aŭtostacidomo je la 9:45. Estas sola buso tage!!! La fina haltejo – vilaĝo Zavjalovo (Iskitimskij distrikto) je 11 kilometroj de la bazejo. Poste oni bezonas preni taksion por atingi la bazejon.

Se vi planas veni per via propra aŭto: Venu ĝis urbeto Iskitim kaj poste turnu al Burmistrovo. Preterveturu Burmistrovo, poste Bystrovka kaj alvenu al Zavjalovo. Poste uzu ponton (oni devas pagi 25 rublojn pro la uzado) kaj veturu maldekstren laŭ montriloj ĝis “Sinemorje”.

Pri la bazejo: Nin oni loĝigos je la 15:00 horo, preskaŭ tuj post nia alveno. La bazejo disponigas litaĵojn, viŝ-tukon. Oni povas ion kuiri em komuna manĝ-ĉambro. Estas boligilo.

La unua nia manĝo – vespermanĝo. Do, kunprenu ion por manĝeti dum la vojo, aŭ tuj post nia alveno.

Maten-manĝo – 9:00-10:00

Tag-manĝo – 13:00-14:00

Vespermanĝo – 19:00-20:00

Pri rea vojo: La lasta nia manĝo en la bazejo – estas tagmanĝo. La 31-an de julio je la 14:30 ni devas liberigi ĉambrojn. Tuj poste ni enbusiĝos (je la 15:00 horo) kaj forveturos al Novosibirsko. La prezo estas la sama – 500 rublojn. La alveno al la urbo oni planas proksimume je la 18:00 horo.

Pri ekskursa programo: Dezirantoj havi du kromajn tagojn en Novosibirsko aĉetu reajn biletojn por la 2-a de aŭgusto (vespero) aŭ por la 3-a (mateno).

01.08 – vizitado de muzeoj: regiona muzeo kaj muzeo de pentristo Reriĥ

Poste vespera promeno tra la urbo.

02.08 – ekskurso al Akademi-urbeto

Se vi panas partopreni en la ekskursa programo, bonvolu ankaŭ sciigi min pri viaj deziroj. Kaj mendu lokojn en junular-gastejoj en la centro de Novosibirsko. (Rekomendata estas FUNKEY HOSTEL Фрунзе, 5/2)

Pri T-ĉemizoj: ĉiu partoprenanto de RA ricevos tradician T-ĉemizon. Bonvolu mencii vian amplekson: S, M, L, XL, XXL


Do, gravas, ke vi respondu al la demandoj:

RA: