Belegaj tagoj ĉi

Urboj: 

EsPrimo: 

Legante en REGo artikolojn pri EsPrimo, ni ĉiam ĝojis pri interesaj uralaj aranĝoj, kiujn ni revis partopreni. Kaj jen ĉi-jare nia revo realiĝis.

Nia duopo atingis la hotelon "Solneĉnaja" en Ĉeljabinsk frumatene la 1-an de majo. Restis 2 horoj antaŭ registriĝo. Bonega suna vetero vokis nin en la apudan vastan parkon. Reveno en la hotelon similis renkonton  kun tre proksimaj parencoj - gajaj voĉoj, kisoj, brakumoj. Tia amika, ĝoja kaj samtempe trankvila etoso konserviĝis dum ĉiuj tagoj de EsPrimo.

Tuj post la tagmanĝo komenciĝis prezento de organizantoj kaj salutoj de gastoj. Parolante laŭvice, ĉiuj ricevis amuzajn taskojn de gvidantino. Estis gaje kaj interesege ankaŭ dank' al kelkaj ŝerculoj, kiuj ankaŭ poste ĉiam plibeligis aranĝojn - Vladimir Minin, Konstantin Obrazcov el Tomsk, Roman Jefremov el Glazov.

La programo estis tre varia kaj riĉa, kelkajn programerojn oni gvidis eĉ paralele. La plej plaĉaj por ni estis "Peĉakuĉo" (Aleksandr Osincev), la diskutrondo "Estas mi esperantisto" (Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva), "Gaja vespero” kaj "Gajaj dancoj", brile kaj pacience gviditaj de Marina Stepaĉova el Tjumenj. Tiu lasta estis tre interesa , ĉar Marina surmetis robojn konforme al la epoko, al kiu apartenis tiu au alia danco. Arte faritaj belegaj roboj kaj dancmovoj kreis neripeteblan atmosferon,  kaj ĉiuj volonte lernis anglan kaj irlandan dancojn.

Kun granda intereso ni plonĝis en la pasintecon dum la rakontoj de Viktor Laptev kaj Vjaĉeslav Rojdestvenskij pri la historio de la esperantista movado en Ĉeljabinsk kaj dum prezento de la filmo pri esperantista kostrutaĉmento en 1971 jaro fare de Vladimir Terjoĥin (Jekaterinburg). Utilis certe prelegoj pri rim-vortaro de Viktor Laptev kaj pri la vortaroj de Kondratjev (Aleksandr Osokin el Sankt-Peterburgo).

Personoj estis rimarkindaj ĉi-tie. Bonege aktivis Katerina Arbekova kaj ŝia filino Daŝa, la amikema Roman Jefremov,  intelektulo Vladimir Opletajev, kies libron "Simboloj de Rusio" ni ĵus aĉetis. Raja Kudrjavceva similis reĝinon: aferema, ĉion scianta, ĉiujn helpanta, ĉien impetanta, trovanta  nur bezonatajn en ĉi-momento vortojn. Krom tiuj kapabloj, ŝi montriĝis tre romantika kaj virineca dum la vespero, dediĉita al E.Urbanová. Impresis nin ŝia legado, kandeloj sur la tablo...kaj ŝika skarpo en ŝiaj manoj.

La tagordo estis saĝe organizita, sen malfruoj kaj prokrastoj, kaj la lingva disciplino mirigis nin - evidentis, ke la partoprenantoj plezure parolis la lingvon. Bedaurinde, ni ne partoprenis la ekskurson tra Ĉeljabinsk, ĉar ni forveturis pli frue, sed mi ne dubas, ke ĝi estis same bone kaj bele organizita. Ho, kiel rapide pasis belegaj tagoj ĉi! Dankon al la mastroj kaj al ĉiuj aktivuloj!

Ĝis venonta EsPrimo!

Vtorova Tatjana kaj Valentina Spicina (Volgograd)

 

Vasta geografio de la partoprenintoj atestas, ke ĉi kunveno estas stabila kaj bone organizita, kaj EsPrimo havas estonton. Junaj komencantaj esprantistoj jam sufiĉe vigle parolas kaj bone komprenas. Interesa momento: kelke da geedzoj venis kun infanoj. Tamen la infanoj tute ne malhelpis la programon, ili nature eniris en ĉiun eron. Multaj eroj de la programo helpis al ni studi per Esperanto ion novan por ni. Al mi tre plaĉis interesaj programeroj de Roman Jefremov el Glazov kaj de Konstantin Obrazcov el Tomsk. Mi komprenis, ke ĉiu partoprenanto povas esti mastro de iu parto de nia kunveno. Dum EsPrimo mi ekvidis novajn formojn de E-movado kaj ekmemoris la malnovajn. Bona estis Amika vespero.

Renkontiĝu ni sekvajare!

Vladimir Terjoĥin  (Jekaterinburg)

 

Saluton el Jekaterinburg, karaj geamikoj!

Pardonu min pro mia iom malfrua reeĥo, sed ankaŭ mi volas danki ĉiujn organizantojn kaj ankaŭ la partoprenantojn de EsPrimo en Ĉeljabinsk pro la tre enhavriĉa kaj ĝoja renkontiĝo! Ĝia organizado, laŭ mi, estis senriproĉa, la programo tre varia kaj alloga, la etoso festa kaj tre varma!

Mi ŝatus aparte danke mencii: Raja Kudrjavceva kaj Mirina  pro la mirindaj poeziaj programeroj , unu el kiuj mi mem eĉ partoprenis plezure; Vladimir Opletajev pro la prezentaĵo de lia originalverkita en Esperanto libro “Simboloj de Rusio”, laŭ mi, tre bezonata kaj leginda; Vjaĉeslav Roĵdestvenskij pro lia interesa rakonto pri la verkisto kaj ĵurnalisto Valentin Lukjanin, kiu, mirinde, estas nia samurbano; Daŝa Zelenina, Roman Jefremov kaj Aleksandr Osincev pro la klerigaj kaj atentokaptaj okupoj por novuloj kun multaj allogaj ludoj; Katerina kaj Daŝa Arbekova pro gajaj sportaj konkursoj; Marina Stepaĉova pro la instruado de graciaj historiaj dancoj; Tatjana Glaznica pro la tre utila spirgimnastiko, kiun mi volonte partoprenis ĉiumatene; Marina Stepaĉova pro lerte gviditaj amuzaj kaj ĝojaj vesperaj programoj: Amika vespero kaj Gaja vespero; Konstantin Ĥlizov pro la interesega diskutrondo pri muziko kaj kantado kaj pro la belega fina komuna koncerto! Ĉiuj menciitaj supre progameroj estis por mi tre interesaj kaj multe plezurigis min, dankon! Kaj ekskurso tra Ĉeljabinsk la kvaran de majo estis bonega finalo de la programo, pro kiu mi volas aparte danki ĝian organizanton Tatjana Glaznica! La urbo Ĉeljabinsk vere impresis min!

Mi certe tre ĝojis vidi dum la renkontiĝo miajn jam malnovajn E-amikojn, sed ankaŭ ĝojis konatiĝi kun la novaj, interesaj kaj talentaj homoj el diversaj urboj.

“EsPrimo-11” lasis tre helan spuron en mia animo kaj mi longe memoros ĝin! Dankon!

Amike,

Aleksandra Osipova (Jekaterinburg)

“Rusia Esperanto-Gazeto” (”REGo”) №3 (88), junio 2015, paĝoj 9 -10, 12 - 13