EsPrimo-5

EmblemoInvito al EsPrimo-5


    Karaj geamikoj!


    Uralaj esperantistoj invitas vin partopreni la tradician Ural-Siberian regionan renkontiĝon “EsPrimo-5” (Esperantista Primavero) kun la ĉefa temo “Kunagi fervore, inspire kaj kore!”, kiu okazos en la ĉefurbo de Uralo – Jekaterinburg.
 
Kiam okazos?
 
La 01-an – 4-an de majo 2008.
 
Kie okazos?
 
Surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.
Variantoj de loĝado:
1) en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo;
2) en dulitaj ĉambroj kun komuna higiena ekipo por du ĉambroj;
3) en pli grandaj ĉambroj kun 7-10 kuŝlokoj.
 
Kio okazos?
 
– Estos kelkaj tagoj de mergiĝo en Esperanton. Ni planas strikte ne-krokodilan E-renkontiĝon kun ĉiutagaj paroligaj tempoj en etaj grupoj por novuloj, interesaj prilingvaj prelegoj por spertuloj, diversaj klerigaj programeroj por ĉiuj.
– Estos bela eblo por amika komunikado kun VIP-prezentoj, ronda tablo kun priparolo de interurba kunagado, kun distraj vesperoj, kulturaj kaj amuzaj programeroj, aliaj variaj aktivecoj: ekspozicioj, E-filmoj, ludoj, kantado, dancado ktp.
– Okazos ĝuindaj koncertoj de nia gasto el Pollando Georgo Handzlik kaj de niaj rusiaj kantistoj.
– Vi povos partopreni en busaj ekskursoj tra la urbo kaj al la limo de Eŭropo kaj Azio, en eksterurba ekskurso laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.
 
Kotizoj kaj prezoj
 
Aliĝkotizoj:
– 1-a aliĝperiodo (antaŭ 01.04) – 200 rub.
– 2-a aliĝperiodo (antaŭ 01.05) – 250 rub.
– surloke – 300 rub.
Rabato por gejunuloj ĝis 25-jaraj – 100 rub.
La aliĝkotizoj sendendas al la adreso:
620041 Jekaterinburg, abonkesto 132, Kudrjavcev Viktor Vasiljeviĉ.
 
Prezoj por loĝado (por diurno):
– en luksaj ĉambroj – 1000 rub.
– en 2-litaj ĉambroj – 500 rub.
– en 7-10-litaj ĉambroj – 300 rubloj.
Manĝado 3-foja – 250 rub diurne.
Mendeblas aparte: matenmanĝo – 90 rub, tagmanĝo – 120 rub, vespermanĝo – 90 rubloj.
 
Kiel atingi?
 
De la fervoja stacidomo veturu per metroo ĝis la urba centro – stacio “Ploŝĉadj 1905 goda”, poste – per la buso 19 aŭ itinera buseto 19 ĝis la haltejo “Gonĉarnij”, de tie piediru dum 10-15 minutoj ĝis la bazejo “Uktus” (str. Prostornaja 1).

La organiza teamo

Urboj: 

EsPrimo: 

Partoprenintoj de EsPrimo-5

Renkontiĝemaj EsPrimanoj - komuna foto

  EsPrimanoj-5

1. Arbekova Katerina (Novosibirsk)
2. Birjukov Vasilij (Kamensk-Uralskij, Sverdlovska reg.)
3. Borovikova Viktorija (Tjumenj)
4. Bronŝtejn Mikaelo (Tiĥvin, Leningrada reg.)
5. Ĉugunkina Olga (Volgograd)


6. Ĉupin Bronislav (Iĵevsk)
7. Derebenko Irina (Tjumenj)
8. Derebenko Jelena (Tjumenj)
9. Fedorec Olga (Omsk)
10. Fomin Aleksej (Miass, Ĉelabinska reg.)
11. Ganjĵina Marina (Jekaterinburg)
12. Glaznica Tatjana (Ĉelabinsk)
13. Godireva Svetlana (Jekaterinburg)
14. Golovkina Anastasija (Tjumenj)
15. Griŝina Galina (Jelec)
16. Gusev Vjaĉeslav (Jekaterinburg)
17. Handzlik Georgo (Bielsko-Biala, Pollando)
18. Ĥusanova Rita (Jekaterinburg)
19. Itpekova Marina (Tjumenj)
20. Jerjomina Lubovj (Miass, Ĉelabinska reg.)
21. Jerofejeva Lidija (Niĵnij Tagil, Sverdlovska reg.)
22. Kalaŝnikov Aleksandr (Tjumenj)
23. Karapetjan Rustam (Krasnojarsk)
24. Karceva Margarita (Uljanovsk)
25. Kasimov Firdaus (Permj)
26. Kirina Irina (Tjumenj)
27. Knjazev Aleksandr (Miass, Ĉelabinska reg.)
28. Knjazeva Nadeĵda (Miass, Ĉelabinska reg.)
29. Kokolija Georgij (Moskvo)
30. Kotlarov Stanislav (Novoutkinsk, Sverdlovska reg.)
31. Krasnokutskij Anatolij (Moskvo)
32. Kudrjavcev Viktor (Jekaterinburg)
33. Kudrjavceva Rafija (Jekaterinburg)
34. Kulakova Tatjana (Jekaterinburg)
35. Kuzmenko Larisa (Niĵnij Tagil, Sverdlovska reg.)
36. Laptev Viktor (Ĉelabinsk)
37. Lapteva Valentina (Ĉelabinsk)
38. Mansurova Natalja (Jekaterinburg)
39. Matvejeva Vera (Rudnij, Kazaĥio)
40. Mavrin Eduard (Ĉelabinsk)
41. Melnikov Aleksandr (Rostov-na-Donu)
42. Morozova Galina (Tjumenj)
43. Morozova Jelena (Jekaterinburg)
44. Neĉajev Nikolaj (Irkutsk)
45. Nurĵanova Ĵanna (Iŝim, Tjumena reg.)
46. Opletajev Vladimir (Surgut, Tjumena reg.)
47. Osincev Aleksandr (Jekaterinburg)
48. Osipova Arina (Jekaterinburg)
49. Ostapenko Anna (Ĥanti-Mansijsk, Tjumena reg.)
50. Pavlova Anna (Tjumenj)
51. Pisareva Olga (Tjumenj)
52. Polikarpov Vladimir (Jekaterinburg)
53. Popov Nikolaj (Jekaterinburg)
54. Reŝetnikova Margarita (Jekaterinburg)
55. Rozenberg Veniamin (Omsk)
56. Ŝeludjko Nadeĵda (Jekaterinburg)
57. Sokolova Evelina (Krasnojarsk)
58. Sporiĥina Natalja (Klimovsk, Moskva reg.)
59. Stepaĉova Marina (Tjumenj)
60. Strelec Sergej (Ĉelabinsk)
61. Talankina Natalja (Jekaterinburg)
62. Terentjev Nikolaj (Ĉelabinsk)
63. Terentjeva Galina (Ĉelabinsk)
64. Terjoĥin Vladimir (Jekaterinburg)
65. Tjurina Julija (Volgograd)
66. Uspenskaja Jelena (Jekaterinburg)
67. Veselov Pavel (Tjumenj)
68. Viĉegĵanin Vladimir (Niĵnij Tagil, Sverdlovska reg.)
69. Volodina Julija (Volgograd)
70. Voloĵanin Andrej (Tjumenj)
71. Vŝivcev Filipp (Miass, Ĉelabinska reg.)
72. Vŝivcev Timofej (Miass, Ĉelabinska reg.)
73. Vŝivceva Tatjana (Miass, Ĉelabinska reg.)
74. Zamislova Jekaterina (Jekaterinburg)

Urboj: 

EsPrimo: 

Programo de EsPrimo-5

01.05.08 ĵaŭdo


12.00 – Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj.
14.00 – Tagmanĝo.
15.30 – Konatiĝo kun Aleksandro Melnikov (Rostov-na-Donu). Prelego "Kiel bovido kverkon kornbatis, aŭ La Moskvo-2007-a konferenco pri la propedeŭtika valoro de Eo: faktoj kaj impresoj inter burokrataj karesoj". 17.00 – VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono). Georgo Handzlik (Pollando).
18.00 – Vespermanĝo.
19.00 – Solena malfermo. "Amika vespero".
20.30 – Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin).
21.30 – Interkona junulara vespero. – Strigumado.

02.05.08 vendredo


09.00 – Matenmanĝo.
10.00 – Specimena leciono de Aleksandro Melnikov.
11.00 – Leciono por komencantoj.
         – Metiejo de Mikaelo Bronŝtejn pri tradukado.
12.45 – Komuna fotado.
13.00 – Tagmanĝo.
14.00 – Lingva kaj societa ludo "Intelektula kazino" far Vladimir Opletajev (Surgut).
15.30 – Aŭtora horo de Mikaelo Bronŝtejn.
         – Prezento de Esperanto@Interreto.
16.30 – Ronda tablo pri la regiona agado.
18.00 – Vespermanĝo.
19.00 – Koncerto de “bardo sen barbo” Georgo Handzlik.
20.30 – “Bluf-klubo”.
22.00 – "Gaja vespero".
23.30 – Komuna kantado.
00.00 – E-video, E-elsendoj.

03.05.08 sabato


09.00 – Matenmanĝo.
10.00 – Specimena leciono de Aleksandro Melnikov.
11.00 – Leciono por komencantoj.
         – Metiejo de Mikaelo Bronŝtejn pri tradukado.
12.45 – Komuna fotado.
13.00 – Tagmanĝo.
14.00 – Lingva kaj societa ludo "Intelektula kazino" far Vladimir Opletajev (Surgut).
15.30 – Aŭtora horo de Mikaelo Bronŝtejn.
         – Prezento de Esperanto@Interreto.
16.30 – Ronda tablo pri la regiona agado.
18.00 – Vespermanĝo.
19.00 – Koncerto de “bardo sen barbo” Georgo Handzlik.
         – Ekspozicio de originalaj kolektoj.
20.30 – “Bluf-klubo”.
22.00 – "Gaja vespero".
23.30 – Komuna kantado.
00.00 – E-video, E-elsendoj.

04.05.08 dimanĉo


09.00 – Matenmanĝo.
11.30 – Busekskurso tra la urbo.
13.00 – Tagmanĝo.
14.00 – Prelego de Mikaelo Bronŝtejn “De nenie kun amo... – la rakonto pri Joseph Brodskij”.
15.00 – Adiaŭoj.

Urboj: 

EsPrimo: 

Statistiko de EsPrimo-5

 EsPrimo-5, Jekaterinburg, 1 – 4 majo 2008

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 74 personoj el 25 lokoj de 3 landoj:


Rusio:
 
Jekaterinburg - 19
Tjumenj - 13
Ĉelabinsk - 7
Miass (Ĉelabinska regiono) - 7
Niĵnij Tagil (Sverdlovska regiono) - 3
Volgograd - 3
Krasnojarsk - 2
Moskvo - 2
Omsk - 2
Ĥanti-Mansijsk (Tjumena regiono) - 1
Iĵevsk - 1
Irkutsk - 1
Iŝim (Tjumena regiono) - 1
Jelec - 1
Kamensk-Uralskij (Sverdlovska regiono) - 1
Klimovsk (Moskva regiono) - 1
Novosibirsk - 1
Novoutkinsk (Sverdlovska regiono) - 1
Permj - 1
Rostov-na-Donu - 1
Surgut (Tjumena regiono) - 1
Tiĥvin (Leningrada regiono) - 1
Uljanovsk - 1
 
Pollando:
 
Bielsko-Biala - 1
 
Kazaĥio:
 
Rudnij (Kustanaja regiono) - 1.
 

·  Inter la partoprenantoj estis 31 viroj kaj 43 virinoj.
·  Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 4 infanoj.
·  La plej aĝa partoprenanto (B. Ĉupin) havas 74 jarojn, la plej juna (F. Vŝivcev) – 5 jarojn.
·  La plej granda E-staĝo estas 50 jaroj (S. Kotlarov).
·  Laŭ la E-staĝo la esperantistoj disdividiĝis jene:

malpli ol 1 jaro – 7 personoj
de 1 ĝis 5 jaroj – 7 personoj
de 5 ĝis 10 jaroj – 9 personoj
de 10 ĝis 20 jaroj – 7 personoj
de 20 ĝis 30 jaroj – 28 personoj
de 30 ĝis 40 jaroj – 9 personoj
pli ol 40 jaroj – 4 personoj.

Urboj: 

EsPrimo: