Добавить комментарий

Tago de Esperanto

Urboj: 

Okazis tiel, ke hodiaŭ, en la Tago de Esperanto, jekaterinburgaj esperantistoj agis ĝuste tiel, kiel konsilis elstara esperantisto kaj honora prezidanto de UEA Humphrey Tonkin. Ni informis pri Esperanto en la programeroj eĉ du televidkanaloj: la unua intervjuo estis en la “Novaĵoj de Uralo” ĉe la kanalo “Rusio”, kaj la dua interparolo pri Esperanto pasis en la realtempa brodkasto “Utrennij ekspress” (“Matena eksprestrajno”) de la loka urba televidkanalo.