Datoj: 30.04-03.05.2009
Loko: apud Novosibirsko
La vica regiona renkontiĝo en 2009 okazos en la urbo Novosibirsko de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo. La unua aliĝperiodo finiĝas la 15-an de februaro 2009. Vidu la tabelon de kotizoj. Bonvolu sendi monon al la adreso de Katerina Arbekova: 630078 Новосибирск-78, а/я 107 Арбековой Екатерине Александровне
ĝis la 15a de februaro | ĝis la 15a de marto | surloke | |
0-14 | senpage | senpage | senpage |
15-25 | 200 | 300 | 400 |
pli ol 25 | 300 | 400 | 500 |
Rabatoj por kontribuantoj al la programo: 200 rub.
La informoj pri prezoj por loĝado kaj manĝado dume ne pretas. Io klariĝos post kelkaj tagoj.
Datoj: 30.04-03.05/ 2009
Loko: La bazejo troviĝas je 40 kilometroj de Novosibirsko en pitoreska loko en arbaro kaj proksime de Akademiurbeto, kien estas planata ekskurso. Nin atendas piedira promenado tra la urbo kaj vizitoj en la muzeon de Suno kaj en la subĉielan muzeon de trajnoj.
Prezoj: 500 – 800 rubloj por tagnokto depende de la kondiĉoj de loĝado. Por infanoj sen loko estas grandaj rabatoj. Dulitaj ĉambroj ne multas. Mendu!
Manĝado: memzorge organizita de ni. Tamen estas diversaj ebloj manĝi:
1.Vi pagos po 200 rubloj tage kaj manĝos kune kun ĉiuj, laŭvice deĵorante en la kuirejo (triope unu-dufoje dum la aranĝo). Aktivaj deĵorantoj havos rabaton!
2.Vi krompagos 50 rublojn tage por ne deĵori
3.Vi manĝos memzorge. Kunprenu manĝaĵojn kun vi, proksimaj vendejoj ne estas.
Kondiĉoj : loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, littolaĵojn oni donos. En nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Koridoraj komunaj necesejoj. Duŝejoj. Estas komuna ĉambro por kunsidoj kaj programeroj.
Aliĝkotizoj dependas de la periodo de aliĝo.
Jam aliĝis:<?php
$sql = 'SELECT count(`sid`) AS count FROM `webform_submissions` where nid = 3';
$usqqq = db_fetch_object(db_query($sql));
print $usqqq->count; ?>.<br>
<a href='http://www.ural-sib.org/eo/content/aligxilo'>Aliĝu ankaŭ vi!</a>
<hr>
<?php
// *** Esprimo - 4 ***
//$sql1 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1172048979 or cid=1172050817 order by sid\';
//$sql2 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1172049028 or cid=1172050756 order by sid\';
//$sql3 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1172049459 or cid=1172051215 order by sid\';
//$sql4 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1172049376 or cid=1172051079 order by sid\'; //tel.
//$sql5 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1176107478 or cid=1176113208 order by sid\'; //patronomo
// *** Esprimo - 5 ***
//$sql1 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=3 and nid=69 order by sid\';
//$sql2 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1 and nid=69 order by sid\';
//$sql3 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=13 and nid=69 order by sid\';
//$sql4 = \'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=20 and nid=69 order by sid\';
// *** Esprimo - 6 ***
$sql1 = 'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=3 and nid=3 order by sid'; //nomo
$sql2 = 'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=1 and nid=3 order by sid'; //famili
$sql3 = 'SELECT sid, data FROM `webform_submitted_data` where cid=14 and nid=3 order by sid'; //urbo
$result1 = db_query($sql1);
$result2 = db_query($sql2);
$result3 = db_query($sql3);
//$cnt = mysql_num_rows($result1);
$i = 1;
// *** Esprimo - 5 ***
//$logx_sen=0;
//$logx_2lit=0;
//$logx_10lit=0;
while ($row1 = db_fetch_array($result1)) {
$row2 = db_fetch_array($result2);
$row3 = db_fetch_array($result3);
// *** Esprimo - 5 ***
//(strpos($row4[\'data\'],\'sen\')===0)? $logx_sen++ : $logx_sen ;
//(strpos($row4[\'data\'],\'en 2\')===0)? $logx_2lit++ : $logx_2lit ;
//(strpos($row4[\'data\'],\'en 7\')===0)? $logx_10lit++ : $logx_10lit ;
printf("%d. %s %s (%s)<br>", $i++,
$row1['data'],
$row2['data'],
$row3['data']);
};
// *** Esprimo - 5 ***
//(strpos($row4[\'data\'],\'sen\')===0)?\'[hidden]<b>[/hidden]\':\'\',
//(strpos($row4[\'data\'],\'sen\')===0)?\'[hidden]</b>[/hidden]\':\'\');
//print (\"[hidden]<hr>\");
//print (\"<b>Sen logado: $logx_sen </b><br>\");
//print (\"2-litaj logado: $logx_2lit <br>\");
//print (\"7-10-litaj logado: $logx_10lit [/hidden]\");
?>
La 2-an de majo ni startos de la bazejo al la fama Akademiurbeto per buso (prezo 130 rub. tien kaj reen). Ĉiuj manĝantoj ricevos kun si manĝprovizon, ĉar proksimuma revena horo estos 16:00.
Dekomence ni vizitos kinostudion “Poisk”, kiu estas unika, ĉar animaciajn filmojn tie faras infanoj mem! Oni montros al ni la procedon de filmfarado, kaj dum la ekskurso ni havos eblecon ankaŭ fari kurtan filmeton.
Prezo – 100 rubloj.
Poste ni venos al la muzeo de Suno kaj vidos tie simbolajn lignajn sunetojn el ĉiuj anguloj de la mondo. Ni ankaŭ havos eblecon spekti novan fotoekspozicion pri Suno. Kaj aŭskulti sonojn de unika muzikilo!
Prezoj:
Por plenaĝuloj: 60 rubloj.
Por infanoj, studentoj, pensiuloj: 40 rubloj.
La lasta parto de nia ekskurso estos muzeo de trajnoj. Ĝi estas grandega kaj interesa. Ni ofte vojaĝas per trajnoj, sed kredu al mi, vi scias pri ili nenion! Krom antikvaj trajnoj vi vidos specialajn fervojajn teknikaĵojn kaj, ekzemple, privatan vagonon de Trockij! Tie estas ankaŭ ekspozicio de malnovaj aŭtoj.
Prezoj:
Por plenaĝuloj: 50 rubloj.
Por infanoj, studentoj, pensiuloj: 15 rubloj.
Ni mendos en la muzeo ekskurson, sed ĝi estos por vi senpaga!
Poste ni promenos tra la urbeto mem kaj manĝos en la kafejo “Vilka-loĵka” aŭ “Peĉki-lavoĉki” laŭ via deziro kaj plaĉo kontraŭ aparta mono.
Kalkulu kune:
Por studentoj la ekskursa tago kostos 285 rublojn + tagmanĝo 100-150 rublojn.
Por plenkreskuloj 340 rublojn + tagmanĝo 100-150 rublojn.
Ne forgesu vian studentan bileton aŭ pensiulan konfirmilon!!!!!
01.05
02.05
03.05
· Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj:
Novosibirsk - 14
Tjumenj - 7
Jekaterinburg - 5
Ĉelabinsk - 4
Moskvo - 3
Tomsk - 3
Novokuzneck - 2
Krasnojarsk - 1.
· Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj.
· Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj.
· La plej aĝa partoprenanto (P. Stepanov, Novosibirsk) havas 70 jarojn,
la plej juna (D. Arbekova, Novosibirsk) - 11 jarojn.
· La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P. Stepanov).
· Laŭ la E-staĝo la esperantistoj disdividiĝis jene:
malpli ol 1 jaro – 9 personoj
de 1 ĝis 5 jaroj – 8 personoj
de 5 ĝis 10 jaroj – 3 personoj
de 10 ĝis 20 jaroj – 6 personoj
de 20 ĝis 30 jaroj – 10 personoj
de 30 ĝis 40 jaroj – 2 personoj
pli ol 40 jaroj – 1 persono.
Dum la majaj festoj, de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, en Novosibirsk okazis la 6-a regiona konferenco de uralaj kaj siberiaj esperantistoj “EsPrimo”. Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj: Novosibirsk – 14, Tjumenj – 7, Jekaterinburg – 5, Ĉelabinsk – 4, Moskvo – 3, Tomsk – 3, Novokuzneck – 2, Krasnojarsk – 1. Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj. Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj. La plej maljuna partoprenanto (P.Stepanov, Novosibirsk) aĝas 70 jarojn, la plej juna (D.Arbekova, Novosibirsk) – 11 jarojn. La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P.Stepanov). Laŭ la E-staĝo la esperantistoj statistikiĝis jene: malpli ol 1 jaro – 9 personoj; de 1 ĝis 5 jaroj – 8; de 5 ĝis 10 jaroj – 3; de 10 ĝis 20 jaroj – 6; de 20 ĝis 30 jaroj – 10; de 30 ĝis 40 jaroj – 2; pli ol 40 jaroj – 1 persono.
Dum la konferenco, kiel kutime, okazis ronda tablo pri la ural-siberia E-movado. Ni pridiskutis la faritajn kaj farotajn aferojn. En nia regiono aperis pli da junularo, kaj la programo de la konferenco estis grandparte dediĉita al ili. El Moskvo venis Svetlana Smetanina, kiu brile gvidis paroligan kurson por la partoprenantoj. Ni ankaŭ sportumis dum la aranĝo kaj iĝis bonaj amikoj dank’ al teamaj ludoj. Ni ekskursis al la Akademia urbeto. Gastoj de nia urbo povis viziti infanan kinostudion, muzeon de Suno kaj muzeon de fervoja tekniko.
Dum la vesperoj kaj noktoj ni ludis, kantis. La etoso estis tre varma. Kiel honora gasto estis invitita Miĉjo Povorin; krom koncerti, gitarludi kaj kanti, li ankaŭ gvidis traduk-rondon. Viziti EsPrimon signifas esprimi sin: kante, poezie, traduke. Daŝa Obrazcova el Tomsk kantis, Danil Arbekov kun sia partnerino prezentis la dancojn rumbo kaj “ĉa-ĉa-ĉa”. Novosibirskanoj prezentis la teatraĵeton “Cindrulino”, dankitaj de la publiko per tondraj aplaŭdoj; grandan dankon al nia reĝisorino Irina Ĵuravljova!
La unua EsPrimo okazis en 2003 en Toboljsk. Tiutempe transurala E-movado stagnis. Gejunuloj preskaŭ forestis, multaj kluboj ĉesigis la agadon, perdinte ejojn dum perestrojko, kursoj ne okazis. La aranĝo sukcesis kolekti 33 personojn kaj iĝis kvazaŭ freŝa ondo de aktivado de ural-siberia esperantistaro. Sekvaj EsPrimoj estis pli multnombraj – po 50-60 personoj. En 2010 nia konferenco okazos en Miass (Ĉeljabinska regiono). Bonvenon!
Katerina Arbekova (Novosibirsk)
REGo № 3 (52) junio 2009
Ĉu al vi bonŝancis iam loĝi en Limonada imperio? Ĉu eble en Funga monarĥio aŭ Fromaĝio? Aŭ almenaŭ en Pira insulo? Ĉu ne? Sed mi – jes, loĝis! En Kompota paradizo! Dum kvar neforgeseblaj tagoj en EsPrimo-6, en nia EsPrim-lando.
Neimageble, kiom da aventuroj sukcesis trasperti en la printempa Siberio tridek naŭ EsPrimanoj! Mi preterlasu kutimajn programerojn, kiuj nepre ne mankis, kaj diru nur pri la neordinaraj.
Kie, krom la novosibirska EsPrimo, ni havus eblon ne nur ekskursi en infana studio de animaciaj filmoj “Poisk” (Serĉo), sed ankaŭ mem, per dekoj da niaj propraj manoj, kolektive krei ĉarman amuzan filmeton pri veno de aliplanedano! Kaj eĉ registri en ties sonstudio nian E-kantadon! Sed ve, ni ne sukcesis superi la admirindajn animaciajn fabeletojn de tri-kvarjaraĝaj talentuloj!
Ni, uralaj gastoj, alportis donace al la renkontiĝo sunan veteron kaj “suneton” – simbolon de novosibirskaj E-aranĝoj. Kaj dum la ekskursa tago ni venis al la unika muzeo de Suno por spekti jam centojn da lignaj (kaj ne nur) simbolaj sunetoj, kiuj estis kreitaj kiel kultaj objektoj en ĉiuj anguletoj de la mondo kaj estis zorge kolektitaj en tiu “templo” de Suno. La ekskurson ornamis viva muziko – por ni sonis sorĉaj sonoroj de antikva rusa muzikilo “bila”, praulo de sonoriloj, ni aŭdis “sunajn himnojn” akompane de “vargano” kaj “tibeta sonkaliko”. La hela suna energio agordis niajn animojn kree.
Al Siberio nin portis trajnoj, sed ankaŭ meze de la renkontiĝo ĉi simbolo de Esperanto-vivo, plena de vojaĝoj, ne lasis nin. Ja nin atendis grandega subĉiela muzeo de trajnoj! Mi eĉ supozi ne povis, ke iam mi ne nur eniros aŭtentikajn vagonojn el komenco de la pasinta jarcento, sed eĉ sidos en la gvidista loko de antikva vaporlokomotivo, imagante min stiri ĝin! Fortan impreson lasis ankaŭ plenekipitaj vagonoj de sanitara trajno, trapasinta la duan mondmiliton, – vagono-operaciejo, vagono-kuirejo. Ni kvazaŭ trafis en kinofilmon milittempan!
En la renkontiĝo abundis junularo, tial dum la sporta tago en la arbaro estis organizita ege interesa teama ludo, kun legendo, serĉo de vojo, solvendaj taskoj kaj elementoj de “elviva” turista kurso. Post la streĉa sporta konkurado, superado de ĉiuj baroj kaj solvo de ĉiuj enigmoj, la du teamoj kune triumfe venis al la finalo, trovinte en la apudaj domruinoj kaŝitan trezoron – valizon kun E-libroj! Kaj vespere ni ĝuis piknikon kun ŝaŝlikoj kaj koncerton de Miĉjo Povorin.
Kiel ĉiam ne mankis en la renkontiĝo gajaj ludoj, noktaj kantadoj, skeĉoj, koncertado... Ni esprimadis nin plenforte! Sed certe ni ne nur amuziĝis. Ĉiutage okazadis paroliga kurso por komencantoj, majstre gvidata de Svetlana Smetanina, ŝi prezentis ankaŭ belan rakonton pri sia sperto de E-vojaĝoj kaj organizis libroservon. Spertuloj plezure partoprenis tradukrondon sub gvido de Mikaelo Povorin, okazis la tradicia Ronda tablo pri la regiona agado.
Sed plej unika kaj interesa el la seriozaj aranĝoj estis renkontiĝo kun la akademiano Sergeo Pokrovskij, kiu rakontis pri la aktuala agado de la Akademio de Esperanto, pri alfrontataj lingvaj problemoj kaj pri sia tradukista sperto. Kaj ni havis raran eblon ricevi al niaj lingvaj demandoj plej kompetentajn respondojn!
Mi ĝojas, ke nia vica printempa renkontiĝo okazis en Siberio, kio ebligis vastigi nian amikan rondon kaj altiri al la kunagado siberianojn, aparte plezure estis konatiĝi kun junaj talentaj novosibirskaj novicoj. Koran dankon pro la sukcesa organizado de EsPrimo al la interurba teamo, gvidata de Katerina Arbekova, kaj al niaj moskvaj gastoj, aktive kontribuintaj al la programo!
Galina Terentjeva (Ĉeljabinsk)
REGo № 3 (52) junio 2009